Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2020

Mempatrolato redakti

Hi, can I be given Mempatrolato rights? I don't speak esperanto but I do technical edits here only so in fact it is not an issue. I am experienced editor of Polish and English Wikipedias. Niegodzisie (diskuto) 21:14, 9 jan. 2020 (UTC)Reply

Bone, mi faris! Salutojn ThomasPusch (diskuto) 22:23, 9 jan. 2020 (UTC)Reply

Pink Floyd redakti

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:42, 2 feb. 2020 (UTC)Reply

Saluton! redakti

Kara Thomas! Mi salutas vin el malsanlito - mi kuŝas kun kronviruso kaj spirhelpilo en malsanulejo. Do mi havas nun multan tempon por Vikipedio - krom se oni eble metos min en "respirator" (mi ne scias en Eo, vi certe scias), tiam mi ja havos neniom.

Tamen mi volas demandi pri io tute alia. Vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Profesoroj_-_Akademianoj

Mi demandis antaŭ monato, absolute neniu reagis. Ĉu vi havas opinion?

Amike, Martin - Moldur (diskuto) 17:03, 25 mar. 2020 (UTC)Reply

Vi plene pravas, Martin, kaj bone atentas kiel ĉiam! Mi en Germanio daŭre estas neinfektita, kvankam mi kiel kuracisto en praktikejo estas inter la malmultaj lastaj kiu ankoraŭ laboras, hejmensendis la febrantan purigistinon kaj nun mem kvarfoje tage desinfektas la praktikejon, kaj miajn manojn antaŭ ĉiu paciento, kompreneble tenas altan distancon, instalis duan atendejon kaj rearanĝis la pacientojn tiel ke neniu rajtas veni sen konfirmita invito, kaj laŭplane neniu vidu alian pacienton... Tamen ankaŭ mi nun havas iom pli da tempo, ĉar multe pli ofte ol normale pacientoj lastsekunde malanoncas sian venon ... mi supozas ke mi jam ne plu perlaboras monon, sed nur laboras por financi la lupagon de la praktikejo. Sed tiel estas la tempoj - Koran bonŝancon al vi!!! --ThomasPusch 19:41, 25 mar. 2020 (UTC)Reply

PS: Eble vi rimarkis, ke honore al la mortintoj en la provinco Bergamo mi investis miajn liberajn minutojn dum la lastaj 10 tagoj en transformo en decajn artikolajn ĝermojn de la tekstoj pri la provincaj komunumoj - komencinte en Alzano Lombardo, aparte forte frapita. La kronvirusa apatio vere multe influas la ĉiutagon.

Dankon, kara Thomas! Vi, la kuracistoj, la flegistoj, la tuta sanservistaro, estas la veraj herooj ĉi tie! Mi sentas min tiel bone flegata nun ke mi havas la plej bonajn esperojn por mi mem (kaj relative bonajn por tuta Svedio). Dume la televidaj novaĵoj raportas pri landoj kolapsantaj/ontaj. La monda situacio estas tiel deprima. - Amike, Martin

Mi provos dormi nun. Bonan nokton!

  Thomas

Respondo redakti

Sal! Morgaŭ mi provos fari tion, krome estas jam du farendaĵoj en Diskutejo-Administrejo. Sinc --Crosstor (diskuto) 09:04, 11 apr. 2020 (UTC)Reply

Forigpropono pri Dosiero:Bill Mak en 2001.jpg redakti

Saluton ThomasPusch/Arkivo 2020, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF Hromoslav (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Bill Mak en 2001.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--KuboF Hromoslav (diskuto) 18:07, 18 apr. 2020 (UTC)Reply

{{departemento Vendée}} redakti

Saluton Thomas! En artikolo Île-d'Yeu, mi vidis, ke vi aldonis ŝablonon {{departemento Vendée}} - mi deziras scii pri kio utilas, kaj ĉu aldonendas al ĉiuj urboj de departemento "Vendée"? Scivoleme --Dominik (diskuto) 04:33, 7 maj. 2020 (UTC)Reply

