Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Yekrats
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

Arkivo: Arkivo 1 (2004-2005), Arkivo 2 (2005-2006), Arkivo 3 (2007), "batalo" Arkivo 4 (2007) Arkivo 5 (2008) 6 (2008) 7 (2008) 8 (2009) 9 (2010)

Ŝablono:Informkesto tertremo redakti

Saluton, Yekrats. Mi ĵus alinomigis vian novan ŝablonon al {{Informkesto tertremo}} por alĝustigi ĝin al la iam de mi proponita nomskemo por informkestoj. Krome mi aldonis al ĝi la du CSS-klasojn kaplinio kaj io. Detalaj informoj pri tio troviĝas sur la paĝo Vikipedio:Informkestoj. Kore --Tlustulimu 20:22, 16. Jan 2010 (UTC)

Tre bone, dankon. Mi ne havis la ŝpartempon por alĝustigi ĝin. -- Yekrats 23:20, 16. Jan 2010 (UTC)

Forigo de "Specoj de stelamaso" redakti

Kvankam forigita, tiu artikolo restis dezirata (11-a en la "speciala:Dezirataj paĝoj" pro gia ĉeesto en ŝablono). Mi opinias, ke tia paĝo devas enteni kaj la klasifikon de la malfermitaj stelamasoj, (malĉeestanta en la artikolo malfermita stelamaso) kaj tiun de la globaj stelamasoj. (la en:Shapley–Sawyer Concentration Class)
Mi rekreis ĝin, kun ambaŭ klasifikojn: ĉu ĝi ŝajnas taŭga ? --Jean-François Clet 09:37, 18. Jan 2010 (UTC)

Ĝi ŝajnas bone kaj taŭge al mi! -- Yekrats 12:19, 18. Jan 2010 (UTC)

ŝablono:Tertremo redakti

Saluton, vi komencis krei ŝablonon pri tertremo. Ĉar mi konjektis, ke neniu plu daŭrigos en ĝi por fini la ŝablonon, mi reverkis ĝin tute kun dokumentado. Sed ial ne aperas la ŝablono, eĉ ne en la paĝo pri tertremo en Haitio. Ĉu vi povus rigardi, kio estas fuŝa? Dankon. Zuazua 10:23, 2. Feb 2010 (UTC)

Tre bone! Dankon pro via bona laboro. -- Yekrats 10:47, 2. Feb 2010 (UTC)
Nun la ŝablono funkcias. Zuazua 11:41, 3. Feb 2010 (UTC)

Forviŝitaj bildoj redakti

Saluton, Yekrats. Mi ĵus vidis, ke vi forviŝis bildojn miajn el la artikolo Kastelo de Léhon. Kiam mi alŝutis ilin, mi eble ne donis la ĝustajn informojn, sed mi havis la rajton aldoni tiujn bildojn. Estus pli facile, se vi sciigus min pri tio antaŭ ol simple forviŝi ilin! Ĉu vi bonvolus restarigi ilin kaj aldoni la necesajn informojn aŭ klarigi al mi, kiel mi faru tion. Se estas aliaj artikoloj el kiuj vi forviŝis bildojn bonvolu informi min pri tio. Amike, Bea 13:23, 2. Mar 2010 (UTC)

Necesus, ke mi revidu la bildojn. Iujn mi mem faris, aliaj estis de la turisma oficejo, kiu rajtigis min enretigi ilin kaj uzi ilin en Vikipedio. Bea 15:48, 2. Mar 2010 (UTC)

Mi ĵus vidis, ke vi jam remetis la bildojn. Mi kontrolis kaj ili ĉiuj estas de la turisma oficejo. Ĉu vi povas aldoni la korespondan ŝablonon aŭ diri al mi kiun uzi? Antaŭdankeme, Bea 15:51, 2. Mar 2010 (UTC)

Kiel mi jam diris, mi petis la permeson antaŭ ol enretigi ilin al turisma oficejo, kaj ili volonte kaj plezure donis ĝin. Bea 22:55, 2. Mar 2010 (UTC)

Mi bedaŭras, Yekrats, sed ne havas skribaĵon pri tio. Mi vizitis la kastelon kaj ricevis aŭ aĉetis - mi ne plu memoras gvidlibreton. Poste mi vidis la respondeculinon kaj ŝi konsentis, ke mi enretigu la bildojn kaj desegnaĵojn. Bonvolu ne diru, ke necesos reiri por peti skribitan rajtigilon! Bea 13:35, 3. Mar 2010 (UTC)

Piv kovrilo redakti

Saluton, bonvolu atendi iomete antaŭ froĵti tiun bildon, tio permesos min peti la permseson al Sebastian Erard Dankon--Jonathaneo 19:34, 5. Mar 2010 (UTC)

Sebastian permesas la liberan uzon de tiu ĉi bildo laŭ mesaĝo ke mli ricevis du tagoj antaŭe. Ĉu vi necesas alia aĵo?

