Nov-Delhio redakti

Saluton Super nabla! Mi malfaris vian redakton en artikolo Nov-Delhio pro la regulo: "La artikolo komenciĝu per ekzakta ripeto de la artikol-titolo (per grasaj literoj), klarigo de la esprimo kaj enkonduko" trovebla en Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Dominik (diskuto) 06:04, 16 dec. 2022 (UTC)Reply

Mi vidis tion. Dankon @Dominik pro la korekto. Amike, Super nabla (diskuto) 13:25, 16 dec. 2022 (UTC)Reply

Saluton redakti

Kaj bonvenon. Mi vidis en via redaktopaĝo, ke inter alia vi interesiĝas pri Barato kaj Pakistano. Tiuj artikoloj estas el la Mil havendaj artikoloj, do ni klopodu, ke ili estu bonkvalitaj artikoloj. En ambaŭ estas ankoraŭ kelkaj ruĝaj ligiloj kiuj bezonas esti bluigitaj; bonvolu trarigardi. Eble vi trovos artikolon kreindan. Mi same faras nun en aliaj artikoloj el la Mil havendaj artikoloj. Amike.--kani (diskuto) 01:36, 17 dec. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Kani. Dankon pro la mesaĝeto. Jes, la paĝo Ŝalvarĉemizo necesas kelkajn bluajn ligilojn: mi baldaŭ eksolvos la problemon (korekti ligilojn estas tre enuiga agado!). Ĝis baldaŭ. Pli amike, Super nabla (diskuto) 02:13, 17 dec. 2022 (UTC)Reply
Sed mi ne parolis pri la artikolo Ŝalvarĉemizo sed pri la artikoloj Barato kaj Pakistano mem. kani (diskuto) 10:42, 17 dec. 2022 (UTC)Reply
Ha, nu, bone. Mi vidis nun la ruĝajn ligilojn tie. Super nabla (diskuto) 16:03, 17 dec. 2022 (UTC)Reply
  Komento: @Kani, Mi vidis ke la paĝo Karaĉio (la ĉefurbo de Pakistano) estas plena de sensencaĵoj. Multajn frazojn mi eĉ ne kapablas kompreni. Estontece mi klopodu reskribi la tekston. — Super nabla (diskuto) 20:26, 24 jan. 2023 (UTC)Reply
Jes, vi pravas: iu anonimulo aldonis subite 34 945‎ bitokojn en 2007, poste iu forigis 22 694 plej verŝajne eĉ pli sensencajn en 2008. Ekde tiam apenaŭ oni plibonigis la artikolon. Ja necesas reverkado. Sed, ĉar temas pri unu el la mil havendaj artiokoloj, indus ne plu forigi materialon antaŭ aldoni novan por ne perdi rangigon en la aparta kategorio de havendaj artikoloj. Ankaŭ mi iam kunlaboros je tiu plano. kani (diskuto) 21:38, 24 jan. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Bone. Verŝajne mi ekfaros novan tradukon.
P.S.: mi eraris: memkompreneble la ĉefurbo de Pakistano estas Islamabado; sed Karaĉio estas pli granda. ;-) — Super nabla (diskuto) 21:59, 24 jan. 2023 (UTC)Reply
  Komento: @Kani, hieraŭ mi ektradukis la paĝon «Karaĉio». Mi bezonas iom da tagoj por kompletigi la tradukon ĉar la angla artikolo estas tre longa kaj mi volas traduki ĉion. — Super nabla (diskuto) 00:18, 26 jan. 2023 (UTC)Reply
Bonege, dankon. Gratulon kaj kuraĝon. Se mi povas helpi, diru. Mi estos je via dispono.--kani (diskuto) 00:58, 26 jan. 2023 (UTC)Reply
  Komento: @Kani, la tutnova paĝo pri Karaĉio estos preskaŭ preta. Laŭ vi, pli bonus se mi:
- enmetus la tekston de la nova paĝo en la jam-ekzistanta paĝo Karaĉio (tiamaniere oni perdus la historion de la modifoj en la nova paĝo); aŭ
- alinomus la novan artikolon «Karaĉio», tiel forigante la malnovan paĝon Karaĉio kun sia historio? (Nur administrantoj povas fari tion, mi kredas)
— Ĝis ĝis, Super nabla (diskuto) 13:26, 3 feb. 2023 (UTC)Reply
Mi ne komprenas la utilon alinomi. Mi supozas, ke la plej utila maniero plinovigi la artikolon estas ŝanĝante unu ĉapitron post alia. Eble Geografio kaj Vidindaĵoj estas saveblaj, sed plibonigeblaj, dum la cetero povas iri for, kaj oni povas aldoni novajn ĉapitrojn. Tiel oni ne perdos la historion. Gravaj alinomoj devas estis studitaj kolektive en la koncerna paĝo, kiun vi jam konas. Mi foje tamen alinomas (mi ne estas administranto) kiam temas pri evidentaj tajperaroj aŭ malkongruo kun la vikipediaj kutimoj fare de novuloj. Sed Karaĉio estas unu el mil havendaj artikoloj (verda rondoforma markilo supre dekstre) kaj meritas specialan atenton. kani (diskuto) 13:59, 3 feb. 2023 (UTC)Reply

° Ok, dankon Kani Super nabla (diskuto) 14:14, 3 feb. 2023 (UTC)Reply

Leona kapitelo de Aŝoko redakti

Ciao, Francesco. La "informkesto", kiun vi enmetis en la paĝon Leona kapitelo de Aŝoko, aspektas tre malkutime. Kutime informkestoj ne plenigas la tutan larĝon de paĝo, sed sidas dekstre, kaj en via ekzemplo la supra bildo aspektas perdite en tiom da spaco, kion la foto tute ne bezonus. Provu ankoraŭ trovi pli elegantan solvon, eble utiligante la ĝeneralan ŝablonon {{informkesto}}, aŭ prenante ideon el alilingva versio... Ĉu bone? Salutas ThomasPusch (diskuto) 08:14, 30 dec. 2022 (UTC)Reply

