Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Transskribo de nomoj ne-latin-literaj sen esperantigo al esperanta prononco

Transskribo de nomoj ne-latin-literaj sen esperantigo al esperanta prononco redakti

Laŭ nia pli frua interkonsento, ni ne esperantigas nomojn de ne-mondkonataj urboj, lokoj (krom simpla trans-skribo).

Jen finfine mi trovis: Ne famaj urboj konservas sian nacian formon, Whangamomona (Novzelando) ne ŝanĝiĝas. Narvalo 18:10, 10. Jun 2006 (UTC)

Kara Narvalo,

mi perfekte komprenas, ke estas pli praktike mencii urbeton de latin-litera lingvo en sia origina formo - ekzemple Höchst im Odenwald (ĉiu, kiu parolas germane, povas perfekte prononci, por aliaj povas iom helpi pli-malpli-transskribo en ortangulaj krampoj) prefere ol Heĥstimodenvaldo. Sed pri urbetoj de ne-latin-literaj lingvoj estas pli malfacile... Transskribo de ekzemple ukrainia urbo laŭ angla aŭ germana aŭ franca aŭ pola logiko tute ne taŭgas - ĉar laŭ esperanto-logiko oni misprononcus tiel transskribitajn vortojn, eĉ trovus ne-esperantajn literojn. Al mi ŝajnas, ke en kazoj de ne-latinaj lingvoj esperantigo de lokonomoj estas malpli embarasa ol iagrade kripla transskribo (kaj ĉu vere ekzistas transskriba konvencio esperanta aŭ eo-vikipedia pri la ne-latin-literaj lingvoj? Se jes, do kie?).

Kiam mi estis pli juna, mi tre amuziĝis pri germana Esperanto-aŭtoro Rikardo Ŝulco, kiu senkompare esperantigis ĉiun mezeŭropan vilaĝon, kaj ĉiun personan nomon, kiun li kaptis. Tio aspektis al mi simple stulta. Sed transskribi iun ciril-literan aŭ alian ne-latinan lokonomon al Esperanto, aŭ transskribi iun transskribon (germanan aŭ nederlandan aŭ litovan aŭ italan) transskribon al esperanta transskribo (ni prenu la germanan transskribon de urbo de:Saporischschja - tio ne estas Saporiŝŝja, sed Zaporiĵja, aŭ ĉu Zaporiĵĵja kun duobla ĵ?). Ŝajnas al mi, ke Esperantigo "rajtas" esti iom pli for de la originalo ol laŭeble akurata transskribo... Sed aliflanke mi ne volas novinventi la radon. Eble estas saĝe apliki la politikon, kiun laŭ mia percepto eventuale aplikas la esperanta vikipedio... nome tute ne skribi pri "ne-mondkonataj" lokoj, do ekzemple en Ukrainio nur skribi pri Kievo kaj Sevastopolo kaj Odeso kaj Jalto, kaj pri la resto konsulti nacilingvan vikipedion. Sed tio ne estas la ideo, ĉu?

Sincere, ThomasPusch 18:55, 10. Jun 2006 (UTC)

Eble mi ne estis klara: min ĝenas la o-finaĵo de iuj urbetoj. Bonvolu legi por ekzemplo pri rusaj nomoj, ellaborita fare de rusoj: Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio Narvalo 19:00, 10. Jun 2006 (UTC)

Ankaŭ konsilenda: [1]

Kara Narvalo,

mi legis kaj konsideris la du tekstojn, kiujn vi sendis (kvankam bedaŭrinde la klarigo pri rusaj nomoj estas pli rusa ol esperanta, sed eblas kapti la esencon). Dankon. Kaj vi pravas, ke en la listo de urboj de Ukrainio en Esperanto, kiun vi supozeble vidis en prilabora stato, aperis multaj o-finaĵoj (ankaŭ laŭ mia gusto). Mi do prove aplikis la regulon, ke nomoj de subŝtatoj nepre estu esperantaj, sed nomoj de lokoj nur tiam, kiam nepras aŭ ekzistas tia tradicio... kaj krome helpu laŭeble esperanta transskribo.

Kontentige funkcias. Laŭ tiu logiko "Luck" kaj "Uĵgorod" restas sen esperanta finaĵo, kvankam paĝo pri Lucko jam ekzistas en Vikipedio. Kaj restas la ĝeno ke la urbo Lvivo pli konatas laŭ la alternativa esperanta nomo Lvovo - rusa pro la reginta cara Rusio de 1887, je kiuj orientiĝis Zamenhofo. Tamen laŭ mi estas en ordo konsideri, ke Ukrainio ne plu estas ruse okupita, kaj permesi ukrainajn vortoformojn (la esperanta vorto por "Karl-Marks-Urbo" en GDR ja ankaŭ malaperis paralele al la originala nomo "Karl-Marx-Stadt", kiam malaperis komunisma GDR dum 1990 - kaj same "Leningrado" ktp.). Se vi volas, vi vidu mem, kiel nun aspektas la laborila listo de urboj de Ukrainio en Esperanto.

Sincere, ThomasPusch 20:33, 10. Jun 2006 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Transskribo de nomoj ne-latin-literaj sen esperantigo al esperanta prononco".