Protekto de diskutpaĝo redakti

Mi rimarkis, ke nia kompatinda amiko atakis ankaŭ vian diskutpaĝon. Mi hodiaŭ, post atako lia, simple protektis mian kontraŭ anonimaj redaktoj. Se okazos atako per gantpupa konto, mi eĉ tute protektos mian vikipediistan paĝon (la diskutpaĝon tamen ne).

Eble ni pripensu protekti almenaŭ la personajn vikipediistajn paĝojn. Normale nur la posedanto de la konto redaktu ilin, ĉu ne?

Umbert' 21:49, 14. Mar 2010 (UTC)

Tia bubema atako estas facile kontraŭigita, kaj donas al mi alian IP-adreson por forbari. Se mi ĝeniĝus, mi protektus mian paĝon, sed mi preferus ne. Tamen, verŝajne estus bone protekti la vikipediista paĝi mem. Dankon pro la averto. Kore salutas Yekrats 21:58, 14. Mar 2010 (UTC).

IP-bloko redakti

Saluton, Yekrats. Mi ĵus trovis interesan paĝon por administrantoj, nome http://toolserver.org/~chm/blockcalc.php. Do ĝi kalkulas la kodon por bloki tutan IP-blokon. Tiam oni ne devas bloki unuopajn adresojn, ĉar tio eble daŭrus tro longe kaj la IPulo povus vandali ŝanĝante al alia adreso el la sama IP-adresobloko. Kore --Tlustulimu 23:09, 14. Mar 2010 (UTC)

Tre bone! Mi vidis la amasforbarojn, sed mi ne sciis kiel ili estis kalkulitaj. Dankegon. Yekrats 23:36, 14. Mar 2010 (UTC)

Alinomado fare de administranto redakti

Saluton, ĉu vi povus alinomi pulvopafilon al pafarmilo (oni devas forigi la nunan titolon pro alinomado), ĉar tiel ĉi tiuj ĉi specoj de armiloj nomiĝas laŭ PIV; mi esperas, ke PIV ekzistis pli baldaŭ ol ReVo. Dankon. Zuazua 13:21, 15. Mar 2010 (UTC)

Simbolo de Impeto redakti

Yekrats, saluton! Vi forigis dosieron Simbolo de Impeto, ĉar ĝi estis neuzata. Tamen ĝi ilustris artikolon Impeto - mi mem ĝin metis tien. Bv klarigu. P.Fiŝo 18:36, 16. Mar 2010 (UTC)

Per kursivo skribataj filmoj en kategorioj redakti

Saluton, kion vi pensas pri per kursivo skribataj kategorioj de filmoj, kantoj aŭ aliaj titoloj skribitaj per Esperanto, kiuj estus alidirektiloj al origina titolo? Mi faris tion ĉe kelkaj ĉeĥaj kaj usonaj filmoj, estas ĉi tie ankaŭ filmoj de azia fonto. Mi opinias, ke la kursivo estus bona solvo por tiuj ĉi titoloj. (ekz. Glaciepoko 3: Origino de Dinosaŭroj). Vidu ankaŭ Kursivo en kategorioj. Zuazua 07:09, 17. Mar 2010 (UTC)

Tiu eble estus bone alternative. Tamen -- iuj kategorioj ne tradukiĝas bone. Ekzemple, The Lion King II: Simba's Pride, la vorto "Pride" estas vortluda, kaj povas signifi "fiereco" aŭ "leonaro". (Jes, ĝi estas stranga dusignifa vorto en la angla!) Mi suspektas ke pluraj aliaj ekzemploj ekzistas. Kore salutas Yekrats 10:44, 17. Mar 2010 (UTC).

Pri la majuskloj de Pliigita realo redakti

Saluton, Yekrats! Via konsilo estas bona. Tial mi sekvis ĝin kaj mi ŝanĝis tiun majusklon kaj en la titolo kaj en la aktikolo. Ĝis! Ordnascrazy 17:04, la 30a Marto de 2010 (UTC)

Pri la origino de la dosiero: $Luno (filmo) - esperanta versio.jpg redakti

Saluton! Pri la origino de tiu ĉi dosiero mi scias vere malmulte. Mi ne konas tiun, kiu realigi ĝin. Mi komprenas la tuta afero pri la kopirajto, sed mi ne pensas ke tiu foto povas esti problemo. La produktoroj faris nenion por almenaŭ krei la subtitolojn por esperantistaro, do verŝajne ili eĉ ne sciu tion, kio estas Esperanto. La nomo ankaŭ estas tute malsimila al la origina. Krome, kiam mi vidis ĝin unuafoje, tuj mi ŝatis ĝin. Pripensu ĉi tion antaŭ forigi la bildon. Ordnascrazy 17:16, la 30a Marto de 2010 (UTC)

