i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Séb~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Petr Tomasovsky 16:05, 22. Okt 2006 (UTC)

Verduno redakti

Saluton, ĉu vi povus korekti nomojn por Verduno? Vidu ties diskutan paĝon. Dankon. --Petr Tomasovsky 16:05, 22. Okt 2006 (UTC)

Dankon por via estonta laboro. Vidu ankaŭ paĝon pri Fortikaĵoj en Eŭropo. Ĉe Verdun okazis milito, kiun Hitler ankoraŭ longe memoris. --Petr Tomasovsky 16:24, 22. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. Mi elektis meti la punkton por Nancio, kie vi studas (sur la mondomapo la ruĝa punkto fakte kovras kaj vian devenlokon kaj la studlokon). - Slavik IVANOV 19:53, 29. Okt 2006 (UTC)

francaj ux redakti

Atentu kiam vi enkopias francajn nomojn entenantajn "ux" vi nepre tajpu "u" + "xx" alikaze vi ricevas "ŭ" (vidu Komunumoj_de_Vosges) Krome por tiu paĝo Komunumoj_de_Vosges estas preferinde ordigi ĝin per steleto en la kategorion Komunumoj de Vosges tiel [[Kategorio:Komunumoj de Vosges|*]] Dankas pro la atento Arno Lagrange  09:49, 30. Okt 2006 (UTC)

Epinal redakti

Saluton Séb,

Dankon pro la renomigo el Spinalo al Epinal : tio estas ja la plej bona solvo miaopinie. Mi volas ankaŭ danki vin pro la kelkaj altkvalitaj artikoloj, kiujn ki kreis pri kelkaj francaj urboj. Ne hezitu daŭrigi viajn penojn !

Amike, Thomas Guibal 01:42, 20. Nov 2006 (UTC)

Denove dankon redakti

 

Mi vidas, ke vi kreas pli kaj pli komunumojn de Vosges : dankon pro via helpo, kaj kuraĝon al vi ! Thomas Guibal 11:24, 28. Dec 2006 (UTC)

Ŝablono:Round redakti

Saluton, Séb. Ĉu vi ankoraŭ bezonas la ŝablonon {{Round}}. Se ne, mi plenumos la proponon je forigo. Se jes, bonvolu aldoni al ĝi dokumentadon. Por tio estas metata {{Dok}} inter <noinclude> kaj </noinclude>. Tiel estiĝas ligiloj al subpaĝo, kiu poste estas kreenda. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:08, 27 Apr. 2012 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti

23:51, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed redakti

06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)