i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Silĉjo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 12:37, 1. Feb 2006 (UTC)

Ŝablono por urbo redakti

Saluton Silĉjo, Arno Lagrange informis min, ke vi aranĝis ŝablonon por francaj urboj: {{Franca komunumo}}. Li proponis, ke en vikipedio estu unueca skemo: {{Urbo de}}, {{Urbo fr}}. Sed mi jam antaŭe faris ŝablonon por germanaj urboj surbaze de skemo por polaj urboj. Nun mi esperantigis la variablajn nomojn, sed la vicordo malsamas. Kiu vicordo de la enhavoj estus laŭ via penso la plej taŭga? --Tlustulimu 23:47, 4. Feb 2006 (UTC)

Bonvolu meti la respondon al la Diskutejo. --Tlustulimu 23:45, 4. Feb 2006 (UTC)

Mi sukcesis krei kondiĉajn ŝablonojn: {{Buleaeg/eg2}}, {{Buleaeg}}, {{Buleane}}, {{Buleamal}} laŭ la angla Vikipedio, kaj mi uzis lin por la urboj en la ŝablono {{urbo fr}}, sed mi esperas movi tiu al nefranca ŝablono kiam ĝi estos preta.Silĉjo 12:41, 11. Feb 2006 (UTC)

Sukceso! {{urbokadro}} estas ŝablono por urboj tutmonde. Bonvolu ŝanĝi la koloroj, ktp. se ne estas sufiĉe neŭtrala. Mi esperas ke mi pripensis ĉion...

Gratulon ! redakti

La nova ŝablono {{urbokadro}} estas elstara ! Mi ĵus testis ĝin sukcese : vidu Ajaccio kaj Bastia. Ekde hodiaŭ, mi plezure uzos ĝin por krei novajn urbajn artikolojn. Dankon pro via laboro. Thomas Guibal 21:41, 15. Feb 2006 (UTC)

Dankon Thomas!

Forigpropono de Ŝablono:Zono redakti

Saluton. Bonvolu rigardi al Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Zono-.C5.9Dablonoj kie estas forigpropono por kelkaj viaj ŝablonoj. Amike. --KuboF (diskuto) 14:13, 3 Mar. 2013 (UTC)