Saluton, Yekrats! Bone, mi tute komprenas la situacio. Tial, se la bildo ankoraŭ ne estas forigita, mi tuj forigos ĝin, anstataŭigante ĝin per alia ĝusta bildo. Mi volas danki vin pro via laboro, kaj pro la tempo, kiun vi perdis por klarigi ĉi tiun situacion al mi. Kore, Ordnascrazy 15:21, la 8a Aprilo de 2010 (UTC)
Mi tute ne scias kiel forigi bildon. Mi jam ŝanĝis la artikolojn (kaj Luno kaj Paranormala Aktiveco), sed mi ne scias kiel forigi la bildojn, kiuj estis alŝutitaj. Ĉu sole Vikipedio povas forigi ilin? Dankon Ordnascrazy 15:47, la 8a Aprilo de 2010 (UTC)
Nenia problemo. Mi povas forigi ilin. Tia funkcio estas rajto de administranto. -- Yekrats 15:26, 8. Apr 2010 (UTC)

Alinomado de administranto redakti

Saluton, ĉu vi povus alinomi pugon je gluteo? Gluteoj estas anatomia nomo por du muskolaj masoj, kontraŭe al tio la pugo estas popola esprimo por postaĵo. Dankon. Zuazua 15:56, 6. Apr 2010 (UTC)

Mi konsentas ke la artikolo nomiĝu gluteoj (aŭ gluteo, depende de la kutimo trakti en la vikipedio korpopartojn kiuj kutime aperas duope), se ĝi nun priskribas anatomie la korpoparton. Eventuale, se oni iam poste havus artikolon aparte pri gluteoj ĝenerale anatomie kaj pri tiuj de la homo, tiam la duaj povus nomiĝi postaĵo kio laŭ PIV estas la gluteoj ĉe homo. La vorto pugo laŭ PIV estas simple sinonimo al postaĵo, kaj popola/vulgara, do enciklopedie ĝi estu prefere nur alidirekto al io alia. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:01, 7. Apr 2010 (UTC)
Mi ne kontraŭas ĉi tian ŝanĝon, sed mi ne havas la ŝpartempon ĉi-momente. Bonvolu peti ĉe la diskutejo. -- Yekrats 13:14, 8. Apr 2010 (UTC)
Mi demandis en Diskutejo, se vi ne havas tempon por du aŭ tri klakoj. Mi ne plu ĝenos vin per tiuj ĉi administraj faroj. Zuazua 17:43, 8. Apr 2010 (UTC)
Ne estu malĝentila. Fakte, vi mem povas fari ĉi tiun taskon per simpla kopiado kaj gluado de la tekston. -- Yekrats 17:46, 8. Apr 2010 (UTC)
Kio estas malĝentila? Ke mi plenumis vian peton? Stranga. Kial mi devus fari tion per tia maniero, se por tio ekzistas alia metodo kaj tiun ĉiokaze povas fari nur administranto. Zuazua 17:55, 8. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Forigita diskuto redakti

Bonvolu restarigi diskuton pri la plej longaj vortoj. Anstatŭ forigi ĝin vi devintus legi la paĝon mem, kie tiu frazo, ne vorto, estas. Jujijo 13:56, 10. Maj 2010 (UTC)

Oni diskutas en diskutoj, ne forigas ilin, estimata sinjoro. Eĉ se ĝi ŝajnus por vi stranga, tiu Iuskribis,keKukomanĝantagefrenezulunujaresperantokursojnestaslaplejlongavortoenEsperanto.Ĉuvere?, vi povas diskuti. Sed vi prefere forigis ĝin. Stranga maniero en tiu ĉi lingva sekcio de Vikipedio. Jujijo 14:02, 10. Maj 2010 (UTC)
Mi forigis ĝin ĉar mi ne povis legi ĝin sen interspacoj. Tamen mi povas restarigi ĝin. -- Yekrats 14:04, 10. Maj 2010 (UTC)

Saluton! redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 19:58, 15. Jun 2010 (UTC)

Pri WikiTrans redakti

Estimata kolego administranto de Vikipedio !

De kelkaj semajnoj estas forta interesiĝo por la aŭtomata traduko de la angla vikipedio farita de WikiTrans.

Hodiaŭ baldaŭ troviĝos preskaŭ unu miliono da artikoloj en WikiTrans, aŭtomate tradukitaj el la angla. Ili preskaŭ ĉiukaze estas pli ampleksaj ol tiuj de la esperanta vikipedio (kiam tiu lasta ja enhavas ĝin). La aŭtomata traduko entenas iom da eraroj, tamen la tekstoj estas ĝenerale sufiĉe kompreneblaj. Ligilo al la originala helpas por komprenantoj de la angla forigi miskomprenojn.

