Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Korekto de la ŝablono "Urbo de Germanio"

Korekto de la ŝablono "Urbo de Germanio" (urbo de) kaj de ties uzo redakti

Mi respondas al viaj proponoj en mia diskutpaĝo:

1. Mi povas ĉi tion korektigi.

2. Por Ortsteile/Ortschaften/Gemeindeteile eblas anstataŭigi "setlejopartoj" per "komunumopartoj.

- Ĉu estas iu diferenco inter "Ortsteile", "Ortschaften", "Ortsbezirke" kaj la aliaj variantoj?

- Kiu estas diferenco inter "Ortsteile" kaj "Gemeindeteile"?

- Kion fari kun "subdivido = 2 setlejoj (ortschaft)"? Pri vorto "setlejo" - mi serĉis en la reto kaj ŝajne ĝi signifas jam loĝatan lokon.

3. Mi proponas alinomigi parametron "Poŝtkodo_alia" al "Poŝtkodo_malnova". Sed mi ne volus tute ĝin forigi, ĝi ja estas fakta historia informo.

4. Mi volus havi la saman nomon de parametro por estroj sendepende de tio ĉu havatas urborajtoj. "komunumestro" estas ŝajne taŭga vorto, ĉar ankaŭ urbo estas komunumo. Tiam povas esti alinomitaj "partio de estro" -> "partio de komunumestro", "adreso de estraro" -> "adreso de komunumestraro" ktp.

5. Mi povas ŝanĝi la datojn en la teksto al akuzativa formo kaj forigi la ligojn.

6. Mi povas ĉi tion korektigi. Kion fari kun distriktoj kiuj havas eron "kreis" meze en sia nomo: "Distrikto Altmarkkreis Salzwedel" kaj "Distrikto Eifelkreis Bitburg-Prüm"?

7. Varianto "Ĝi troviĝas en la distrikto YYY de la federacia lando ZZZ." povas esti farita.

8. Ŝanĝo de loko de bildoj estas pli malfacila tasko, mi dume ne pretas ĉi tion fari.

Maksim 05:01, 12. Aŭg 2007 (UTC)

La ŝanĝoj estas plejplejparte faritaj. Pri ĉapitro 6 mi ankoraŭ ne tute sukcesis. Maksim 20:50, 19. Aŭg 2007 (UTC)
Kara Maksim,

Mi revenis el mia ferio kaj vidis, ke la ŝanĝoj vere estas plejplejparte faritaj: tre pli bone, kvankam temas nur pri etaj stilaj korektoj, sed pri tiom amase ĉeestaj. Koran dankon. Pri viaj komentoj:

2. Inter Ortsteile/Ortschaften/Gemeindeteile kaj Ortsbezirke laŭ mia kompreno ne estas diferenco, ĉiuj tradukeblas per "komunumopartoj". Estas bone aldoni inter krampoj la detalan germanan vortumon, kiel vi faras. Laŭ mia percepto Ortsteile estas tendence la partoj de neurba loĝloko, kiuj inter si geografie proksimas, dum Ortschaften estas etaj vilaĝoj ene de komunumo, dividitaj de la aliaj partoj de la komunumo per iom da kilometroj kaj da neloĝata areo (kampoj aŭ arbaroj) ... sed tiom konkrete diferencigi en Esperanto kaj inventi apartajn tradukojn laŭ mi ne necesas. Iuloke mi vidis la korekton "x komunumopartoj (Ortsteil)" - mi tre preferus, kiel mi skribis en mia propono, se la germana traduko por la plurala esperanta vorto ankaŭ estus plurala, do "x komunumopartoj (Ortsteile)" ... sed la germana vorto jam ekas majuskle kaj la pluraligo nur restas detalo.

3. Havi kategorion "Poŝtkodo_malnova" ne estas problemo. Ja ne malhelpas havi alternativojn, kaj ne necesas uzi ĉiujn. Mi proponus, ke en la komunumaj paĝoj konkrete aperus "Poŝtkodo ĝis junio 1993" aŭ "Malnova poŝtkodo (ĝis junio 1993)".

4. Havi neŭtralan kategorion por "komunumestro" ankaŭ ne estas problemo, se en la ŝablono restas ankaŭ la alternativo "urbestro", kiun eblas alternative elekti, se tute klaras, ke la estro de urba komunumo estas "urbestro".

6. Bona demando - Mi proponas iom komplike diferencigi du variojn: Iuj distriktoj, kiel distrikto Bitburg-Prüm kaj distrikto Neuss nur lastatempe ricevis "modan" aldonon al la vorto Kreis (Eifelkreis dum 2007, Rheinkreis dum 2003). En la kazo de Bitburg-Prüm, la traduko angla, franca, nederlanda, pola, portugala kaj rumana simple ignoras la nomoaldonon, ĉar "Bitburg-Prüm" estas nemiskomprenebla (ne ekzistas du distriktoj "Bitburg-Prüm", kiujn necesus diferencigi). Tial ankaŭ la esperanta paĝo distrikto Bitburg-Prüm estas simple sen la centra aldona vortero "Eifel-", sed en la unua frazo menciiĝas la germana plena oficiala nomo. Pri distrikto Altmark Salzwedel estas iom malsame, ĉar laŭ mia kompreno la juna distrikto, kiu ekestis tiuforme post la disfalo de GDR dum 1990, ĉiam nomiĝis "Altmarkkreis Salzwedel" - tie mi ne volus streki la vorton Altmark kaj do proponas "Altmark Salzwedel".

