Malnovaj diskutoj redakti

Vidu Vikipediista diskuto:Verdlanco/Arĥivo.


Alidirektigoj redakti

Ĉu vi volas redirekti 2000 artikolojn? RK

Jes, hodiaŭ mi opinias, ke se iu persono meritas artikolon, ĉiu valida literumado de ties nomo estu ankaŭ valida (serĉebla) titolo. Se oni serĉas Warren Beatty, oni ne ricevu la mesaĝon "Vi sekvis ligilon al paĝo jam ne ekzistanta. Se vi volas krei ĝin, ektajpu sube.", oni trovu la artikolon Warren BEATTY, laŭ mi.
--VerdLanco (diskutu) 21:10, 13. Feb 2005 (UTC)
Ne, mi ne uzas iujn helpilojn. Mi kopias nomlistojn de la norvega Vikipedio kaj permane aldonas ĉi tie mankantajn nomojn. Ĉar la norvega ne majuskligas la tutan familian, la precizaj literumoj kutime ne jam troveblas en la Esperanta Vikipedio. Mi pensas, ke estas bone se troveblos ankaŭ la ne-majuskligitaj nomoj (kiel alidirektigoj).
Dankon pro la utilaj ligoj al interesaj paĝoj; mi ne konis tiujn aferojn, sed mi lernos! (Ĉu ekzistas jam ŝablono por personaj nomoj en Esperanto-Vikipedio?)
--VerdLanco (diskutu) 08:49, 14. Feb 2005 (UTC)

>(Saluton! Ĉu vi povus klarigi, pri kiu "propono pri reguloj" kaj pri kiu "nombro tri" vi parolas ĉi tie? Dankon!)

Vennligst unnskyld! La tuton de tiu ĉi eta opini-interŝanĝo vi trovas en ĉapitro 20 de Vikipedio:Babilejo. Agrablan tagon deziras Montanesko 08:46, 18. Feb 2005 (UTC)

Aha! Takk por la precizigo!
--VerdLanco (diskutu) 10:20, 18. Feb 2005 (UTC)

Пирěн?

Ҫук. Эпӗ чӑваш мар. Эпӗ Норвеги ҫынни. Эсӗ?
--VerdLanco (diskutu) 10:39, 23. Mar 2005 (UTC)

Vaŭ, Vi estas Ulf LUNDE! Mi estime salutas vin kaj petas transdoni saluton al via edzino. Diru al ŝi ke vi disputas kun P.Fiŝo el Rusio.

Vi diras tion kvazaŭ mi estus fama!  :-) Se vi konas mian edzinon, vi devas esti tiu Fiŝo, kaj do mi almenaŭ kredas, ke vi estas pli fama ol mi! (Mi ja memoras vin de IJK en Serovo en 1995!) Kiel fartas via familio? Kompreneble mi salutos de vi al mia edzino — ŝi certe soifas je novaĵoj pri vi!
--VerdLanco\(diskutu) 14:13, 8. Apr 2005 (UTC)

Belaj urboj redakti

Saluton, Mo!
Vi skribis [1]: saluton al la plej bela urbo de Norvegio!
Nun mi miras, kiu urbo estas tio?  :-) Ĉu mia naskiĝurbo aŭ mia hejmurbo?
Kaj en kiu urbo en Germanio loĝas vi?
Amike,
--VerdLanco\(diskutu) 15:54, 8. Apr 2005 (UTC)

Pardonu mi nur ĵus legis, ke vi nun loĝas en Os. Mi bone memoras pri la fiero de la enloĝantoj de Bergen ("Norges vakreste by"), kaj ankaŭ al mi tiu urbo (kaj ties ĉirkaŭaxjo) ege plaĉas, (ni ne forgesu la pluvon - ideala por filozifiumo). Pri Os mi scias nenion. Mi loĝas en Berlino. Jen ankoraŭ demandeto: Ĉu vi eble konas (aŭ scias ion pri) AKB? Mo