Kiel la Esperanto-vikipediistaro rilatu al WikiTrans ? 1) Ĉu iam enporti la tutan entenon en vikipedion kun markiloj por sciigi ke temas pri aŭtomata traduko ĉu ne jam ĉu nur parte ĉu plene reviziita)? Vidu Kalmuka lingvo. Enporti la tutan materialon oni certe povus fari aŭtomate, ĉu rekte en la artikolspacon, aŭ en specialan nomspacon "WikiTrans" kiu signus ke temas pri reviziinda materialo. Tamen plena homa revizio de tiel abunda materialo certe estas tre multe super niaj nunaj homaj fortoj de Esperantistoj/Vikipediistoj. Tamen jam iuj legantoj atestas ke ili nun preferas viziti paĝojn en WikiTrans prefere ol en Vikipedio, malgraŭ la malavantaĝoj de maŝintraduka lingvo.

2) Ĉu ligadi el vikipediaj artikoloj 2.1) al samtemaj en WikiTrans (vidu ekzemple Akana lingvo) . Por tio mi pretigis parametron WT en Ŝablono:Projektoj 2.2) kaj el ruĝaj ligoj (vidu ekzemple Akanaj lingvoj) ? Por tio mi pretigis ŝablonon Ŝablono:WT

3) Ĉu nur provizi serĉilon en la vikipedia seĉilo. Mi enmetis linion kiu tekstas :

   * Krei la paĝon "Serĉi ion ajn" en ĉi tiu vikio!
   * Serĉu la artikolon Serĉi ion ajn en WikiTrans (maŝintraduko de la anglalingva Vikipedio). 

Mi ekrilatis kun S-ro Eckhard Bick, kiu gvidas la projekton por pritrakti kiel ligi Vikipedion kun la WikiTrans. Jam ekestis diskuto en la babilejo: ĝi nun troviĝas je Vikipedia_diskuto:WikiTrans. Mi ŝatus havi vian opinion kiel pli ĝuste reagi al la promesplenaj eblecoj kiujn montras WikiTrans, por antaŭenirigi la debaton kaj iam alpreni decidojn celante eluzi la materialon de WikiTrans por plialtigi la nivelon de Vikipedio.

Arno Lagrange @ 15:37, 7. Jul 2010 (UTC)

Saluton kaj dankon redakti

Kara sinjoro Starkey, mi tre dankas al vi ke vi ebligas pluredaktigadon de artikolo pri Ashford, mia hejmurbo. Mi ĝojas ke vi, sperta vikipediisto redaktis kaj aldonis viajn komentojn. Mi ja estontece agos al via konsilo utilega pri la ĝusta formatado. Ankaŭ al mi plaĉas via ideo, traduki la poeziaĵon. Tion mi faros, kiam mi havos tempon. Mi ankaŭ ŝatus plenumi la tradukadon, kion mi espereble faros dum la venontaj semajnoj. Ĉiam dankeme amike Ĝejko (Jake Pentland)

Estis mia plezuro! -- Yekrats 12:31, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Shipping Forecast: Forigo de ligilo al Esperanta artikolo redakti

Saluton! Mi turnas min al vi, char vi iam kontrolis la artikolon eo: Marveterraporto. Intertempe mi de tie metis alidirektilon al la artikolo eo: Marveterservo kaj Shipping Forecast. Ghi pli bone akordas kun la angla artikolo en: Shipping Forecast. Sed de tie oni forigis la ligilon al la Esperanta artikolo; vidu ankau http://en.wikipedia.org/wiki/Talk:Shipping_Forecast#Why_has_the_link_to_the_Esperanto_article_been_removed.3F . Bonvole helpu, ke la ligilo al la Esperanta artikolo re-estu. Dankon.--Onklo 17:11, 2. Sep 2010 (UTC)

Uzanto:Yekrats/Pluaj 1000 artikoloj redakti

Saluton, Scott. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la paĝon Uzanto:Yekrats/Pluaj 1000 artikoloj. Sed la titolo devus esti Uzanto:Yekrats/Pliaj 1000 artikoloj. Estas ja senco diferenco inter "plu" kaj "pli", kvankam multaj naciaj lingvoj por ambaŭ uzas la saman vorton. La vorto "plu" ja rilatas al kontinuigo de iu ago, dum ke "pli" povas stari kune kun nombroj (eĉ se sekvas substantivo) kaj gradigas adjektivojn. Amike --Tlustulimu 21:17, 21. Sep 2010 (UTC)

Dankon, mi miskomprenis la vorton! -- Yekrats 12:44, 22. Sep 2010 (UTC)
Salut'! Ŝajnas, estas diversaj listoj, aŭ ili ŝanĝiĝas. Mi faris 30mil bitokoj la telefonon, kiun poste mi ne trovis en listo de 1000 havendaj artikoloj (la verda globo-simbolo restis en la Eo-versio). Mi supozis, ke telefono eliĝis el la listo, tial mi nun aldonis ĝin al la dua listo. Mi aldonos geografiaĵojn kontrolitajn al la 2-a listo.--Crosstor 07:21, 25. Sep 2010 (UTC)

