Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20151013

Bildoj kun notoj redakti

Ŝajnas ke mi jam iam atentigis vin pri tio: Ĉu hazarde vi povus helpi por ripari tion ? Vidu : Diskuto:Tibor_Sekelj#Notoj Dankas --Arno Lagrange @ 14:40, 26 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Bedaŭrinde mi ne estas programisto de javaskripto. Do mi devus demandi ulon, kiu scias solvon. Ĉu mi eble demandu en la Komunejo? Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 26 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Mi jam trovis la kialon. La konfiguro en MediaWiki:ImageAnnotatorConfig.js devus alĝustigata. Ĉu vi emas alĝustigi ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 16:49, 26 Maj. 2012 (UTC)
Jes kompreneble : se estas solvo por ripari la fuŝaĵon, ĝi estas ege bonvena ! Ĉu vi bonvolos klarigi kio farendas, aŭ eĉ fari tion mem? --Arno Lagrange @ 20:09, 26 Maj. 2012 (UTC)
bv noti ankaŭ ke Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F075763-0023, UdSSR, Besuch Bundespräsident von Weizsäcker.jpg ĝuste funkcias en Uzanto:ArnoLagrange/provejo kaj ne en Vikipedio:Bildoj kun notoj kvankam ambaŭloke estas precize la sama kodo [[Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F075763-0023, UdSSR, Besuch Bundespräsident von Weizsäcker.jpg|200px]].

Mi ne imagas el kio tio povas fonti. AL @ 20:31, 26 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. En kiuj nomspacoj funkciu la notoj? Kaj kiuj uzantoj vidu ilin? Se mi ne scias, la koncernajn nomspacojn nek uzantogrupojn, mi ne povos korekti MediaWiki:ImageAnnotatorConfig.js. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:56, 27 Maj. 2012 (UTC)
Bildoj kun notoj precipe utilas en artikola nomspaco. Pli bone estus se ĉiuj vizitantoj povus vidi ilin. Ekzemple en la artikolo pri Tibor Sekelj la mapoj sen notoj estas iom sensencaj kaj en la foto de verkistoj estas bone ke notoj aperas; tamen ili tie ne estas tiom malhaveblaj (en la priskribo oni simple povus nomi aperantajn homojn de maldekstre dekstren). Tamen inverse okazas: en verkistofoto notoj aperas kaj en mapoj ne. Ĉu estas iu limigo de la sistemo kiu ne permesas ke pluraj bildoj kun notoj estu en la sama artikolpaĝo ? --Arno Lagrange @ 19:09, 27 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Ĉar mi ne certas pri la necesaj ŝanĝoj en MediaWiki:ImageAnnotatorConfig.js, mi ĵus demandis la aŭtoron en la Komunejo. Hazarde li komprenas la germanan lingvon.
Ĉu IP-uloj ankaŭ havu la eblecon ŝangi la notojn? Mi malpreferus tion, por eviti ĥaoson aŭ eble eĉ vandalismon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:59, 28 Maj. 2012 (UTC)
Mi jam ricevis respondon de uzanto Lupo en la Komunejo. --Tlustulimu (diskuto) 14:11, 28 Maj. 2012 (UTC)
Mi legis la interesajn respondojn de Lupo. Mi komprenis ke temas pri cimo kaŭzita de la fakto ke la servilo havas problemojn por trakti longajn ordonĉenojn. Do niaflanke nenio fareblas krom atendi ke iu riparos la cimon. --Arno Lagrange @ 20:09, 28 Maj. 2012 (UTC)
bugzilla:36839 ist nun repariert, aber das war leider nicht das einzige Problem. Euer MediaWiki:LAPI.js, eine Bibliothek, die von ImageAnnotator verwendet wird, ist ebenfalls veraltet. Zumindest sollte die Zeile var LAPI_file_store = "http://upload\\.wikimedia\\.org/" wie folgt sein: var LAPI_file_store = "(https?:)?//upload\\.wikimedia\\.org/";. Wie schon im Februar empfehle ich Euch, hier 'mal auf die neueste Version von ImageAnnotator zu wechseln. Lupo (diskuto) 18:31, 31 Maj. 2012 (UTC)
Hallo, Lupo. Danke für den Hinweis. Ich aktualisiere mal morgen, denn jetzt bin ich schon ein bißchen müde. Gruß --Tlustulimu (diskuto) 18:35, 31 Maj. 2012 (UTC)

La solvo eble troviĝas je commons:Help:Gadget-ImageAnnotator/Installation#Upgrading_to_version_2.3a --Arno Lagrange @ 21:08, 31 Maj. 2012 (UTC)

Kara René, mi petas vin rigardi la klikeblan mapon Ŝablono:Novaj Federaciaj Landoj. En mia retkrozilo fajrovulpa iuj landaj nomoj interŝoviĝas, sed nur pro tio, ke en iuj kazoj la unua litero ne komenciĝas dekstre de, sed sub la koncerna blazoneto: Se ekzemple la nomo de Mek-Pom kaj de Brandenburgio komenciĝus tie kie estas la blazono, ili ne kolizius kun alia flagonomo, simile pri RLP, kiu nun kolizias kun Sarlando. Kiel eblas facile fari tiel ke ĉiuj 16 landaj nomoj ekskribiĝu samlinie kiel la koncerna blazono, ne malsamsisteme kiel nun? PS Kiam mi iam antaŭe vidis la mapon, tia enpaĝiga fuŝeto ne okazis, ĝi do intertempe iel enŝteliĝis... Tute flanke: Bondezirojn okaze de la nova jaro! -- ThomasPusch (diskuto) 09:59, 2 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi rigardis la ŝablonon {{Novaj Federaciaj Landoj}} kaj iomete provis korekti la fuŝon. Sed mi ne sukcesis kaj tial ne konservis iun ŝanĝon. Strangas, ke ne estas fuŝo en Opera, sed en Fajrvulpo. Eble mi ja trovos solvon dum la sekvaj tagoj. Sed nun mi cerbumas pri aliaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:18, 2 Jan. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis redakti

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:52, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio redakti

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Paroleraro redakti

Kiu estas Esperante la germana vorto poltern? Koracio (diskuto) 18:59, 1 Jan. 2014 (UTC)

La traduko dependas de la kunteksto. Do, pri kio ekzakte temas? --Tlustulimu (diskuto) 19:03, 1 Jan. 2014 (UTC)
Pri la paroleraro, de kiu mi volas mian novan artikolon skribi. Koracio (diskuto) 19:08, 1 Jan. 2014 (UTC)
Bedaŭrinde la vortarego de Krause enhavas nur tradukojn, kiuj ne rilatas paroleraron, nome:
  • bruegi
  • pumpumi
  • brue kvereli
Ĉu vi eble povus demandi Thomas Pusch? Li estas kuracisto kaj eble havas ideon. --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 1 Jan. 2014 (UTC)

Pri lando de la monato redakti

Pri via demando pri jamaj "Landoj de la monato" (nu, fakte jam ne plu tre taŭga nomo), jen la listo: Vikipedio:Lando_de_la_monato/Historio . --Tonyo (diskuto) 16:41, 10 Jan. 2014 (UTC)

Pri hispanaj vilaĝoj redakti

Mi ĉiam prenas la informon el la hispanlingva artikolo, sed povas esti, ke mi eraras. Krome mi ne scias kion oni devas fari pri la mallongigo de Oriento kaj Okcidento, ĉar angle kaj hispane ne estas problemo, sed en Esperanto ĉu Or kaj Ok, O kaj Ok, ...?--kani (diskuto) 19:38, 19 Jan. 2014 (UTC)

Molizo redakti

Saluton, mi scias, sed estas la traduko de la itala konstitucio en Esperanto. Kaj la homoj kun kiuj mi diskutis (menciitaj en la komentoj) estas tre fidindaj: Renato Corsetti, Carlo Minnaja, Antonio De Salvo. Tiel sendubaj, ke mi ekkredis ke la vorto Moliso estis certe eraro. --Francescost (diskuto) 21:43, 19 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi scias ke fontoj estas gravaj, sed mi volas nur aldoni al la diskuto, ke mi ŝanĝis la artikolon ĉar tio estis certe eraro. Kaj mi ne aldonis la fonton, ĉar la artikoloj pri landoj kutime ne havas fonton pri la nomo krom eble kiam estis/estas debatoj pri la nomo, kiel Indio-Barato (kaj ankaŭ pro tio, ke mi ne pripensis). Ĉiukaxe vi pravas, ĉar ju pli da fontoj, des pli bone. --Francescost (diskuto) 18:41, 22 Jan. 2014 (UTC)

autoreview / autopatrolled redakti

Hi,
Ich interessiere mich für den Zustand, daß wir "autoreview" auf englisch heißen. "Autoreview" oder "autopatrolled".
Wohin gehe ich in eowiki, das zu besprechen?
Danke sehr.
Aus Kanada, Varlaam (diskuto) 04:06, 25 Jan. 2014 (UTC)

Hallo, Varlamm. Versuche es doch mal auf Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto. --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 25 Jan. 2014 (UTC)
Vielen Dank. Herr Pino hat mich Editor nun gemacht. Varlaam (diskuto) 17:45, 25 Jan. 2014 (UTC)

Ŝablono redakti

Dankon pro via helpo kun la ŝablono. Mi estas tradukante ĝin. --Chabi1 (diskuto) 22:09, 27 Jan. 2014 (UTC)

Pri ŝablono "informkesto ĉambro" aŭ "informkesto parlamento" redakti

Dankon pro viaj korektoj kaj aldonoj.

