Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Centrigo de bildosubskriboj

Centrigo de bildosubskriboj redakti

Mi ne estas konvinkita, ke centrigi subskribojn de bildoj estas bona ideo (mi tamen ne renversigis viajn redaktojn, kie mi rimarkis ilin, por ne starti "ŝanĝ-militon" sen diskuto). Centrigo de teksto malfaciligas ĝian legadon (ĉar la suba linio komenciĝas aliloke, kio ĝenas rigardon). Kiel alia bona argumento eblas mencii gazetaran tradicion: mi ne rememoras iulingvan gazeton, kiu centrigus subskribojn de la bildoj. Eĉ plia argumento estas, ke la markilo "center" aldonas bitokojn al la paĝoj sen vere aldoni kvaliton. Kun estimo al via alia grava kontribuo, Slavik IVANOV 21:06, 15. Sep 2008 (UTC)

En plej multaj paperaj gazetoj la teksto estas "bloke" kompostita kaj la bildosubskriboj same "bloke", ne "centre". En vikipedio tamen bloka kompostado tute ne estas kutima (supozeble eĉ teknike ne ebla). Se vi rigardas fotogaleriojn en artikoloj (laŭ komando <gallery>), vi vidas ke la bildoj en la galerioj estas centrigitaj, kaj dezajne plej sencas se la bildosubskriboj ankaŭ estas centrigitaj. Same en informkestoj la bildoj, se ili ne plenigas la tutan kestolarĝon, estas laŭ la vikipedia sintakso centrigitaj, kaj ankaŭ ĉi-tie la centrigo de bildosubskribo estas plej senca. Nur ĉe "simplaj bildoj", kiuj simple kun kadro kaj ebla subskribo, do kun komando "thumb" (bildeto), aperas dekstre aŭ maldekstre en la teksto, estas pure demando de gusto aŭ de dezajno ĉu meti bildosubskribon maldekstre aŭ centre (aŭ teorie dekstre) - kaj vi pravas, ke ĉi-kaze en la diverslingvaj vikipedioj la subskriboj estas plejofte (ĉar "defaŭlte" - se nenio alia estas indikita) maldekstre kompostitaj, malpli ofte centre. Mi tute ne kontraŭus, se kiel en papera gazeto vikipedia teksto estus "bloke" kompostita kaj la bildosubskriboj same "bloke", ne "centre". Sed ĉar tio ĉiukaze ŝajne ne eblas, centraj bildosubskriboj (kaj sub galeriaj kaj sub simplaj bildoj) estas laŭ mi tute preferindaj. Ke "la markilo center aldonas bitokojn al la paĝoj", sen doni aldonan informon, laŭ mi apenaŭ estas argumento, ĉar la komando "<center>" konsistas nur el 8 karaktroj, la noveca alternativo {{centre| }} 11 - same oni povus malpermesi bildojn maldekstre metitajn, ĉar la fremdlingva komando "left|" ankaŭ aldonas 5 karaktrojn, kaj la nialingva komando "maldekstre|" 11, "sen aldoni enhavan informon": Aldoni iujn (tiom malmultajn) karaktrojn por dezajna sintakso de paĝo tute pravigeblas.

Mi ne scias, ĉu oni devas havi devigan dezajnan normon pri la temo - mi ne volus trudi mian dezajnan guston al ĉiuj, sed ŝatus la de mi kreitajn paĝojn dezajni tiel kiel mi opinias taŭge - kun bildoj ĉu dekstre ĉu maldekstre ĉu galerie, ĉu iom pli aŭ iom malpli grandaj, kaj kun bildosubskriboj ĉu maldekstraj aŭ centraj. Kaj tre mi konsentas kun vi, ke "ŝanĝomilito" estas fortomalŝparo, do mi evitu centrigi bildosubskribojn en artikoloj, se mi ne fundamente ŝanĝas la tutan paĝon - samkiel laŭ mi aliaj evitu maldekstrigi la centrajn subskribojn en bildoj de de mi verkitaj artikoloj. Ĉu vi pensas, ke nepras deviga normo?

Amikece, ThomasPusch 14:21, 20. Sep 2008 (UTC)

Aspektas kiel vi jam bone argumentis por vi mem viajn preferojn :) Mi vidas nur solan tuberon en la afero: certe estas misargumente paroli pri "viaj" artikoloj en Vikipedio, kie neniu artikolo "apartenas" al certa uzanto.
Ĉar ne temas pri io principe grava, mi ne emas diskuti tro longe. Oni vere formatigu la enmetatajn bildojn laŭ sia prefero ĝis kiam nialingva Vikipedio maturiĝos ĝis ĝeneralaj politikoj pri tiel malgrandaj detaloj.
Dezirante sukcesojn, 83.228.50.185 09:16, 21. Sep 2008 (UTC)

Mi nomus "miajn" artikolojn tiujn, kiujn mi kreis kaj kiuj estas pli ol ĝermo trifraza aŭ artikoleto dekfraza, por kiuj mi ofte kontribuis proprajn fotojn aŭ grafikaĵojn, kaj en multaj kazoj verkis multajn ligitajn artikolojn, por malgrandigi la nombron de ruĝaj ligiloj en la kerna artikolo. Kompreneble neniu artikolo apartenas al iu ajn, sed tamen estas kreaĵo de la origina aŭtoro (se la origina versio estis pli ol ĝermo aŭ artikoleto).

Se iu signife ampleksigas ekzistan paĝon, laŭ mi estas tute en ordo ŝanĝi la grafikan aspekton de ĝi, sed se iu nur ŝanĝas dezajnan detalon en artikolo kreita de iu alia, tia ago ŝajnas al mi iom tempomalŝpara: Kompreneble bonas forigi tajperarojn (eĉ se nur temas pri ŝanĝo de unusola litero), kaj bonvenas aldoni vikipedian ligilon forgesitan, do ĉirkaŭigi enhave centran vorton per ortangulaj krampoj, tiel ke ekestas blua ligilo - tiaj agoj estas klaraj enhavaj plibonigoj, eĉ se nur redakteto.

Mi esperas, ke vi komprenis, kion mi celis per "miaj artikoloj" - mi neniel volus enkonduki iujn kaŝitajn kopirajtojn...

ThomasPusch 09:21, 24. Sep 2008 (UTC)

Vi diris "tempomalŝpara", sed mi kutime ankaŭ pensas pri la ŝarĝo por la serviloj de Wikimedia: ĉiu eta ŝanĝo en artikolo estas ankoraŭ unu tiom granda artikolo, ĉar ĉiuj versioj konserviĝas. Persone min tia rezonado ofte detenas de malgrandaj ŝanĝoj, verdire :) Slavik IVANOV 08:43, 30. Sep 2008 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Centrigo de bildosubskriboj".