Kara! ĉu vi bonvolos provlegi en:Serio Oriento-Okcidento kaj en:Sinha_Laksmiswar kiujn mi laste kreis ? Ili estas artikoloj kiujn mi kreis kiel sekvo de Projekto:Vizaĝoj kies celo estas ne nur kolekti jam ekzistantan materialon pri "vizaĝoj" de la Esperanto-movado, sed ankaŭ instigi al ties etendo: novaj artikoloj en diversaj lingvoj pri la plej eminentaj el niaj vizaĝoj. Kore antaŭdankas Arno Lagrange @ 15:20, 27. Sep 2010 (UTC)

Absolute provlegota baldaŭ. Kore, Yekrats 15:21, 27. Sep 2010 (UTC).
Egan dankon AL @ 20:51, 27. Sep 2010 (UTC)

2-a listo redakti

Unue mi ĉerpis el la atlaso, kie estis gravaj landoj kaj urboj sen esti en la 1-a listo. Poste mi aldonis iom da hungaraĵoj, ekz. Petőfi (li estis tre grava poeto), baldaŭe mi trovos ankaŭ aliajn.--Crosstor 11:43, 8. Okt 2010 (UTC)

Kore dankas vin Yekrats 12:41, 8. Okt 2010 (UTC)
Escepte unun ĉiuj estas bluaj, do tie vi informiĝu. Se tio ne sufiĉas, konkrete mi petas demandon. Ili estas tiuj, kiuj tre gravas laŭ Famaj hungaroj. Crosstor.

Peritecioj de Epichloë typhina en Bromus erectus redakti

Kara Yekrats, En la bildo (artiklo Bromus erectus)ne estas ne Peritecioj (sed stromo) nek ''Bromus erectus'' (sed Dactylis glomerata). Kial vi anstataŭi la bildon? --pino 19:09, 22. Okt 2010 (UTC)

Dankon pro la konstato. Mi forviŝis la maltaŭgan foton. Mi klopodas purigi la permesilojn de dosieroj, kaj tiu bildo restis sen permesilo dum pluraj jaroj. Mi volis trovi taŭgan foton anstataŭigi ĝin en la Komunejo, sed malsukcesis. -- Yekrats 19:22, 22. Okt 2010 (UTC)

Mi havas tute nenian informon pri la bildo alŝutita de Ekstazo (d k RK @). Mi do alŝutis alain kiun mi fotis mem. Arno Lagrange @ 15:26, 28. Okt 2010 (UTC)

Dankegon!!! -- Yekrats 15:31, 28. Okt 2010 (UTC)

Revizianto redakti

Saluton Scott: ĉu vi pensas ke mi povas iĝi revizianto? Teorie mi povas fariĝi tio ĉar respektas ĉiujn kondiĉojn. Amike. --Fiorix F1  15:00, 4. Nov 2010 (UTC)

Absolute tuj ĉi-momente! :-D -- Yekrats 15:25, 4. Nov 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Taŭgaj ŝablonoj por bildoj redakti

Saluton Yekrats, mi dankas pro viaj indikoj, sed vere komprenas nur malmulton al tiuj aferoj pri kopirajto de bildoj. Kutime mi uzis bildojn el aliaj vikipedioj kaj indikis en la teksto la devenon de la bildo. Verŝajne nun mi ne plu aldonos bildojn, ĉar la afero estas tro komplika al mi. Antaŭ ol forviŝi bildon mian, bonvolu averti min kaj se eblas proponi, kion mi enmetu, au mem ŝanĝu la indikon. Antaŭdankeme, Bea 09:19, 12. Nov 2010 (UTC)