Mi donis la nomon 'ĉambro' al tiu ŝablono kaj ne 'parlamento' ĉar ekzistas "unuĉambraj" kaj "duĉambraj" parlamentoj kaj tiu ŝablono ne ebligas priskibi parlamenton kun du ĉambroj. Kompreneble kiam estas nur unu ĉambro la nomo "parlamento" estas tute bona, kiam estas du ĉambroj la nomo "parlamento" ne vere taŭgas.

Mia ideo estis ankaŭ krei pli ĝeneralan ŝablonon, kiu povus taŭgi por iu ajn asembleo kun elektitoj kaj oficoj, kaj tie ankaŭ nomo "parlamento" ne tre taŭgas. --Xian (diskuto) 15:39, 29 Jan. 2014 (UTC)

"Vezi și" redakti

Es tut mir sehr leid.
(angle) I used my rowiki templates as the model.
But I am mostly watching a movie, so I did not notice that I hadn't added "Vidu ankaŭ".
Sorgloser Redakteur Varlaam (diskuto) 21:44, 1 Feb. 2014 (UTC)

Anonimaj Narkotuloj redakti

Mi (nova konto de Kraŭs, konto kiun mi ne plu uzas) subtenas la movon de la artikolo Narkotuloj Anonimaj al Anonimaj Narkotuloj, pro la kialoj, kiujn aliaj jam diris pri la nomo de alia grupo, Alkoholuloj Anonimaj. Viglulino (diskuto) 12:25, 2 Feb. 2014 (UTC)

Uzantoj kiu bezonas avertojn redakti

Varlaam (diskuto) 19:47, 12 Feb. 2014 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Mi avertis ilin. --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 13 Feb. 2014 (UTC)
Dankon. Ĉu mi ankaŭ povas uzi {{Averto}}?
(Kaj kiel estas mia Esperanto?)
Varlaam (diskuto) 17:02, 13 Feb. 2014 (UTC)
Saluton, Varlaam. Mi ne uzis la ŝablonon {{Averto}}, sed {{Eksperimentoj kun vandalismo}}. Vi povas uzi la ŝablonon {{Averto}}, se vi samtempe anoncas, ke vi informos administranton pri problema uzanto. Por tio ekzistas la paĝo Vikipedio:Problemaj uzantoj.
Via esperanto ankoraŭ estas plibonigenda. Tial mi ĉe la ĉitiea ĉapitra titolo aldonis akuzativon. Krome la frazo "Kiel estas mia Esperanto?" prefere estu "Kia estas mia Esperanto?", ĉar ja temas pri demando je la eco kaj la respondo estu adjektivo. --Tlustulimu (diskuto) 09:15, 14 Feb. 2014 (UTC)

Sichter redakti

Hi, Tłustulimu,

wěš, cogodla Sichter njejsom how na Esperanskej Wikipediji? --Sebastiano (diskuto) 20:07, 19 Mar. 2014 (UTC)

Dobre zajtšo, Sebastiano. Na Esperantskej Wikipediji jo "revizianto". Glědaj na boku Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj, aby wó toś ten status pšosył. Som z běrokratom a móžom pó pšosbje śi ten status daś. Póstrowy --Tlustulimu (diskuto) 09:04, 20 Mar. 2014 (UTC)
Ja som wiźeł, až ta slědna pŝosba (ŝ <== cart! "Tajpi" móli ten serbski tastaturowy layout.) jo z 2012. A druga wěc: Gaž pśirownuju Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj z tym zapisom editorow [[1]], namakuju wjele měnja, kótare w prědnej lisćinje njestoje, n. pś. Tonyo, UNiesert, Ulrich Mathias atd. atd. Ale žednego rozkłaźenja za to njejsom namakał. Źiwno. --Sebastiano (diskuto) 13:20, 20 Mar. 2014 (UTC)
Myslim se, až su pomjenjowane wužywarje status awtomatiski dostali. --Tlustulimu (diskuto) 14:52, 26 Jun. 2014 (UTC)

EsperantoNica redakti

Saluton Tlustulimu, Mi legis ke oni devas enmeti informon pri la bildoj sed mi ne sciis kie, krome mi ne havas la kopirajtan informojn de la koncerna bildo (brazuca_2014.jpg), do se necesas vi senprobleme povas forigi ĝin. Mi klopodos lerni pli venontfoje. --EsperantoNica (diskuto) 15:59, 4 Apr. 2014 (UTC)

pri ŝablono al forbarita uzanto redakti

Saluton, Tlustulimu. Dankon pro bloki la agadon de Uzanto:Duckmanfan101. Ĉu vi volus ŝanĝi la ŝablonon de {{Forbarita pro}} sur lia paĝo al {{Porĉiame forbarita}}, ĉar ĝi diras ion kvazaŭ, ke li estus "IP-adreso"?--Salatonbv (diskuto) 23:18, 26 Apr. 2014 (UTC)

  Farite Mi anstataŭigis la ŝablonon en la uzantopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 27 Apr. 2014 (UTC)

Kontraŭbalota agado de KuboF redakti

  Mi petas vin restarigi la paĝon Proverboj, kiun KuboF ĵus forigis. La rezulto de la baloto pri ties forigo estis, ke oni NE forigu tiun ĉi paĝon. Same ne la proverbojn mem. Pro agado rekte kontraŭ la rezulto de baloto mi proponas maladministrantigi KuboF, se li ne mem pretos tamen obei al la baloto kaj restarigi la paĝon. -- PEJNO Simono Diskuto  12:18, 29 Apr. 2014 (UTC)

@Pejno Simono:, bonvolu konscii, ke unuarange devas esti obeataj principoj de Vikipedio, ĉi kaze precipe ĝia enciklopedieco (manlibroj ne estas enciklopediaj). --KuboF (diskuto) 13:22, 29 Apr. 2014 (UTC)
Indas flanke noti, ke KuboF ne simple forigis la enhavon (tio estus perdo bedaŭrinda), sed nur ŝovis la tutan enhavon de la paĝo al loko wikiquote:eo:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj. Ĝi do ne malaperis, nur translokiĝis. ThomasPusch (diskuto) 09:51, 11 Jun. 2014 (UTC)

Helpo pri nova ŝablono:Bildaro redakti

Mi ĵus tradukis la franclingvan ŝablonon "Animation" al "Ŝablono:Bildaro", kiu ebligas montri plurajn bildojn unu post la alia sur la sama pozicio de artikolo, tiel oni povas vidi la evoluon de mapo, baloto aŭ io ajn laŭ la tempo per bildoj. Tiun ŝablonon mi trafis, kiam mi tradukis la artikolon "Municipaj balotoj de 2014 en Francio".

Bedaŭrinde, ĉiuj bildoj aperas nun unu sub la alia. Ĉu vi povas korekti tion? Antaŭdankon! --Xian (diskuto) 13:55, 17 Maj. 2014 (UTC)