Jes, mi konas AKB, kiu nun loĝas en Trondheim. Ni estas ambaŭ estraranoj de NEL.
De kie vi konas ŝin?
--VerdLanco\(diskutu) 17:32, 8. Apr 2005 (UTC)

Ni estis geamikoj dum la unua duono de la 90-aj, poste la kontakto perdiĝis. Ne trovinte indikon en la reto (antaŭ iom da tempo), mi scivolis ĉu la E-movado perdis AK. Danke al via respondo mi ĵus en la retejo de NEL eksciis la malon. Mo

Intervikiado - instigo al ĉiuj redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi ligis vian artikolon Leah Isadora BEHN al la nynorsk-norvega versio, sed ne inverse (de nn: al eo:). Estas multaj vikipediistoj kiuj faras tiel, kaj domaĝas ke oni ne emas uzi kelkajn kromajn sekundojn por sciigi al alilingvaj vikipediistoj ke Esperanto vivas kaj viglas. Do, mi volas instigi al al ĉiuj: ligu viajn artikolojn kaj al kaj malal aliaj lingvoj. Mi jam uzis tro da tempo ripare postkuri aliajn... Bab 14:23, 9. Apr 2005 (UTC)

Dankon pro bona konsilo! Mi provos sekvi vian ekzemplon!
--VerdLanco\(diskutu) 18:11, 9. Apr 2005 (UTC)

Tradukaĵo de la semajno redakti

Kara Verdlanco, bonvolu rigardeti al no:Antoni Grabowski. Nunmomente (vendrede tagmeze) tie estas ankoraŭ dana teksto. (Ĉiuj tradukoj pretigitaj ĝis inkluzive dimanĉo eniras specialan META-WIKI-arkivon.) --Amike salutas 11:44, 29. Apr 2005 (UTC)

Dankon pro la atentigo, Mo! Mi klopodos traduki la artikolon al bokmål se mi havas tempon!
--VerdLanco\(diskutu) 12:33, 29. Apr 2005 (UTC)

Dankon pro via laboro por Onklo Antoni :-) Montanesko 22:09, 30. Apr 2005 (UTC)

Ne dankinde! Sed se vi scias, kiu kopiis la danan tradukon al no:, bonvolu peti, ke tiu legu m:Talk:Translation_of_the_week#Don.27t_copy_translation_candidates_to_other_Wikipedia_versions.
--VerdLanco\(diskutu) 17:45, 1. Maj 2005 (UTC)


Wikistats redakti

Hi Verdlanco, it is probably a good idea to put the language scripts on meta. Putting them on the each Wikipedia separately would be difficult for me to track changes. Actually I think to do this properly I would have switch to unicode finally, now all input is expected in html encoded chars. Often I get unicode patches anyway and have to convert these with a small perl script. To convert to unicode I will have to write a perl script that does the conversion the other way around. But I'm seriously out of time and energy, so I'll start with adding a few languages where unicode is not an issue. Cheers, Erik Zachte

Dankon pro via respondo, Erik!
--VerdLanco\(diskutu) 13:59, 28. Maj 2005 (UTC)

Interwikibot redakti

Hi,

I am sorry to hear the interwikilinks were placed in the wrong order. I'll what I can do to get the bot fixed. Regards, Quistnix 23:40, 5. Jun 2005 (UTC)

Thanks. Mind you, I didn't say which order is "wrong" or "right", I just wanted you to be aware that interwiki links are not ordered in the same way everywhere, and I don't think it should be up to a bot to make the decision.  :-)
--VerdLanco\(diskutu) 20:42, 7. Jun 2005 (UTC)