8. Ke la ŝanĝo "|right|" al "|left|" en la bildoparametroj de paĝoj ne pli prilaboritaj de personoj, sed nur tuŝitaj de robotoj, estus malfacila tasko, mi ne konsciis: mi supozis la taskigon al la robota simpla peto. Se estas komplike, forgesu pri tio. Ĉiukaze paĝo kun minimuma skema teksto kaj multaj bildoj estas kaj aspektas iom provizora, sed pli bone tiel ol kun malpli da informoj aŭ tute sen paĝo.

Sincere salutas ThomasPusch 05:34, 22. Aŭg 2007 (UTC)
Mi ankoraŭ faris la korektigojn. Pri bildoj - tie povas esti multaj apartaj kazoj. Bildoj povas esti de diversa grando, inter ili povas esti teksto ktp. Kiel fari programon kiu ĉiam faras normalan rezulton ne estas tute evidente, sed eble mi ion provos. Maksim 19:23, 27. Aŭg 2007 (UTC)

Vikiprojektoj redakti

Kara Thomas, mi hodiaŭ telefonis kun persono pri vikipedio kaj ni venis al la konkludo ke daŭra problemo de la Esperanto-vikipedio estas ke la informoj pri la germanaj komunumoj ne plu estas aktualaj, ĉar oni iam amase kreis la artikolojn, sed neniu flegas ilin. Rilate al la loĝantaro mi rimarkis ke en la germana vikipedio ekzistas tiel nomata Vikiprojekto, do oni ne plu devas zorgi pri ŝanĝo, ĉar tio okazas aŭtomate. Ĉu vi mem havas scion pri tio aŭ ĉu vi eble en la germana vikipedio havas spertulojn pri tiu afero? La demando estas kion oni devas fari ke la ciferoj aŭtomate ŝanĝiĝas? Estus bonege se oni povus instali similan aferon en la Esperanto-vikipedio por ne plu havi la neceson ŝanĝi la ciferojn en ĉiu jaro. Ni investu nian tempon al pli gravaj aferoj. Amike, Martin. --Esperantst 19:06, 28. Okt 2009 (UTC)

La germana vikipedio ŝajne uzas iun sistemon per ŝablonoj transpreni la nombron de loĝantoj (de landoj, distriktaroj, distriktoj, urbaj kaj neurbaj komunumoj) el metadatumaroj, kiuj laŭ federaciaj landoj estas ordigitaj en la germana kategorio "metadatumoj nombroj de loĝantoj DE", ordigite laŭ la municipokodoj. Povas esti ke la ciferoj en tiuj datumaroj ĉiujare estas permane aktualigataj, kio estus grandega laboro, sed tio nur flanke interesas nin, ĉar la laboro ĉiukaze estos farita ankaŭ dum venontaj jaroj. Eblus esperantigi la ŝablonojn, kiuj de tiuj datumaroj kreas unuopajn nombrojn de loĝantoj kaj ciferojn pri loĝdenso en la unuopaj artikoloj (la ŝablono pri la nombro de loĝantoj germane nomiĝas EWZ ("Einwohnerzahl"). Mi ne scias ĉu eblus programigi, ke la ŝablono rekte prenus la informon el la germanlingvaj datumaroj, aŭ ĉu necesus ĉiujare kopii la datumarojn el la supre menciata kategorio al sama kategorio de la esperantlingva vikipedio (ĉiukaze malpli da laboro ol permane ŝanĝi milojn da ciferoj). Sed mi dubas ĉu tia laboro entute necesas, ĉar aliaj vikipedioj krom la germana ne havas tiun sistemon kaj havas la saman problemon devi foje aktualigi la nombrojn de loĝantoj en siaj artikoloj (pri la komunumoj de ĉiu ajn lando). Mi supozas ke en la kazoj en kiuj ekzistas normaj informkestoj pri komunumoj (kiel Urbo deUrbo pl) eblas simple sendi roboton kompari la ciferon en la germana (respektive pola ktp.) artikola informkesto kun tiu de la esperanta informkesto. Mi ne kompetentas pri robotoj, kaj propronus ke plej bone Maksim, kiu faris la ŝablonajn informkestojn kaj la robote kreitajn komunumajn artikolojn, povus proponi robotan solvon de la problemo, sen devi konverti la tutan sistemon el la germana vikipedio al la esperantlingva (pri tia plej diligenta solvo eblus diskuti se ankaŭ la angla, franca, hispana ktp. vikipedioj aplikus ĝin...). Ĉu vi volus demandi lin pri helpo?

ThomasPusch 11:20, 2. Nov 2009 (UTC)

Thomas, dankon pro via respondo. Jes, mi demandos al Maksim. --Esperantst 17:45, 2. Nov 2009 (UTC)

Al mi ŝajnas ke pli simplas permane kopii kelkajn ŝablonojn el "metadatumoj nombroj de loĝantoj DE" ol perrobote redakti ĉiuj artikolojn pri la komunumoj. Mi provos ion fari baldaŭ. Maksim 20:46, 2. Nov 2009 (UTC)
Ŝanĝo en la ŝablonoj estas farita. Kiel ĉi tio aspektas en artikoloj rigradu en Rheinmünster kaj Nohfelden. Por ke la novaj datumoj estu videblaj, necesas en la artikoloj ŝanĝi la paramtron oficiala_kodo forigante spacetojn inter la ciferoj. Tion necesos fari perrobote. Se deziratas ke la ligilo al la fonta PDF estu sube sed ne en la ŝablona kesto, do necesas ankaŭ aldoni la < references / > eron en ĉiujn artikolojn. Maksim 18:29, 3. Nov 2009 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Korekto de la ŝablono "Urbo de Germanio"".