i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Uniesert!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 21:33, 5. Jan 2010 (UTC)

Legitaj paĝoj redakti

Bonvolu ne aldoni ligilojn al neekzistantaj legitaj variantoj de paĝoj. Interalie, ĉu estos ankaŭ maŝinlegitaj paĝoj? Zuazua 16:52, 9. Jan 2010 (UTC)

Mi korektis la ligilojn. Mi pensas, ke indiko al voĉlegita artikolo estas ege valora por komencantoj kaj por blindaj esperantistoj. Tial laŭ mi estas sencohava plue enmeti tiajn ligilojn. Uniesert 14:31, 10. Jan 2010 (UTC)
Ĉu ankaŭ aliaj nacilingvaj vikipedioj havas paĝojn legitaj? Kiel vi diras, por komencantaj lernantoj de lingvoj aŭ por blindaj nacilingvanoj? Zuazua 15:18, 10. Jan 2010 (UTC)

Atentu nomon redakti

Saluton Ursula! Eble vi ne konsicas pri tio, ke vi lastatempe redaktas kiel Uzanto:Uniesert, dum via uzantopaĝo plu alidirektiĝas al ne plu de vi uzata konto Uzanto:UNiesert. Se vi tiun duan forlasis, verŝajne indas agordi ankaŭ la uzantopaĝon agordi tiel, ke ĝi fizike ĉeestu sub la ĝusta nomo, ĉar la nuna plusendilo konfuzas uzantojn – kiuj ekz. facile konfuziĝas serĉante la liston de viaj kontribuoj (kiel mi ĵus nun) aŭ provante vin kontakti (ĉu per diskutpaĝo, ĉu retpoŝte). Mi trovis vian konton kaj la problemon dum reviziado de la artikolo Germana Esperanto-Kongreso, kiun vi redaktis. Ial ĝia lasta versio ne estis aŭtomate markita, kvankam laŭ la protokoloj ŝajnas al mi, ke ĉiuj viaj redaktoj devus aŭtomate markiĝi kiel reviziitaj redaktoj. Se plu daŭras problemo pri tio, bonvolu peti min helpi, ĉar mi estas administranto. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:28, 27 Maj. 2013 (UTC)

Kara Marek, vi ekzakte trafis "la vundan punkton". - Estis iam antaŭ du, tri jaroj, kiam okazis al mi iu misfaraĵo. Ĝis tiam mi estis "UNiesert" (kun 2 majuskloj), sed pro io (ĉu aŭtomata korekto, ĉu mistajpado) mi fariĝis "Uniesert" (kun nur 1 majusklo) kaj samtempe, kompreneble, mi perdis la automatan "reviziata"-markadon. — Mi daŭre forgesis, peti iun pri konsilo (kaj iom post iom kontentiĝis pri la nekontentiga situacio) ... ĝis nun. — Do unue dankon pro via demando, kiu instigis min al re-malkontentiĝo. Due - se vi povas iel unuigi tiujn du kontojn (eble eĉ redakto-historiojn) mi estus vere kontentega. Mia preferata formo estas tiu kun 2 majuskloj. — (Mi longe supozis, ke estis _Vikipedio_, kiu ne plu ebligas du majusklojn, - kaj pro tio mi ne plu povis ensaluti kun 2 majuskloj. Nur ĵus mi eltrovis, ke evidente ne estis iu forbarado de pli ol unu majusklo far Vikipedio, sed ke iu aŭtomata kompletigo en mia propra komputilo daŭre ŝanĝis la 2-majusklan formon en la 1-majusklan formon, do fakte malebligis al mi aliron al mia konto.) — Mi havas neniun ideon, kiel trovi bonan solvon por tiu situacio, sed vi, kara Marek, evidente ja havas. Do, se vi bonvolas fari ion, mi estas treege dankema, Ursula — Uniesert (diskuto) 16:04, 28 Maj. 2013 (UTC)