Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2018

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by 77.183.6.147 in topic USB-C

Gerda malaperis! redakti

Saluton! Mi ŝatus scii, kiam GEJ represigis la libro "Gerda malaperis!". Vidu jenan blogaĵon, al kiu neniu reagis: http://www.ipernity.com/blog/28331/533377. (Tamen, la eldono de GEJ ne estas fotorepreso de la eldono de 1983.) Vi povas kontakti min retpoŝte: edmund punkto grimley punkto evans ĉe gmail punkto com. Dankon!

Mi povas ankaŭ publike komenti: La akompana "Instruilaro" por kursoj per "Gerda malaperis!" havis sian unuan eldonon en 1992, kaj samjare publikiĝis la germana "vortlisto" kaj la represo de la libro "Gerda malaperis!", kun permeso de Claude Piron. Precipa motoro en la tiutempa bonna centra oficejo de GEJ estis Horst Gruner, en la teamo nur ekde 1992, tiutempe juna diplomato kiu en plej diverslandaj Esperanto-kursoj havis aparte bonajn spertojn per uzo de la lingvoinstrua romaneto, kaj tial ekzemple projektis svahilan eldonon de la akompana "vortlisto". Tiel ankaŭ la dua eldono de la GEJ-eldono de la libro de 1994 publikiĝis en la bonna centra oficejo, kiu ekzistis ĝis marto 1995. Sincere ThomasPusch (diskuto) 20:09, 16 jan. 2018 (UTC)Reply
Dankon pro la respondo! La ekzemplero, kiun mi posedas, supozeble estas de la represo de 1992. Ĝi estas la dosiero "v25" elŝutebla de http://esperanto.org.uk/eldonoj/piron/. Ĝi ne estas represo de la eldono de 1983 (dosiero "v10"), sed ĝi ŝajne estas represo de alia Fonto-eldono, ĉar Fonto estas menciita kaj la adreso de GEJ estas aldonita per alia tiparo. En la katalogo de Vieno (ONB) estas du eldonoj de Fonto en Chapecó kun 48 paĝoj: unu kun la jaro "1983", kaj unu kun "[ca. 1987]". Stranga detaleto: en "v25" la vorto "en" la antaŭlasta linio de paĝo 5 estas manskribita; eble ĝi estis erare presita en la eldono de "[ca. 1987]" kaj iu en Bonn korektis. Ĉu hazarde vi scias, kiel oni povus distingi ekzempleron de la unua GEJ-eldono (1992) kaj ekzempleron de la dua GEJ-eldono (1994)? Mi konscias ja, ke ĉi tiu detalemo estas iomete freneza!
Mi ie profunde en iu kesto en la kelo havas ekzempleron de la libreto, el kiuj mi ja mem eldonis ambaŭ bonnajn eldonojn, de 1992 kaj de 1994 ... ... kaj jam sukcesis elfosi ĝin: en ĝi estas klare skribite sube de la antaŭa ena kovrilopaĝo "2-a represo - Bonn; Germana Esperanto-Junularo, 1994", krome en la pli supra adreso de GEJ aperas la nova poŝtkodo DE-53113, valida ekde 1993, dum la malnova kodo estis DE-5300, kaj aldone la de vi rimarkita vorteto "en" de la paĝo 5 estas bonorde kompostita, do supozeble enkopiita de alia vorteto "en". Mi supozas ke la manan korekton (mi ne scias kio estis tie antaŭe) en 1992 faris Horst Gruner, grafike modeste, kaj estis mi kiu ĝustigis la korekton en 1994. Cetere: La ideo de la propra GEJ-eldono estis havi laŭeble malmultekostan eldonon, sen devi enporti ĉiun libreton de po usona dolaro el Brazilo, por povi preskaŭ senpage disdoni ĝin en germanlingvaj kursoj, sed pli grave ankaŭ en (inter alie) ĉeĥaj, litovaj, rumanaj kaj svahilaj kursoj, ĉar pri tiuj lingvoj Horst Gruner aranĝis adapton de la akompana nacilingva libreto "vortlisto" ... kvankam mi ne memoras ĉu tiuj libretoj (krom la litovan, kies grandkvantan eldonon aranĝis mi mem) vere grandkvante eldoniĝis en presejoj, aŭ ĉu ili simple multobliĝis per bonkvalita fotokopiado. Jen do ĉio pri tio. ThomasPusch (diskuto) 08:08, 18 jan. 2018 (UTC)Reply
Dankon denove! Mi aktualigis la liston de eldonoj en la artikolo pri Gerda malaperis!. Verŝajne mi iam enretigos transskribojn de kelkaj eldonoj, kvankam mi scias, ke prefere mi okupiĝu pri pli gravaj (sed malpli facilaj) taskoj. Lingvano (diskuto) 10:47, 18 jan. 2018 (UTC)Reply
Se vi volus kaj interesiĝus pri kolekto, mi povus paperpoŝte sendi al vi la eldonon de 1994, kaj la presitan litovlingvan "vortliston"... en mia kela kesto mi trovis tutan faskon da ili, perfekte konservitajn, kaj facilanime fordonus ekzempleron. Se vi interesiĝus, vi povus facile retpoŝti al mi per mia diskutpaĝo kaj la butono "Sendi retpoŝton al ĉi tiu uzanto" maldekstre. ThomasPusch (diskuto) 12:00, 18 jan. 2018 (UTC)Reply
PS: Vi scias ke vi povas facile kontakti kun Horst Gruner per lia facebook-paĝo, indikita en la artikolo pri li, ĉu ne? Se iu povas diri, kiu estis la ekzakta originalo de la represo de 1992, tiam estas li (kiu ankaŭ ricevis la permeson de Claude Piron pri represo) - teorie tiuj informoj ankaŭ troveblas en la aktoj de la bonna oficejo de GEJ, kiuj en marto 1995 arkiviĝis en Berlino, sed mi dubas ke facilas trovi la informojn tie, kaj ke troveblus berlina GEJ-volontulo por serĉi ilin. Kaj alia demandeto: La didaktikan "instruilaro"n por kursoj per Gerda malaperis! vi certe havas, ĉu ne? ThomasPusch (diskuto) 12:10, 18 jan. 2018 (UTC)Reply