Ruĝaj ligiloj en la ŝatata ŝablono "geokesto" redakti

Kara René, mi petas vin rigardi mian noton en Ŝablono-Diskuto:Geokesto#Ruĝaj ligiloj pri urbaj flagoj kaj blazonoj en la informkesto. Mi supozas ke agado de Lua, probable metita de vi, estas parto de la problemeto, do plej bone estus vi kiu povus komenti. ThomasPusch (diskuto) 10:03, 11 Jun. 2014 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi jam respondis tie. --Tlustulimu (diskuto) 10:09, 11 Jun. 2014 (UTC)
Dankon, René, mi atendos ĉu vi trovos ion. Dume, jen plia demando de mi. En la artikoleto Koggenland, kiun mi ĵus ampleksigis ĝis nivelo de ĝermo, aperas la averto "Koordinatoj: Nekonata argumenta formato", kvankam mi ne trovas eraron en la informkesta nomumo de la koordinataj parametroj. Vi mem post la kreo de la teksteto jam iom korektetis tie. Ĉu vi povas trovi la eraron kaj komuniki ĝin al mi? ThomasPusch (diskuto) 14:46, 16 Jun. 2014 (UTC)
Cetere: La ĝustaj koordinatoj de la artikolo Koggenland estas 52° 39′ N, 4° 57′ O (la antaŭe menciitaj estis de Alkmaar). Sed tiu miso ne kaŭzis la avertonoton...
@ThomasPusch: Mi ĵus forigis la erarmesaĝon el Koggenland. Ĝi aperas pro aŭtomata aldono de kategorioj pri koordinatoj. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scias, ĉu eblas ŝanĝi la rilatan Lua-modulon, tiel ke finfine la defaŭlta direkto denove povos foresti. --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 16 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la efika forigo de la misa avertoteksto ... kvankam unuope aldoni "/0/N" kaj "/0/E" al ĉiuj artikoloj pri komunumoj de Nederlando estus ne tre entuziasmiga perspektivo. ThomasPusch (diskuto) 18:42, 16 Jun. 2014 (UTC)
@ThomasPusch: Estontece estos koordinatoj provizataj de Vikidatumoj (mi jam lernas pri la afero), do ne senentuziamiĝu   --KuboF (diskuto) 20:05, 16 Jun. 2014 (UTC)
Bone. ThomasPusch (diskuto) 20:14, 16 Jun. 2014 (UTC)

Kategorio: Aplikataj sciencoj redakti

Dankegon pri via zorgo aŭtomate ŝanĝi referencojn de ĉiuj artikoloj rilatante al la alinomigita kategorio: Aplikataj sciencoj. Mi persone komprenas nenion pri la "helpilo" Vikipedio:VarmaKato. DidCORN la 19-a de junio 2014, 17:00 (GMT)

Alinomado redakti

Mi ne komprenas kiel oni ne diras "alinomado" anstataŭ "alinomigo", la paroj "nomi/alinomi", "nomita/alinomita" ŝajnas al mi pli logikaj.

Pri uzo de alinomado:

Kiam estas eraro en nomo de artikolo aŭ kategorio, mi ne uzas "alinomadon" por korekti ĝin, ĉar tio konservas la eraron en Vikipedio.
Kiam ne estas eraro sed nur alia maniero traduki ĝin (ekvivalenta esprimo, sinonimo), tiam mi uzas alinomadon.

--Xian (diskuto) 08:54, 27 Jun. 2014 (UTC)

Saluton! Eble post viaj ŝanĝoj en Modulo:Portalo, ĉesis funkcii Ŝablono:Portalnomo. Videblas nur ruĝa teksto "Neniuj portaloj difinitaj: bonvolu difini almenaŭ unu portalon". Ekzemple en Heinrich von Gorkum kaj ankaŭ en la Ŝablono:Portalnomo mem. Maksim (diskuto) 13:04, 27 Jun. 2014 (UTC)

Saluton, Maxim. Antaŭ kelkaj tagoj Iketsi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kreis la novan Lua-modulon {{Portalo}}. Mi nur lastfoje redaktis la modulon. Bedaŭrinde li tro urĝe ŝanĝis ankaŭ {{Portalnomo}}. Mi ĵus malfaris tion. Tamen mi metis markilon per {{evitinda}} en la dokumentadon de {{Portalnomo}}, ĉar la pli nova ŝablono estas pli taŭga, precipe se oni volas meti ligilon al pli ol unu portalo. Krome ja eblas iom post iom aldoni la bildojn kaj portalnomojn al la rilataj Lua-moduloj. Mi nun faros tion por la menciita artikolo kaj la tiea portalo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:25, 27 Jun. 2014 (UTC)
En Heinrich von Gorkum nun jam estas uzata la pli taŭga ŝablono {{portalo}}. Krome en la Lua-modulo {{Portalo/bildoj/h}} jam estas difinita bildo por la portalo pri homoj. Se ĝi ne plaĉas al vi, vi povas peti ŝanĝon aŭ eble eĉ mem ŝanĝi ĝin al pli bela. --Tlustulimu (diskuto) 13:33, 27 Jun. 2014 (UTC)
@Maksim: Bonvolu atenti, ke mi intertempe anstataŭigis {{portalnomo}}n en ĉiuj artikoloj per {{portalo}} (Ĝi uzas Lua-modulon ekde kelkaj tagoj.). Krome mi proponis forigi {{portalnomo}}n. Se vi havas proponojn pri bildoj por {{portalo}}, bonvolu diskuti tion sur Vikipedio:Lua/Petoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 28 Jun. 2014 (UTC)

Saluton, amiko. Dankon pro via helpo. Claudio Pistilli (diskuto) 15:13, 11 Jul. 2014 (UTC)

Tiu misuzo de la "prepozicio je" apartenas al la sama neidentigita uzanto de Universitato je Lepsiko. Alia kazo estas Universitato je Utreĥto. Ĉu ni korektu ilin? DankEGon, Claudio Pistilli (diskuto) 21:30, 11 Jul. 2014 (UTC)

Mi ŝanĝis la nomon al "Thomas-lernejo Lepsiko". Alidirektilo restas. ThomasPusch (diskuto) 13:36, 21 Jul. 2014 (UTC)

Ĝermoj pri la Demokratia Respubliko Kongo redakti

Saluton, René. Mi hieraŭ kaj hodiaŭ aldonis ĝermajn artikolojn pri la dek provincoj de la Demokratia Respubliko Kongo (ekzemple Provinco Orientale), kaj krome hieraŭ realigis longe postulitan unuecan preferon de la landonomo Demokratia Respubliko Kongo, ĉefe en la kategoria sistemo, sed ankaŭ en ŝablonoj kaj en iuj artikolaj titoloj. Kvankam mi pensas ke mi zorge manumis la paĝojn "Modulo:Portalo/bildoj/d" kaj "Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj", mi konstatas ke ne bone aperas bildeto en la ĝerma avertokesto. Ĉu vi povas trovi erareton en miaj paŝoj, aŭ havas ideon pri kio povas temi la miso? Dankon pro via kunhelpo, ThomasPusch (diskuto) 13:58, 21 Jul. 2014 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus korektis vian aldonon en Modulo:Portalo/bildoj/d, tiel ke la bildo pri ĝermo nun bone funkcias en la artikolo Provinco Orientale. Pro teknikaj kialoj la teksto devas esti tute minuskla. Tamen dum la uzado eblas majusklaj literoj. La Lua-modulo simple konvertas ĉiujn majusklajn literoj al minusklaj kaj poste komparas kun la listoj. Sed mi devus foje rigardi la skripton, ĉu sama ŝanĝo necesas en Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 21 Jul. 2014 (UTC)

Medeĝino redakti

Mi nur volas ŝanĝi la strangegan, netaŭgan, nomon de la artikolo Medelino (Kolombio) por la pli taŭga Medeĝino (Kolombio), kiu estas multege pli proksima al kiel ni, enloĝantoj kaj hispanparolantoj prononcas la nomon de mia urbo (B.v. vidu la diskuton en tiu artikolo). Mi unue uzis la langeton "alinomigi", sed bedaŭrinde ne funkciis ĉar tiu nomo jam ekzistis kun enhavo: alidirekto al Medelino (Kolombio). Do, mi legis ke unue oni devas "forigi" la malbonan (alidirektantan) nomon. Do mi pensis manieron (ja, fuŝan) por povi iel "liberigi" la nomon Medeĝino (Kolombio) por povi ĝin uzi kiel jam "neekzistanta": tial mi renomis ĝin kiel "forgigendajo", sed tiu strategio ne funkciis: la celata alinomigo de Medelino (Kolombio) al Medeĝino (Kolombio), denove provata, ankoraŭ ne funkciis !, la nomo Medeĝino (Kolombio) verŝajne neniel "liberiĝis". Simple: mi bezonas helpon de "Administranto" por fari tiun alinomigon. Vikipedia eldonado estas tro komplika. Mi nur volas, eble per la helpo de iu ajn "Administranto", alinomigi la artikolon pri mia urbo el Medelino (Kolombio) al Medeĝino (Kolombio). Mi pensas ke mankas al Vikipedio facilan manieron por ke la uzantoj, eĉ ne vikipediistoj, povu kontakti iun administranton, por peti ion pri iu artikolo. La uzanto vidas ion malbonan en la Vikipedio, kaj sentas sin tute senpova por fari ion ! Vi diros ke en la Diskutpaĝo oni povas komenti, sed tiu diskutpaĝo pleniĝas de komentoj kaj neniam okazas la prikomentita sanĝo ! DANKON --Luisgui (diskuto) 22:09, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

Diskuta propono redakti

La ŝablonon {{vikipedioj}} ni samtempe korektis, post kiam antaŭe mi zorgis pri adapto de {{artikolnombrlimo}}. Dankon pro via kontribuo - ni ambaŭ ne povis scii pri la redakto de la alia. Mi ne volas interferi se vi ankaŭ adaptos {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}}. Ĉu vi faras la adapton? ThomasPusch (diskuto) 15:58, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

Jes, mi faros, se vi ne kontraŭas. --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
  Farite {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}} jam estas korektita laŭ via propono kaj niaj ŝanĝo de {{vikipedioj}}.
Ĉu mi reaperigu la esperantan vikipedion sur {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}}? Nun ĝi kaŝiĝas pro kodo en Ŝablono:Lingv/ĈP/rango. --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

An important message about renaming users redakti

Dear Tlustulimu, My aplogies for writing in English. Please translate or have this translated for you if it will help. I am cross-posting this message to many places to make sure everyone who is a Wikimedia Foundation project bureaucrat receives a copy. If you are a bureaucrat on more than one wiki, you will receive this message on each wiki where you are a bureaucrat.

