Vi havas fortan talenton fari tiajn redaktojn kiuj tuj forte provokas aliajn homojn, kaj per via longa historio de forbaroj vi devas esti tre atenta en viaj novaj redaktoj, ĉar sendube estas iuj vikipedianoj kiuj interpretas la multajn forbarojn tiel ke se aperas iu nova kontribuo de anonimulo aŭ nova kontonomo kiu iusence memorigas al viaj antaŭaj kontribuoj, ke tiam la konto estu tuj blokita. Al mi mem ne plaĉas tia blokado nur pro antaŭaj misagoj per aliaj kontoj, sed tian interpreton de globala forbaro ankaŭ eblas kompreni. Ni vidu kiom longe tiu ĉi konto ne estos blokata. Se vi ne volas ke vi absolute tuj estos aŭtomate blokata kiam vi alvenos anonime aŭ per nova kontonomo, tiam estu ekstreme atenta. ThomasPusch (diskuto) 07:43, 8 apr. 2023 (UTC)Reply

Dum vi ankoraŭ havas ŝancon eble ion kontribui, mi petas vin rigardis la paĝon Konstantin Päts, kiun vi kreis sub alia kontonomo. Mi proponas komplete reverki ĝin aŭ komplete forigi ĉi tiun artikolon, ĉar la teksto estas tre misgvida, kaj en nuna formo ne ebligas komprenigi la biografion. ThomasPusch (diskuto) 07:46, 8 apr. 2023 (UTC)Reply
Mi estas finna naciisto, kiu ne trovas amikojn. Ne estas multaj aliaj finnaj ultranaciistoj, kiuj pensas, ke kvankam oni devas forigi bazlernejan kaj faklernejan devigan svedindustrion kaj faklernejon devigan svedan, oni devas pliigi la devigan svedan en mezlernejo kaj konservi parte ĝin en universitatoj. La afero estu same ol antaŭe. La sveda estu deviga estu deviga en mezlernejo sed ne en bazlernejo. La blanka ĉapeto (https://fi.wikipedia.org/wiki/Ylioppilastutkinto) postulu lerni la svedan sed la bazlernejo ne.Tuskan parahdus (diskuto)
Mi ĝis nun povis legeti la lastajn ses el via kontribuoj de hieraŭ, pri deklaro de kristnaska paco (Finnlando) kaj kvartaga laborsemajno mi ne vidis problemon, pri kvar kantoj - vanhojapoikia viiksekkäitä, albatrossi, Käyn ahon laitaa kaj Keuruulle takaisin mi kritiketas ke ili estas plene orfaj, kaj dirus ke ili pli bone lokiĝus en alineo "unuopaj kanzonoj" en la teksto pri la kantisto. Krome pri Keuruulle takaisin mi metis pli fortan kritikan noton en la paĝon - bonvolu vidi tie, ĉion eblas ripari, kaj pripensu ĉu ne vere estus alternativo meti la kvar tekstetojn pri kantoj al la teksto de la kantisto mem. Tio kion mi vidis, laŭ mi ankoraŭ ne estas transpaŝo de iu limo, sed mi ne vidis ĉion kion vi kontribuis. Kaj mi dubas ĉu mia sinteno bloki vin nur kiam vi evidente mispaŝas per nova konto havus la subtenon de plimulto da vikipedianoj - ĉiuj scias ke vi estas globale forblokita per la aliaj kontoj, kaj mi timas ke multaj komprenas tion kiel malpermeso iel ajn kontribui ĉi tie, per ĉiuj nunaj kaj estonte elpenseblaj nomoj kaj IP-adresoj. ThomasPusch (diskuto) 08:07, 8 apr. 2023 (UTC)Reply
Cetere mi hodiaŭ matene, legante la tekston Nekonata soldato (romano) konstatis, ke esperantlingva tute mankas teksto ori la vorto "ofensivo", bezonata ankaŭ en aliaj tekstoj, kaj estis devigata fari tiun tekston: ofensivo. ThomasPusch (diskuto) 08:52, 8 apr. 2023 (UTC)Reply