Jan-Universitato-Maria Terezia-PRETEKSTO redakti

La obstina montrado al "univerzitato" estas nur preteksto de Petro por kvereli. La komenca kialo, kial li kverelas estas, ke mi korektis "lian artikolon" pri Maria Teresia (mi proponis pripensi, ĉu Terezia ne estus terminologie pli bona solvo) KAJ ĉefe - ke estas tre diskutebla la temo, ĉu la regantino (kaj rexino de Aŭstrio kaj de Ĉeĥio ktp ktp.) estis aŭ NE ESTIS la fakta IMPERISTRINO de Sankta Romia Imperio. Pli prave oni povus paroli pri Imperiestro-edzino. La ŝlosilo al tiu ĉi historia demando estas t.n. Pragmata sankcio de Karolo la 6-a, kiu iuj kurfirstoj akceptis, aliaj ne (kaj poste kontraŭ Maria Terezia batalis). MI SUBSTRERKIS, ke Esperanto ne estu nia ludilo, ke NI NEPRE DEVAS NIAJN INFORMOJN KOMPARI KUN la informoj EN ALILINGVAJ VIKIPEDIOJ.

Vidu alnkaŭ la Diskuton ĉe la artikolo Maria Teresia kaj ĉe Vikipedisto:Petro. Thats all folks :-) --Jan 07:50, 10. Jun 2005 (UTC)

Bone. Dankon pro respondoj. Kverelu tiuj, kiuj volas.  :-)
Mi petas, ke vi ne movu tiun vian disputon al mia diskutpaĝo, ĉar la temo ne interesas min.
--VerdLanco\(diskutu) 08:12, 13. Jun 2005 (UTC)

Kio & Kia redakti

Mi vidas vian redaktaĵon en angla Vikipedio pri KIO aŭ KIA en "what's your name". Ĉu vi certas ke la korekto estas "KIA estas via nomo?", ne "KIO..."? Mi pensas ĝi estus KIO, sed mi estas komecanto. :)

Interesa demando. Ankaŭ por norvego, kio sonas en tiu frazo pli ĝuste, sed pola instruisto iam diris al mi, ke tio estas malĝuste; devas esti kia. Oni tamen ofte aŭdas ĝuste Kio estas via nomo?, do nuntempe tiu variaĵo verŝajne estas akceptata kiel same ĝusta, kaj mi fakte ne devintus korekti ĝin. (Zamenhof foje diris ankaŭ Kiel estas via nomo?, kaj foje oni aŭdas eĉ Kiu estas via nomo?.)
Ĉiukaze multe pli ofta ol ĉiuj ĉi estas la simpla formo Kiel vi nomiĝas? :-)
--VerdLanco\(diskutu) 06:08, 28. Jun 2005 (UTC)

Administra Konsilantaro redakti

Dankon pro la atentigo. Mi do korektis. --Arno Lagrange  11:47, 29. Jun 2005 (UTC)

WikiCities redakti

Saluton Verdlanco, mi rigardas la administrantojn de la WikiCities "Esperanto-Komunumo" kaj vidas ankaŭ la nomon Jimbo Wales - ĉu vere li ankaŭ scipovas Esperanton?

--Jan 14:30, 11. Aŭg 2005 (UTC)
Mi ne havas iujn indikojn, ke iu ajn el la aliaj administrantoj (Jimbo, Angela, Jasonr aŭ TerryFoote) scipovas paroli en Esperanto.
Mi pensas, ke ili aperas en la administrantolisto simple ĉar ili havas administrantoprivilegiojn.
--VerdLanco\(diskutu) 19:45, 21. Aŭg 2005 (UTC)

Gratulon redakti

Gratulon al vi, Verlanco! Laŭ UNO, Norvegio estas la plej bona lando en la mondo por vivado en 2005! Brazilo estas en la fino de listo... Roberto 02:34, 10. Sep 2005 (UTC)

Dankon pro la gratuloj! Mi tamen ne scias, ĉu eblas tiel nomi unu landon pli "bona" ol aliaj. Kvankam mi certe ŝatas loĝi en Norvegio, mi forte dubas, ke ekzemple ĉiuj brazilanoj malŝatas vivon en Brazilo!
--VerdLanco\(diskutu) 21:30, 10. Sep 2005 (UTC)