Artikolo Aristotelo elstariginda redakti

Saluton ThomasPusch, la artikolo Aristotelo estas proponita kiel elstara artikolo de longe, kun tri Por, kaj neniu Kontraǔo, mi petas vin se vi akceptus klasi ĝin kiel elstara. Ĉu akceptos vi?--DidCORN la 23-a de februaro 2018, 10:50 (UTC)

Mi nun ferias kaj okupiĝos pri tio komence de marto. Ĉu? --ThomasPusch (diskuto) 19:58, 26 feb. 2018 (UTC)Reply

Plej produktiva esperanta vikipediano. Kiel ? redakti

Mi konstatis ke vi aperis en listo de esperantistoj kiuj plej aktivis en Vikipedio. Kiel vi sukcesas atingi tiom grandan nombron de artikoloj, cxu per roboto ? Mi atingis en la listo nur pli ol 1000 artikoloj kiu aspektias al mi jam tiom multe.... Alifono (diskuto) 11:35, 8 mar. 2018 (UTC)Reply

Mi havas neniom ajn da kono pri rego de robotoj, kaj absolute ĉiun literon tajpis per miaj fingroj. Ebla klarigo de mia dumtempe tre forta vikipedia redaktado estas ke mi dum kvin jaroj laboris 450 kilometrojn for de mia familio, ĉiun dimanĉon kaj vendredon kun poŝkomputilo pasigis 6 horojn (foje pli) en trajnoj inter la laborejo kaj la hejmo, kaj en la laborloko povis kiel fraŭlo disponi pri mia vespera tempo, kaj ofte mi malsaĝe tie post la laboro ankoraŭ sidis ĉe la komputilo kaj verkis. Kaj alia ero kiu eble distingas min de aliaj homoj estas ke mia edzino estas tre radikala pri malaprezo de pasiva konsumado de televido: kiam en februaro 2006 frakasiĝis nia malnova televidilo ni decidis ne aĉeti novan, kaj ankaŭ en la laborejo mi ne malŝparis tempon per pasiva gapado de televido... tio ŝparas iom da vivhoroj, por pli produktivaj taskoj... -- ThomasPusch (diskuto) 20:06, 12 mar. 2018 (UTC)Reply
Haha, sehr gut. Ich wurde auch schon mehrfach verdächtigt ein Bot zu sein. Habe auch keinen Fernseher. :-) 77.0.218.248 16:37, 1 nov. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Bonvolu helpi redakti

kara Thomas, Bv. legi en la germana Viki la artikolon Internationale Liga der Esperanto-Radio-Amateure

