Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Historie: "Litovio" aŭ Litvo"

Historie: "Litovio" aŭ Litvo" redakti

Saluton,

Mi vidis ke vi redaktis artikolojn ĉirkaŭ la regantoj de Litovio kaj vi uzas la nomon Litovio ĉiam - ĉirkaŭ la moderna lando kaj la mezepoka lando.

Estas artikolo ĉirkaŭ Granda Duklando Litva. Eble vi povos kunfandi ĝin kun Litovio aŭ fari la uzo de la nomoj "Litovio" kaj "Litvo" pli kohera?

Vidu ankaŭ L. L. Zamenhof. Tiu artikolo parolas: "Lia familio estis litvaj (ne litovoj!) judoj." Kio vi pensas ĉirkaŭ ĝin?

Dankon. --Amir Eliŝa Aharoni 17:39, 18. Sep 2006 (UTC)

Respondo:

Saluton,

la artikolo pri "Granda Duklando Litva" estas, se vi volas mian sinceran opinion, en sia nuna formo de septembro 2006 tute nematura - ĝi aspektas kiel kruda ektraduko el la belarusa. Sed aparte de la formo de la artikolo, la esperanta vorto "Litvo" estas laŭ mi tute dubinda, kvankam ĝi permeseblas laŭ PIV kaj estas "malnova esperanta vorto" uzita de slavaj esperantistoj antaŭ pli ol 100 jaroj.

Vi mem parolas la rusan kaj scias, ke Литва simple estas la rusa traduko de Litovio. La sama vorto ankaŭ estas la belarusa kaj ukraina traduko, kaj la pola (Litwa) simple estas latinlitera ekvivalento. La mezepoka ŝtato tamen origine estas tute litova, ampleksiĝis pli kaj pli kaj integrigis multajn regionojn de slavoj, sen ke ĉiuj estis devigitaj paroli nur la litovan. Tial kompreneble la belarusoj kaj ukrainoj en la regno tradukis la nomon de la ŝtato al sia lingvo, kaj el "Lietuva" iĝis "Литва". Ankaŭ la nomoj de la litovaj regantoj ricevis kromajn formojn en la rutena lingvo, antaŭa formo de la nuna belarusa, kaj en la pola. Tamen la ŝtato "Lietuva" en la origina lingvo havas la saman nomon en la frua mezepoko kiel nun en la 21-a jarcento. Tial ne estas historie ĝuste ŝajnigi, ke la mezepoka Granda Duklando Litovio estis slava ŝtato, kiu nomiĝis Литва, esperante Litvo, kvankam ja ĝustas, ke en la Granda Duklando loĝis multaj slavoj. Sincere dirite ankaŭ la "normala" esperanta vorto Litovio estas pli rus- ol litov-devena, alikaze tekstus "Lietuvio", sed tio ekde 119 jaroj ne plu ŝanĝeblas - la vorto Litovio same profunde apartenas al Esperanto kiel la latinismo "Germanio" (kaj neniu germano sincere postulas la alternativon Dojĉlando).

La litova kaj ĉiu al mi konata nacia eŭropa lingvo nomas la mezepokan regnon kaj la modernan ŝtaton Litovio laŭ la sama vorto, kaj tio saĝas. Al mi, la 19-jarcenta esperanta vorto "Litvo" - kvankam pro sia 19-jarcenteco tute "PIV-a" - estas slavismo, kiu provas nomi litovan regnon slava. En mia listo de prilaborindaj artikoloj estas tiu pri "Mindaugas", pri "Granda Duklando Litva > Granda Duklando Litovio" kaj iom pri "Historio de Litovio", plus nova artikolo pri la "Livonia ordeno", kiu mankas. Poste mi fokusiĝos pri la mitologio kaj popolaj legendoj de la malnova litova kulturo, plu pri la geografio (mankas ankaŭ artikoloj pri la historiaj regionoj Aŭkŝtajtio, Ĵemajtio ktp.) kaj poste aliaj temoj (ne eterne mi volos "resti en Litovio"). Sed mi unue iom ĉirkaŭiris la artikolon pri "Litvo", kaj ne komence dishakis ĝin.

Ĉu vi povas sekvi mian rezonadon, ke egalas la konceptoj Litovio, Lietuva, Litauen, Литва, Lituanie kaj Lithuania (...), sendepende de la jarcento?

Sincere,

ThomasPusch 21:41, 20. Sep 2006 (UTC)

Dankon pri la detala klarigo.
En la ĉiuj lingvoj ke mi scias la grandduklando kaj la moderna lando havas unu nomo.
Se vi scias pri tiu malmatura artikolo pri "Granda Duklando Litva", mi estas certa ke vi scios kiel fari tie. --Amir Eliŝa Aharoni 05:10, 21. Sep 2006 (UTC)
PS: Vidu ankaŭ la pli poste kreitan artikolon Litoviaj judoj - jide ליטוואק [Litvak], plurale Litvakes, ina formo Litviĉke, plural Litviĉkes (litove Litvakas, plurale Litvakai, ruse Литвак, plurale Литваки́). Mi suspektas, ke la supra frazo "Lia familio estis litvaj (ne litovoj!) judoj." estis iom influita de la koncepto de litoviaj judoj aŭ "litvakoj"... ThomasPusch (diskuto) 08:31, 22 Dec. 2013 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Historie: "Litovio" aŭ Litvo"".