i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sroterpomkapo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 23:08, 29. Nov 2005 (UTC)

Eŭropo Portalo redakti

Dankegon pro via kreado de la tria portalo! Ĉu vi havas iujn ajn sugestojn aŭ korektojn por la portalo-ŝablonojn? --Yekrats 11:42, 6. Dec 2005 (UTC)

Nu, ĉu vi (iomete) facilas uzi? Ĉu vi komprenis la instruktaĵojn? Mi eble povas helpi vin krei alian portalon aŭ du. Certe, ni povas krei portalon pri usono (aŭ nord-ameriko). Ankaŭ mi volas refari la "Redakta subportalo".

Nord-Amerika Portalo: Bonegon! Mi ne povas helpi hodiaŭ, tamen morgaŭ mi aldonos ion. -- Yekrats 22:10, 7. Dec 2005 (UTC)

Mi opinias, ke eble estus utile havi ligilon ankaŭ en navigado tute maldekstre supre, kie estas ligiloj al Ĉefpaĝo, Diskutejo, Lastaj ŝanĝoj ktp. por ke oni povu el kia ajn artikolo iri al ili. Kion opinias vi? Petro 8. Dec 2005 18:54 (UTC)
Bona laboro, eble alinomiĝi kaj ligi kun navigado en la maldekstra strio. Sed tion certe devas fari iu el administrantoj por ke oni ne devu skribi kaj serĉi ĉiun deziratan temon aparte en la tabelo pri, kiel nomi ĝin, ĉu "deziraĵoj" aŭ "vikikolektejo"? Petro 8. Dec 2005 21:05 (UTC)
Dankon, tre bona indekso, ankoraŭ restas aldoni ĝin en la maldekstra strio pri navigado, por ke ni povu rapide uzi ĝin el kia ajn "loko" de Vikipedio, sed tio eble estas laboro por administranto. Vikie Petro 9. Dec. 2005 07:03 (UTC)
Ĵus mi kontaktis Alaŭdon petante lin pri la aldono de la Portalo al la strio pri la navigado. Petro 9. Dec 2005 07:22 (UTC)
Mi iomete plikolorigis portalojn pri Afriko, Astronomio kaj Ĉeĥio. Se ili plaĉas al vi, bonvolu uzi ion similan ankaŭ en ceteraj portaloj. Mi ne scias, ĉu vi intencas kompletigi ilin tiel. Petro 10. Dec 2005 23:29 (UTC)

Helpopeto redakti

Saluton! Mi vidis, ke vi redaktis la portalon pri Eǔropo. Mi kreis portalon. Ĉu vi povus helpi min rilate ties ŝablonon: {{Portalo|Spiritismo}}? Mi ne scias kiel redakti ĝin por anstataǔigi la puzlobildon. Dankon! Vikiano (diskuto) 17:10, 31 okt. 2016 (UTC)Reply