Iu lanĉis tie Löschantrag. Ĉar vi estas pli sperta pri tiaj aferoj, bv. helpi. En Relevanzkriterien por Vereine mi trovis

  • "überregionale Bedeutung"

Kion signifas RKA? Kion ni faru? Hans

Mi estas en Litovio, kun minimuma aliro al komputilo, ĝis la 12-a de junio, mi bedaŭras... Thomas

Futbalo en Vikinovaĵoj redakti

Saluton, Thomas! Vikinovaĵoj bezonas pliajn kontribuantojn kaj speciale de sporto! Ĉar okazas nun la Mondpokalo, ĝi multe helpus se vi volus skribi matĉresumon dum la turniro. Ni ŝategus iun ajn raportaĵon kiun vi donas al nia vikiretgazeto. —Vikiĉjo Vikardo 20:13, 18 jun. 2018 (UTC)Reply

ISNI - Duplikat redakti

Wegen Esperanto WP gibt es zwei items in WD mit gleicher ISNI, kannst Du evtl mergen? https://www.wikidata.org/w/index.php?title=Q23303902&oldid=697907091

Dankon! 2.247.48.113 12:29, 26 jun. 2018 (UTC)Reply

  Farite --ThomasPusch (diskuto) 14:06, 26 jun. 2018 (UTC)Reply

USB-C redakti

Sveikx! (ich hab wieder vergessen wie die Endungen in lt/lv sind)

https://www.wikidata.org/wiki/Q20026619 - Als Label "USB-C" und als Alias "USB Type-C", sowie eo-Alias "USB tipo C" o.ä. und de-Alias "USB-Typ-C"? Vielleicht kannst Du in eowiki auch einen kleinen Artikel anlegen, basierend auf en:USB-C? 77.0.218.248 16:32, 1 nov. 2018 (UTC)Reply

Dankon amiko! 77.0.218.248 19:47, 1 nov. 2018 (UTC)Reply
Na ja, auch ich hab mit meinem neuen Handy von November 2018 jetzt einen USB-C-Anschluss, und schätze es dass ich den Anschluss wie auch immer in die Buchse stecken kann und immer passt's. Aber für einen eigenen Wikipedia-Artikel auf Esperanto für den neuen Stecker hat's bei mir trotzdem bislang nicht gereicht... ThomasPusch (diskuto) 11:47, 16 jan. 2019 (UTC)Reply
(By the way/Cetere: Ein X gibt es ganz sicher nicht auf litauisch, lettisch .. und auch nicht auf Esperanto: ein X heißt dort einfach "iks". Sveikx heißt also auf lettisch und im litauischen Küstendialekt Sveiks. Deine Endung -x kenne ich nur von Asterixs Freunden in Aremorica.).
sveikas! Das x war nur, weil ich keine Ahnung hatte welche Endung richtig ist :-) Acxiu! 77.183.6.147 15:13, 26 apr. 2019 (UTC)Reply

Saluton redakti

Mi faras plibonigojn en diversaj el la 1000 havendaj artikoloj kaj el tie mi venis al artikolo Ĥarkov, kiun vi ŝanĝis antaŭ du jaroj al Ĥarkiv. Mi opinias, ke tiu estas kapitulaco al la militagado de naciistoj. En PIV kaj tradicie estis Ĥarkov; krome estas opinioj, ke ankaŭ la ukraina lingvo kondukas al Ĥarkov; sed kontraŭrusoj furoras; se oni akceptas trudojn de lingvonaciistoj, oni ŝanĝu Gvatemalon al Guatemalo, Hispanio al Espanio ktp. Esperanto estas Esperanto kaj ne tio kion ĉiu volas por sia propra profito. Mi tie ŝanĝos nenion, sed mi deziris esprimi mian opinion. Plej ofte la homoj kiuj trudas tiujn opiniojn en Vikipedio, poste malaperas kaj faras nenion por ĝi. Tio estas sklavistoj. Kompreneble mi ne parolas pri vi, sed pri la oportunemaj. Oni ne povas kompari tiun okazon kun aliaj multe pli gravaj realoj, kiel Barato ktp.--kani (diskuto) 01:18, 14 dec. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Arkivo 2018".