i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Steinthors!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 19:33, 10. Feb 2009 (UTC)

Saluton redakti

Saluton Steinthors, mi nur volas gratuli vin pro viaj unuaj, tre bonaj kontribuoj. Mi precipe ĝojas pri la alveno de novaj, talentaj redaktantoj. Nia komunumo certe ŝatus scii iom pli pri vi, do ne hezitu plenigi vian vikipediistan paĝon, kiam vi havos sufiĉan tempon. Kore, Thomas Guibal 19:20, 11. Feb 2009 (UTC)

Ŝablono:Islandaj komunumoj redakti

Saluton, Steinthors. La nova ŝablono Ŝablono:Islandaj komunumoj ne funkcias, ĉar ĝia kodigo malĝustas. Laŭ kiu alilingva ŝablono vi eble provis krei ĝin? Eble mi povas helpi al vi, ĉar mi partoprenas la projekton pri ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 20:51, 12. Feb 2009 (UTC)

Islandaj ministroj redakti

Mi vidis vian ĵusan alŝuton de paĝoj pri islandaj ministroj, ekzemple Sighvatur Björgvinsson. Nature ĉia korekta kontribuo konvenas. Dezirindas, ke tamen ne nur estu tia tabelo sed ankaŭ artikolo kun enkonduka frazo kaj evidente intervikia ligilo al la koncerna paĝo en la islanda vikipedio. Dankon anticipe por tiaj aldonoj DidiWeidmann 23:41, 16. Feb 2009 (UTC)

Saluton, viaj senfrazaj, sen-intervikiaj mal-artikoloj ne estas bonvenataj. Mi proponas forigi tiun per helpo de roboto. Bonvolu eviti amasan aldonon de tiaĵoj. Narvalo 12:09, 17. Feb 2009 (UTC)

Tio estas la opinio de Narvalo. Mi kontraste opinias, ke eĉ tiaj senfrazaj novaj paĝoj povas havi sian sencon, kondiĉe ke vi poste iomete longigas ilin. Bv. tamen konscii, ke tro mallongaj artikoloj riskas esti forigataj rapide; la peto povas veni ene de unu tago aŭ eĉ ene de kelkaj minutoj. (Kaŭzo estas la deziro prezenti interesan enhavon de vikipedio al vizitantoj, kio ja zorgas pri la renomo de vikipedio. La administrantoj tial preferas rapide trakti tro mallongajn artikolojn.)
Vi povas eviti la danĝeron de forigo, se vi uzas rapide verkeblajn ŝablonajn frazojn. Ekzemple: "XY estas/is ministro de Islando pri ... Li/ŝi estis ankaŭ membro de la islanda parlamento. Laŭ profesio li/ŝi estas ..." Kaj vi enmetas la artikolon en la kategorion Islando. Tiel vi povas formale sekurigi viajn informojn kontraŭ forigemuloj.--Lu 08:50, 22. Feb 2009 (UTC)
Tamen ne en la kategorio Islando, Lu, sed en la kategorio Islandaj politikistoj, kiel ĉi-sube Thomas Guibal prave atentigis. --PaulP 12:32, 24. Feb 2009 (UTC)
Jes, kompreneble, ju pli trafe, des pli bone. Mi ne aparte konsideris la elekton de plej taŭga kategorio. --Lu 20:11, 25. Feb 2009 (UTC)

Aldono de Kategorio:Islando redakti

Saluton Steinthors,

Dankon pro viaj kontribuoj. Mi simple volas atenti vin pri tio, ke la aldono de la Kategorio:Islando ne necesas (kaj fakte estas malkonsilinda) se jam ekzistas pli preciza(j) kategorio(j).

La Kategorio:Islandaj politikistoj ekzemple apartenas al la Kategorio:Politiko de Islando, kiu mem apartenas al la ĝenerala Kategorio:Islando. Do se artikolo jam entenas la kategorion "Islandaj politikistoj", oni normale ne aldonu la kategorion "Islando". Dankas vin pro via kompreno kaj pacienco Thomas Guibal 12:22, 24. Feb 2009 (UTC)

Ordigo de islandaj nomoj redakti

Saluton Steinthors, se vi rigardos la kategorion Kategorio:Islandaj politikistoj, vi vidos ke ekzemple Árni M. Mathiesen venas tute fine de la alfabeto, kvankam li devus veni inter A kaj B, ĉu ne? Vi povas facile ĝustigi tion jene: Aldonu en la teksto antaŭ la kategorioj la jenon: {{DEFAULTSORT:Azrni M. Mathiesen}} (do la Á iĝas A kaj post la A oni aldonas minusklan z). Tiel la ordigu iĝas ĝusta. Atentu: tiu ĉi formo kun "z" aperu nur en tiu ordiga ŝablono, kaj ne en la aliaj mencioj de la nomo en la artikolo! --PaulP 09:41, 1. Mar 2009 (UTC)

