i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Wierzbowski!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 08:23, 30 jul. 2018 (UTC)Reply

Administra baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 08:42, 3 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:45, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:25, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Henryk Sienkiewicz redakti

Estimata! Por verkistoj, bonvolu NE ŝanĝi de {{Informkesto verkisto}} al {{Informkesto homo}}. La informkesto por verkisto havas plurajn plibonigojn kiujn tiu por homo ne havas, ekz-e specialan indikon por Nobel-premiito, kaj eblecon aldoni informkesterojn (videble interalie ĉe Isidoro de Sevilo). Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 09:10, 15 jul. 2019 (UTC)Reply

En ordo. Mi trovis la ŝablonon Informkesto verkisto donanta malpli multajn informojn, kiujn Informkesto homo aŭtomate prenas ĉe Vikidatumoj. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 09:12, 15 jul. 2019 (UTC)Reply
Bone. Kiuj estas la informoj el Vikidatumoj kiujn {{Informkesto homo}} donas, sed kiuj mankas ĉe {{Informkesto verkisto}}? Mi kredis ke "verkisto" donas ĉiujn kiujn "homo" ankaŭ donas. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:00, 15 jul. 2019 (UTC)Reply
Mi pensas, ke mi misrigardis – efektive ankaŭ la verkista ŝablono prenas necesajn vikidatumaĵojn. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 06:57, 16 jul. 2019 (UTC)Reply

Anna Weinstein redakti

Saluton. Mi supozas, ke la Anna Weinstein de Weinstein-anna.jpg estas alia Anna Weinstein. Se ne, oni povas meti la bildon kaj kongruigi la informon.--kani (diskuto) 18:12, 8 jun. 2020 (UTC)Reply

@Kani:: Temas pri alia persono; la esperantistino loĝis en Varsovio, kaj ŝia fraŭlina nomo estis Ruff, ne Neufeld. Bedaŭrinde, pri nia Anna Weinstein ĝis nun mi trovis neniujn informojn krom kelkaj mencioj en gazetoj. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 19:12, 8 jun. 2020 (UTC)Reply
En ordo.--kani (diskuto) 19:25, 8 jun. 2020 (UTC)Reply

Kiel voĉdoni por vi?--Alifono (diskuto) 21:35, 6 dec. 2020 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Wierzbowski, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

Pollando redakti

Saluton. Mi venis al tiu artikolo Pollando laŭ alfabeta ordo en plej altkategorie havendaj artikoloj kaj dum la lastaj tagoj iom plibonigis ĝin, bluigis kaj bluigos ligilojn ktp. Nun mi vidas, ke en ĉapitro Literaturo estas multaj ruĝaj ligiloj de verkistoj, kiujn mi ne konas. Mi kontaktas la tri laŭnome polajn vikipediistojn kiujn mi konas (Sliwinski, Wierzbowski kaj Mazurkiewicz) por demandi ĉu iu bonvolos bluigi almenaŭ iun aŭ kelkajn el tiuj aŭ resendi la peton al iu alia vikipediisto kiu povus fari tion. Ĉiuokaze, kiam mi alvenos al tiu ĉapitro, ankaŭ mi bluigos, sed aprezos helpon. Tamen bv ne redakti la artikolon Pollando mem, ĉar mi multe prilaboras ĝin kaj pro tio lasis la averton "redaktata". Kiam mi ne plu laboros tie, mi forigos la averton kaj estos via vico korekti, ampleksigi, ktp. Dankon. Amike.--kani (diskuto) 11:40, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Saluton! Nu, volonte mi verkos, aŭ prefere esperantigos, artikolo(j)n pri pola(j) verkisto(j). Vi povas kalkuli je mia ioma helpo. Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 12:10, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Nu, elektu. Mi komencos bluigi muzikistojn kaj poste se vi ne kontraŭos mi startos per la plej frue aperintaj.--kani (diskuto) 21:58, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Mi ĵus kreis Stanisław Jerzy Lec Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 13:44, 27 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Dankon pro via helpo. Mi plue bluigis verkistojn el supre. Nun mi jam alvenis al la 20-a jarcento kaj sekvis de malsupre ĝis ni kuniĝos aŭ mi mem finos la taskon. Ĉiuokaze pli necesa estas la bluigo de du ruĝaj ligiloj malsupre ĉe Tramoj, ĉar tion mi ne povos fari ĉar ili estas nur en pola aŭ germana, kiujn mi ne scipovas. Se ne, ne gravas, ĉar mi simple povos forigi la krampojn por ke ne restu ruĝaj ligiloj antaŭ kandidatigi la artikolon al statuso de leginda artikolo.--kani (diskuto) 23:34, 29 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Saluton kaj dankon pro kunlaboro. Nun restas nur kvar ruĝaj verkistoj, plus du ruĝaj ligiloj malsupre ĉe Tramoj. Mi tie ne povas labori ĉar mi konas nek la polan nek la germanan. Do, la demando estas ĉu vi povas fari tion en venontaj tagoj aŭ simple oni povas forigi la krampojn. Pli urĝe estas ke ĉe Tadeusz Konwicki mi tradukis la titolojn de la verkoj pere de aŭtomata tradukilo, sed mi dubas ĉu mi bone faris. Ĉu vi povas kontroli, ĉu ĉio estas en ordo? Dankon. Mi atendos vian respondon por kandidatigi la artikolon al statuso de leginda artikolo. Dankon pro ĉio.--kani (diskuto) 01:04, 31 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Saluton. Finfine mi forigis la krampojn de la ankoraŭ ruĝaj ligiloj. Se vi iam deziras krei tiujn artikolojn, simple remetu la krampojn. Mi urĝe faris tion por kandidatigi la artikolon al statuso de leginda artikolo. Poste oni devas atendi tri semajnojn ĝis la fermo de la baloto. Se vi konsentas, vizitu la balotejon. Dankon pro ĉio.--kani (diskuto) 00:54, 3 sep. 2022 (UTC)Reply