Saluton Dominik. En la departemento Alta Savojo, ekzemple, mi iom post iom aldonis artikolajn ĝermojn pri ĉiuj komunumoj, kaj nur tutfine plenigis la antaŭe nevideblan {{departemento Alta Savojo}} je enhavo, tiel ke ne videblis komence 5 bluaj ligiloj kun centoj da ruĝaj, sed nur poste videblis ĉiuj bluaj. La samo okazis pri la eroj en {{departemento Hérault}}. Pri la departemento Savoie mi ankoraŭ luktas, tiel ke tie la navigilo ankoraŭ nevideblas, kaj departemento Vendée estas des pli nekompleta. Sed tamen ŝparas valoran energion, jam antaŭvidi "estontan" departementan navigilon, kaj la sistemo tute elegante funkcias. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 15:08, 7 maj. 2020 (UTC)Reply
Saluton Thomas! Jes, bele, sed tio ŝajnas al mi ripeto de ekz. Kategorio:Haute-Savoie. Ĉiuokaze estas bone ke vi redaktas artikolojn de francaj urboj. Mi nun okupiĝas pri mankantaj ŝablonoj "Situo sur mapo Francio ...". --Dominik (diskuto) 08:00, 8 maj. 2020 (UTC)Reply
Ĉu ripeto de ekz. Kategorio:Haute-Savoie? Ne, navigilo ne samas al kategorio. Kategorio estas simpla ujo kiu montras ĉion kion oni metis tien, dum navigilo montras grupojn de internaj ligiloj en ĉiuj paĝoj en kiuj oni montras la keston. Koncize tio rezultigas ke la koncernaj paĝoj estas interligitaj al pli da aliaj paĝoj kaj ne listiĝas negative kiel "neligitaj aŭ 'orfaj' paĝoj". ThomasPusch (diskuto) 16:35, 8 maj. 2020 (UTC)Reply

Propono de legindaj kaj elstaraj artikoloj redakti

Sal ThomasPusch Mi rimarkas ke vi aprobis kelkajn artikolojn kiel elstaraj aŭ legindaj tial mi skribas pri diskuto, kiu reaperas en diversejo... Diversejo#Baloto_pri_legindaj_kaj_elstraraj_artikoloj bonvolu se eblas iru kaj helpu!   JabieroKubo (diskuto) 08:16, 26 maj. 2020 (UTC)Reply

Novaj biografiaj artikoletoj redakti

Saluton, Tomaso. Mi komprenas ke la biografiajn artikol(et)ojn kiel pri Annechien Steenhuizen kaj Astrid Joosten estis orfaj. Mi ĉiam ligas la personon al alilingva artikolo pri la sama persono se tio ekzistas. Plej ofte tio estas la nederlanda mia gepatra lingvo. Eble mi ne tutbone komprenas la orfecon kaj petas vin espliki kion fari en tiu kazo. Anticipe elkoran dankon!--Verdulo (diskuto) 18:16, 8 jun. 2020 (UTC)Reply

Dankon Tomaso. Mi nun komprenas la orfecon kaj klopodos eviti ĝin. --Verdulo (diskuto) 09:10, 10 jun. 2020 (UTC)Reply

Kultivado redakti

Saluton. Antaŭ multaj jaroj vi kreis tiun artikolon. Poste la listo de korespondaj alilingvaj artikoloj kreskiĝis kaj nun ŝajne la enhavo de la ligitaj artikoloj ne multe korespondas kun tiu, ĉar temas ĉefe pri mikrobiologia kultivado. Nun mi ne certas ĉu indas alinomado kaj iometa reverkado aŭ rekta ŝanĝo de la tuta enhavo krom alinomado. Kion vi opinias? Se vi estas tro okupita kaj ne deziras nun solvi la misetan staton de la artikolo, diru al mi instrukciojn kaj mi pretas fari tion je via nomo. Dankon.--kani (diskuto) 12:41, 10 jun. 2020 (UTC)Reply

Mi proponas malligi tiun-ĉi tekston de la nun alilingvaj kaj ligi ĝin al Q5193165 ... tiam temas pri pli detala teksto ol la alilingvaj, kiuj simple estas apartigiloj, sed jes ja eblas konsideri la tekston apartigilo. Kaj sekve, kiu volas, povas krei novan artikolon pri mikrobiologia kultivado. ThomasPusch (diskuto) 09:33, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Ne, ankoraŭ pli bonas ligi ĝin al q357279 - pri tio jam indikas noto de indiko el marto 2013 pri robota "forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj Q357279". ThomasPusch (diskuto) 09:44, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Mi ne scias uzi tiujn ciferojn de Vikidatumoj kaj mi ankaŭ ne estas administranto. Se iu faras tion kion vi proponas, mi pretas krei la ĝermon por artikolo mikrobiologia kultivado.--kani (diskuto) 10:11, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Jam   Farite - liberas la voj'. ThomasPusch (diskuto) 10:12, 14 jun. 2020 (UTC)Reply
Jam   Farite - Mikrobiologia kultivado kiel ankoraŭ artikoleto.--kani (diskuto) 08:34, 15 jun. 2020 (UTC)Reply