As you may have seen, work to perform the Wikimedia cluster-wide single-user login finalisation (SUL finalisation) is taking place. This may potentially effect your work as a local bureaucrat, so please read this message carefully.

Why is this happening? As currently stated at the global rename policy, a global account is a name linked to a single user across all Wikimedia wikis, with local accounts unified into a global collection. Previously, the only way to rename a unified user was to individually rename every local account. This was an extremely difficult and time-consuming task, both for stewards and for the users who had to initiate discussions with local bureaucrats (who perform local renames to date) on every wiki with available bureaucrats. The process took a very long time, since it's difficult to coordinate crosswiki renames among the projects and bureaucrats involved in individual projects.

The SUL finalisation will be taking place in stages, and one of the first stages will be to turn off Special:RenameUser locally. This needs to be done as soon as possible, on advice and input from Stewards and engineers for the project, so that no more accounts that are unified globally are broken by a local rename to usurp the global account name. Once this is done, the process of global name unification can begin. The date that has been chosen to turn off local renaming and shift over to entirely global renaming is 15 September 2014, or three weeks time from now. In place of local renames is a new tool, hosted on Meta, that allows for global renames on all wikis where the name is not registered will be deployed.

Your help is greatly needed during this process and going forward in the future if, as a bureaucrat, renaming users is something that you do or have an interest in participating in. The Wikimedia Stewards have set up, and are in charge of, a new community usergroup on Meta in order to share knowledge and work together on renaming accounts globally, called Global renamers. Stewards are in the process of creating documentation to help global renamers to get used to and learn more about global accounts and tools and Meta in general as well as the application format. As transparency is a valuable thing in our movement, the Stewards would like to have at least a brief public application period. If you are an experienced renamer as a local bureaucrat, the process of becoming a part of this group could take as little as 24 hours to complete. You, as a bureaucrat, should be able to apply for the global renamer right on Meta by the requests for global permissions page on 1 September, a week from now.

In the meantime please update your local page where users request renames to reflect this move to global renaming, and if there is a rename request and the user has edited more than one wiki with the name, please send them to the request page for a global rename.

Stewards greatly appreciate the trust local communities have in you and want to make this transition as easy as possible so that the two groups can start working together to ensure everyone has a unique login identity across Wikimedia projects. Completing this project will allow for long-desired universal tools like a global watchlist, global notifications and many, many more features to make work easier.

If you have any questions, comments or concerns about the SUL finalisation, read over the Help:Unified login page on Meta and leave a note on the talk page there, or on the talk page for global renamers. You can also contact me on my talk page on meta if you would like. I'm working as a bridge between Wikimedia Foundation Engineering and Product Development, Wikimedia Stewards, and you to assure that SUL finalisation goes as smoothly as possible; this is a community-driven process and I encourage you to work with the Stewards for our communities.

Thank you for your time. -- Keegan (WMF) talk 18:24, 25 Aŭg. 2014 (UTC)

--This message was sent using MassMessage. Was there an error? Report it!

Tarasov redakti

Saluton, ///. Mi ĵus vidis, ke vi forigis tekston el Tarasov‎. Kial? --Tlustulimu (diskuto) 12:58, 11 Aŭg. 2014 (UTC) La teksto estis tradukita de angla per Wikitrans. La tradukaĵo estis malbona. Mi ankoraŭ malbone scias esperanto kaj ne povas plibonigi gin. Ĉu vi povas traduki Tarasov‎ en germana?

Monato redakti

Saluton, Tlustulimu, vi pravas ke la tradukoj de la latinaj vortoj en la artikolo Monato ne estas ordaj numeraloj. Mi adaptis septembron konforme al oktobro, novembro kaj decembro sen kontroli ĉu ili eble estis eraraj. Dankon por la korekto! Cetere, ĉu vi povus doni al mi la rajton "revizii" artikolojn? Mi metis peton pri tio sur la paĝo Vikipedio:Markitaj_versioj/reviziantoj. --Oski (diskuto) 21:20, 1 Okt. 2014 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi nun petas permeson por krei la konton de mia roboto. Antaŭdankon,--Salatonbv (diskuto) 14:16, 4 Okt. 2014 (UTC)

Problemo pri ŝablonoj "se" kaj "Apartigila paĝo" redakti

Saluton,

jam antaŭ 2,5 jaroj vi markis la ŝablonon {{Se}} kiel evitindan, sed ĝi ankoraŭ estas uzata kaj metas artikolojn en formalan kategorion nomatan Kategorio: Pages using duplicate arguments in template calls. Bedaŭrinde la eraro propagiĝas al la ŝablonoj {{Apartigila sekcia paĝo}} kaj {{Apartigila paĝo}}, multe uzataj. Tial la kategorio nun aperas sur multaj paĝoj. En la kategorio nun estas pli ol 300 artikoloj, kvankam mi ne scias, ĉu ĉiuj pro {{Se}}.

Vi estas multe pli sperta pri ŝablonoj ol mi. Ĉu vi havas ideon kiel plibonigi la situacion? Mi eĉ ne scias, de kie venas la nomo de tiu kategorio. Verŝajne estus almenaŭ parta helpo reverki {{Apartigila sekcia paĝo}} sen apliko de {{Se}}.

Ĉion bonan, Umbert' (diskuto) 16:34, 26 Okt. 2014 (UTC)

Saluton, Umtert'. La stranga kategorio estas kaŭzata pro enplekto de la malnovega ŝablono {{se}} en {{Apartigila sekcia paĝo}}. Bedaŭrinde mi ne scias, kial kaj kiel ĝi estiĝas. :-( Eble mi ja morgaŭ trovos la kialon. Se ne, ni devos anstataŭigi la koncernajn ŝablonojn por apartigiloj.
Krome lastatempe mi estas malpli aktiva ol antaŭte, tiel ke mi apenaŭ rimarkas ŝanĝojn de la Vikia softvaro, kiuj bedaŭrinde lastatempe tro ofte havis iujn sufiĉe ĝenajn kromefikojn. :-( --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 2 Nov. 2014 (UTC)
Saluton karaj. Mi proponas forigi Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo.--Salatonbv (diskuto) 14:28, 3 Nov. 2014 (UTC)
Dankon – almenaŭ la kategorio nun estas "kaŝita" kaj ne tiom ĝenas. Sed intertempe pli ol 7.000 paĝoj estas en ĝi. – Umbert' (diskuto) 15:34, 9 Nov. 2014 (UTC)
Mi ĵus reverkis la ŝablonon {{apartigila paĝo}} sen {{se}}. Mi konscias, ke tio estas grava ŝanĝo, ĉar la ŝablono estas multe uzata; mi verkis testpaĝon en mia provejo kaj post la ŝanĝo kontrolis dekon da paĝoj, kiuj uzas la ŝablonon. Ĉio ŝajnas en ordo.
Krome mi forigis la mencion de {{apartigila sekcia paĝo}} el la dokumenta paĝo pri {{apartigila paĝo}} kaj anstataŭigis ĝin per {{PorA}}, kiu havas nomon ne tre esprimivan, sed estas multe uzata kaj ne uzas {{se}}. – Umbert' (diskuto) 05:57, 20 Nov. 2014 (UTC)
Por via informo: Alia ŝablono, kiu kaŭzas la kategorion pri "duoblaj parametoj", estas {{Karnomanĝuloj}}, uzata en 105 paĝoj. La kulpulo ŝajnas esti {{Navigilo subgrupo}}, verŝajne uzata eĉ pli vaste. Ĝi transdonas jenajn parametrojn al {{Navigilo2}}:
{{#if:{{{evenodd|}}}|evenodd|void}} = {{{evenodd|}}}
{{#if:{{{listpadding|}}}|listpadding|void}} = {{{listpadding|}}}
Tio signifas, ke Navigilo2 ricevas dufoje la parametrojn void, kiam ambaŭ parametroj ne havas valorojn, kaj tio kredeble kaŭzas la aperon de la kategorio. Laŭ mia impreso {{Navigilo2}} uzas nek evenodd nek listpadding, do la plej simpla solvo estus forigi ilin el {{Navigilo subgrupo}}. Sed mi devas ankoraŭ pli bone kompreni, kio vere okazas. – Umbert' (diskuto) 13:41, 20 Nov. 2014 (UTC)
@Umbert': Tiu stranga void estas fakte forfala parametro uzata iel truke por traŝovi parametron de ŝablono al ŝablono, kiu havas defaŭltan valoron. Mi ĵus aldonis al la dua void simple distingan ciferon, kiu ne difektas ĝian trukan trajton. Mi ĵus hazarde havis la ideon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 16:19, 17 Maj. 2015 (UTC)
Bonege. Do denove la mondo pliboniĝis. – Umbert' (diskuto) 17:51, 17 Maj. 2015 (UTC)