Kreado de novaj artikoloj

Ankoraŭ pri la kvar kantoj - vanhojapoikia viiksekkäitä, albatrossi, Käyn ahon laitaa kaj Keuruulle takaisin, pri kiuj mi antaŭ kvar tagoj kritiketis ke ili estis plene orfaj:

Hierau mi klarigis al alia, tute nova uzanto: Minumima vikipedia teksto ("artikola ĝermo") havu almenaŭ tri bone kompreneblajn plenajn frazojn, almenaŭ unu kategorion, prefere pli, almenaŭ havu tri internajn ligilojn al aliaj paĝoj kaj estu ligita el almenaŭ unu, pli bone iom pli ol tri paĝoj (do ne estu "orfa", ĉar nur paĝoj kiuj videblas el aliaj paĝoj povas esti legitaj). Se estas iu alilingva teksto pri la sama temo, kaj preskaŭ ĉiam troveblos tia, la nova esperanta teksto devas ligiĝi al tiu alilingva teksto per vikidatumoj. Ne nepre, sed se eble, ankaŭ enestu informkesto, almenaŭ unu bildo, almenaŭ unu ekstera ligilo, kaj ankaŭ ne malbonas se jam estas unua referenco, kvankam tio por artikola ĝermo ankoraŭ ne nepras.

Viaj novaj tekstoj ĉiam havas almenaŭ tri frazojn kaj estas vikidatume bone interligitaj al la lingvaj artikoloj (se tiuj ekzistas). Sed ke tekstoj menciiĝas per ligiloj en aliaj tekstoj ankaŭ tre gravas (tion en la paĝoj oni vidas per la butono "Ligiloj ĉi tien" sub titolo "iloj", aŭ maldekstre en granda listo de butunoj, aŭ se ŝaltiĝis la tute nova vikia dezajno, iom kaŝite supre maldekstre sub vorto "iloj ᛎ"). Al la kvar paĝoj pri kantoj la uzanto kani metis ligilojn en la teksto de Juha Vainio: 4foje unua ligilo! Pri la paĝo albatrossi li havis la ideon meti aldonan rekomendon en la paĝon pri albatrosoj, kaj menciis la koncernan kanton en la teksto Keuruu: bone, dufoje dua ligilo. Tiel mi nun metis similan rekomendon de la paĝo ringofoko al la teksto vanhojapoikia viiksekkäitä: trian fojon dua ligilo. Sed tiel krei ligilojn al la paĝoj pezas, tial estas bona truko fari navigilon por sube de la paĝo, en kiu ĉiu similtema artikolo ligiĝas al ĉiuj aliaj. Tion mi ĵus faris per {{kanzonoj de Juha Vainio}}: per tio rezultas tuj kvarfoje kvar pliaj ligiloj. Krome tute eblas trovi eksterajn ligilojn pri la novaj kantoj: pri Keuruulle takaisin mi sukcesis trovi unu belan, pri vanhojapoikia viiksekkäitä du kaj pri albatrossi eĉ tri belajn eksterajn ligilojn, kaj pri vanhojapoikia viiksekkäitä kaj albatrossi ankaŭ aldonis dekoran foton. Tiel vere eblas plenumi la kondiĉojn de Minumima vikipedia teksto ("artikola ĝermo"). Pri Käyn ahon laitaa mi nun ne serĉis ekstera(j)n ligilo(j)n, sed mi certas ke tio same eblas. ThomasPusch (diskuto) 14:22, 12 apr. 2023 (UTC)Reply