Simpla rekono redakti

Saluton, Thomas! Mi simple deziras malkaŝi al vi, kiel mi admiras vian grandegajn kontribuojn! Mi ne scias, kian sorĉon vi faras, ke vi produkas tiom da novaj artikoloj (bv. malkaŝi, se tio ne estas sekreto). Alia malgravaĵo: mia dua familia nomo estas "Tomé", portugallingva versio de "Thomas". El kiu lando vi estas? Vikiano (diskuto) 15:36, 12 jun. 2020 (UTC)Reply

Estas tute neniaj sekretoj pri mi - vi povas legi pri mia dumtempe amara rilato (jam ne plu amara) al "la movado" en la artikolo pri mi, kiu precipe identigas min kiel germano, aŭ eble pli bone eŭropuniano. En mia profesia laboro mi nun havas kontaktojn al pacientoj proksimume je duono germanaj, la aliaj estas el 40-o da landoj, de ĉiuj kontinentoj krom el Oceanio, sed aparte multaj estas de Afganio, Irano, Sirio, Somalio kaj Maroko. Do mi havas regulajn eblojn uzi miajn konetojn de aliaj eŭropaj lingvoj, kaj ankaŭ uzi miajn konetojn de la mondopartoj kiujn mi vizitis per Esperanto. Pri miaj kreoj de artikoloj la motoro simple estas ke mi malŝatas multjare ruĝajn ligilojn en vikipedio, kiujn mi perceptas informaj "sakstrato" sen ia utilo (krom se ili nur mallonge ruĝas kaj bluiĝas ene de, ni diru, monato). Tial mi permane faras multajn novajn artikolajn ĝermojn, laŭeble ne tro stultajn kaj ne tro simplajn ... kvankam mi konscias ke tion kun tre bona gvidado de sperta redaktisto pli rapide povus fari roboto. Sed ĉar mi malgraŭ ripetaj petoj al "mastroj de robotoj" ne ricevis helpojn de robotistoj, mi nun elturniĝas sen tia helpo, sed kun forta subteno de kaj al (!) la informaro de vikidatumoj. Tamen mi daŭre revas pri kreoj de longaj kaj profundaj artikoloj de al mi interesaj temoj ... foje mi ekskursas tien. Mia (principe e-lingva) familio ankoraŭ pli-malpli toleras mian pasion, kiu kompreneble familie ne kaŝeblas - eble la familia subteno estas mia sekreto. Mia edzino ne povas imagi revojaĝi al Eo-renkontiĝo, kvankam ŝi daŭre flue parolas la lingvon kun amikoj, familianoj kaj kun mi ... eble tiu nuna rezigno de temporabaj vojaĝoj en Esperantujo (momente ĉiukaze nuligitaj pro "la viruso") helpas ŝpari aldonan tempon por vikipedio, sed mi ne certas pri tiu kalkulo. Ĉiukaze mi penas konstante optimumigi la rapidecon de mia laboro kaj profesia kaj vikipedia, ĉar kompreneble ĉiun vivhoron nur eblas vivi unufoje. ThomasPusch (diskuto) 17:00, 12 jun. 2020 (UTC)Reply

Disney cartoon articles redakti

There are some pages about animated Disney movies that are currently protected, such as The Fox and the Hound, The Lion King, Dumbo, and The Rescuers. I realize that they were protected because of vandalism, but could protection be lifted? The pages have been protected since at least 2011, nearly 10 years ago (if not 10 years). Some of these pages still need improvement, but they can't be improved by anyone if protected. Also, do you or anyone else have any interest in any of these movies? In the past, text in other languages had been reverted, but can there be a proper translation of the content that was added? 2600:1700:53F0:AD70:E0B9:F220:A78A:BAA4 22:18, 20 jun. 2020 (UTC)Reply

They can be edited by nearly anyone:

Ĉi tiuj paĝoj estas protektitaj tiel ke nur (konfirmitaj) ensalutintaj uzuloj povas redakti ĝin.
These pages have been protected so that only autoconfirmed users can edit it.