Propono uzi la ŝablonon {{Informkesto politikisto}} redakti

Viajn paĝojn ni povus trankvile aldoni en liston de elstaraj artikoloj. Ili estas ĉiuj similaj kiel ovo al ovo. Sufiĉas trastudi unu artikolegon kaj ni ekscios ĉion pri ĉiuj islandaj politikistoj. Kiel bonan sistemon vi inventis. Ni povus lerni de vi. Kerio 18:28, 14. Mar 2009 (UTC)

Se vi estus uzinta ŝablonojn {{Informkesto politikisto}} en viaj paĝoj, viaj paĝoj estus pli bonaj. Tiu ŝablono estas multe uzata pri tiuj homoj. Mi korektis kelkajn viajn paĝojn kun tia ŝablono, vidu ekz. Sighvatur Björgvinsson). Ni klopodas unuecigi aŭ sistemigi Vikipedion per unuecaj ŝablonoj, kiuj estis faritaj por tiuj ĉi celoj, do, ĉu vi almenaŭ pripensus uzi ĝin? Okazos tio, pri kio mi skribis ĵus iomete supre en la hodiaŭa mesaĝo. Dankon. Tiel mi akiras impreson, ke vi entute ne scias Esperanto kaj ke vi estas nur alŝutanto de la teksto, kiun faras iu alia. Via silentado nur konvikigas min. Kerio 09:47, 15. Mar 2009 (UTC)

Kara Steinthors, kiel vi eble konstatas, ne estas ĉiam tute facile kompreni, kion la vikipedianoj atendas de bonintenca novulo, kiu deziras nenion krom aldoni pliajn informojn al vikipedio... Nu, eble tiu ŝablono povas vere helpi pliŝikigi viajn paĝojn. Iom post iom, ankaŭ Romo laŭdire ne konstruiĝis en unu tago. Bv. ne heziti kontakti min per privata retpoŝto, se restas demando. Sincere Lu

Kara Kerio, dum la pasintaj semajnoj mi iom trarigardis la helpo-paĝojn por novuloj. Sur tiu deko da paĝoj, kiujn mi konsideris, mi ne memoras indikon pri la "unuecaj ŝablonoj", pri kiuj vi skribas. Mi rerigardis sur Helpo:Kiel verki bonan artikolon kaj sur Vikipedio:Gvidilo por biografioj kaj mi ne trovis ilin. Laŭ kiu maniero novulo laŭ vi renkontu ilin? - Krome laŭ mi ni ne atendu de novulo, ke tiu tuj uzu ŝablonon; la unua ŝtupo de kunlaboro estas laŭ mi aldoni informojn, ne formatigon. - Trie: Ĉu aldono de ŝablonoj ne pli zorgos pri tio, ke la artikoloj similos unu la alian "kiel ovo al ovo"? --Lu 21:19, 15. Mar 2009 (UTC)

Saluton Steinthors, unue akceptu miajn senkulpigojn pro mia redakto de via vikipediista paĝo kaj miaj vortoj, kiuj eble povus soni strange aŭ riproĉe. Permesu mian vidpunkton: Mi ne plendis viajn paĝojn rilate al teksto, sed rilate al la sukcedaj tabeloj. Por multaj temoj estis kreitaj diversaj ŝablonoj. Ili estis kreitaj por unue rapida identigo de temo de paĝo, ĉar antaŭe oni malfacile ekkonis, pri kio temas kaj due por ankaŭ plibeligi la paĝojn. Ekkoni la temon estis des pli malfacile, se tie ne estis bildoj kaj ankoraŭ "pli des pli" malfacile, se leganto ne orientiĝis pri la legata temo. Se estas en diversaj temoj la sama ŝablono kun samkoloraj komencaj strioj, oni facile ekkonos, pri kio temas. Mi rearanĝis vian paĝon pri Ólafur Thors. Ĉar li prenis kelkfoje plurajn oficejojn, mi faris tiel, kiel tio estas videbla en la paĝo. Poste mi rigardis la anglan paĝon, kiu estas farita iom simile.
Mia mencio pri sizifa laboro rilatis al interŝanĝado de ŝablonoj, kiuj estas jam malnovaj kaj estas kreitaj pli kompletaj kaj novaj. Kial mi parolas pri sizifa laboro? En nacilingvaj vikipedioj estas pluraj homoj, kiuj faras tiun ĉi laboron (sufiĉas iom rigardi ekz. la anglalingvan vikipedion, kie estas tiom da diversaj ŝablonoj en paĝoj, kiuj estas eĉ ne tie ĉi), sed ĉi tie, en E-o vikipedio tio estas precipe mi, kiu faras tiun ĉi lacigan laboron, iam enuigan, rilate al interŝanĝado de diversaj ŝablonoj al diversaj temoj. De tempo al tempo iu alŝutos konvenan ŝablonon en novan paĝon, sed tiaj ĉi alŝutoj estas raraj. Iam ŝajnas al mi, ke esperantistoj ŝatas nur kolorojn la blankan kaj la nigran, krom la verda, sed tio estas alia afero. Mi ŝatas multkoloran, buntan vikipedion. Metafore dirite - kial do vesti sin en malnovan mantelon, se ni povas havi novan, pli belan? Do, ankoraŭ unufoje pardonu, se mi iel prenis vian emon skribi plu en Vikipedio. Vikie Kerio 20:29, 16. Mar 2009 (UTC)
Kara Kerio, mi preferus sendi privatan mesaĝon - sed eblas ankaŭ ĉi tie: Mi alte aprezas, ke vi sendis pardonpeton al Steinthors. Vere admirinde. (Kaj pri via emo al plibeligo: Volonte mi subtenos vian emon je koloroj; sed nur iomete, ĉar detalajn distingojn de koloroj mi ne tute bone povas vidi. Kaj mi jam vidis tro da privataj retejoj, kie estis tiom da koloroj, ke eĉ miaj okuloj preskaŭ doloris... Mi bonvenigus, se vi povus enskribi en la Helpon, kio plaĉus al vi - eble poste atentigu en la diskutejo, por ke ĉiuj povu interkonsenti.) --Lu 17:10, 17. Mar 2009 (UTC)
Kara Lu, skribinte pri la bunteco, la multkoloreco mi opiniis ŝablonojn, kiuj iel rilatas al personoj - diversaj profesioj (kantisto, aktoro, erotikaj aktoroj, politikisto, soldato, verkisto, artisto...), konstruaĵoj (religiaj konstruaĵoj de diversa religio), monda heredaĵo kaj kelkaj aliaj. Al tio rilatis mia mencio pri la bunteco, do pri la bunteco de la tuta Vikipedio, ne pri bunteco de unu paĝo, kiu konsistus el diversaj koloroj. Se la paĝoj estus nur nigraj literoj sur blanka fono, tio aspektus neallogeme por legantoj. Bedaŭrinde ankaŭ tiuj troviĝas ĉi tie. Mi ofte ne legas tiajn paĝojn, sed se eblas aldoni tien ŝablonon, mi faras tion. À propos, por allogemeco oni inventis ankaŭ kolorajn fotografiojn, ĉu ne? Kerio 17:34, 17. Mar 2009 (UTC)
Principe jes, ŝablonoj agrable variigas la aspekton. Ni tamen konsciu, ke ĉiam ekzistos vikipediistoj de diversaj kapabloj - la nur-tekst-uloj kaj la ŝikigantoj... (Eble ni pludiskutu aliloke, ne gaste ĉe Steinthors.)--Lu 00:15, 18. Mar 2009 (UTC)