PS: Cetere pri Albatrossi mi ĵus trovis en Jutubo ankaŭ kantan scenejan prezenton de Vesa-Matti Loiri, sed ĝi multe malpli plaĉis al mi ol la originalo de Juha Vainio, tial tute bonas ne elstarigi ĝin en la teksto "Albatrossi". Sed la tri senkostaj aŭdigoj de JuTubo pri la tri kanzonoj de Juha Vainio belas, ĉu ne??? Priskribi muzikon nur per teksto neniam donos plenan komprenon kiu estas tiu muziko. Do devas ankaŭ iom aŭdi ĝin! ThomasPusch (diskuto) 14:29, 12 apr. 2023 (UTC)Reply
Kvankam mi antaŭ kvar tagoj skribis ke ankaŭ eblus meti la kvar tekstoj en formo de kvar etaj ĉapitroj en la tekston pri Juha Vainio (tiu alternativo ankoraŭ aktualus nun, kvankam kun apartaj eksteraj ligiloj jam estas bona preteksto pluhavi ilin kiel apartaj artikoletoj), mi esperas ke nun la ankoraŭ malgrandaj tekstoj sufiĉe konvinkos ĉiujn esti bonaj artikolaj ĝermoj, ke ili trankvile povos resti ĉi-tie. Ĉiam necesas konsideri ĉiujn dimensiojn de minimumaj kondiĉoj por novaj artikoloj. Se vi volas, vi povus ankoraŭ ampleksigi la tekston pri albatrossi, en la finna teksto devus ankoraŭ esti materialo, kaj povus ankaŭ serĉi ekstera(j)n ligilo(j)n por Käyn ahon laitaa... ThomasPusch (diskuto) 14:46, 12 apr. 2023 (UTC)Reply
Aparte la danciga popolmuzika karaktero de Vanhojapoikia viiksekkäitä plaĉas al mi. Oni povus facile kategoriigi ĝin kiel Mazurko - la 3/4-takto kaj kombino de iom peza etoso alterne en minoraj kaj majoraj akordoj kun la popolmuzika stilo certe devus ravi ankaŭ ĉiuj popolmuzikajn ensemblojn de Pollando kaj de la Baltiaj landoj... ThomasPusch (diskuto) 15:02, 12 apr. 2023 (UTC)Reply
Cetere, eble vi rimarkis, ke via teksto Käyn ahon laitaa nepre bezonis la kreon de artikolo ŝtalgitaro, ĉar via improvizaĵo "ste-e-l-gitaro" tute ne estis en Esperanto. Mi faris la tekston laueble mallonga, sed kompense bezonis lige ankoraŭ krei pli longan tekston pri pedala ŝtalgitaro, ĉar tiu temo esencis por klariga difino de la nomo "ŝtalgitaro". Tiuj paĝoj ĉiukaze mankis, sed vidi la mankon de artikolo ŝtalgitaro en via teksto Käyn ahon laitaa hodiaŭ kaŭzis la kreon. ThomasPusch (diskuto) 21:38, 12 apr. 2023 (UTC)Reply

Rekomendo

Mi forte rekomendas al vi:

  • ĉesu pliampleksigi la paĝon Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando, aldonu fontojn (kaj kontraŭ kaj por la "trudsveda")
  • pri edukado en Finlando kaj la reformoj eblas skribi ĉe d:Q861585 (esperanta artikolo ankoraŭ ne ekzistas), ne tromenciu la "trudsvedan" tie, ne agitu tie, ne skribu pri edukado en Finlando en la vikivortaro
  • ĉesu skribi pri kalvuloj
  • ĉesu krei kontojn
  • ne amasplenigu diskpaĝojn de aliaj uzantoj
  • preferinde faru vikipaŭzon dum almenaŭ du jaroj, kaj post via reveno neniam plu skribu pri "pakkoruotsi" kaj pri kalvuloj

Vi estas libera aĉeti la rekomendon aŭ ne. Tamen se vi ne aĉetas, kaj daŭrigas vian konduton, tiam la sola ebla rezulto estas denova forbaro kaj forigo de viaj kreaĵoj, eĉ se mi neniel puŝos tion. Taylor 49 (diskuto) 08:23, 13 apr. 2023 (UTC)¨Reply

Kiu estas la plej konata sveda kalvulo? Tuskan parahdus (diskuto) 19:31, 17 apr. 2023 (UTC)Reply

Kial mi ne rajtas skribi pri kalvuloj?