Ve! Malfeliĉe tio ne estas subjektiva! En Brazilo oni pagas 46% de nia salajroj je impostoj, sed nur 25% de la homoj scias legi (multaj homoj havas universitat-diplomojn kaj ne scias legi!) Mi estis ekslaborigata de publika universitato por fino de kontraktperiodo, sed ne rajtas unu cendon de senlabora asekuro, se mi mortos hodiaŭ, mia familio ne rajtos unu cendon de publika asekuro, mia hejmo ne havas defluejon (dum tuta mia vivo, mi vivis nur 2 jaroj en domo kun defluejo). Tio estas sufiĉa malbone, ĉu ne? Roberto 02:03, 11. Sep 2005 (UTC)

Mi bedaŭras!  :-( Al mi sonas strange, ke oni povas havi komputilon kun retkonekto, dum mankas bazaj komfortaĵoj kiel moderna necesejo ktp. Mi supozas, ke diversaj homoj (kaj diversaj registaroj) prioritatas diversmaniere!
Kie troveblas tiu UNO-listo? Mi ŝatus vidi ĝin.
Almenaŭ vi verŝajne havas pli belan veteron ol ni!  ;-)
--VerdLanco\(diskutu) 10:43, 11. Sep 2005 (UTC)

Vidu http://hdr.undp.org/. Ho mia kara, komputilo, kiel fuzilo, estas privata afero, defluejo estas publika afero. En mia hejmo, ni purigas la defluajn akvojn per privata sistemo, tute simpla, sed la plejparto de homoj ne havas sufiĉaj konoj por voli trakti sian defluan akvon, kaj la ŝtato ne faras tion. En mia regiono, 90% de domoj ne havas publikan defluejon. En multaj landoj kiel Barato, Pakistano, kaj Brazilo estas multe pli facile havigi retkonekton ol pura akvo. Retkonekto estas "simbolo" de globaligo kaj la estraroj tre ŝatas simbolojn. Ekzemple, oni diris ke grandan problemon en Brazilo estas ke homoj ne restis plu ol 7 jarojn en lernejoj, do registraro perleĝe malpermesis malaprobi lernanton. Do, hodiaŭ, oni povas resti dum 20 jaroj en lernejo kaj ne scii legi. Pli vetero, ne kredu en vojaĝprospektoj. Ĉiu en Brazilo akvo, fiŝoj, varmo, malvamo, povas mortigi vin. Vidu artikolojn pri formiko, lepro kaj kajtoj! Roberto 06:22, 12. Sep 2005 (UTC)

Pri vetero registaroj povas fari malmulton, sed pri publikaj servoj kaj leĝoj pri kajtoflugado ili ja respondecu. Se registaro ne faras sian devon, oni sciigu la popolon pri tio, kaj tiam oni espereble ne reelektos ĝin.
(Jes, mi kompreneble scias, ke ne ĉiam estas tiom simple, bedaŭrinde...)
Dankon pro la ligilo al HDR!
--VerdLanco\(diskutu) 07:18, 13. Sep 2005 (UTC)

Kategorio:Rusiaj esperantistoj redakti

Vi kreis Kategorion:Rusiaj esperantistoj. Nun bonvolu ĉiujn artikolojn korekti en tiu kategorio al Kategorio:Rusaj esperantistoj, kiu estas ĝusta. Petro 22. Maj 2006 07:03 (UTC)

Rusiaj esperantistoj ŝajnas pli ĝusta nomo por tiu kategorio. Ĝi sekvas kaj enlandan tradicion, kaj la faktaron. - Slavik IVANOV 07:52, 22. Maj 2006 (UTC)
Yekrats kaj Petro ne donis ajnan kialon por sia vidpunkto. Ŝajnas al mi, ke Yekrats simple movis la paĝon Rusiaj esperantistoj al Listo de rusaj esperantistoj sen ajna diskuto, kaj Petro kreis la kategorion Kategorio:Rusaj esperantistoj kvankam Kategorio:Rusiaj esperantistoj jam ekzistis.
Slavik almenaŭ donis kialon (eble iom bombastan) por sia vidpunkto (vidu ĉe Kategorio:Rusaj esperantistoj).
Do dume mi ne sentas bezonon movi ion de Kategorio:Rusiaj esperantistoj al Kategorio:Rusaj esperantistoj.
Se pludiskuti tion ĉi, bonvolu fari tion en Kategoria diskuto:Rusiaj esperantistoj.
--VerdLanco\(diskutu) 22:34, 23. Maj 2006 (UTC)

