bv. skribi!

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sandalifex!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Biciklanto 12:20, 9. Okt 2005 (UTC)

Bonvenon al via lingva ŝablono redakti

Kara viki-kolego,

mi ĵus legis, ke via lingvo-ŝablono ne bone videblas ĉe vi. Ĉe mi (uzanta Linukson) ĝi perfekte videblas. Povas esti, ke la lingvoj latina (la) kaj helena ankoraŭ ne havas ŝablonojn; se tiel, ni povas instali ilin. Mi ĵus vidis, ke ekzistas Ŝablono:Vikipediisto la-1, sed ne Ŝablono:Vikipediisto la-2 kaj Ŝablono:Vikipediisto la-3. Eble mi morgaŭ ilin instalos, se vi ne preferas mem fari tion. Mi deziras bonan kunlaboron! Sincere, Aisano 21:53, 14. Okt 2005 (UTC)

Jes, la signokodoj grekaj unue koncentriĝis al la novgreka lingvo kaj malatentis la malnovhelenajn supersignojn. Unikodo intertempe subtenas la plej multajn kombinojn, sed certe ne ĉiu komputilo posedas la koncernajn tiparojn. La unikodajn signojn vi trovas ĉe [1]. Ekzemple "omega" kun tildo ("cirkumflekso") estas &#x1ff6, aŭ ῶ. Omega kun malforta alspiro kaj dekstra ("akuta") korno estas ὤ, aŭ ὤ. Ambaŭ bone videblas sur mia ekrano.
Dankon pro via kontribuemo, Aisano 22:34, 14. Okt 2005 (UTC)
Saluton, mi longe ne havis tempon viziti Vikipedion kaj nur ĵus legis vian mesaĝon. Se via ekrano ne montras la priskribitan literon omega (jen: ), supozeble via komputilo ne havas taŭgan tiparon, aŭ via krozilo ne uzas ĝin. Pri tio mi verŝajne ne povas helpi; eble spertulo pri via sistemo scias, de kie ricevi pli kompletajn unikodajn tiparojn. – Aisano 12:47, 5. Nov 2005 (UTC)

babel-ŝablono redakti

Mi provis produkti por vi la taŭgan babel-ŝablonaron:

unua provo: {{babel-5|de-D|eo-3|en-2|fr-1|nl-1}} : tio bone funkcias ĉe mi.

dua provo: {{babel-7|de-D|eo-3|en-2|la-2|el-2|fr-1|nl-1}} : tio funkcias kun la jenaj rimarkoj:

  • ke mi ne havas pretan ŝabloneton por la latina(2-a nivelo) kaj la greka(2-a nivelo).

Krome: ĉu estas granda diferenco inter la "el"(=moderna greka aŭ helena) kaj la antikva greka ? (mi supozas ke jes)

  • en kiu nivelo vi regas la lingvojn ? Cetere mi ĵus rimarkis ke Vikipediisto:Aisano jam pretas helpi al vi, bone, dankon !
  • kune ni solvos la teknikajn problemetojn !

--Biciklanto 22:12, 14. Okt 2005 (UTC)

Estas nur tri malgrandaj problemoj. Unue, struktura problemo: ĝenerale en Vikipedio oni metas la biografiajn datumojn en komenco de artikolo, ne en mezo. Due, uzo de krisignoj (!) post kelkaj vortoj, en mia kulturo, ekzemple, oni faras tion nur por marki ironion, sed tie, certe ne estas ironio. Trie la uzo de romiaj ciferoj; en Vikipedio oni ne uzas ilin. Tiuj estas vere malgrandaj problemoj Roberto 03:24, 10. Jul 2006 (UTC) P. S. Ho, mi vidis ankaŭ (* 99 a. K., † 55 a. K.), oni ne uzas * kaj † en Esperanta Vikipedio, sed oni devas skribi "naskiĝis" kaj "mortis", alie, preferinde uzu -99 kaj -55 anstataŭ a. K.

Helpalvoko por germana vikipedio redakti

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 04:15, 21. Nov. 2007 (CET)

Malferma Tago redakti

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 16:06, 20 Aŭg. 2011 (UTC)