la sveda lingvo en Finnlando

Ho, Taylor 49 kaj ankaŭ Kani vidis vian rekreon de la antaŭe forigita paĝo Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando pli frue ol mi, kiu nur ekatentis pri ĝi pro via peto de hieraŭ nokte. Mi certas ke pluraj kontrolantoj opinios, ke problemas simple rekrei pli neŭtralan, sed laŭ aspekto tre similan version de teksto, kiu je oficiala voĉdono estis forigita. Jes anstataŭe alia redaktanto investis plurajn horojn por krei vere neŭtralan novan version de iom neŭtralige ĝeneraligita titolo, por ke la temo ne tute malaperu. Se vi malbonŝancas, pluraj kontrolantoj opinios vian nunan agon simple provokon "vidu, tute ne interesas min kion vi aliaj pensas, mi faras kion mi volas", kaj rezulto de tio provoko estos refleksa forigo de la novigita teksto sen pli detale rigardi ĝin. Tio ne estos en via intereso. Tial mi proponas ke mi ŝovas la novigitan tekston al via propra spaco, kie oni povas eksperimenti pri temoj kaj peti aliajn homojn rigardi kaj komenti provizorajn proponojn. Mi tie mem rigardos la novigitan tekston, kaj se aspektos bone, mi ankaŭ povas peti novan peton "pri mal-forigo" de la antaŭe forigita temo. Por tio mi nepre volos, ke ankaŭ Moldur partoprenos, tial mi tutcerte atendos ĝis li finos sian nunan ferion. Ĉio tio multe pli utilos al viaj interesoj ol simple provoki fortan proteston de aliaj homoj, kiuj ĉiam pli reflekse sufokigos viajn kontribuojn. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 10:27, 20 apr. 2023 (UTC)Reply

Vi scias ke Moldur ankoraŭ ne realvenis el sia ferio al Vikipedio, sed mi volas ankoraŭ noti mian opinion pri via rekreo de la antaŭe forigita teksto Uzanto:Tuskan parahdus/provejo/Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando, kaj aldone al viaj lastatempe multaj aldonoproponoj por "Sveda lingvo en Finnlando". Baze: Vi simple aldonas multe pli da vortoj al la tekstoj, aldonas kvanton da literoj, kaj tiu kvanton igas la teksto(j)n pli malfacile digestebla por homo kiu ne volas dum tagoj enprofundiĝi en la temon, sed nur volas legi simplan artikolon. Sed ĉiu tiu kvanto laŭ mi ne plibonigas la koncizigitan tekston de Moldur, kiu bone resumis multajn el viaj antaŭaj frazoj kaj ne simple subpremis ilin. Male, ĝi malbonigas la komprenon de la teksto(j). Eblus diskuti unuopajn vastigojn kun partopreno de Moldur kaj aliaj uzantoj en la diskutpaĝo de la teksto "Sveda lingvo en Finnlando", se vi ne provokus per obscenaj, tute misaj komentoj kaj per tio premus vian ekskludon el la projekto. ThomasPusch (diskuto) 09:03, 1 maj. 2023 (UTC)Reply
Mi ne sciis. Tuskan parahdus (diskuto) 09:06, 1 maj. 2023 (UTC)Reply
Mi kaj mia patro apartenas al tiu vere malgranda grupo, kiu volas fari kompromison: la sveda estu deviga en mezlernejo, ne en bazlernejo, same ol antaŭ la bazlerneja reformo de la 1970-aj jaroj. Mi ankaŭ demandis lin, ĉu en lia kreska tempo, kiam Virolainen efikis en la finna politiko, "vihannes jorolainen" estis konata vorta ludo. Li respondis, ke jes, oni konis tion vortludon. Tuskan parahdus (diskuto) 09:11, 1 maj. 2023 (UTC)Reply
Mi bedaŭrinde devas tujforigi viajn kontojn. Pro viaj obscenaĵoj metitaj al viaj kontoj Tuskan parahdus kaj Ongelmallinen käyttäjä, kaj almenaŭ al mia diskutpaĝo kaj tiu de Taylor 49 hodiaŭ matene, pro via stultumo en la paĝo pri World Trade Center, kiun vi almenaŭ mem malfaris, kaj pro tio ke vi ĵus kreis novan paĝon kun "Yrjö estas finna vira nomo, kiu signifas vomaĵon [...]", kiu ŝajnas drasta stultaĵo (Yrjö simple estas Georgo). La nivelo de tiuj kontribuoj vere iĝas subtera. ThomasPusch (diskuto) 09:40, 1 maj. 2023 (UTC)Reply