Esperantlingva versio de Wikitravel redakti

Saluton, Ulf! Vi proponis je la diskutejo de Wikitravel ke vi helpus kun esperantlingva versio de Wikitravel. Nuntempe ni komencas krei tian vikion; vi povas aniĝi je Wikitravel:Esperanto Wikitravel Expedition. Ĝis, --Evangelo PRODROMOU 17:17, 11. Sep 2006 (UTC)

Kartografio de vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 06:16, 28. Okt 2006 (UTC)

Mi certe ne kontrawas! Mi kontrolis, kaj vi jes trovis la ĝustan lokon.
--VerdLanco\(diskutu) 20:26, 29. Okt 2006 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Bonvolu sendi vian adreson por ricevi la premion (Monato de Vikipedio) redakti

Estimata vikipediisto,

antaŭ unu semajno mi nome de E@I kaj la vikipedia esperantista komunumo sendis al vi dankon pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" kaj gratulon okaze de via gajno de premio en ĝi. En la sama mesaĝo mi petis vin sciigi al mi vian plenan paperpoŝtan adreson al kiu ni povu la premion sendi.

Ĝis nun mi tamen vian paperpoŝtan adreson ne ricevis, kaj tio malhelpas al ni prepari la premion por vi kaj ankaŭ prokrastas la dissendon de premioj al la aliaj konkursintoj. Tial mi volas vin ĝentile peti, ke vi vian paperpoŝtan adreson anoncu al mi kiel eble plej frue, responde al tiu ĉi mesaĝo aŭ retpoŝte al marek ĉe ikso punkto net. Anticipan dankon!

Sincere,
Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:04, 8. Jun 2010 (UTC)
E@I-estrarano kaj prezidanto de la ĵurio

P.S. Se vi ĝis nun ne respondis ĉar vi hezitas malkaŝi viajn nomon kaj adreson, mi ripetas ke ni uzos ilin nur por efektivigi la dissendon de la premioj kaj nenie ĝin publikigos nek disponigos ĝin al neengaĝiĝintaj personoj. Se vi tamen plu timas pludoni viajn personajn datumojn, bonvolu kontaktiĝi kun mi kaj ni elpensos alian solvon kiel efektivigi la transdonon.

Mi havas proponon redakti

Saluton Verdlanco. Faru ni artikolon pri Lena - ŝi estis konata aktivulo de SEJM-2 kaj ĉeboksara E-movado. (kaj transdonu al ŝi saluton) P.Fiŝo§@ 09:30, 7. Jul 2010 (UTC)

Saluton, Fiŝo! Kiel vi? Mi aŭdis, ke vi antaŭ nelonge denove fariĝis patro. Gratulon pri la filo!
Mi certe ne kontraŭos tian artikolon.
Mi ne konis Jelena dum tiu frua tempo, sed mi ja povos kontribui per informoj pri ŝia vivo post 1998. :-)
VerdLanco\(diskutu) 19:17, 11 Nov. 2011 (UTC)

Hi dear Verdlanco, how are you? Are you still on WP or not? I would like to ask you some question about Chuvashian Republic, I made lot of articles about Chuvash in IT, FR, PT.

Thanks for reply

Rei Momo (diskuto) 10:10, 26 Maj. 2014 (UTC)

Saluton, Rei Momo!
Kiel vi vidas, mi malmulte aktivas en Vikipedio nuntempe. Mia edzino estas Ĉuvaŝo kaj mi volonte transdonos viajn demandojn al ŝi!
VerdLanco\(diskutu) 17:48, 13 Jan. 2015 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Verdlanco, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply