Feminismo redakti

Saluton. Mi remetis Samseksemulino, ĉar ja estas ia rilato inter la feminisma movado kaj diversaj movadoj kaj asocioj de samseksemulinoj. Kompreneble tia rilato povus esti klarigata en la redakto sed ĝi ankoraŭ ne faritas. La rubriko Vidu ankaŭ utilas ne nur por internaj fakoj sed ankaŭ por konceptoj iel rilataj.--kani (diskuto) 23:02, 2 nov. 2016 (UTC)Reply

Patrolanto reforigis la paĝon Samseksemulino. Ne devas ekzisti rilato inter politika konvinko kaj seksa orientiĝo.WarddeKock (diskuto) 09:46, 3 apr. 2018 (UTC)Reply

Etmajuskloj redakti

Saluton! Viaj lastaj redaktoj estas malfaritaj. Pri la kialo bv. legi Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Etmajuskloj. Vikiano (diskuto) 08:39, 4 feb. 2017 (UTC)Reply

Javier Alcalde redakti

Saluton, kiel vi scias lian naskiĝdaton? --KsaveroEO (diskuto) 20:16, 26 mar. 2018 (UTC)Reply

Saluton. Mi ne scias lian naskiĝdaton. Vi povus vidi se vi alklakus la informkeston, ke neniu dato estas notita. Mi pensas ke tiu dato estas resulto de eraro en la informkestkodo. --WarddeKock (diskuto) 07:49, 27 mar. 2018 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Nederlandaj partioj redakti

Saluton. Mi supozas, ke vi devus aldoni (por estontaj artikoloj) Nederlando aŭ nederlanda partio interkrampe en la titoloj de la artikoloj. Povus esti similnomaj partioj en aliaj landoj.--kani (diskuto) 11:42, 30 apr. 2018 (UTC)Reply

Bona ideo! --WarddeKock (diskuto) 12:48, 30 apr. 2018 (UTC)Reply

Biografio redakti

La hungara nomformo estas mala, tial la enkonduka frazo iomete diferencas. Tiun stilon mi ĉerpis el alia biografio kaj iomete mi pluevoluis ĝin. Ĉe mi la enkonduka frazo estas almenaŭ 2 frazoj. Tial ĝi estas pli bone komprenebla por komencantoj. Mi vidis en alia artikolo, ke grava informo mankas, ĉar la enkonduka frazo estas tro komplika. Malofte estas ĉe mi eĉ 3 frazoj. Do mi faris en la unua (aŭ la unuaj du) frazo informon pri la nomo kaj profesio. En la lasta enkonduka frazo estas naskiĝaj kaj mortaj informoj. La kuntiro ofte farus vortoserpenton. Eventuale ne ĉiam estus vortoserpento, sed mi estas konsekvenca en tio.

Mi ĉiam skribas la kutiman (eŭropan) kaj la hungaran vortordojn, tiel la majusklonomoj estas superfluaj. Pli komplika estas la triopa kaj kvaropa nomo, tiam mia sistemo estas pli glata, ol la majuskla. La majusklo donas informon nur lege, la hungara vortordo ankaŭ voĉe. Nur tiom estas la diferenco. Tio estas nekutima por nehungaro. Mi deziras al vi plian agrablan legadon. --Crosstor (diskuto) 13:57, 14 maj. 2018 (UTC)Reply

Van Straaten redakti

Mi supozas ke Jolante kontaktis vin pri van Straaten , kaj ke vi do posedas foton kaj manskribon de li. Ĉu vi ne povus havigi al mi skanon de foto kaj teksto, por aldoni al la artikolo en Vikipedio.... Aŭ... Ankaŭ vi mem povos eble aldoni ilin al la artikolo? Ni ja vere ne honoras, eĉ ne dece traktas niajn pionirojn! Kore, petro@esperanto.be

Petro Hata (diskuto) 08:59, 23 dec. 2018 (UTC)Reply

Mia nomo estas Desmet ... sed viki ne akceptis ĝin (jam ekzistis?) tial mi uzas edzinan nomon. Petro Hata (diskuto) 09:01, 23 dec. 2018 (UTC)Reply

Dua mondmilito redakti

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:36, 20 feb. 2019 (UTC)Reply

Administranta baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 10:22, 6 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:57, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Dreves Uitterdijk redakti

Saluton, vi ĵus malfaris mian redakton ĉe Dreves Uitterdijk. Sed mi forigis la priskribon de la foto, ĉar ĝi ne plu validas: Mi alŝutis novan foton, kiu prezentas lin ĉ. 1930, ne en 1906. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 09:30, 19 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton Wierzbowski, vi (verŝajne senintence) ankaŭ forigis multe da kodo je la fino de la paĝo, inkluzive fontojn kaj katagoriojn. Via kontribuo estis -713 bitoj. Kompreneble mi konsentas pri la foto kaj dankas vin pro tio. — Warddekock 09:40, 19 jun. 2019 (UTC)Reply
Ho ve! Certe senintence, pardonu pro la misfaro. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 09:49, 19 jun. 2019 (UTC)Reply
Estas tute bone, kamarado Vjeĵbofski. Havu bonan tagon! — Warddekock 10:00, 19 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:42, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Pri Lanti redakti

Hej kamarado,

Mi vidas ke interesas al ci historio, lanti, kaj livista politiko ĝenerale. Antaŭ kelkaj monatoj k-do Pŝemek afiŝis la verkon de Lanti «naciismo» , kiu ne estis kompleta. Mi poste aldonis la mankajn partojn sed, pro tio ke mi redaktas ekskluzive per smartfono kaj tabulo, mi ne facile sukcesis bone enpaĝigi la enhavon. (Jen la tiukoncerna ligilo: https://eo.m.wikisource.org/wiki/Naciismo). Se intersas al ci diskuti rilatan projekton de SAT bv sugesti rimedon diskuti pri tio private. Ĝis ĉiam, Pauchjo (diskuto) 10:25, 22 nov. 2019 (UTC)Reply

Kara, bonvolu pardoni min pri ne reagi, mi estis okupata kaj poste forgesis. Eble ni povus trovi parolmanieron ekster Vikipedio. Bonvolu sendi al mi mesaĝon per ĉi tiu ligilo. — Warddekock 11:38, 19 jan. 2020 (UTC)Reply