Dankon, @ThomasPusch, pro via helpo. Mi espereble solvis tiun problemon. Mi nun vidis, ke:
  • La artikolo (tradukita el la angla Vikipedio) malhavas du fotojn: ili bedaŭrinde ne ekzistas en Vikimedia Komunejo ... Ĉu ni forigos ilin?
  • Mi havas problemeton kun unu referenco, sed mi ne komprenas kiu estas la problema referenco. Mi klopodos solvi tion.
Amike, — Super nabla (diskuto) 10:32, 30 dec. 2022 (UTC)Reply
La informkesto jam aspektas bonega: gratulon! Kaj pri viaj problemoj: oni rapide havigas al si grandan problemon, kiam oni tro facilanime tradukas rekte el la angla vikipedio, ĉar la angla vikipedio kutime nur pensas angle, ne internacie, kaj ankaŭ ĉar la projekto multe pli grandas ol la esperanta aŭ iu ajn alia lingvoversio, do povas ekesti la impreso ke oni provas surmeti pantalonon aŭ ŝuojn kiuj estas multoble tro grandaj - kaj tiam oni stumblas kaj falas en la multe tro grandaj ŝuoj, aŭ la pantalono simple glitas suben. Mi ankoraŭ ne trovis la du fotojn kiuj mankas al vi: povas esti ke ili forpreniĝis el la komunejo, sed eble ili de ĉiam nur alŝutiĝis al la angla vikipedio, eble pro tio ke ili tie tolereblas je pravigo de "justa uzo", sed en la komunejo ne tolereblus. Tiam nur restas ne uzi ilin ĉi tie, sed eble trovi iun anstataŭajon.
Pri la multegaj anglaj referencoj estas plia problemo: en la angla teksto, la anglaj referencoj tuj kompreneblas, sed ĉi tie oni fakte devus traduki ĉiun alilingvan informeron al Esperanto, do la laboro ne finitas, se oni bloke enkopias ĉion, ĉar ĉi tie ne estas la angla vikipedio. Same problemas la multaj ligiloj, en referencoj ĉefe pri verkintoj de dokumentoj, kiuj en la angla estas bluaj sed ĉi tie estas ruĝaj: tie necesas decidi ĉu oni volas krei biografiajn artikolojn en Esperanto kaj do bluigi la ruĝajn ligilojn, aŭ ĉu oni simple formetas ligilon, do metas la nomon "nude", en nigraj literoj. Tion la angla vikipedio amplekse faras, sed skrupuloj: se ne estas angla artikolo, kutime ne estas interna ligilo. Sed ne funkcias tiel, ke se ekzistas angla artikolo, ĝi tuj ankaŭ ekzistas en aliaj lingvoj - ĉiu artikolo devas esti individue farita en ĉiu lingvo kie oni volas ĝin.
La problemon, kion la teksto nun havas avertante "Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/> ne estis trovita", mi tute ne komprenas. Mi tute ne trovis ref-etikedon por iu grupo aŭ simpla referenco nomita "noto", kaj tial ne mirigas ke "<references group="noto"/> ne estis trovita"". Ŝajnas ke vere nenio tia ekzistas. Vi pripensu kiom da problemoj vi volas paki en vian dorsosakon, tiom bloke kopiante materialon el la angla vikipedio ĉi tien! En la esperanta vikipedio ne estas devo sklave havi ĉiujn referencojn kaj ĉiujn artikolojn kiuj estas en la angla vikipedio. Ĉiam eblas, kaj ofte saĝas, inteligente redukti siajn postulojn, kaj formeti kio ne bone kongruas. Tio kio restas estas sufiĉe valora! Kaj en ĉiuj vikipedioj, ankaŭ en la angla, mankas iuj informoj, kiuj estas en aliaj lingvoversioj. Se oni havas la postulon ĉion traduki ĉien, oni freneziĝos, ĉar tio simple home ne eblas... ThomasPusch (diskuto) 11:27, 30 dec. 2022 (UTC)Reply
  Komento: Mi legis vian mesaĝon. Mi klopodos esperantigi la referencojn: mi nur bezonas iom da tempo. Malrapide malrapide oni ĉion povas traduki, mia-opinie (eble mi estas utopiulo... sed Esperanto mem estas projekto kiu havas kelkajn utopiajn ingrediencojn, ĉu ne?) Amike, — Super nabla (diskuto) 14:25, 30 dec. 2022 (UTC)Reply
Bone bone, kompreneble permesatas ankaŭ ĉiun referencon esperantigi kaj multajn artikolojn verki. Mi nur volis esprimi ke ne estas devo ĉion el la angla centprocente realigi ankaŭ en Esperanto. Pri la ligiloj: ĉiukaze klaras ke ligiloj kiel Charles Allen (writer)Harry Falk (Indologist) en Esperanto neniam funkcios - se entute, tiam iam estonte povos funkcii ligiloj kiel Charles AllenHarry Falk ... esperantlingvaj detaligoj inter krampoj nesesas nur se vere ekzistas pluraj esperantaj artikoloj kun ekzakte samaj nomoj, kaj tio estos en malproksima estonteco. Vi probable vidis, ke mi bluigis tekston pri Jean Przyluski, kaj mi ŝokiĝis vidi ruĝajn ligilojn pri Kazim Abdullaev kaj Benjamin Rowland ankaŭ en la angla teksto. Pri Kazim Abdullaev mi ĵus sukcesis krei entute unuan vikipedian artikolon, bedaŭrinde mi ne sukcesis malkovri ian naskiĝdaton aŭ lokon, kaj vikidatuma ero ankoraŭ ne estis, tiun devis krei mi. Pri Benjamin Rowland vikidatumoj konis eĉ kvar tiajn homojn, unu metodista ekzorcisto tuj ekskludeblis, alia studis en medicina universitato, kaj restas du - mi pensas ke temas pri vikidatuma ero d:Q15428135. Artikolon pri tiu Benjameno mi rapide ankoraŭ povas fari... La teksto pri Kazim Abdullaev kostis kompare tro da tempo, sed kompreneble la propra scivolemo pelas antaŭen. Amike, ThomasPusch (diskuto) 15:00, 30 dec. 2022 (UTC)Reply
  Komento: ThomasPusch, mi kredas, ke mi jam finu la tradukadon. Verŝajne la paĝo ne estas perfekta (kelkaj ruĝaj ligiloj ankoraŭ aperas), sed ĝi jam estas pli bel-aspekta ol la lasta fojo. Bonan nov-jaron. —Super nabla (diskuto) 12:09, 31 dec. 2022 (UTC)Reply
Mi pensas, ke nur la ligilo "Dominio de Hindio" ankoraŭ ruĝas. Tio tute ne estas problemo, simple temas pri misliterumo, kiu celas la paĝon Dominio de Barato. Se vi irintus al alia lingvoversio, tie serĉus la vorton "Dominio(n)" kaj vidus la vorton Esperanto inter la aliaj lingvo maldekstre, vi tuj trovintus la ĝustan paĝon. Mi kompreneble en 1945 ankoraŭ ne parolis Esperanton, sed mi memoras ke iu iam diris al mi ke la barataj esperantistoj en la nacia lukto ĉesigi la britan koloniadon jam en la 1930-aj jaroj neoficiale uzis la pli naciecan kaj pli multetnan nomon "Barato" anstataŭ la malnova vorto "Hindio", kaj certe ekde 1945 oficiale premis al UEA kaj la tuta Esperanto-movado nur uzi tiun novan nomon. Do ke la Dominio de Barato ne malnovece en Esperanto nomiĝas "Dominio de Hindio", estas historie tute ĝuste. Mi havas la impreson, ke la eksterlandaj esperantistoj tre solidare idee subtenis la formiĝon de la ŝtatoj Barato kaj Pakistano. UEA ĝis la fino de la 20-a jarcento ne sekvis tiun premon. Ankoraŭ en la UEA-Jarlibro de 1994, kiu hazarde estas en mia bretaro, la lando je nomo "Hinda Unio" enordiĝas sub "H", kaj tuj sub la titolo "Hinda Unio" estas klarigo: "Landnomo: Bharato" (en tiu formo, kun Bh) "estas, en esperantlingva formo, la propra nomo de tiu ĉi lando, komuna al pluraj hindaj lingvoj". Do oni ankaŭ en konservativa UEA delonge konsciis pri la nova nomo, nur longe hezitis oficiale ekuzi ĝin. La norma vortaro PIV en la unua eldono de 1970 jam oficialigis la nomon, sed ankaŭ ne plene: "Barato: reĝo de Hindio, kies idoj estas prikantitaj en la Mahabarato. Baratio: hindia nomo de la Hinda Respubiko". Al la definitiva oficialigo certe kontribuis la aktivulo Probal Dasgupta, kiu de 1977 aktivis en UEA kaj finfine ekde 2007 estis ĝia prezidanto, sed ankaŭ antaŭe estis fortaj esperantaj subtenantoj por sendependa Barato, kiel la sviso Edmond Privat, kiu estis sekretario de Gandhi, aŭ la hungaro Kolomano Kalocsay kiu tre engaĝiĝis pri tradukado de Tagore... Eta kromvojo: do "Dominio de Hindio" ne plu ruĝas, la artikolo konsidereblas preta, kvankam la multegaj referencoj ankoraŭ ne estas fintradukitaj - tamen jam gratulon pro la bona teksto. Pri referencoj cetere ankoraŭ: de iuj sciencaj eldonejoj, kiuj ofte uzatas en anglaj referencoj enportitaj al esperantaj paĝoj, ĉe ekzistas propraj esperantlingvaj artikoloj - ekzemple Harvard University Press, Princeton University Press usone kaj Oxford University Press, Cambridge University Press britie: se oni tiujn nomojn en referencaj listoj bluigas, oni senkoste kaj senpene havas multajn aldonajn ligilojn, reklamas pri la paĝoj de tiuj eldonejoj kaj helpas al pli fortaj interplektiĝoj de la unuopaj paĝoj. Bonan novan jaron al vi. ThomasPusch (diskuto) 13:08, 31 dec. 2022 (UTC)Reply
  Komento: Dankon! — Super nabla (diskuto) 13:17, 31 dec. 2022 (UTC)Reply

Vasudeva Ŝaran Agravala redakti

Ankoraŭ eta konsilo: kutime la personaj informkestoj kiel {{informkesto homo}} aŭ {{informkesto verkisto}} nun funkcias tre komforte: se ĉiuj informoj jam metiĝis en vikidatumoj, sufiĉas nur meti la ŝablononomon kaj ĉio pleniĝas aŭtomate. Sed ne ĉiam la aŭtomatismo funkcias bone. Ekzemple, se homo antaŭ jarmiloj mortis en antikva urbo, pri kio antaŭ ekzistas artikolo, sed vikidatumoj insistas nomi etan vilaĝon de la 21-a jarcento la mortoloko: tiam helpas mem noti "| loko de morto = la antikva urbo " kaj funkcias. Simila miskompreno estas, se de naskiĝ- aŭ mortodato konatas nur jaro - tiam vikidatumoj insistas ke ambaŭ datoj estis la 1-a de januaro. Tio ĵus estis en la artikolo Vasudeva Ŝaran Agravala, sed nur la jaroj ĝustas, ne ambaŭ datoj je la 1-a de januaro. Ankaŭ tie helpas permane ĝustigi la informkeston: Per

{{Informkesto verkisto
| dato de naskiĝo = [[1904]]
| dato de morto = [[1966]]
}}

ĉio funkcias. Salutojn, ThomasPusch (diskuto) 20:24, 30 dec. 2022 (UTC)Reply

PS:Ankoraŭ estis problemo pri la paĝo: "Barato kiel konata de Panini: la laboro temis pri la apliko de la verkoj de Panini al kultura historio de Barato" - problemo estas ke normala leganto ne komprenos kiu estas tiu Panini. Oni eble scias ke panini estas malgrandaj blankecaj bulkoj en Italio, aŭ se oni pli aĝas oni memoras ke iam estis itala eldonejo Panini kiu vendis gluajn fotetojn de famaj sportistoj, kiujn infanoj povis glui en albumojn. Sed krome? Mi supozas ke vi tradukas el la angla, kaj en la angla same mankis ĉiu indiko kiu povus esti tiu "Panini". Sed denove la problemo malgrandas: estas artikolo Paninio, kiu perfekte klarigas pri kiu temas, nur necesas meti la ligilon - mi faris tion esperante kaj angle... Anglaj tekstoj estas multaj, sed ili ne nepre estas perfektaj... se oni atentas, oni ankaŭ povas ĝustigi anglan tekston, kvankam oni ĵus kopiis de ĝi... Resaluton, Thomas 20:42, 30 dec. 2022 (UTC)
PPS: Ankoraŭ detalo: se vi fine antaŭ la kategorio metas {{vivtempo|Falk, Harry}}, ne nur la teksto bone alfabete enordiĝas je F, ne je H, sed krome vi ne devas permane meti kategorion pri vireco, pri naskiĝ- kaj eventuale mortodato. Thomas

  Komento: Dankon, ThomasPusch, pro Paninio kaj la helpo ĝenerale. Mi vidis viajn redaktojn ankaŭ en aliaj paĝoj. Amike denove, — Super nabla (diskuto) 22:51, 30 dec. 2022 (UTC)Reply

Forigoj de ne plu bezonataj testaj komencaj paĝo redakti

Saluton, mi ne scias ĉu vi legis mian noton en Vikipedio:Forigendaj_artikoloj de antaŭ kelkaj horoj: mi pensas ke estas ne-necese komplike ke vi ĝis nun afiŝis viajn ne plu bezonatajn paĝojn en la paĝo, kie diskutiĝu kazoj en kiuj malfacile eblas decidi ĉu necesas forigi ilin kontraŭ protesto de la kreinto, aŭ ĉu eblas iel komune "savi" fuŝan paĝon, kaj ĉu troveblas volontulo kiu investos la tempon por savado. Viaj tekstoj ja ĉiuj nur estas ŝovitaj al ĝusta spaco, kaj se vi mem proponas forigi la konstruejon en "via" persona spaco de vikipedio, tiam neniu havas problemon pri tio. Por tiuj tute sendiskutaj kazoj ekzistas pli bona vojo peti forigon: mi rekomendas al vi uzi la ŝablonon {{forigu tuj}}. Supozeble, se vi pli longe redaktas, vi iam ricevos de la sistemo la rajton mem alinomi paĝojn. Tiam vi povas mem elekti novan titolon, kaj dum la alinomigo malelekti la funkcion "Postlasi alidirektilon" - tiam la paĝo tuj estas ŝovita kaj la malnova loko en "via" persona spaco de vikipedio estos aŭtomate ree libera. Tio ankoraŭ multe pli facilos, sed por la momento uzi la ŝablonon {{forigu tuj}} jam estas signifa simpligo. Ĉu bone? Va bene? ThomasPusch (diskuto) 09:27, 3 jan. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Va bene. Dankon @ThomasPusch pro la propono. Mi ekuzos tiun ŝablonon. Ĝis baldaŭ, — Super nabla (diskuto) 10:28, 3 jan. 2023 (UTC)Reply

kategorioj por novaj artikoloj redakti

Saluton Estimata,

Mi nur volas memorigi vin ke por nova artikolo endas havi almenaŭ unu kategorio.

Sukceson, Sj1mor (diskuto) 16:06, 23 jan. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Ĉaŭ @Sj1mor! Bone, dankon. Mi estas komencanto en Vikipedio, kaj mi ne sciis pri tiu regulo. Mi ekklopodu aldoni kelkan kategorion. Ĝis baldaŭ! Amike, — Super nabla (diskuto) 16:12, 23 jan. 2023 (UTC)Reply

Muzeoj redakti

Saluton kaj gratulon pro viaj enmetitaj artikoloj ĉefe pri muzeoj de Pakistano, laŭ bone pensita agadmetodo, ekzemple per kreado de Listo de muzeoj en Pakistano. Mi havas kutimojn lunde (kaj foje ankaŭ marde) revizii dekojn da artikoloj pri kiuj mi scivolemas aŭ eĉ komprenas, ke mi povas ĉasi tajperarojn, akuzativojn ktp. Sed ankaŭ kiam mi povas iom kontribui al la konstruado de la reto. Tiukadre mi informas al vi pri kelkaj agoj ĉe "viaj" artikoloj. Endas, ke artikolo estu alirita el plej granda nombro de aliaj artikoloj; tiucele mi ekzemple aldonis ligilon al la muzeoj en la koncerna urbo. Krome mi aldonis kelkajn gravajn kategoriojn en la muzeartikoloj. Mi diras tion, ĉar eble vi mem povas tion fari; male en venontaj lundoj mi plue faros, ĉar interesas al mi via agadkampo. Amike.--kani (diskuto) 11:51, 24 jan. 2023 (UTC)Reply

Dankegon @Kani. Mi vidis viajn redaktojn. Bone, mi klopodu fari tion. Ĝis baldaŭ, amike. — Super nabla (diskuto) 19:52, 24 jan. 2023 (UTC)Reply

Karaĉio redakti

Saluton. Mi ne bone komprenas kiel funkcias la uzantopaĝoj kiel Uzanto:Super nabla/Karaĉio. Sed mi devis forigi la verdan punkton de tie, ĉar ĝi malĝustigis la statistikon de Havendaj artikoloj. Estis 1001 anstataŭ 1000.--kani (diskuto) 00:11, 6 feb. 2023 (UTC)Reply

Fakte restis 1001 ĝis iam aŭtomate ĝi revenos al 1000.--kani (diskuto) 00:14, 6 feb. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Bone, senprobleme. Mi baldaŭ forigos tiun paĝon, ĉar mi ne plu bezonas ĝin. Dankon @Kani. — Super nabla (diskuto) 00:46, 6 feb. 2023 (UTC)Reply

Burokratoj redakti

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:07, 17 feb. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Bone, mi vidis la paĝon. — Super nabla (diskuto) 09:19, 17 feb. 2023 (UTC)Reply

Noto > Klariga noto redakti

Dankon ke vi ĵus anstataŭigis la ŝablonon Noto al Klariga noto en mia diskutpaĝo. Mi tute ne plu konsciis ke mi mem tie unufoje uzis la malofte uzatan ŝablonon! Sed mi tre ĝojas ke vi antaŭenigas la projekton. Dankon pro tio. ThomasPusch (diskuto) 15:28, 18 feb. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Ne dankinde. Oni nun nur bezonas alinomi {{Efn}} al {{Noto}}: ĉu vi povas fari tion, @ThomasPusch? Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 15:38, 18 feb. 2023 (UTC)Reply

Sikismo redakti

Saluton. Ĉimonate mi ampleksigas artikolojn el la meza kategorio de Havendaj artikoloj al la plej alta kategorio, nome al pli ol 30 000 bitokoj. Nune temas pri artikoloj kun titolo komencanta per S; nun mi laboras por Sidnejo, kaj baldaŭ mi entreprenos la duobligon de la amplekso de Sikismo; ekzemple mankas Historio, kiun mi frontos. Ĉar vi interesiĝas pri la mondoregiono, eble vi povus fari "mian" taskon. Male mi faros ĝin. Amike.--kani (diskuto) 14:38, 25 feb. 2023 (UTC)Reply

  Komento: . Ĉaŭ @Kani. Jes. Mi bezonas iom da tempo, sed mi kredas, ke mi povu fari tion. Fakte, mi jam pripensis plibonigi tiun paĝon. Ĝis baldaŭ. — Fra Super nabla (diskuto) 15:26, 26 feb. 2023 (UTC)Reply
Tiel mi saltos tiun artikolon kaj iros al Sima Qian. kani (diskuto) 15:33, 26 feb. 2023 (UTC)Reply

Kiŝangarh redakti

Saluton! Mi kontribuas ĉi tie 15 jarojn kaj supozeble ne ekzistas lando, pri kio mi ne kontribuis. Fakte nuntempe la temo estas Barato. Miaj urbonomoj ne estas perfektaj, ĉar mi estas hungaro. Miaj leĝoj mi nomdonado:

  • aŭdi la prononcon (se ekzistas)
  • vidi la cirilajn nomojn
  • vidi alilingvajn latinliterajn nomojn

Vere tio ne estas perfekto, sed kion fari: foje mi prenis la anglan, se mi trovis nenion alian. Pri Kiŝangarh eble vi pravas. Mi tial elektis la rh, ĉar en alia urbo same kun rh estis prononcindiko aŭdebla, tie la indiĝena prononco estis ne la kutima r, iom mola r. Tial mi lasis, eĉ la ceteraj latinidaj ligvoj lasis rh. Se vi tiel scias, ke simpla r estas pli bona, vi rajtas alinomi, sed mi ne faras tion. Cetere miaj nomoj ne estas konsekvencaj, ĉar mi antaŭ 5 aŭ dek jaroj ne sciis tion, kion nun. Tamen mi havas 2 petojn al vi:

  • miajn artikolojn lasu 3 horojn post la kreo, kaj poste li faru la ŝanĝojn, ĉar mi faras paŭzojn dum la kreo ĝis la finkreo
  • se vi skribas mesaĝon, fine vi uzu "subskribo kun tempindiko", tio estas videbla maldekstre la tria en la supro de la redaktoskatolo (helblua strio)

Dankon la lateron! --Crosstor (diskuto) 14:05, 17 mar. 2023 (UTC)Reply

 
Mi donas miajn privatmeaĝojn al ĉi tiu kolombo, por ke ĝi sendu ilin al multaj uzantoj de Vikipedio.
  Komento: Ĉaŭ @Crosstor: Jes, mi forgesis la subskribon. Pardonpeton. Tio okazis ĉar mi skribis ~~~~~ (kvin simbolojn) anstataŭ ol ~~~~ (kvar simbolojn). Mi ankaŭ ne multe konas pri Barato, fakte mi estas italo. Mia intenco ne estis kritiki vin, ĝenerale, aŭ montri de mi estas pli lerta aŭ inteligenta! 👅 Inverse, mi tre admiras vian daŭran kaj diligentan laboradon: certe vi estas unu el la plej spertaj inter la redaktoroj de Vikipedio, kaj mi estas tre pli nova ĉi tie. La intenco de mia mesaĝo estis oferti kunlaboron pri tiu artikolo (mi mem ne certas je 100% pri la R, ĉar en la paĝo kiun mi sugestis oni ne pritraktis tiun literon); ĝenerale, mi pensas ke skribi kune estas pli interesa agado ol skribi sole, do mi tre ofte privatmesaĝas uzantojn kiam mi havas ideon pri artikolo, ŝablono, ktp. Se vi volas certi ke neniu redaktu artikolon kiun vi lastatempe kreis, mi sugestas ankaŭ la ŝablonon {{Redaktas|Crosstor}}. Ĝis mia venonta privatmesaĝo, kaj bonan skribadon. Amike, — Super nabla (diskuto) 14:29, 17 mar. 2023 (UTC)Reply
Mi ne uzas Redaktas|Crosstor, ĉar mi kreis 25 mil da artikoloj, mia redaktonombro jam superis cent mil, do se mi komputus ĉiujn Redaktas|Crosstor, tio egalvalorus pliaj artikoloj. Oni scias ĝin. Simple mesaĝu tuj aŭ atendu 3 horojn.
  Komento: @Crosstor: Nu, mi estu pli klara ĉar mi pensas ke klareco tre gravas por eviti estontajn malkonsentojn. Ekde paĝo iĝas publika, ĝi estas redaktebla de ĉiuj. Por nefininitaj skizoj de artikoloj ekzistas aliaj solvoj kiel la nomspaco Uzanto: ... . Vikipedio, fakte, estas kunlabora projekto, kaj ĉiuj kontribuoj estas bonvenaj: ne gravas ĉu la kontribuoj venas de tre sperta kontribuanto (kiel vi) aŭ de komencanto (kiel mi). Tiu ĉi regulo aperas ankaŭ en la kondutkodo kiun ni ĉiuj endas respekti (jen hungare, ĉar ne havebla en Esperanto):

Tapasztalattal és kapcsolatokkal való visszaélés: [...] A közösségi elismertséggel rendelkezők kiváltsága az, hogy véleményüket mások megalapozottnak tekintik, azonban ezt nem szabad felhasználni azok megtámadására, akikkel nézeteltérés alakult ki.