Subskribo kaj dato ĉe diskuteroj redakti

Saluton Steinthors, por ke via subskribo inkluzive de aktuala dato aperu sub la diskutero, aŭ en diskuta paĝo aŭ en vikipediista diskuta paĝo, necesas skribi ĝin tute permane, aŭ servas por tio ĉi celo sube sub ĉiu paĝo en redakta formo simboloj skribitaj en Vikisintakso. Tie estas ankaŭ simbolo ~~~~, kiu aperigas aŭtomate la aktualan daton kaj la horon kun la subskribon. Do sufiĉas klaki sur tiun ĉi simbolon. Kerio 16:10, 17. Mar 2009 (UTC)

Ólafur Thors redakti

Saluton Steinthors, mi devas danki al vi por aldono de ŝablonoj pri islandaj politikistoj. Vi iom malgrandigis tiun monton, kiun mi devas supreniri (se mi havos fortojn) kun aldonado de ŝablonoj. Dua informo estas miaopinie ankaŭ bona: mi iomete korektis la nebele aspektantajn indikojn de plurfoja tenado de unu kaj la sama funkcio (sesfoje) en paĝo pri Ólafur Thors. Mi opinias, ke nun tio estas pli bela kaj pli komprenebla. Kerio 17:45, 18. Mar 2009 (UTC)

Áki Jakobsson redakti

Saluton Steinthors, en la paĝo pri Áki Jakobsson estas skribitaj diversaj datoj de lia morto, alia en la artikolo kaj alia en la ŝablono. Kiu estas la ĝusta? En la kategorion pri mortintoj mi skribis tiun, kiu estas en la ŝablono. Ĉu vi povus korekti tiun malĝustan? Dankon. Kerio 09:50, 21. Mar 2009 (UTC)

Nova kategorio kaj ŝablono redakti

Kara Steinthors, pro via granda laboro aldonante multajn ĝermojn pri islandaj politikistoj, mi kreis specialan kategorion por tiaj ĝermoj: Kategorio:Ĝermoj pri islandaj politikistoj. Mi de tempo al tempo transigas viajn ĝermojn el Ĝermoj pri biografio en ĉi tiu nova kategorio per

{{ĝermo|islanda politikisto}}

Se vi havas demandojn, bonvolu mesaĝi min. -- Yekrats 14:15, 11. Jan 2011 (UTC)

Estimata kolego! La emerita politikistino vivas (estu ŝi sana). Kial do vi aldonis al la informkesto mortodaton? (Mi ne demandas, kiel iu povas post sia morto dum kelkaj jaroj esti parlamentano kaj ministro.  ) Mi tion korektis. Gamliel Fiŝkin 14:26, 27 Aŭg. 2015 (UTC)