To be in Wikipedia for 4 days and to make 10 edits isn't too hard, is it? ThomasPusch (diskuto) 22:35, 20 jun. 2020 (UTC)Reply

Well, it may be for some people. I meant open to everyone, not just anyone. I misspoke about that, sorry. But also, regarding The Fox and the Hound, the Russian title is just Лис и пёс. I know it used to be Лис и охотничий пёс, but it's just Лис и пёс now (it changed in 2011). The Serbian title listed is also incorrect, as it's actually the title for Lady and the Tramp (which is another protected article). The correct title is actually Lisica i pas in Serbian for The Fox and the Hound, but I can only write in Serbian using copy/paste unless I'm saying the title in Latin alphabet. Лис и пёс, which is the Russian title, is similar to the Serbian title, as they both mean "Fox and Dog" in English. 2600:1700:53F0:AD70:E0B9:F220:A78A:BAA4 22:58, 20 jun. 2020 (UTC)Reply
Another incorrect title for The Fox and the Hound is Hindi. The correct title in Hindi is द फ़ॉक्स एंड द हाउंड. It's not a literal translation of the original name, but a transliteration because they don't use literal translations in Hindi. Also, there are two more titles missing: Lišiak a pes (Slovak) and Lisica in pes (Slovenian). Refurinn og hundurinn is also the actual title in Icelandic, not Hundurinn og refurinn. 2600:1700:53F0:AD70:E0B9:F220:A78A:BAA4 23:14, 20 jun. 2020 (UTC)Reply
Well, for लोमड़ी और शिकारी कुत्ता (literal translation) I find much more google-findings (+disney) than for द फ़ॉक्स एंड द हाउंड ("da foks end da haund"), but anyhow... Btw, I also added Latvian. I think it would be easy to create an account for you, and would be worth it. ThomasPusch (diskuto) 07:14, 21 jun. 2020 (UTC)Reply
The problem with that is, the literal translation is incorrect. Sites using it are possibly machine translated or mirroring the old Hindi Wikipedia page. Also, the Latvian title is actually Neparastie draugi (Unlikely friends). Again, the literal translation is not used. As for the account, I would like to create it, yes, but I would also like the pages unprotected as it's been over 8 or 9 years (or 10 years) since they were protected. Don't you think that they deserve a trail after all this time? The reason I would like an account, though, is because I could upload images if I had an account. But are images allowed in Esperanto Wikipedia? Such as the original movie posters for these movies. From the history, The Lion King used to have an image of the original movie poster, but it was deleted in 2011. Speaking of The Lion King, can that page be improved as well? I won't create the account if I can't upload the images, but I will create the account if the articles can't be unprotected. However, many of the desired corrections have been made, but my main goal is to get these pages unlocked to see if they can be improved. But if they can't be improved by me, then what can you do that I can't? Apart from not having an account, there's the fact that although I have learned Esperanto before, I'm not fluent yet. So, in order to add more information, it would have to be translated, and I can't translate everything without knowledge of the language. And I know Google won't make the best translations either, so I won't try that. 2600:1700:53F0:AD70:A069:7764:C50D:6E27 00:49, 22 jun. 2020 (UTC)Reply
I still might create an account if I can, but if I do, will I be able to upload images of any of these movies? Even if not, I will consider the account if the pages remain protected. But if you can continue to work on them, can there be more information on these movies? More information exists in English, German, and Lithuanian, as well as other languages. Such as: Lithuanian wrote the full plot for some movies (like The Rescuers for example), and so did German and English. 104.58.147.208 22:14, 22 jun. 2020 (UTC)Reply
I just hadn't an opportunity to log in to wikipedia for five days, and won't have too much time during the following weeks and months either. So I can't promise to engage for these theme pages. About film posters: Fair use images are allowed in the Esperanto wikipedia, though not overly encouraged. Fair use photos of existing people, about which an article is existing in the Esperanto wikipedia and there's no photo in wikimedia commons, are often removed, for the reason some person could still have the possibility to make a photo of them and to upload it with a free licence to commons - but for official film covers of historical films the chances are better. I still think it would be easy to create an account for you, and would be worth it (and you could try to start discussing in Esperanto...). ThomasPusch (diskuto) 19:53, 27 jun. 2020 (UTC)Reply

Kategorio redakti

Saluton! Mi petas vin, apogu forigon de kategorio kun POR nur hodiaŭ, morgaŭ jam ĝi finiĝos. Pri tio estas voĉdono ĉi tie: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Kategorio:Naskiĝintoj_en_Bratislavo. Mi citas aldonon de Goren pri tio, kiu diris la esencon:

Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, Kategorio:Slovakoj povas esti sub Kategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)Reply

Sincere --Crosstor (diskuto) 07:16, 14 jul. 2020 (UTC)Reply

Mi ne komprenas vian voĉdonon en tiu temo, ja vi mencias bona la franclingvan modelon. Do, ankaŭ vi volas novan aŭ tralaboritan kategorion. Ilin povas fari nur admin., ŝajnas, neniu volas ŝanĝojn.--Crosstor (diskuto) 13:46, 22 jul. 2020 (UTC)Reply

Nikolsdorf redakti

Saluton, kara kolego. Mi ne komprenas kial tia lerta persono kiel vi kreas ĝermajn artikolojn kiel Nikolsdorf. Mi estas konvinkita, ke vi povas verki artikolon, kiu ne estos tiel strikta. Kiu enhavos pli da informoj.- Saluton al vi --JaKoRa (diskuto) 09:31, 2 sep. 2020 (UTC)Reply

Kompreneble mi povus. Sed iu ajn vikipediista kolektivo iam decidis ne plu permesi robotan helpon por la kreo de novaj artikoloj, por distanciĝi de la volapuka, la cebua kaj iuj aliaj vikipedioversioj, kaj (kiel prave atestas la teksto de la Volapuklingva Vikipedio pri la esperanta:) "pro la ĉesigo de robotaj paĝokreoj nun pri urboj de aliaj landoj nun forte mankas esperantlingvaj artikoloĝermoj" ... tiun situacion nur eblas renkonti per kreo de permanaj novaj artikoloj, sed kompreneble pri iuj temoj mi persone pretas investi pli da tempo kaj pri iuj malpli - tial estu laŭeble kontentiga kaj longdaŭre aktuala rezulto per malmulta tempoinvesto. Ne ĉiuj artikolaj ĝermoj ja restas iom etaj kiel ili estas dum la kreo, ekzemple la tekstetoj pri la loĝlokoj Abfaltersbach (Tirolo) kaj Sarntal jam estas pli ol minimuma ĝermo, sed se la minimuma ek-teksto restas (kiel pri plej multaj komunumoj de orienta Aŭstrio ĝis nun, ekzemple tiuj de Stirio rapide faritaj komence de 2019), la rezulto estas pli bona ol ne havi tiujn ek-tekstojn. Mi pensas ke mi faris kontentige multajn longajn kaj profundajn artikolojn e-lingvajn, kaj ne bedaŭras foje simple simple ordigi fuŝojn aŭ plenigi truojn. Mi ne nur komprenas min kiel akademia ĵurnalista redaktisto, sed ankaŭ kiel serva riparisto vikipedia, do administranto, plene komprenante ke mi persone ne povas forbalai ĉiujn fuŝojn ... sed ĉiu forbalao kaj riparo estas paŝo en bonan direkton. Mi ankoraŭ havos espereble multajn jarojn antaŭ mi, kaj mi obstinas... "ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas, la voj’ elektita" (la fina citaĵo, mi konfesas, estas duone memironia, sed je alia duono serioza). Bonan nokton! ThomasPusch (diskuto) 23:02, 2 sep. 2020 (UTC)Reply
Dankon pro tre ampleksa respondo. Mi estis tre kontenta pri la parto - "Kompreneble povus."

Mi do supozas, ke la ĝermoj okazos en signife pli malgrandaj kvantoj. Aŭ eble preskaŭ neniu. Kaj dankon multe anticipe. Salutojn al la Suno en la animo. --Jan kozak (diskuto) 09:38, 3 sep. 2020 (UTC)Reply