Anglalingvaj ruĝaj kategorioj amasaldonataj en tre multaj, probable ĉiuj, dosieroj de la e-lingva branĉo de Vikipedio redakti

Kara René,

ekde iom da tempo la sekvaj anglalingvaj ruĝaj kategorioj estas amasaldonataj en tre multaj, probable ĉiuj, dosieroj de la e-lingva branĉo de Vikipedio: category:Files with no machine-readable license, category:Files with no machine-readable description, category:Files with no machine-readable author kaj category:Files with no machine-readable source. La dosieroj, kiujn mi kontrolis, ja havas bonajn licencojn, bonajn priskribojn pri enhavo, aŭtoro kaj fonto per la norma ŝablono {{Informo por dosiero}}, sed ŝajne la "maŝino", pri kiu temas ĉi-tie, ne bone komprenas Esperanton, ŝajnas ankaŭ ne kompreni la anglan, eĉ ne komprenas la normajn vikipediajn ŝablonojn pri licencoj kiel {{cc-by-sa-3.0}}. Pri kiu "maŝino" do entute temas? Ĉu tiuj novaj mis-kategorioj vere necesas en nia vikipedio, kiun sencon ili havu, kaj ĉu iam necesos prilabori ĉiujn dosieropriskribojn tiel ke ne nur homoj sed ankaŭ "la maŝino" komprenu ilin??? Kaze ke iu el triuj demandoj respondiĝas per "ne", ĉu ne pli bonas reforpreni la en tiu kazo strangajn kaj mis-alarmigajn kategoriojn? Mi scivolas pri via opinio, kaj demandas la samon ankaŭ al KuboF. Kontrolante, mi post intensa serĉo trovis anglalingvan informileton Tech News: 2014-43 kiu traktas la temon, sed la informo donata tie ne tuj trankviligas min. Ĉu eble temas simple pri tio ke necesus sisteme prilabori la ŝablonon {{Informo por dosiero}}, ekzemple al <td id="fileinfotpl_desc">Priskribo:</td> <td>{{{priskribo}}}</td>, kaj tiam la "maŝino" komprenus la parametrojn de la ŝablono???

Scivole, Thomas (diskuto) 15:15, 8 Nov. 2014 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus rigardis en la germanan kaj anglan vikipediojn. Tie la ekvivalentoj estas la jenaj:
Ĉe ni mankas tradukitaj difinoj en la MediaWiki-nomspaco. Nun ni verŝajne havas du eblojn. Ni povus malplenigi la koncernajn difinojn, tiel ke la kategorioj entute malaperus. Aŭ ni tradukas la titolojn, prefere en la traduka vikio. Sed mi ne scias, kiu varianto estus la plej bona por la Vikia etendilo CommonsMetadata.
Krome mi ĵus aldonis ion al {{Informo por dosiero}}, laŭ la germana ŝablono Vorlage:Information. --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 8 Nov. 2014 (UTC)
La sistemaj mesaĝoj jam estas tradukitaj en la traduka vikio (vidu translatewiki:MediaWiki:Commonsmetadata-trackingcategory-no-description/eo, translatewiki:MediaWiki:Commonsmetadata-trackingcategory-no-license/eo, translatewiki:MediaWiki:Commonsmetadata-trackingcategory-no-source/eo, translatewiki:MediaWiki:Commonsmetadata-trackingcategory-no-author/eo).
Thomas trovis ĝustajn informojn pri la afero. La intenco estas plifaciligo kaj plibongo de reuzado de nia libera materialo (ekz. estis praktika problemo pri kreado de eksterreta versio de Vikipedio fare de E@I, ĉar ege malfacilis ekscii ĉiujn aŭtorojn de la uzitaj dosieroj).
Dankon al Tlustulimu pro viaj aldonoj! Mi persone pensas, ke por nia Vikipedio plej taŭgus sen troaj prokrastoj forigi kopirajte protektataj dosieroj (por kiuj ne aplikeblas justa uzo) kaj liberajn dosierojn ŝovi al Komunejo. Tiam klaros kiujn restantajn dosierojn indos prizorgi per novaspecaj datumoj (jes, mi konscias, ke ankoraŭ restas multo da laboro...). Amike. --KuboF (diskuto) 01:22, 11 Nov. 2014 (UTC)
Bone, la redaktoj de René al la ŝablono "informo por dosiero" malaperigis fuŝan meton de la ruĝaj kategorioj pri priskribo, fonto kaj aŭtoro en la kazoj ke ja bonorde uziĝis la sablono "informo por dosiero". Tio jam estas grava riparo. Ankaŭ mi dankas. Restas la fakto ke ekzemple bonorda meto de licenco CC-BY-SA-3.0 rezultigas kategoriojn "CC-BY-SA-3.0" (blua) kaj "Files with no machine-readable license" (ruĝa). Tio daŭre estas fuŝa misalarmo, ĉar "CC-BY-SA-3.0" jes estas "machine-readable license". Ĉu vi, René, sukcesus ankaŭ ripari la kutimajn licencajn ŝablonojn tiel ke ili iĝu maŝine legeblaj? Ĉu mi ĝenerale opinias la tutan kategoriigon utila aŭ ne, mi ankoraŭ ne scias - sed ĉiukaze necesas forigi la falsajn alarmojn, nur tiam videblas kiuj laŭ maŝina juĝo "problemaj" dosieroj restos, kaj nur tiam eblos juĝi ĉu la elserĉo estos helpo. ThomasPusch (diskuto) 21:45, 11 Nov. 2014 (UTC)
Por tio estas necesa modifo de ĉiuj permesilaj ŝablonoj kaj ŝajnas al mi, ke tiuj ŝablonoj nove devos esti uzataj en de {{Informo por dosiero}}. La unuan eblas fari dum unu vespero, dua havos sencon nur post transigo de liberaj dosieroj al Komunejo. (mi nun havas multan laboron ekter Vikipedio, do frue mi ŝajne faros malmultegon). --KuboF (diskuto) 00:39, 12 Nov. 2014 (UTC)

PS: Cetere, la mesaĝo MediaWiki:Commonsmetadata-trackingcategory-no-license/eo referencas al forigita mesaĝo MediaWiki:Commonsmetadata-trackingcategory-no-license - tio povas esti klarigo por la nemontro de la e-lingva teksto, pri la aliaj sistemaj mesaĝoj probable same. Sed mi ne trovas la ĝustan parametron por nuna vortumo en la traduka vikio. Thomas 21:45, 11 Nov. 2014 (UTC)

Tradukoj en la traduka vikio bezonas kelkan tempon por aperi en nia Vikipedio (foje tre ĝenan tempon). Simple atendu. --KuboF (diskuto) 00:39, 12 Nov. 2014 (UTC)

Thomas, jam ekzistas Kategorio:Dosieroj sen maŝine legeblaj metadatumoj. Plua laboro sekvas - necesas aldoni markojn al pluraj permesilaj ŝablonoj. --KuboF (diskuto) 21:53, 18 Nov. 2014 (UTC)

Peto fini baloton pri elstarigo de artikolo redakti

Kara René, se vi foje havas duonminuton, mi petas vin fermi la baloton pri elstarigo de la artikolo Tahirih de Andy en la paĝo Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj. Estas rekomendo ke ne tiu kiu komencis la baloton (ĉi-kaze mi) ankaŭ fermu ĝin, kaj mi volas observi tiun rekomendon. Se vi volas ankoraŭ esprimi vian opinion antaŭ la fermo, bonvolu. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 09:20, 18 Nov. 2014 (UTC)

ThomasPusch, mi jam faris. --KuboF (diskuto) 19:43, 18 Nov. 2014 (UTC)