La fakto ke vi havas milojn da kontribuoj entute ne gravas kaj, precipe, ne povas estis uzata por malpermesi la kontribuojn de aliaj. Inverse, ĉar vi estas tre sperta, vi devus helpi la aliajn kontribuantojn (malpli spertaj ol vi) por ke li kontribuu en «viaj» artikoloj. Sinteze, ĉiufoje mi aŭ aliaj povos kontribuoj al projekto, ni faros tion. Bonan skribadon, kaj mi esperas ke ni povos kunlabori por nia komuna celo: plibonigi Vikipedion. Ĝis revido, Super nabla (diskuto) 10:40, 18 mar. 2023 (UTC)Reply
  Komento: @Crosstor: Postskribo: Pri tiu specifa kazo de ebla alinomado, mi proponos la alinomon kaj igos ke aliaj decidu pri tio. Ĝis ĝis — Super nabla (diskuto) 15:10, 17 mar. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Mi klare diris: mi ne neas alinomadon, sed mi sugestas prokraston. Antaŭ monatoj mi same opiniis, ke h estas superflua. Sed nuntempe mi kreis similan rh-urbon bonŝance kun origina elparolo. Tiam mi aŭdis rh kvazaŭ mola r. Supozeble la aliaj lingvoj lasis rh fari diferencon inter r kaj rh. Kial ne iras Super nabla rekte al la itala Vikipedio por diskuti la italan version?--Crosstor (diskuto) 14:38, 20 mar. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Kara, @Crosstor: en Esperanto (malsame al lingvoj kiel la angla) ni havas la kutimon prononci ekzakte kion ni skribas. Do estas fuŝa ideo skribi en unu maniero, kaj prononci en alia. En Esperanto ni havas nur unu specon da R, ne du (do ne eblas apartigi molan kaj malmolan). La opcioj estas du, laŭ mi:
  • Konservi la nomon laŭ la anglalingva skribmaniero (kiel farite en plejparto de la aliaj lingvaj eldonoj de Vikipedio) , do Kishangarh; aŭ
  • Skribi la nomon kiel oni prononcas ĝin en Esperanto, do Kiŝangar.
Miksi la du skribmanierojn estus tre konfuzinde. Sincere, — Super nabla (diskuto) 14:47, 20 mar. 2023 (UTC)Reply

Naciaj Arĥivoj de Pakistano redakti

Saluton. En Gravaj kolektoj vi lasi sruĝe kreotan artikolon Islama Ligo (Pakistano). Ĉu tiu ne estus same kiel Tuthindia Islama Ligo, kiu iĝis pakistana post la disapartigo de Hindio?--kani (diskuto) 13:50, 20 mar. 2023 (UTC)Reply

  Komento: @Kani: Estas tre rilata temo, sed ne ekzakte la sama (vidu: Q6942926) Ĉi tiu Ligo transprenis la poston de la Tuthindia Islama Ligo post ke la Ligo finiĝis. — Super nabla (diskuto) 13:58, 20 mar. 2023 (UTC)Reply
En ordo. kani (diskuto) 13:59, 20 mar. 2023 (UTC)Reply

Robotaj redaktoj redakti

Estimata {{u|Super nabla}}, mi vidas ke nun venas multegaj redaktetoj en via nomo - supozeble vi faras tion per ia roboto. La redaktoj ŝajnas al mi tute bonaj, sed mi havas etan rekomendon al vi: Petu la statuson de "roboto" por tiu laboro. Se vi iomete serĉos, vi facile trovos priskribon kiel fari tion. Tiumaniere eblos pli facile forfiltri la robotajn redaktojn en onia "Atentaro". Mi ĉiam forfiltras tiujn (verŝajne plej multaj uzantoj faras), ĉar la robotaj redaktoj povas esti tre multaj kaj inter ili oni ne plu facile vidas la "interesajn" ŝanĝojn kiujn oni vere volas vidi. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:44, 20 mar. 2023 (UTC)Reply

  Komento: @Moldur: Dankon pro la mesaĝo. Mi ekfaros tion. La procezo kiun mi uzas estas laŭdire «duon-robota» 🤖 ĉar mi ĉiam kontrolas finfine se la aŭtomata parto estas korekta kaj uzinda. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 16:22, 20 mar. 2023 (UTC)Reply
@Moldur: Saluton. Ĉu pli bonas, ke mi daŭre atendu ĝis Ĉaŭ-ĉaŭ-bot iĝos roboto? — Super nabla (diskuto) 16:12, 21 mar. 2023 (UTC)Reply
Saluton @Super nabla: Ne necesas atendi. Bonan redaktadon deziras al vi kaj via roboto Moldur (diskuto) 16:31, 21 mar. 2023 (UTC)Reply
Saluton. Mi ĵus donis robotajn rajtojn al la roboto. Bonan plulaboradon. ThomasPusch (diskuto) 18:32, 1 apr. 2023 (UTC)Reply

Datoj redakti

Atentu pri la vorto "citŝablono", vi havas troan supersignon super "c". Afable salutas Moldur (diskuto) 16:58, 22 mar. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Jes, @Moldur:! Vere. En la lastlastaj modifoj mi vidis la eraron kaj ek-uzis la korektan skribon «citŝablono». — Super nabla (diskuto) 17:06, 22 mar. 2023 (UTC)Reply

Peto de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj redakti

Saluton kara. Mi havas grandan kaj fundamentan peton de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj. Por ne malŝpari spacon, mi ne donas la tutan peton ĉi tie, sed petas vin vidi ĝin en aparta persona paĝo. Se vi havas ideon kiel eblos respondi al mia peto, mi tre ĝojos pri konsilo! Kore, ThomasPusch (diskuto) 17:32, 1 apr. 2023 (UTC)Reply

Saluton, @ThomasPusch:. Ĉi-vespere aŭ morgaŭ mi rigardos tion kaj mi diros al vi. — Super nabla (diskuto) 18:04, 1 apr. 2023 (UTC)Reply

Kataluna redakti

Saluton. Ne indas uzi lang-ca kiam mi ne metis ĝin ĉar temas ne pri kataluna, sed pri ribagorza kataluna, nome dialekto de kataluna kiu ne havas tiun kodon. La lingva panoramo en Aragono estas tre komplika: povas esti aragona, aragona dialekto, kataluna kaj kataluna dialekto.--kani (diskuto) 10:05, 3 apr. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Bone, @Kani. Dankon pro la mesaĝo. Ĝis baldaŭ, — Super Nabla🪰 10:09, 3 apr. 2023 (UTC)Reply

Ŝablono:Ŝ:Diskreta mallongigo redakti

Saluton! mi vidas ke vi aktive uzas tiun ĉi ŝablonon, aldonante por naskiĝoj de la homoj la vorton naskis. Tio estas malĝusta vortumo, ĉar en renkontitaj de mi kazoj homo ne naskis (iun personon), sed naskiĝis (li mem). Tio estas korektinda afero. RG72 (diskuto) 07:10, 5 apr. 2023 (UTC)Reply

  Komento: jes, tutklare. Dankon pro la mesaĝo. — Super Nabla🪰 07:53, 5 apr. 2023 (UTC)Reply

Traduzioni redakti

Certo! Grazie del consiglio, a presto! Rei Momo (diskuto) 07:35, 6 apr. 2023 (UTC)Reply

Bui Quoc Huy redakti

Could you please protect this page? The edit warring between Smagazine socks and well-meaning spam fighters is clogging up the page history. Thank you! Someone who's wrong on the internet (diskuto) 18:37, 6 apr. 2023 (UTC)Reply

@Someone who's wrong on the internet: Ok, I'll ask some admin to do so. — Super Nabla🪰 22:31, 6 apr. 2023 (UTC)Reply
Sorry I mistook you for an admin. Who is the most active admin here? Would that be ThomasPusch? Someone who's wrong on the internet (diskuto) 22:36, 6 apr. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Probably yes. By the way, we have a related discussion thread in VP:FA. — Super Nabla🪰 22:40, 6 apr. 2023 (UTC)Reply
@Someone who's wrong on the internet Super Nabla🪰 22:40, 6 apr. 2023 (UTC)Reply