Ni vidos. Kiam mi gastis en Malto, mi volis esperantlingve orientiĝi pri la lando kaj verkis artikoletojn pri la komunumoj de Malto. Ĉi-somere mi estis en suda Francio, ĉe la lazura bordo, tienvoje pasis tra la francaj Alpoj kaj revenvoje tra Sudtirolo, kun eta kromvojeto al aŭstra Tirolo - divenu do pri kio mi kreis, ampleksigis kaj riparis artikolojn. Post kelkaj semajnoj espereble mia fileto povos elvojaĝi por lerneja jaro en Brita Kolumbio, regiono kie mi antaŭe neniam estis kaj volus iom lerni - supozeble tio ligiĝos al pluraj artikoloj pri la tiea geografio. Ne timu, ke mi sklave robotus, mi persone daŭre lernas pri la mondo per vikipedio kaj vikipediumado. Ke tiam ekĝermas novaj artikoloj, el tiuj espereble kelkaj poste iĝos belaj arboj kaj arbustoj, estas nur malgranda kromefiko. ThomasPusch (diskuto) 05:14, 7 sep. 2020 (UTC)Reply
Dankon pro via bela mesaĝo. Vojaĝi ĉiam estis mia revo. Danke al la reĝimo, kiu regis nian landon dum eble 40 jaroj, vojaĝoj estis tre problemaj. Nur en 1990 ĝi pliboniĝis. Laŭ mia eblo, mi iomete ĉirkaŭrigardis Eŭropon. Hodiaŭ, pro maljuneco, ĝi estas pli komplika. Do ni veturas nur malpli longajn distancojn ĉirkaŭ la patrujo. Alie, mi vojaĝas tra la mondo tra Vikipedia kaj per la fingro sur la mapoj. Estas bele ĉe Google Earth per Street View. Mi deziras al vi multajn belajn spertojn vojaĝante tra la mondo kaj ĉefe bonan sanon.--JaKoRa (diskuto) 08:33, 8 sep. 2020 (UTC)Reply

Le Val redakti

Saluton Thomas! Mi rigardis vian novan artikolon Le Val. Mi konstatis, ke iuj bildoj en Commons estis malbone enkategoriitaj (ili koncernis kvartalon "Le Val" en urbo Hérouville-Saint-Clair). Tial mi alikatekoriigis ilin kaj konsekvence ŝanĝis la bildon en via artikolo. --Dominik (diskuto) 03:50, 1 okt. 2020 (UTC)Reply

Mi jam suspektis ion tian, sed ne trovis pruvojn kaj hieraŭ simple elŝaltis la komputilon pro la progresita tempo. Do dankon pro la ordigo, kaj iom mi bedaŭras ke pri La Val en Provenco nur ekzistas tiom malgranda elekto de bildoj. Tamen almenaŭ ekzistas bildo pri la komunuma administrejo - kio laŭ mi pli bone reprezentas la politikan komunumon ol la (historia sed nun iom kaduka) kapelo. ThomasPusch (diskuto) 05:18, 1 okt. 2020 (UTC)Reply
Enorde. Multaj lokoj glorigas sin per la pasinto! --Dominik (diskuto) 03:02, 2 okt. 2020 (UTC)Reply

Kategorio:Navigilo Ĉeĥio redakti

Saluton Thomas, vi aldonas kategoriojn Navigilo:Ĉeĥio al ŝablonoj pri ĉeĥaj setlejoj, sed ĉiuj tiel aldonitaj kategorioj faras nedeziratan spacon inter aliaj ŝablonoj en la paĝo. Bv kontroli en konkretaj paĝoj. Ĉu vi korektos tion? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:32, 8 okt. 2020 (UTC)Reply

Prave: jen jam ne plu - ekzemple en Ŝablono:Beroun. Cetere mi nepre ne povos aldoni kategorion por ĉiuj el la sume tre multaj ŝablonoj pri ĉeĥaj setlejoj, nur al la unuaj kelkdek. La superfluan spacon mi forigos. Ĉu vi aldonos kategorion pri viaj ceteraj ŝablonoj, tial ke ili ne plu inundos la krizoavertan ujon Specialaĵo:Ŝablonoj sen kategorio ?? ThomasPusch (diskuto) 14:38, 8 okt. 2020 (UTC)Reply

Ŝablonaj diskutoj redakti

Mi devas demandi vin, ĉu vi aldonos al ĉiuj ŝablonoj, kie estas nun bedaŭrinde nur unu setlejo kaj pluaj estas ruĝaj, sed kaŝitaj, ŝablonan diskuton? Ĉiu esperantisto (kaj vikipediisto) komprenos, ke la ruĝaj paĝoj ankoraŭ ne estas verkitaj. Ili atendas, por ke ili estu kreitaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:50, 8 okt. 2020 (UTC)Reply

