Nacia centro pri scienca esplorado redakti

Saluton, Rubejeto. Jam antaŭ kelkaj horoj mi alinomis vian artikolon al Nacia centro pri scienca esplorado. Ĝia malnova titolo enhavis antaŭ mia alinomado ortografian eraron. Bonvolu daŭrigi vian redaktadon tie. La titolo de via akcidente aŭ eble malatente rekreita artikoleto "Natia centro pri scienca esplorado" ja ne ĝustas lingve. --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 26 okt. 2019 (UTC)Reply

Saluton Rubetejo! Kvankam via uzantopaĝo estas malplena, mi supozas ke via gepatra lingvo estas la franca, ĉar en artikolo Nacia centro pri scienca esplorado vi sisteme aldonis spaceton antaŭ ĉiu du-punkto (":") - tiu specifa tipografia regulo normale ne validas en esperanto. --Dominik (diskuto) 07:44, 26 nov. 2019 (UTC)Reply
Dankon al vi ! Mi reskribis la artikolon reprenantan viajn komentojn.--Rubujeto (diskuto) 08:41, 20 apr. 2020 (UTC)Reply

Arbitra redaktado redakti

Saluton! En nia Vikipedio formiĝis propraj tradicioj, inkluzive tiuj pri skribado de datoj, do bonvolu ne kontraŭi ilin. En Esperanto ekzistas tradicioj pri lingvouzo, do "direktoro" estas "direktoro" — ne "direktisto" kaj homo "naskiĝas", ne "estas naskita". Bonvolu estimi Esperanton kaj sekvi ĝiajn tradiciojn. Se tia arbitra fuŝado kaj des pli nuligado de korektoj de viaj fuŝoj ripetiĝos, mi devos forbari vian konton por protekti Vikipedion kontraŭ tiu vandalismo. RG72 (diskuto) 05:02, 19 sep. 2020 (UTC)Reply

Saluton kara! Mi opiniis, ke via nomo RG72 estis vikipedia roboto! Ni nun povas diskuti pri viaj 3 rimarkoj. Unue vi skribis pri "tradicia lingvouzo" kaj poste vi riproĉas al mi la uzadon de la vorto "direktisto". Ĉu vi rimarkis, ke estas la asocio de la radiko "direkt-" kaj de la sufikso "-isto" ? La kombinaĵo estas ĝusta kaj vi trovas tiun vorton en PIV. Laŭ mi ĝi estas pli konforme laŭ la vortfarado de la lingvo. Mi tute komprenas, ke vi legis la vorton "direktoro" en la libroj de Zamenhof, sed mi opinias ke "direktisto" estas en la lingv-spirito : "Uzu malpli vortojn, sed pli kombinaĵojn". Due vi preferas la uzado de la sufiksan vorton "naskiĝis" ol la pasivan formon "estis naskita". Mi konsentas, ke la unua formo estas pli simpla. Ĉu la duan fojon vi ne rimarkis, ke mi anstataŭigis "estis naskita la XX-an" per "naskiĝis je la XX-a" ? Fakte, la akuzativo post verbo, kiu havas la sufikson "-iĝ", estas tre strange! Rigardu en PIV : neniu fraz-ekzemplo montras la akuzativon, ĉar laŭ la defino de tiun sufikson : "ĝi povas sekve esprimi tute egale agon pasive toleratan (spegulo rompiĝas) aŭ aktive faratan de la subjekto sur sin mem (mi sidiĝas)". Do mi komprenas vin, sed diri ke ekzistas "tradiciojn pri lingvouzo" kaj tiel oni ne devas uzi la pasivan formon "estis naskita", estas kontraŭgramatike. Fine, ĉu vi estis serioza, kiam vi skribis "mi devos forbari vian konton por protekti Vikipedion kontraŭ tiu vandalismo" ? Mi skribas vikipediajn artikolojn kaj mi generale akceptas rimarkon, sed neniun kondamnon, kiu ne permesas al mi plibonigi ilin. Ĝis. --Rubujeto (diskuto) 08:00, 19 sep. 2020 (UTC)Reply

Mi parolas tute serioze. Se vi vidas eraron, vi rajtas korekti ĝin. Se vi havas specifajn gramatikajn preferojn, bonvolu ne trudi ilin al la enciklopedio. Se vi deziras ŝanĝi ion ĝenerale kaj vaste uzatan (ekzemple enkonduki "estis naskita" anstataŭ "naskiĝis"), bonvolu unue priparoli tion en Diskutejo. Tio estas enciklopedio, ne ies persona ludejo. RG72 (diskuto) 11:28, 19 sep. 2020 (UTC)Reply

We sent you an e-mail redakti

Hello Rubujeto,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply

Thanh Nghiem redakti

Saluton, Rubujeto. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis la naskiĝdaton al Thanh Nghiem. Laŭ kiu ekstera fonto vi faris tion? Bonvolu atenti, ke la Vikidatuma ero ne estas ekstera fonto, sed frata projekto de Vikipedio. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:35, 14 jun. 2022 (UTC)Reply

(+) Krome estas fuŝo en la ŝablono {{dato kaj loko}}, kiu efikas bedaŭrinde en ĉiuj informkestoj, kiuj uzas ĝin. Ĝis nun neniu emis nek povis korekti tion. :-( --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 14 jun. 2022 (UTC)Reply
Saluton Tlustulimu! Dankon pro viaj rimarkoj: vi pravas. Mi korektis la naskiĝtagon en la informkesto kaj aldonis eksteran fonton. Rubujeto (diskuto) 06:34, 15 jun. 2022 (UTC)Reply