Ŝablono:Informkesto filmo redakti

Kara René, mi petas vin rigardi la ĝis nun nereviziitan redakton pri la Ŝablono:Informkesto filmo de la 22-a de novembro. Mi dubas pri ĝia senco, sed vi estas la fakulo pri la temo. ThomasPusch (diskuto) 01:58, 10 Dec. 2014 (UTC)

Intertempe Moldur reviziis la redakton, sed mi daŭre dubas pri ĝia senco... Ĉu vi povas esprimi vian opinion? ThomasPusch (diskuto) 18:12, 19 Dec. 2014 (UTC)

Diskuto pri la definita artikolo redakti

Saluton, kara! Ĉu vi povus espimi vian opinion en la diskuto pri uzado de la definita artikolo? La afero estas sufiĉe grava, ĉar temas pri fundamenta lingvoprincipo.--RG72 (diskuto) 06:10, 17 Dec. 2014 (UTC)

Ŝablono "informkesto urbo" redakti

Saluton. Mi petas vin kontroli la artikoleton Meĥrano, kie malgraŭ pliĝustigo de la informkesto restas problema averto "Koordinatoj: Nekonata argumenta formato" en la ŝablono "informkesto urbo". Certe estas simpla kialo por tiu averto, sed mi kutime ne multe uzas tiun informkeston kaj supozas ke vi pli rapide trovos la kialon ol mi. ThomasPusch (diskuto) 18:11, 19 Dec. 2014 (UTC)

Stevardelektoj 2015 redakti

Ĉu iun el ni kandidatiĝu?DidiWeidmann (diskuto) 12:48, 16 Jan. 2015 (UTC)

Vandalismo - Johnfromchina2015 redakti

Saluton Tlustulimu! Plia uzanto estas forbarenda, temas pri Specialaĵo:Kontribuoj/Johnfromchina2015. Li sisteme kopiis la anglajn versiojn en la esperantajn. Mi provis ripari la fuŝitajn artikolojn. Mi pensas ke nun ĉio estas en ordo. Tamen mi timas ke li rekomencos sian vandalismon. --Dominik (diskuto) 08:16, 10 Feb. 2015 (UTC)

@Dominik:  Farite Mi jam forbaris la uzanton por ĉiam, ĉar li ankaŭ fuŝis en la angla vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 08:21, 10 Feb. 2015 (UTC)

Capesterre-Belle-Eau " Gi estas Junio 4 1974, ke Capesterre igas Capesterre Belle-Eau." '// kion vi celis diri per tio?--> redakti

Saluton,

Antaŭ ĝi estis Capesterre. Belle-Eau okazis post (TTTejo de la Urbo)

--Idylh (diskuto) 15:50, 24 Feb. 2015 (UTC)

@Idylh:. Ĉu vi celis diri la jenon?

Antaŭe ĝi nomiĝis Capesterre. La parton Belle-Eau oni aldonis poste, nome la 4-an de junio 1974. (Laŭ la TTTejo de la urbo).

Ĉu mi komprenis ĝuste?. --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 24 Feb. 2015 (UTC)

Ŝablono Ĝermo redakti

Mi pardonpetEGas, mi nur bezonis latinan ŝablonon. Dankon!!!Claudio Pistilli (diskuto) 22:00, 24 Feb. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kemia elemento redakti

Dankegon, Tlustulimu, fakte mi estis preta nuligi miajn korektojn, vidante ke ili ne funkciis. Do, laŭ via konsilo mi aunkaŭ ŝanĝos la respondajn liniojn en la dokumentadon.--DidCORN la 1-a de marto 2105, 14:50 (UTC)

Domaĝe, mi ŝangis la dokumentadon kun la Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Oro, kiu nun aperas laŭ miaj modifoj, sed en la artikolo Oro, kiu rilatas al tiu ŝablono, la informkesto aperas sen la modifitaj linioj de la ŝablonoj. Kio mankas ankoraŭ ? Dokumentado pri Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Oro. Sed mi ne scias, kaj eble ne rajtas krei ĝin.--DidCORN la 1-a de marto 2105, 18:50 (UTC)
Ŝajnas, ke mi devu atendi iomete pli, ĉio estas en ordo por mi nun pri la informkesto de l'artikolo Oro.--DidCORN la 1-a de marto 2105, 20:50 (UTC)
@DidCORN: Ĉu eble roboto nun korektu ĉiujn ceterajn subpaĝojn de {{Informkesto kemia elemento}}, kiuj temas pri la unuopaj elementoj? --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 1 Mar. 2015 (UTC)
Mi korektis mi mem du ne ŝanĝitajn ŝablonojn Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Fero kaj Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Kupro. Mi ne scias ĉu estas multaj aliaj elementoj uzantaj tiun ŝablonon.--DidCORN la 1-a de marto 2105, 21:50 (UTC)
La informkestoj estas nun bonaj, laŭ miaj modifoj pri fero, kupro kaj oro. Sed la sistemo ne aŭtomate korektas la jam ekzistantajn informkestojn de aliaj elementoj. Ekzemple, pri la unuaj kemiaj elementoj de la perioda tabelo (hidrogeno ĝis boro) ŝajnas, ke la modifoj estu plenumotaj mane por ĉiuj.--DidCORN la 2-a de marto 2105, 08:50 (UTC)
Salutojn, karaj amikoj, Oksalata acido: ĉu iu povas helpi min bluigi kelkajn parametrojn de ĉi-sablono, ekzemple: Pridanĝeraj indikoj - Risko- kaj sekurecoindikoj. PubChem-on kaj ChemSpider-on mi bluigos baldaŭ sed mi ne trovas la pridanĝerajn indikojn. DankEGon al ĉiuj Claudio Pistilli (diskuto) 12:20, 4 Mar. 2015 (UTC)
@Claudio Pistilli: Mi pensas, ke la indikoj troviĝas en la germana artikolo de:R- und S-Sätze, kiun iu devus traduki. Itala artikolo ne estas ligita al ĝi. Kaj la angla artikolo estas sufiĉe mallonga. --Tlustulimu (diskuto) 12:54, 4 Mar. 2015 (UTC)

Stirpo redakti

Mi respondis ĉe Diskuto:Homiĝo. Amike.--kani (diskuto) 18:51, 3 Mar. 2015 (UTC)

Natria hidroksido redakti

Ne, estas ne intense, ke mia aldonaĵeto kontribuis al malapero de la informkesto Mi ne scias kial, nek kiel, tio okazis. Ĉu scias vi kiel remeti ĝin? Dankon pri la informo. DidCORN la 6-a d marto 2015, 18:30 (UTC)

Finfine, mi sukcesis remeti la informkeston, uzante la facilan funkcion "malfari". Ĉio estas do en bon ordo nun. DidCORN la 6-a de marto 2015, 20:00 (UTC)

Pri sendiskute alinomataj artikoloj redakti

Saluton. En decembro de jaro 2014 RG72 sendiskute faris alinomadon de du verkitaj de mi artikoloj (tiu kaj tiu). Pri tio estis diskuto: RG72 opiniis ke mia nomo estas gramatike erara sed mi ne konsentis. Mi volis rean alinomadon sed administranto Salatonbv tute malpermesis ĝin malgraŭ manko de interkonsento. Li ne konsentis ankaŭ poste kun sama mia agado. Tamen RG72 daŭrigis tion kaj hodiaŭ faris amasan alinomadon de artikoloj pri rusiaj urboj; mi opinias ke tiel li sendiskute rompadas akceptitan sistemon estintan por nomado de urboj (klarigitan tie kaj tie) kiun neniu kontraŭis. Mi opinias ke ĉi tiuj administrantaj agoj de Salatonbv ne estas honestaj rilate al uzanta agado kaj pro tio ebligas plian malkonstruan agadon; tial mi petas al vi esprimi sian opinion. --Dima41 (diskuto) 12:37, 13 Mar. 2015 (UTC)