Kara Bea, ja kopirajto estas kompleksa afero. Mia fako estas kontrakto-leĝo ĉe universitato, do mi eble estas pli pasia pri la temo ol multaj uloj. ;-) Mi pardonpetas pri antaŭa subita forviŝo de bildoj -- sed la avertanta ŝablono estis metita en bildoj antaŭ pli ol kvar (preskaŭ kvin) jaroj en januaro 2006.
Estas miskoncepto en la TTT ke iu ajn bildo estas uzebla de ĉiu ĉie ĉial, sed tiu ne estas vera. Malgranda institucio (aŭ individua persono) povas uzi bildon por nekomerca kialo, virtuale nevidebla de la leĝo, sen timo de multkosta proceso... pro "justa uzo" ĝenerale, sed pli probable pro individuo ne estus riĉa celo de mongajno. Nu, granda institucio kiel Vikipedio estu multe pli zorga. Ĝi havas monon, kaj mondvasta atingo. "Justa uzo" de Usono povas esti fantazio alilande. Mi ne estas spertulo pri leĝo ekster Usono (kaj apenaŭ nenia spertulo en Usono) sed mi suspektas ke ie estas loko kie justa uzo ne estas respektita leĝo. Do, mi mem kontraŭas la permeson de "justa uzo" ĉi tie, sed mi kompromisas kaj sincere ne volas polemikan vikimiliton pri la afero! :-D
Do, se foto/bildo estas farita de Vikipediisto de publika loko kaj li/ŝi indikas ke la bildo estas uzebla ĉie ĉial, ĝi estas ĝenerale tute taŭga. En iuj areoj (inkluzivante en mia lando Usono), fotoj de statuoj kaj artoĵoj estas malpermesitaj. Ankaŭ, la fotanto nepre respektu la individuan ordinaran rajton de homa privateco. Pli konfuzeme, leĝoj varias laŭ landoj.
Estas plia problemo, se la vikipediisto forgesas enmeti en la foto la originon de la foto kaj rajtojn de uzo de Vikipedio kaj ekstere. Ĉu foto estas nemarkita, iu devas diveni la intencon de la alŝutinto. Ĉu la foto estas ja farita de alŝutinto? Ĉu la temo de la foto laŭleĝa? Ĉu la uzo estas permesita ĵus en Vikipedio aŭ ekstere? Iufoje, pli simpla estus uzi liberan bildon el la Komunejo ol peti la alŝutanton pri detaloj. Obligi tiun problemon plurmile per centoj da vikipediistoj, kaj la leĝopensulo kapdoloriĝas!
Ho, ve, tiu estis longa respondo de simpla demando. Se vi havas pliajn demandojn, mi provos respondi pli koncize! Kore dankas Yekrats 16:39, 12. Nov 2010 (UTC).

Yekrats, mi ne komprenas kial vi obstine kontraŭas la artikolon pri Kastela Respubliko. Mi faris multajn ŝanĝojn en la artikolo kaj ĉio kio restas estas tute kredinda kaj vera. Se la datumoj ne havas ligilojn tio signifas ke ni ankoraŭ estas nova grupo sen multaj informoj en diversaj lokoj por povi pravigi aŭ certigi tio kion ni diras. Se vi iom trarigardas nian e-vikipedion vi konstatos kaj tion vi mem scias ke multegaj artikoloj pri tre gravaj aferoj havas dubindajn aŭ senreferencajn datumojn kaj nenio okazas, kial do, tio kontraŭ Kastela Respubliko? -- Andy 15. Nov 2010 18:05 (UTC)

Kara Andy,
Mi mem estas verkisto de kartludoj, sed mi neniam uzus Vikipedion por ekredakti pri mian propran eldonitan ludon, ĉu ĝi indas aŭ ne. Mi estas la ĉefulo de mia ludfirmao, do eble mi estas partie kaj pasie subtena di ĝi. ;-) Mi ne volus Vikipedio por tia memreklamado. Mi opinias ke vi uzas Vikipedion por reklami vian projekton.
Vi kaj viaj karaj amikoj simile estas pasiaj kaj partiaj pri via mikronacia projekto. Mi konsideras ĝin nobla afero, kaj mi volas al vi bonŝancon kaj bonfarton. Mi iufoje revas pri fantazia lando kie Esperanto estas la ĉefa lingvo. Eble via mikronacio estas tiu fantazilando realigita! Se jes, mi ankoraŭ forte opinius, ke la artikolo pri ĝi estu verkata de ekstera senpartia vikipediisto. Ankaŭ, la informo de la artikolo devenu de fontoj ekstere de Kastelujo. Do, mi ĉefe opinias ke la projekto estas tro freŝa indi artikolon en Vikipedio nun.
Do, mi konsilas: Reklamu pri via projekto aliloke, kresku vian mikronacion, kresku intereson pri la projekto, kaj la artikolo venos al Vikipedio nature. -- Yekrats 18:41, 15. Nov 2010 (UTC)

Honolulu redakti

Saluton, mi volus demandi vin, ĉu devas esti ĉe titolo Honolulu ankoraŭ (Havajo). Ĉu ne sufiĉus simple Honolulu? Petr Tomasovsky 22:04, 13. Dec 2010 (UTC)

Mi ne havas fortan opinion pri tio, sed estas pluraj uzoj de "Honolulu" en la anglalingva Vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/Honolulu_(disambiguation) -- Yekrats 22:07, 13. Dec 2010 (UTC)
Mi uzus simplan titolon Honolulu por la urbo, kiu ŝajnas esti principa nomo, same kiel titolas ĝin anglalingva vikipedio, kaj ceteraj signifoj estus en Honolulu (apartigilo) denove same kiel angle. Kion vi pensas? Se vi nun estas demandanta vin, kial mi simple ne alinomos ĝin, mia respondo estas ankaŭ simpla: mi ne povas, ĉar la paĝo estas blokita kontraŭ alinomado. Petr Tomasovsky 22:15, 13. Dec 2010 (UTC)