Mau redakti

Mi kreis Mau, sed la freŝa nomo estus Maunath Bhanjan angle, sed mi ne trovis informon pri la transskribo. Kiu estu la Esparanta nova titolo?--Crosstor (diskuto) 14:05, 9 apr. 2023 (UTC)Reply

@Crosstor Saluton, estimata, kaj bonan Paskon al vi kaj al via familio. La prononco povas esti esperantigita kiel Mau (mallonga nomo; do la titolo estas korekta) aŭ, alternative, Mau Banĝan aŭ (longa nomo). Krom la esperanta transliterumo, ekzistas du «oficialaj» transliterumoj:
  • La jam-menciita transliterumo de Hunter (uzata ekzemple de Google Traduilo kaj bazata sur la angla): Maoonaath Bhanjan
  • La transliterumo de IAST, kiu troveblas en ĉi tiu retejo (alklaku ĉi tie): Maūnātha Bhaṃjana
Mi metis ilin ambaŭ en la enkonduko de via artikolo. Ĝis revido. Amike, — Super Nabla🪰 22:04, 9 apr. 2023 (UTC)Reply
Dankon!--Crosstor (diskuto) 04:17, 10 apr. 2023 (UTC)Reply

Filmoj redakti

Saluton. Mi ripete vidis, ke vi multe interesiĝas pri filmoj, aktoroj, kino ktp., ĉefe rialte al Pakistano kaj Barato. Bonege. Delonge mi vidis en kelkaj tradukoj, ĉefe el la angla, ke oni tradukas preskaŭ aŭtomate "films" al filmoj. Laŭ mi tio ne ĉiam ĝustas, ĉar anglalingvanoj ofte uzas tiun vorton en la senco de kino, nome kinarto. Tial ekzemple festivalo povas temi ne nur pri filmoj, sed ankaŭ pri rilata aktiveco (kurtoj, afiŝoj, fotoj, premiceremonioj ktp.) kio kongruas kun kino plie ol kun filmoj. Eble vi povas uzi tiun distingon en kinartikoloj, eĉ en filmartikoloj. Amike.--kani (diskuto) 12:54, 10 apr. 2023 (UTC)Reply

  Komento: @Kani, dankon pro la atentigo. Por la titoloj de la artikoloj rilate al Naciaj Filmpremioj mi verŝajne daŭre uzos la terminon «Filmpremio» intertempe; eventuale, estonte oni povas diskuti alinomadon en VP:AA. — Super Nabla🪰 11:08, 11 apr. 2023 (UTC)Reply
Ne necesas. Tio utilos plej verŝajne en estonteco. Ne indas konstante korekti. Plej ofte ja films estu tradukinda al filmoj. kani (diskuto) 11:12, 11 apr. 2023 (UTC)Reply

Năsal kaj aliaj artikoloj kun {{Informkesto urbo}} redakti

Saluton. Mi vidis ke vi aldonis la ŝablonon {{Informkesto urbo}} al kelkaj artikoloj. Tamen, tiu ŝablono sen la parametro "regiono-ISO=" estigas parametran eraron. Ekzemple por Năsal, kiu situas en Rumanio la necesa parametro estas "regiono-ISO=RO". Dominik (diskuto) 03:45, 2 maj. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Saluton, @Dominik. Dankon pro kontroli miajn redaktojn. Mi priatentos tion. — Super Nabla🪰 06:38, 2 maj. 2023 (UTC)Reply

Kaskado de Glandieu redakti

Ciao caro, come stai?

Ho appena aperto questa pagina; un posto magnifico!!! Ho inserito l'avviso che mi hai segnalato. Per favore, mi dici se va tutto bene? Grazie mille e buon fine settimana. Rei Momo (diskuto) 06:29, 5 maj. 2023 (UTC)Reply

  Komento: @Rei Momo Ciao! Sí, confermo: tutto bene! A presto, — Super Nabla🪰 07:31, 5 maj. 2023 (UTC)Reply

Demonimo di Cagliari redakti

Saluton, mi petas vian konsilon kaj opiniesprimon: Mi iom malsamopinias kun italo, kiu tuj malfaris mian agon al la itala paĝo pri Kaljaro, kiam mi rimarkis ke en la informkesto tie mankis la kutima aldona sarda nomo de loĝantoj. Mi notis mian mildan proteston diskutpaĝe pri tiu tuja malfaro, kaj celis esti iom ironia, kiam mi skribis ke se kompreni tiel, tiam necesus "ĝustigi" inter citiloj MULTAJN el la paĝoj pri komunumoj de Sardio - sincere dirite ne nur MULTAJ, sed ĈIUJ aliaj paĝoj pri komunumoj de la aŭtonoma regiono Sardio en la itala vikipedio havas la nomon de la komunumanoj en la itala kaj sarda, kaj en NENIU paĝo postulatas pluraj sendependaj, sciencaj kaj renomaj referencoj pri tio... La homo aŭ ne komprenis mian ironion aŭ ne volis kompreni ĝin, respondante: "jes!! Estas ankoraŭ multa laboro ĉie forpreni la sardajn nomojn", ĉar kvankam la informkesto diras ke temas simple pri "nome abitanti", nomo(j) de la loĝantoj, ja la ligilo plugvidas al itala paĝo Etnico (onomastica), al la iom naciema vikipediisto klaras ke temas pri demando pri etno, kaj la etno de ĉiuj homoj de Kaljaro kaj de ĉiuj aliaj loĝlokoj en Sardio laŭ li kompreneble estas nur esti italoj - etno esti sardoj laŭ li ŝajne ne estas difinita kaj, se oni asertus ke nur (eble eta) malplimulto de la urbanoj havus tiun etnon (kia separatisma, brule politika aserto) oni devus kompreneble unue aserti tion per pluraj sendependaj, sciencaj kaj renomaj referencoj (prefere de la itala ŝtato, ne de iuj separatismaj radikalaj grupoj!). Se tiu konvinko verus, oni devus reskribi dekmilojn da artikoloj pri italaj urbaj kaj neurbaj komunumoj, ĉiukaze ĉiujn en kiuj "iuj separatismaj radikaluloj" vikipediaj "komprenigas" ke "laŭdire" estus homoj ankaŭ parolantaj la francan (en la Aosta Valo), la ladinan, friulan, eĉ ĉelime la slovenan, la germanan kaj ... en Sardio la sardan (plus en Alghero la katalunan). Mi pensas ke ĝustas la diverslingvaj vikipedioj, kiuj kutimas noti nomojn de loĝantoj en ĉiuj lokaj lingvoj, kaj ĝustas ankaŭ la itala vikipedio kiu same faras tiel. Sed mi ne emas nun batali retorikan batalon kun la pedanto en lia denaska lingvo. Kion vi, estante itallingvano, opinias pri lia vidpunkto unuflanke kaj la praktiko de ĉiuj aliaj italaj paĝoj pri komunumoj aliflanke? ThomasPusch (diskuto) 19:03, 11 maj. 2023 (UTC)Reply

@ThomasPusch   FariteSuper Nabla🪰 21:10, 11 maj. 2023 (UTC)Reply
Bone kaj saĝe argumentite. Dankon! ThomasPusch (diskuto) 23:26, 11 maj. 2023 (UTC)Reply

