Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Geografiaj nomoj en Esperanto, el regionoj, kies lingva kaj politika situacio ŝanĝiĝis post 1887

Geografiaj nomoj en Esperanto, el regionoj, kies lingva kaj politika situacio ŝanĝiĝis post 1887 redakti

Tikla afero estas la elekto de geografiaj nomoj. Ekzemplo "Dnister": Elirante de iu nacia lingvo vi povas havi la problemon de elekto inter kelkaj, se, kiel en tiu ĉi kazo, rivero trafluas plurajn landojn (lingvoregionojn). Ne akcepteble laŭ mi estas, ke vi en la de vi kreita artikolo Dnister eĉ ne mencias la jam ekzistantan E-vorton "Dnestro". Kiel problemhava tiu metodo estas, vi povas vidi ĉe la artikolo pri "Transnistrio" (formita elirante de la rumana lingvo), dum laŭ vi eble devus esti "Transdnisterio" kaj, laŭ mi, korekte devus esti "Transdnestrio". Tiom por hodiaŭ pri fakte kompleksa kaj komplika temo. Tamen gravas, ke en Vikipedio ne regu kaoso, sed plejebla reguleco laŭ analogiaj formoj.

Amike--Diddi 12:41, 14. Jun 2006 (UTC)

Kara Dieter,
dankon, ke vi atentigis min pri la esperanta vorto "Dnestro" por la koncerna rivero en Ukrainio - mi simple preteratentis la PIV-an mencion pri ĝi, kaj sen esperantigo uzis la ukrainan formon nacilingve laŭ transskribo (kiel oni rekomendus por geografia nomo ne-latin-litera, se ne ekzistas esperanta formo).

Tamen ankaŭ tiu temo estas ne tute senkomplika. Kiam Zamenhofo publikigis Esperanton, vasta parto de orienta Eŭropo, inkluzike ekzemple de plejparto de Ukrainio, estis sub cara rusia regado. La koncerna rivero fluas tra Ukrainio kaj iom tra Moldavio, tute ne tra Rusio kaj ne tra, ni diru, Portugalio. Rusoj kaj portugaloj rajtas havi nomon pri ĝi (kiel germanoj rajtas diri Mailand, Nizza, Lissabon, Themse, Weichsel, Nil...), sed la esperanta nomo prefere ĉerpu el la ukraina aŭ moldava lingvo ol el la rusa aŭ portugala.

Kvankam ankaŭ en Esperanto iuj urbonomoj ŝanĝiĝas laŭ la fluo de la historio - el Sankt-Peterburgo kaj Petrogrado iĝas Leningrado kaj ree Sankt-Peterburgo, Dancigo iĝas Gdankso ktp., klaras ke la presitaj vortaroj ne tiom rapidas kiom la historiaj ŝanĝoj kaj ke oni ne troigu la ludon. Al mi ŝajnas ke en aliaj lingvoj la nomoj de riveroj multe malpli ŝanĝiĝas ol de urboj... Homoj, kiuj laŭ la historia fluo ŝanĝiĝas (el Dancigo forpeliĝas germanoj, alpeliĝas poloj...), loĝas multe pli EN urboj ol SUR rivero - rivero aŭ monto ne bezonas homojn por esti kio ili estas, sed urbo sen homoj nur estas "eks-urbo" aŭ "ruinoj". Tial mi senprobleme konsentas nomi la riveron "Dnestro" laŭ sia PIV-a vorto (eĉ se influita de la eksaj rusaj regantoj).

Sed mi forte subtenas, ke ekzemple urboj ukrainaj aŭ litovaj havu siajn nomojn, ne tiujn altruditajn de la rusaj okupantoj (la Kolonjanoj en okcidenta Germanio ne ĝeniĝas, ke sia esperanta urbonomo estas influita de la latina, ĉar la romia okupo foras 2000 jarojn, sed pri la soveta okupo ĉiu memoras)... Rusa nomo por ukraina urbo iom estas kvazaŭ la germana urbo Chemnitz en nuntempa Esperanto persiste tenus la nomon "Karl-Marks-Urbo". Plej multaj ukrainaj urboj ne vere aperas en esperantaj vortaroj, sola vera problemo estas la urbo Lviv en Ukrainio, kies rusa-esperanta formo Lvovo estas 10-oble pli uzata ol la moderna esperanta formo Lvivo: Fakte mi ne scias pri la plej moderna PIV, sed mia PIV el 1970 skribas, ke "Lvovo" estas "urbo en Sovetio" (kiel Leningrado) - pri tio mi konsentas... la ne-sovetia, ukraina urbo Lviv de 2006 laŭ tiu difino facile povas nomiĝi Lvivo.

Pro mia litov-lingveco mi ankoraŭ havas problemon pri la pligrandparte litovia, malpligrandparte belorusia, rivero "Nemunas" (germane Memel, ruse Neman), kies PIV-a vorto laŭ stato 1970, kiam la rivero estis sovetia, ne-mirige laŭ rusismo estis "Nemano", ne "Nemuno". Vikipedio pri ĝi ne jam havas propran artikolon, sed ekzemple mapo en la vikipedia artikolo "Balta lingvaro" nomas la riveron "Nemuno", kaj ankaŭ krome mi en esperantaj tekstoj (konsentite, ke probable mi legas pli pri Litovio ol pri Belorusio) ĉiam vidis ĝin kun litero "u", neniam rusisme kun "a".

Do, mi ŝovos la paĝon pri "Dnister" al "Dnestro" kaj momente ankoraŭ ne zorgiĝas pri "Nemuno".

Sincere,
ThomasPusch 11:08, 15. Jun 2006 (UTC)

Saluton, Thomas,
rilate al "Nemano" mi nur volas atentigi vin, ke PIV registris ankaŭ "Njemeno" (formo proponita de Grabowski). Ĝenerale oni sekvu la evoluon kaj nepre kontrolu, kiel la E-istoj surloke agas, t.e. ĉu ili akceptas "politike" malnoviĝintan vorton aŭ ĉu ili ekuzas/kreas novan. Bona ekzemplo ja estas "Kaunas", por kiu siatempe Zamehof enkondukis "Kovno" (laŭ la pola "Kowno"), sed kiun litovoj konsekvence anstataŭigis per "Kaŭnaso". Cetere mi ŝatas vian valoran kaj ampleksan laboron por Vikipedio, ŝajne vin kaptis tiu vikipedia viruso. Do, ĉion bonan, kaj .... tamen ne forgesu vian familion!:-)))

Amike--Diddi 09:08, 17. Jun 2006 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Geografiaj nomoj en Esperanto, el regionoj, kies lingva kaj politika situacio ŝanĝiĝis post 1887".