Alinomado redakti

Saluton Yekrats, ĉu vi havus iom da tempo por alinomi paĝon pri Žatec (Louny) al nura Žatec? Necesas fortigi unu paĝon. Dankon. Petr Tomasovsky 17:51, 16. Dec 2010 (UTC)



Saluton Yekrats, ĉu vi povus ankoraŭ alinomi paĝon Hlohovec (urbo) al nura Hlohovec? Necesas forigo por ebligi alinomadon. Dankon. Petr Tomasovsky 16:04, 27. Dec 2010 (UTC)

Kara Petro. Ĉi tiu ago estas farigebla sen forigado, per kopiado kaj gluado. Jen:
  1. http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hlohovec_(urbo)&action=historysubmit&diff=3341223&oldid=3136726
  2. http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hlohovec&action=historysubmit&diff=3341224&oldid=3341186
Ĉu pravas? Kore kaj afable salutas Yekrats 16:27, 27. Dec 2010 (UTC)!
Ha, jes. Mi komprenas. Bone. Ĉu vi volus al mi alinomigi ĝin nun? -- Yekrats 16:40, 27. Dec 2010 (UTC)

Mi ne scias, kial vi forigis mian pluan peton por alinomado. Nu, mi petos iun alian. Petr Tomasovsky 16:41, 27. Dec 2010 (UTC)

Kio? Mi ne scias kion vi priskribas! Eble misklaka akcidento aŭ io ajn. Pacienciĝu, karulo! -- Yekrats 16:57, 27. Dec 2010 (UTC)
Mi tute ne scias kial aŭ kiel mi misklakis forviŝinte viajn redakton, sed mi faris la ŝanĝo, kara Petro! Mi pardonpetas. Se mi forgesis ion, bonvolu renotigi min. -- Yekrats 17:02, 27. Dec 2010 (UTC)

Sal, Yekrats. Mi ne komprenis tiun redakton. Kial vi malfaris tion? CasteloBrancodiskuto 00:30, 19. Dec 2010 (UTC)

Mi tute ne komprenis ĝin ankaŭ! :-D Eble akcidento. Dankon pro la konstato. -- Yekrats 02:12, 19. Dec 2010 (UTC)

Forigotaj dosieroj redakti

Saluton Yekrats, ekzistas Kategorio:Bildoj de mapoj de Ĉeĥio, kiu estas forigenda eĉ kun ĉiuj dosieroj troviĝantaj nun tie. Ĉu vi povus fari tion? Dankon. Petr Tomasovsky 20:34, 19. Dec 2010 (UTC)

Bone dankon. Mi forigos tiujn. -- Yekrats 20:36, 19. Dec 2010 (UTC)
Ĉu vi volas helpon por tio? CasteloBrancodiskuto 19:30, 20. Dec 2010 (UTC)
Jes bone, dankon!!! Mi estas iomete okupita ĉi-momente. -- Yekrats 20:08, 20. Dec 2010 (UTC)
  Farite. CasteloBrancodiskuto 22:45, 22. Dec 2010 (UTC)

Lingva nivelo redakti

Scott, vi pravas: senerara uzo de la lingvo ne estas nepra devo por administranto de Esperanta Vikipedio. Tamen mi opinias ĝin ia morala devo. Mi tiel reagas precipe post la diskuto en ipernitio kun Bernardo. Se la plej aktivaj kontribuantoj -el kiuj cetere pluraj estas administrantoj- preterlasas lingvajn erarojn, kaj eĉ erarplene uzas la lingvon, tio povas havi nur negativajn refalojn sur la bildon de Vikipedio inter Esperantistoj kaj de la Internacia Lingvo en la ekstera mondo: lingvo kiun la plej oftaj uzantoj ne plene regas. Mi estis edukita laŭ tia malnova skolo kiu emas taksi la valoron de homo kaj de ties diraĵo laŭ ties korekteco. Tia taksmaniero emas malaperi en mondo kie gejunuloj reinventis specialan lingvaĵon, kiu ignoras malnovajn regulojn, kaj prosperas en tujmesaĝiloj kaj aliaj novkreitaj komunikrimedoj. Tamen plu ekzistas dinosaŭroj, kiaj mi, kiuj ĝuas legi senerarajn tekstojn, kaj ilin oni penu ne forpeli.