Legindaj kaj elstaraj artikoloj redakti

Saluton kaj dankon pro la partopreno en la proponoj por tiaj artikoloj. Mi iam konsideris, ke estus pli inda ampleksigi la kvanton da legindaj artikoloj kiel bazo por elstaraj artikoloj. Temas pri du apartaj kategorioj kaj oni ne forgesu, ke proponoj por legindaj artikoloj estu ne tiom severe traktitaj kiel proponoj por elstaraj artikoloj. Dume mi forgesis pri la proponoj por elstaraj artikoloj, sed ĉefe ĉar, kiel vi vidis, iam venis lavango de proponoj por artikoloj pri armena temaro. Mi konsilis al la proponinto, ke li elektu inter ili por pli facile pritrakti ilin kaj por eviti inundon de tiaj artikoloj en la tabelo de elstaraĵoj. Tamen, li ne nur faris nenion prie, sed krome li nun ne aktivas, plej verŝajne pro aliaj tialoj. La rezulto estas ke dum jaroj neniu venis al la koncerna paĝo, neniu voĉdonis por liaj artikoloj kaj eĉ neniu plu partoprenis en la afero, escepte ĉe Francisco Antônio de Almeida Júnior. Nun mi konsideris, ke venis la tempo purigi kaj aktualigi la paĝon, okaze, ke iu dezirus utiligi ĝin. Tiucele mi transigis ĉiujn proponojn ĝuste nevoĉdonitajn pore al listo de neakceptitaj artikoloj, kvankam mi opinias, ke kelkaj el ili povus taŭge kandidatiĝi por iĝi leginda artikolo. Tiukadre mi voĉdonis kontraŭ ĉiuj proponoj, iom kongrue kun viaj rimarkoj, sed ĉefe ĉar neniu voĉdonis pore dum jaroj kaj mi volis, ke la decido estu klara. Revenante al la proponoj por legindaj artikoloj, mi dezirus, ke vi ne estu tiom akra pri teknikaj postuloj, kio plej verŝajne povas timigi "normalajn" partoprenantojn. Foje eĉ necesas malpli da tempo rekte korekti mankojn ol priskribi ilin.--kani (diskuto) 16:41, 14 maj. 2023 (UTC)Reply

Kaj pri alinomendaj artikoloj, mi vidas, ke vi multe partoprenas; tiom multe, ke mi timas, ke aliaj partoprenantoj (almenaŭ mi mem) iom konfuziĝas inter tiom da diskutetoj. Eble ne helpas, ke via bunta subskribo povus timigi en la ĝenerala aspekto de la kontribuoj. Tio ne estas krioj, sed povus aspekti tia (almenaŭ al mi). Pli detale: vi foje aludas al korekta titolo, eble vi celas ĝustan titolon. Ekzemple evitinde en PIV. Alia afero estus korektita titolo.--kani (diskuto) 11:01, 16 maj. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Ĉau @Kani. Mi legis viajn komentojn. Mi klopodu sekvi ilin, ekzemple mi elektis pli helajn kolorojn por la subskribo (ĉu vi ŝatas tion? Komentu ✍️). Ĉi tiun periodon mi estas tre okupata en mia «reala vivo», do mi ne partoprenos la agadojn de Vikipedio kiel antaŭe. Kiam mi revenos, mi provos sekvi viajn konsilojn. Amike, — Super Nabla🪰 11:51, 16 maj. 2023 (UTC)Reply
Bonege, dankon. Tamen tio estis nur mia persona opinio. Eble aliuloj ne samopinias. Pri viva vivo, unue estas la reala vivo, poste Vikipedio. Zorgu vin.--kani (diskuto) 12:00, 16 maj. 2023 (UTC)Reply

Polvoŝtormo redakti

Saluton. Mi bonvenigas vian averton al tiu fuŝulo. Tamen mi ne bonvenigas vian konsilon direkti sin al mi aŭ al TP, se oni ne konsultis tion al ni mem. Miaflanke, mi ne emas dekomence helpi tiun, kiun mi konsideras nebonvolema fuŝulo. Li vandalis, ĉu ĉar li ne bone komprenas la funkciadon de Vikipedio ĉu ĉar li bone scias. Male mi tute pretas (kaj faras fakte) helpi bonvoleman novulon kiu bezonas helpon.--kani (diskuto) 08:43, 4 jul. 2023 (UTC)Reply

@Kani: Mi pardonpetas pri mia mesaĝo: mi pli atentigu la ontan fojon. Mia penso estas, ke ĝenerale indas paroli kun fuŝuloj anstataŭ pri fuŝuloj (krom en la kazoj de evidentaj kaj intencaj vandalaĵoj kiel la famaj «finnaj kalvuloj» ktp.). Mi nur petas esti nur unu fojon pli tolerema: ankaŭ mi estis nova kontribuanto antaŭ malmultaj monatoj. Verŝajne mi ne faris tiujn erarojn, mi konsentas pri tio, sed mi pensas ke ni estus tro akraj se ni ne donus duan eblecon al mis-kontribuantoj. Ili povus diri: «Ĉu vere? Kaj kial vi ne diris al mi, ke mi kontribuis mise por ke mi povu korekti min? Nun ke vi blokis min, mi certe ne kontribuos plu.» — Super Nabla🪰 09:07, 4 jul. 2023 (UTC)Reply
Mi ne blokis vin, kial vi diras tion? kani (diskuto) 10:51, 4 jul. 2023 (UTC)Reply
@Kani: eble vi pravas. Mi eble nur sentas empation por novaj uzantoj, kiuj povas fari kelkajn erarojn kelkfoje. — Super Nabla🪰 12:00, 4 jul. 2023 (UTC)Reply
Ankaŭ mi sentas empation por novaj uzantoj, kiuj povas fari kelkajn erarojn kelkfoje (hodiaŭ mem mi dediĉis tempon al kelkaj el tiuj); sed laŭ la tempopaso mi lernis diferencigi tiujn disde malbonintenculoj. kani (diskuto) 12:05, 4 jul. 2023 (UTC)Reply

Miguel Gustavo redakti

Ciao Super nabla, come stai?

Ti devo chiedere solo un piccolo aiuto, per favore: non ricordo come fare a mettere il sablono dei diritti d'autore in fondo alla pagina. So che me l'hai già spiegato, ma non so come si fa; sono un po' primitivo.

L'autore della pagina in Italiano sono sempre io. Grazie mille di tutto e buon fine settimana Rei Momo (diskuto) 10:17, 21 jul. 2023 (UTC)Reply

Bravissimo, è perfetto!!! Grazie mille e buona domenica!!! Rei Momo (diskuto) 07:42, 23 jul. 2023 (UTC)Reply
Ciaoooooooo, ci sono riuscito per quest'altra pagina!!! Buona settimana!!! Rei Momo (diskuto) 10:27, 31 jul. 2023 (UTC)Reply

Sagramor de Scuvero Brandão redakti

Ciao caro, come stai? Ho creato la pagina della moglie e collega di Miguel Gustavo..... con il link di provenienza, alla fine. Per favore, potresti vedere se vada tutto bene?

Grazie mille di tutto, a presto Rei Momo (diskuto) 08:10, 13 sep. 2023 (UTC)Reply

Ciao @Rei Momo: sì, tutto a posto. A presto. Un saluto, —Supernabla🪰🍃 08:30, 13 sep. 2023 (UTC)Reply

Gaia Zucchi redakti

Ciao Supernabla, come stai?