Pardonu mian enmiksiĝon, sed mi tute ne kompenas: 1. Kial komplikigi la nomon de la artikolo, aldonante administran apartenon, se eĉ en la rusa vikio sufiĉas Ногинск? 2. Kial malesperantigi nomon de la sufiĉe grava urbo, kio malfaciligas ĝian uzadon en vikipediaj artikoloj?--RG72 (diskuto) 13:15, 13 Mar. 2015 (UTC)
Mi klarigis sur diskutopaĝo. --Dima41 (diskuto) 13:34, 13 Mar. 2015 (UTC)
Mi principe ne kontraŭas al la esperantigo de granda urbonomo se ĝi havas fontojn ekstere de Vikipedio. Tamen, vidante la priskribon de VP:TA#Esperantigado de nomoj, kelkaj artikoloj kiujn RG72 alinomis estis iomete tro rapidaj kaj ekzemple Maĥaĉkalao ŝajnas iome stranga esperantigo. Do, ĉi tiuj kazoj devas esti polemika kaj antaŭdiskutindaj ĉe VP:AA (VP:ALI#Antaŭ alinomigi paĝon). Pri mia ne-realinomado de artikoloj de Dima41 estas pro via ne-vera apliko. Se estas alia interkonsento, ne nur Tlustulimu sed mi povas forigi la artikolojn por realinomo.--Salatonbv (diskuto) 14:03, 13 Mar. 2015 (UTC)
Estis aliloke diskuto pri alinomado de urboj, pri precize o-finaĵaj urboj. Nepre estu singardaj! Estis iam urbo Peĉo, kiu vorto kun minuskla p havas sencon, krome krom la hungaroj neniu scias, ke tio estas Pécs. La origina Pécs-on oni trovos en la mapo, sed Peĉon neniam.--Crosstor (diskuto) 14:53, 13 Mar. 2015 (UTC)

kategorio, ĉu vi povas helpi redakti

kara Tlustulimo, mi pensas, ke fakvortaroj meritas esti listigitaj en propra kategorio. La serĉvorto "fakvortaro" liveras dekon da fakvortaroj. Mi metis tiun kategorion al du: "radioamatora vortaro" kaj "kemia kaj sciencteknika vortaro". Sed tiu kategorio ne estas starigita aŭtomate, kiel mi esperis. Sub tiuj artikoloj tiu kategorio aperas nur en ruĝa. Ĉu vi povas helpi? Aŭ indiki, kion mi faru? --Hans Eo (diskuto) 13:42, 16 Mar. 2015 (UTC)

@Hans Eo:. Estas tute normale, ke ne ekzistanta kategorio aperigas ruĝan ligilon malsupre ĉe la kategorioj. Tiam necesas simple krei la rilatan kategorion. Intertempe mi kreis la kategoriojn de Radioamatora vortaro, kiuj ĝis nun havis ruĝajn ligilojn, escepte de la zorgiga. --Tlustulimu (diskuto) 07:40, 19 Mar. 2015 (UTC)

Nun funkcias la kategorio fakvortaroj, bone! Mi aldonos aliajn fakvortarojn. Pri la de vi menciita kategorio radioamatora vortaro: ĉu vi eraris? Pri tio ja nur ekzistas unu artikolo, ne validas por tuta kategorio. --Hans Eo (diskuto) 13:47, 20 Mar. 2015 (UTC)

Roboto redakti

Saluton, kiel mi jam skribis ĉe Uzanto-Diskuto:BlahmaBot (mi ne scias, ĉu vi vidis mian respondon tie), mi do petis robotan statuson por BlahmaBot anstataŭ mia malnova roboto, kiun mi jam preferas ne plu funkciigadi. Ĉar vi estas inter tiuj, kiuj povas la roboton permesi, mi atentigas vin pri mia peto kaj ankaŭ pri mia sugesto pri ĝia plirapidigita trakto pro la menciataj cirkonstancoj. Mi ŝatus daŭrigi mian laboron pri EdE laŭeble baldaŭ – nun necesas ankoraŭ ekz. forigi el artikoloj la ligilojn al listoj kiel Enciklopedio de Esperanto - A kaj anstataŭigi en artikoloj ankaŭ Kategorio:Enciklopedio de Esperanto-n per la ŝablono (se ŝablono jam ĉeestas, tiam la enkategoriigon simple forigi). Mi esperas, ke mi povas kalkuli je via subteno. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 03:16, 28 Mar. 2015 (UTC)

Dankon redakti

Multan dankon pro la korekto (1864 > 1993) pri la mortojaro de Inge Lehmann! --Haruo (diskuto) 16:56, 13 Maj. 2015 (UTC)

Ŝablono:Refraktindico redakti

Saluton, kara amiko. Mi prenis ĝin el la franca. Dankon pro via helpo. Claudio Pistilli (diskuto) 11:31, 14 Maj. 2015 (UTC)

Ŝablono:Homa redakti

Saluton, kara amiko. Mi klopodas fari Ŝablono:Homa por marki kelkajn artikolojn (ekzemple Corberon) sed mi ne sukcesas. Ĉu vi povas helpi. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 17:27, 16 Maj. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Vi fakte kreis artikolon kun la titolo "Redaktado de Ŝablono:Homa", kiun mi ĵus alinomis al Ŝablono:Homa. --Tlustulimu (diskuto) 19:16, 16 Maj. 2015 (UTC)
(+) Krome la parametro Ligilo de la baza ŝablono {{titola ikono}} ne estu malplena, ĉar alie aperas fuŝo en la artikoloj. Tio videblis en Corberon. Mi aldonis al la parametro la valoron #, ĉar mi ne scias, kien ligu la ikono. Ĉu jam estas iu taŭga paĝo por ligi tien? --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 16 Maj. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi ĵus ŝanĝis la ligilon al la paĝo Vikipedio:Home farita‎ kaj aldonis iom da komento al la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 16:31, 17 Maj. 2015 (UTC)
Multe dankon Tlustulimu! --pino (diskuto) 17:48, 17 Maj. 2015 (UTC)

Saluton. [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Magenta_petrelo&curid=431338&diff=5683469&oldid=5683440 Vi aldonis "| regno2 = bestoj". Mi legis Ŝablono:Taksonomio/dokumentado kaj mi pensas ke "regno2 =" kaj "|koloro =" havas identan funkcion. Ĉu mi malbone komprenis? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:08, 18 Maj. 2015 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: Bedaŭrinde tio estis pripensita foje sufiĉe malbone. Eble ni ja iel tion ŝanĝu. Sed mi nun cerbumas jam pri alia ŝablono, nome {{Navigilo2}}. Ĉar ĝi estas sufiĉe kompleksa kaj parto de ŝablona kvaropo, tio iomete daŭras kaj daŭros. --Tlustulimu (diskuto) 21:19, 18 Maj. 2015 (UTC)

Vikidatumo redakti

Dankon pro la ĝustigo. Post klako al Vikidatumo ĉe mi ĝi aperas hungare. Laŭ mi esence la programo funkcias malbone, ja mi rajtas ĝin redakti. La komputilo akceptas bone la nuligon helpe de simbolo rubujo, eĉ en eo malaperas la malbona ligilo. Poste mi redaktas la bonan ligilon, sed tiam iĝas malaktiva la butono savo. Mi provis ĉion, sensukcese. Estas eraro, ke malaperas la savo-butono.--Crosstor (diskuto) 09:08, 28 Maj. 2015 (UTC)

@Crosstor: Kiun foliumilon vi uzas? Mi uzas Fajrovulpon, kie tio funkcias. Povas okazi, ke la vikidatuma paĝo aperas malrapide, se ĝi enhavas longajn listoj de ligiloj. --Tlustulimu (diskuto) 09:15, 28 Maj. 2015 (UTC)

Mi uzas Google Chrome-on, ĉar la familio tion uzas. Helpe de tio mi povas redakti ĉion, nur estas problemo la vikidatumo.--Crosstor (diskuto) 09:29, 28 Maj. 2015 (UTC)

Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en JP... redakti

Kara René, dankon pro la fulmrapida aldono de la kutima informkesto al la nova artikolo Osumi-insularo, kaj eĉ pli pro la interesa ekkreo de ŝablono {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en JP-46}}. En la redakta teksto de la ŝablono, evidente same ne finfarita kiel ankaŭ mi ankoraŭ ne finfaris la paĝon pri la Osumi-insularo, estis ne-necese multaj teksteroj en la germana, kiujn mi forigis, ĉar ne kompreneblus kial en esperantlingva ŝablono pri japana gubernio necesus multa germanlingva teksto. Tiuj forigoj ne ĝenas la funkcion. La japana teksto tutbone povas resti (kiel ankaŭ povas resti iom da germana, alternativa, teksto en ŝablono pri germanlingva teritorio, kiel ekzemple {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Malsupra Saksio}}). Min nun ankoraŭ ĝenas, ke la informkesto vidigas daton "1. Majo 2015", dum devus esti "la 1-an de majo 2015". Evidente pri tio kulpas {{FormatoDato}}, kiu tamen tiom komplikas (kaj tiom germanlingvas...), ke mi emus ne enlaboriĝi, sed sekvi vian rekomendon de aprilo 2012 ke "ne sufiĉe spertaj uzantoj kaj IPuloj ne tuŝu ĝin": anstataŭe mi petas vin vidi kiel ŝanĝi la datoformaton "1. Monatonomo 2015" al "la 1-an de monatonomo 2015". Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 19:52, 29 Maj. 2015 (UTC)