Ne timu. Mi nun malfermis la ŝablonojn de A ĝis Bukovka, kaj al tiuj el ili kiuj nun havas nur unu aplikon, do en la nuna momento estas sen senco, aldonis komenton. Ne venos pliaj komentoj, kiuj cetere jam perdos sian kritikon kiam alvenos eĉ nur unu plia artikoleto pri komunumoparto. Mi nun fermos la aliajn ŝablonojn de A ĝis Bukovka, atentante pri la interspaco, kaj tiam finos. ThomasPusch (diskuto) 14:58, 8 okt. 2020 (UTC)Reply

Mindaugas redakti

Kara Thomas! Vi iam kreis la artikolon Mindaugas. Iu alia uzanto alinomis al Mendog. Kion vi pensas pri tio? Mi rimarkis tion kiam mi poluretis en artikolo Mindaugas la 2a de Litovio. - Amike, Moldur (diskuto) 15:18, 16 nov. 2020 (UTC)Reply

Tute nenion bonan mi pensas pri tio. Dankon pro la atentigo. ThomasPusch (diskuto) 20:13, 16 nov. 2020 (UTC)Reply

Araba-israela konflikto redakti

Saluton. Mi vidas, ke vi fermis la baloton por la proponoj por elstareco, sed la averto restis en la artikolo kaj tiu ne aperas en la listo de elstaraj artikoloj. Ĉu mi rajtas fari tion aŭ prefere vi faru? Mi ne estas administranto.--kani (diskuto) 23:31, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

Dankon.--kani (diskuto) 22:43, 24 nov. 2020 (UTC)Reply

Maglevo kaj alinomoj (via propono de jaro 2012) redakti

Saluton!

Eble kelkaj paĝoj bezonas alinomon. Taylor 49 (diskuto) 12:34, 12 dec. 2020 (UTC)Reply

Can you update these template redakti

(Apologies for typing in English)
Hi, since the Esperanto Wikivoyage was created today, can you update these templates please

Change [[incubator:Wy/eo/Ĉefpaĝo to [[voy:Ĉefpaĝo in Ŝablono:Ĉefpaĝo/Frataj projektoj
Change [[:incubator:Wy/eo/ to [[voy: in Ŝablono:Projektoj

Thanks --Nintendofan885 (diskuto) 21:09, 15 dec. 2020 (UTC)Reply

@Nintendofan885: Well, updating Ŝablono:Ĉefpaĝo/Frataj projektoj to [[voy:Ĉefpaĝo didn't turn out convincing (you may look for yourself), so I used a makeshift trick, which can't remain that way forever. If Ŝablono:Projektoj works well now, I couldn't even control. Just have a look, please, and give some advise how to fix the issue permanently. ThomasPusch (diskuto) 21:40, 15 dec. 2020 (UTC)Reply

@ThomasPusch: it looks like you changed it to voj: instead of voy: which doesn't work --Nintendofan885 (diskuto) 22:33, 15 dec. 2020 (UTC)Reply
@Nintendofan885: You're right. In fact, y isn't even existing in Esperanto, so it often goes unnoticed - stupid typo. Thanks, fixed. ThomasPusch (diskuto) 22:59, 15 dec. 2020 (UTC)Reply
@ThomasPusch: No problem but it looks like Ŝablono:Projektoj is broken as it's pointing to voy/{{{v rather than voy:{{{v --Nintendofan885 (diskuto) 12:36, 16 dec. 2020 (UTC)Reply
@ThomasPusch: It's missing a colon between voy and {{{v --Nintendofan885 (diskuto) 09:23, 17 dec. 2020 (UTC)Reply
Mayby I'm getting ADHD lately, but supposably it's the correcting of typos in very small work breaks   - anyway, now ev'rything is OK, isn't it? TP

Saluton, Thomas. Iu kodopeco en la ĉiantaŭaj diskutoj difektigis ĉe viaj sekvaj diskutoj la redaktoligilojn. Mi ĵus provis ripari tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 20:46, 6 mar. 2022 (UTC)Reply

Sed bedaŭrinde tio ial ne funkciis. Eble ja estus bone, transmeti la fuŝigan diskuton en arkivon. --Tlustulimu (diskuto) 20:48, 6 mar. 2022 (UTC)Reply