Per favore, mi daresti un'occhiata a questa pagina, per vedere se sia tutto a posto? Quando avessi bisogno, sono disponibile per il Portoghese e il Francese. Grazie mille!!! Rei Momo (diskuto) 10:39, 19 sep. 2023 (UTC)Reply

Io, io, proprio io.... comunque è del 1970. "Lei" si è diplomata al Centro sperimentale. E grazie mille di tutto!!! Rei Momo (diskuto) 10:57, 19 sep. 2023 (UTC)Reply

Peto kunvoĉdoni redakti

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:19, 21 sep. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro la mesaĝo, @ThomasPusch:   FariteSupernabla🪰🍃 20:44, 22 sep. 2023 (UTC)Reply

orfigas {{Informkesto konstruaĵo}}-n redakti

Saluton kara, kion signifas orfigi? Kion vi faras kaj kion vi deziras fari? Sj1mor (diskuto) 19:23, 22 okt. 2023 (UTC)Reply

Vikivortaro redakti

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [1] RG72 (diskuto) 15:48, 12 nov. 2023 (UTC)Reply

  FariteSupernabla🪰 21:42, 12 nov. 2023 (UTC)Reply
RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [2] [3]. Taylor 49 (diskuto) 21:27, 13 nov. 2023 (UTC)Reply

Tabeloj vikipediaj redakti

Mi estas iom frustrita, ĉar mi foje sufiĉe lerte metis kaj adaptis vikipediajn tabelojn, sed iel mi ŝajne forgesis miajn kapabloj, kaj nun mi sidas komtemplante antaŭ la ekrano. Eble ie en nia vikipedio estas porkomencanta kuir-recepto, kiel fari bonajn tabelojn, sed se jes - kie? Vidu mian novan aldonitan tabelon al la paĝo BRICS: ĝi funkcias ordigebla, sed mi neniel sukcesas kolorigi ĝin - nek class="backgroundcolor9" class="Hintergrundfarbe9" style="bgcolor:#ffeeaa;" aŭ io alia kion mi provis iel impresas la tabelon. Mi komprenas ke ankoraŭ estas {{Belatabelo}}, sed same komprenas ke se uzi ĝin, oni ne rajtas uzi "class" kaj "style", sed ne estas "traduka helpo" kiel transformi alilingvan tabelon al "belatabelo". Se estas ie recepto kiel lerte meti kaj adapti vikipediajn tabelojn, ni devus pripensi kiel pli videbligi ĝin kaj eblas trovi ĝin en kazo de neceso - se ne estas, ni devos krei ion tian. Ĉu vi havas helpon aŭ ideon? ThomasPusch (diskuto) 10:43, 26 nov. 2023 (UTC)Reply

Lando Loĝantaro MEP (nominala) MEP (Aĉetpova egaleco) Indico de homa disvolviĝo 2021
en milionoj en la mondo en milionoj da USD en la mondo en milionoj da USD en la mondo Indico Loko
Eble iom tia? @ThomasPusch:. Cetere, mi demandas min ĉu vere BRIKS (kun 'k') estas utila esperantigo. Tamen, mi agnoskas ke en Esperantujo ne ekzistas samsignifa akronimo kun BRBĈS. —Supernabla🪰 11:12, 26 nov. 2023 (UTC)Reply

@Super nabla: Kvankam ni daŭre ne havas bonan ĝeneralan helpopaĝon pri adaptoj de alilingvaj tabeloj al nia vikipedio, tamen via solvo bone funkcias, ankaŭ kun simpla kolorokodo style="background-color:#ffeeaa" anstataŭ la angla nomo "navajowhite", kiu estas pli bruneca (tute ne "white"). Dankon! Per la kolorokodoj je eblas diferencite montri iun ajn koloran nuancon, do bonas uzi ilin, krom ke oni hazarde memoras ekzotikajn anglajn vikipediajn koloronomojn, kiuj montras ekzakte la celitan koloron. Pri via dubo ĉu BRIKS estas bona esperantigo mi bone komprenas vin. Klaras ke BRIKS eblas prononci unusilabe, kiel angle BRICS, kaj BRBĈS nepre ne eblas tiel prononci unusilabe, maksimume eblus krei vorton kiel "Beneluks", do "BraRuBaĈiSu", eble malplilonigebla al "Brubaĉiso", kiu persone malpli plaĉas al mi ol BRIKS. Povas esti ke iu homo post la vastigo al 11 landoj trovos pli bonan alternativon por la nesprita nomo "BRIKS +"... Mi atendos kvin semajnojn ĝi la komenco de 2024, kaj krome nepre ne inventos iun akronimon, nur maksimume citos (kiel oni faris ĝis nun en la paĝo) kiel esperantaj gazetoj nomas la unuon. ThomasPusch (diskuto) 23:31, 26 nov. 2023 (UTC)Reply

Interesa diskuto redakti

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena. RG72 (diskuto) 12:08, 27 nov. 2023 (UTC)Reply

Poŝtkarto redakti

Saluton. Mi ĵus ricevis vian poŝtkarton, dankon. Prie mi dezirus priparoli, sed ne trovis vian retadreson. Ĉu vi povas kontakti min private? --kani (diskuto) 18:17, 3 jan. 2024 (UTC)Reply

Redemando redakti

Kara, vi foje sondis pri esperantigo de la lastaj anglalingvaj teknikaj parametroj, kaj mi vidis liston de la pretaj esperantigoj, kiuj nur devus esti implementitaj en la vikipedian programaron, kiel tradukoj de |upright=| aŭ BASEPAGENAME. Evidente la esperantigoj ankoraŭ ne haveblas por praktika uzo. Kio okazis? Pro kio ne progresis la realigo? Mi evidente ne plu trovas vian iaman noton pri kio kaj ankaŭ ne la liston de la pretaj esperantigoj kiun vi tiam montris al mi, sed vi scios pri kio mi aludas... ThomasPusch (diskuto) 08:46, 15 feb. 2024 (UTC)Reply

El Grillo redakti

Saluton, Super_nabla. Mi ĵus vidis, ke vi redaktis la partituron en El Grillo. Ĉu por la kodigo ie ekzistas helpopaĝo, laŭeble en nia Vikipedio? Se ne, ĉu eble la itala Vikipedio havas ion por traduki? - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:13, 31 mar. 2024 (UTC)Reply

Saluton, @Tlustulimu. Ne, bedaŭrinde tio ekzistas nur anglalingve: en:help:score. Tamen, eĉ tio ne estas kompleta. Oni bezonas kompletigi tion per ĉi tiu enreta manlibro de Lilypond: [4]. —Supernabla🪰 18:19, 31 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton, Super_nabla. Mi ĵus retrovis danke al zorgiga kategorio mian propran kreaĵon Helpo:Muzikaj notoj. Ĉu vi eble emas iom post iom aldoni ion al ĝi laŭ la angla aŭ itala paĝo, kiujn mi ĵus eĉ ligis intervikie? Bedaŭrinde mi ne estas tre lerta pri muziko, sed ŝatas aŭskulti belan muzikon. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:00, 16 apr. 2024 (UTC)Reply

Ŝablono:Klarigeto redakti

Saluton, Super_nabla. Mi ĵus malkovris, ke vi foje kreis {{Klarigeto}}. Ĉu vi povus foje krei dokumentadon por la ŝablono? - Tiam ankaŭ aliaj uzantoj eble povus uzi ĝin. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:37, 16 apr. 2024 (UTC)Reply

Fuŝo en Bochum redakti

Saluton. Mi ĵus rigardis la historion de Bochum. Ŝajnas al mi, ke via roboto "Ĉaŭ-ĉaŭ-bot" estas iomete fuŝa kaj akcidente forprenis komencajn spacetojn el la <timeline>-kodo. Tio kaŭzis difektiĝon de la kodo kaj multajn erarmesaĝojn. Mi ĵus permane korekti la fuŝon. Tlustulimu (diskuto) 18:47, 19 apr. 2024 (UTC)Reply

@Tlustulimu Dankegon pro la avizo. Se vi trovas aliajn erarojn (ve! mi esperas, ke ne estas multaj) bonvolu skribi al mi. Kiam mi havas tempon, mi respondu al via alia demando #Ŝablono:Klarigeto ĉi supre. Ĝis, —Supernabla🪰 18:51, 19 apr. 2024 (UTC)Reply