@ThomasPusch:  Farite Nun la ŝablono {{FormatoDato}} eldonas la daton esperante. Sed la akuzativo estas aldonaĵo atingebla per la nova parametro akuzativo.
* {{FormatoDato|2000-02-29}}
* {{FormatoDato|2000-03-01}}
* {{FormatoDato|2000-02-29|akuzativo=jes}}
* {{FormatoDato|2000-03-01|akuzativo=jes}}
fariĝas
  • 29-a de februaro 2000
  • 1-a de marto 2000
  • 29-an de februaro 2000
  • 1-an de marto 2000
Mi esperas, ke tio estas taŭga solvo. :-) --Tlustulimu (diskuto) 07:21, 30 Maj. 2015 (UTC)
Dankon, ankaŭ pro la esperantigo de ĉiuj klarigoj en {{FormatoDato}}. Ĉu vi povus ankoraŭ minuskligi la monatonomojn? La majuskla formo ja estas same ĝusta kiom la minuskla, sed en Vikipedio kaj ankaŭ en normala lingvouzo la minuskla formo iĝis la kutima, kaj belus se ankaŭ la ŝablono funkcius laŭ tiu kutimo. ThomasPusch (diskuto) 07:54, 30 Maj. 2015 (UTC)
@ThomasPusch: Mi jam iomete ŝanĝis la ŝablonon {{Monato-numero-nomo}}, tiel ke la monatoj nun aperas minuskle. --Tlustulimu (diskuto) 08:09, 30 Maj. 2015 (UTC)
Dankon! ThomasPusch (diskuto) 08:13, 30 Maj. 2015 (UTC)

Bildgaleria sistemo redakti

Verŝajne vi pravas en tiu senco, sed estas problemo, ke tiu sistemo funkciis jam bone longe, nur nun okazis io.--Crosstor (diskuto) 11:40, 1 Jun. 2015 (UTC)

@Crosstor: Mi ĵus aldonis iom da kodo al la ŝablono {{Galerio}}, tiel ke ne plu gravas, ĉu oni aldonas la larĝon sen aŭ kun px. Nova helpa ŝablono simple fortranĉas la superfluan unuon, se ĝi estas notata. Alie kalkulado ne eblus, kiu zorgas por taŭga larĝeco de la ekstera kesto de galerio. Mi reaktivigis la parametron larĝo por la tuta kesto, ĉar mi antaŭ kelkaj tagoj ion aktualigis kaj dum antaŭrigardo la galerio fariĝis tro larĝa. Sed nun tio ne plu devus okazi. --Tlustulimu (diskuto) 12:16, 1 Jun. 2015 (UTC)

ŝablono "Mal" redakti

Mi tute ne intencis aldoni kroman bildon, kaj ne komprenas, kiel tio okazis.

Mi estas delonga redaktanto de la anglalingva VPo, sed nur fojfoja ĉi tie. Trafolumiante ŝablonojn kaj rimarkante tiun, mi demandis al mi, kio ĝi estas. Vizitante la paĝon mi ankoraŭ ne komprenis, ĝis mi sekvis "Ligiloj ĉi tien". Ŝajnis al mi, ke ia klarigo necesas, kaj tion mi provis aldoni. Mi tute ne scias, kiel kroma bildo aliĝis al mia redakto, kaj mi petas pardonon pro tio. Mi ankoraŭ opinias, ke necesas almenaŭ ekspliketo, sed mi ne aldonos, ĉar evidente mi ankoraŭ ne sufiĉe komprenas la stilojn k metodojn de eo:VP. --Thnidu (diskuto) 17:23, 2 Jun. 2015 (UTC)

@Thnidu: Mi ĵus duone malfaris mian malfaron de viaj ŝanĝoj de {{mal}}. Sed mi korektis la klarigon laŭ Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Aŭgusto. Mi pensas, ke tio estas pli konvena. :-) --Tlustulimu (diskuto) 17:33, 2 Jun. 2015 (UTC)
Dankon, sed kion mi legu ĉe la longa paĝoVikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Aŭgusto? --Thnidu (diskuto) 17:44, 2 Jun. 2015 (UTC)

vikidatumoj redakti

Saluton. Vi korektis Ŝablono:Informkesto filmo. Ĉu Vi povas/volas kontroli ĉu mi bone faris en Ŝablono:Informkesto televida serio? https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono%3AInformkesto_televida_serio&type=revision&diff=5698176&oldid=5228161 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:37, 19 Jun. 2015 (UTC)

Oops! Pardonu min, mi tute ne vidis la vandalaĵon. Mi atentos pli. Dankon pro la malfaro de la vandalaĵo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:50, 22 Jun. 2015 (UTC)

Hi! Can you explain me in English, why did you revert this edit? I don’t understand your edit summary. (You can answer here.) Thanks, --Tacsipacsi (diskuto) 18:15, 22 Jun. 2015 (UTC)

@Tacsipacsi: I just undid my revert, because the named parameter doesn't exist in the template {{Ankro2}}. Greetings --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 22 Jun. 2015 (UTC)


Bildo en ŝablono redakti

Saluton, ĉu vi scias enmeti bildojn en ŝablonon, mi bezonas krei ŝablonon pri kemio sed prefere kun bildoj. Dankegon!!! Claudio Pistilli (diskuto) 14:51, 5 Jul. 2015 (UTC)

@Claudio Pistilli: Certe mi scias, kiel oni aldonas bildojn al ŝablonoj. Ekde 2013 mi uzadas por tio la Lua-modulon {{InfoboxImage}} en la fontokodo de informkestoj.
Pri kiu informkesto vi ekzakte demandis? Ĉu eble pri {{informkesto kemia substanco}} aŭ alia? --Tlustulimu (diskuto) 18:45, 5 Jul. 2015 (UTC)
Mi bezonas transformi la liston Ĉefaj neorganikaj saloj de amonio en ŝablonon, pro tio ke ĝi repetadas, kaj ŝate enmetus bildeton. Mi scias krei la ŝablonon, sed ne enmeti la bildeton. Ĉu vi povas helpi min? Mi anticipe dankas Claudio Pistilli (diskuto) 03:40, 6 Jul. 2015 (UTC)
DankEgon pro via helpo, mi sukcesis. -Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio- Claudio Pistilli (diskuto) 07:18, 6 Jul. 2015 (UTC)

Dissen redakti

Hallo, könntest du bitte meine letzten beiden Edits im Artikel Dissen rückgängig machen, dort wird nachdem ich den Bürgermeister verbessert habe die Infobox nicht mehr angezeigt. Es tut Mr leid, dass das passiert ist. Hogü-456 (diskuto) 17:40, 8 Jul. 2015 (UTC)

@Hogü-456: Ich habe den Kram gerade repariert und gleich noch ein nicht existierendes Bild ersetzt. --Tlustulimu (diskuto) 17:42, 8 Jul. 2015 (UTC)
Vielen Dank 

Was war der Grund warum diese nicht angezeigt wurde? -- Hogü-456 (diskuto) 17:45, 8 Jul. 2015 (UTC)

@Hogü-456: Einer deiner Edits hatte die schließenden Klammern der Infobox entsorgt. Das konnte nicht funktionieren. Ich korrigiere gerade an der Vorlage selbst weiter, denn ein Bildparameter geht da nur mit Namensraum. Das ist ja Unsinn. Jetzt geht es auch ohne oder alternativ mit der ganzen Bildsyntax. Dafür haben wir hier das Lua-Modul {{InfoboxImage}}. --Tlustulimu (diskuto) 17:52, 8 Jul. 2015 (UTC)

Hello, my apologies for editing despite currently only having a good knowledge of English.

You reverted my change where I marked File:Label.png as public domain, and you cited the English Wikipedia version of the file. However, these are different. I've run across several versions, having uploaded several related works onto Wikisource.

Compare this file with the Esperanto Wikipedia version: File:IWW Universal Label 1918.png. These are identical except for resolution, and this demonstrates this version of the logo was first published in the US sometime before 1923, making these public domain but possibly trademarked. So far as I know today, the version on the English Wikipedia was produced from an undated logo on iww.org, making it until further research probably copyrighted. (The differences are admittedly very small, which is the absurdity of copyright law...I wouldn't be surprised if the English Wikipedia version is public domain as well but I haven't yet come across a clear public domain original for it.) Djr13 (diskuto) 22:05, 13 Jul. 2015 (UTC)

RE: {{+-}} kaj {{Su}} redakti

Mi dankas vin pro la kreado de la bezonata Lua-modulo. Mi kreos la bezonatajn paĝojn. Mi devas konfesi, mi ne sciis ke mi bezonis Lua-modulon, sed nun mi scias tion. Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:37, 26 Jul. 2015 (UTC)

Saluton, kara Tlustulimu, mi ne bona parolas Esperanto .... kaj Deutusch!!! Vi povas malfermi tiun paĝon en la germana lingvo?

Se vi volas, mi helpos vin en la itala kaj portugala!!! Dankon!!!

Rei Momo (diskuto) 08:48, 28 Jul. 2015 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20151013".