Kara @Tlustulimu: Vi vidas ke la diskuto, samkiel ĉio de inter 2016 kaj 2020, nun estas arkivigita. Mi ĵus provis kontroli la ŝablonojn {{Ĉefpaĝo/Frataj projektoj}} kaj {{Projektoj}} rilate al ligiloj al vikivojaĝo, kaj laŭ mi ĉio ŝajne bone funkcias. Se vi ne vidas plian problemon, ni simple lasu la du ŝablonojn. ThomasPusch (diskuto) 21:36, 6 mar. 2022 (UTC)Reply

Dankon pro kompletigo de -Naciaj ŝakaj ĉampionumoj- redakti

Kara @ThomasPusch: dankon pro la aldono de {{Naciaj ŝakaj ĉampionumoj}} al la amaso da artikoloj, kiuj mankis! Mi kreis la ŝablonon kaj ne plenigis tiun grandan taskon, parte pro mia ne ĉiam facila retkonekto feliĉe vi rimarkis kaj kompletigis/finis la taskon👍.   JabieroKubo (diskuto) 20:26, 17 dec. 2020 (UTC)Reply

Ne dankinde! TP

Urboj en Bas-Rhin redakti

Saluton Thomas! Mi profitas el la fakto, ke vi kreas artikolojn pri urboj en departemento "Bas-Rhin" (Alzaco, Grand Est, Francio) por redakti artikolojn pri koncernaj fervojaj stacioj! Do dankon al vi pro tiu neatendita helpo. --Dominik (diskuto) 06:19, 27 dec. 2020 (UTC)Reply

Burchard de Worms redakti

Kara Thomas! Bonan Kristnaskon al vi; mi esperas ke vi havas pacajn kaj ĝueblajn festotagojn, malgraŭ pandemio kaj limigoj de ĉiutaga vivo. Mi vidis vian artikolon pri la Worms-a episkopo (kaj aldonetis al ĝi), kaj volus proponi etan redakton. Vi nomas lin "episkopo de la libera regna urbo Worms", kio sonas iom disonanca en miaj oreloj. Oni ne povas esti episkopo de libera regna urbo! Li estis episkopo de la episkopujo Worms, plus ankaŭ princepiskopo de la princepiskopujo Worms (Hochstift). La libera regna urbo estis politika strukturo. Ĝi ne apartenis al la episkopujo, kiu ja estis eklezia strukturo. (Eble la teritorio de la urbo enestis geografie en tiu de la episkopujo, sed organize ili estis du apartaj strukturoj en du tute apartaj hierarĥioj). Aliflanke la princepiskopujo ja estis politika strukturo, sed libera regna urbo nepre ne apartenis al ĝi – ĝuste tion signifas "libera". En mia kompreno, la titolo episkopo de Worms nur povas celi al la episkopujo (kaj la princepiskopujo), ne al la urbo Worms, kaj definitive ne al libera regna tia. Tial mi proponas simple forigi la mencion de "libera regna urbo" el la artikolo. Kion vi opinias? (Plua konsidero, kiu ankaŭ indikas similan direkton, estas la fakto ke Worms akiris urbajn liberecojn ĉ. 160 jarojn post la morto de Burchard, do la titolo "libera regna urbo" en ĝuste tiu artikolo eĉ estas anakronisma.) Amikajn salutojn sendas Moldur (diskuto) 21:56, 28 dec. 2020 (UTC)Reply

Vi prave rimarkis, ke mi unue volis skribi "episkopo de la episkopujo Worms", kaj rimarkis ke tio sonas iom malelegante (ĉiu episkopo estas episkopo de episkopujo, ĉu ne?), tiam mallongigis ĝin al episkopo de [[episkopujo Worms|Worms]], kaj pensis ke mencio de iu priskribo de la urbo povus iom elegantigi la tre sobran frazon... Sed prave mi ne elkalkulis la akiron de la urbaj liberecoj - por mi, kiu loĝas relative proksime, kaj mi scias pri la glora mezepoka pasinto de la urbo, iel ŝajnas kvazaŭ "ĉiam" ĝi estis imperia urbo. Do vi ĉiurilate pravas. Bonan komencon de la nova jaro al vi! ThomasPusch 11:14, 4 jan. 2021 (UTC)Reply
Nu, ĉio en ordo. Feliĉan novan jaron ankaŭ al vi! - Kore, Moldur (diskuto) 11:41, 4 jan. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Arkivo 2020".