Kvankam mi estas "denaskulo", mi tamen tute ne konsideras min modela Esperantoparolanto: mi ankaŭ erare uzas iujn vortojn, mi foje havas nur malprecizan eĉ malĝustan konon de iuj radikoj, kaj mia rego de la lingvo suferas diversajn aliajn mankojn -foje baza vorto tute mankas al mi, aŭ mi tute eraras pri la ĝusta signifo de iu radiko pro influo de mia gepatra lingvo-. Fakte mi eklernis E-on samtempe kiel la francan kiam infano, kaj akiris bazajn meĥanismojn en tiu frua tempo, sed poste mi edukiĝis precipe en la franca, mi vizitis lernejojn de mia 6a ĝis mia 22a jaro kaj mia rego de la franca plialtiĝis: preskaŭ ĉiujn subtilaĵojn de la franca mi studis, mi legis verkojn de la plej bonaj franclingvaj verkistoj, mi studis tre diversajn fakojn (precipe sciencajn) en la franca, kaj lernis redakti disertaciojn pri tre diversaj fakoj (ekonomio, filozofio, historio, sciencoj, ktp) ĉiam en la franca. Dume mia rego de E-o stagnis. Mi, en mia vivo, legis dekoble malpli da libroj en E-o kompare al la franca. Mi iom trejniĝis per teatrado kaj parkerado de tekstoj de diversaj aŭtoroj kaj Esperantigo de tekstoj el la franca kaj el la angla. Interrilatado ĉirkaŭ teatraj prezentoj estis alia favora cirkonstanco por trejni mian lingvoregon. Tamen mi restas diletanto, neniam ĝisfunde studis PMEG, kaj legis nur tre malmultajn bonajn literaturajn verkojn, kvazaŭ mia denaskeco sufiĉus por pretendi bone regi la lingvon -fakte mi pli ofte renkontas parolantojn kiuj pli fuŝas la lingvon ol mi mem-. Nun ankaŭ mi trejniĝas per uzo de E-o en vikipedio kaj en diversaj aliaj retejoj. Tamen modelajn Esperantistojn vi trovos inter homoj pli seriozaj kaj pli zorgemaj ol mi. Por verki sen tro da eraroj, mi provas ĉiam relegi antaŭ publikigado kaj forigas ĉiujn erarojn kiujn mi rimarkas.

Pardonu ke mi iel krude admonis vin kaj Castelobranco'n: mi fakte estis incitita dum legado de viaj kontribuoj en la Diskutejo pro ofteco de diversaj eraroj, el kiuj iuj malhelpis min rekte kompreni ties signifon.

Forgeso aŭ nebezonata enmeto de akuzativo estas tre ofta eraro, inter alie de parolantoj de latinidaj lingvoj kaj de la angla -sufiĉe multaj homoj- eĉ de germanoj. Tian eraron serioza redaktanto ne devus preterlasi. Oni ja povas erari dum rapida tajpado -aŭ parolado-, sed dum provlego, baza Esperantouzanto devus rimarki ĉiujn erarojn. Temas pri ĝusta lingvosento, bona kompreno de tiu baza meĥanismo.

Koncerne vin, la eraro kiu plej ĝenas min estas misuzo de verboj laŭ transitiveco, ja malfacilaĵo por anglalingvano ĉar en la angla transitivaj kaj maltransitivaj verboj samas ( sthg grows, he grows sthg = io kreskas, li kreskigas ion). Ekzemple, vi plu uzas 'ebli' anstataŭ 'povi' (mi jam atentigis vin pri tio antaŭ iom da tempo).

  • sbdy is able to do = iu povas fari
  • eblas fari tion = it's possible to do that

En "Mi opinias ke la regularo havas meriton estas prava.", mi ŝanĝis vian "havas meriton" al "estas prava", ne tiom ĉar ĝi estus erara, sed ĉar ĝi estis al mi malklara: ne estas dirita kion la regularo meritas (ĉu atenton? ĉu ĝi estu sekvenda?) nek pro kio (iu meritas rekompencon pro siaj faroj). Pro kio la regularo havus meriton [esti sekvata] ? Laŭ mia kompreno: pro ĝia praveco. Tial mallonge "estas prava". Sed ĉi tie eble pli temas pri latinida -eĉ franca- aliro al stilo kiu emas postuli klarajn precizigojn, dum la angla aliro emas esti elipsa: temas do pri kultura kolizio pro influo de respektivaj gepatraj lingvoj.

Malhavo de PIV eble ne estas tiom grava, des pli ke la praveco de iuj PIV-aj vortoj estas forte diskutataj (laŭ plano de E@I kaj SAT iam baldaŭ PIV alireblos en la reto). Retaj PMEG kaj ReVo estas tre bonaj rimedoj por kontroli lingvaĵojn. Al tio aldoniĝu studo de la reguloj ĉe kiuj vi plej ofte eraras, por atingi ke vi spontane, sen bezono de posta nek ekstera kontrolo, senerare verku.

Bonfartu kolego ! kaj ĉion bonan por la tuj komenciĝonta jaro ! Arno Lagrange @ 08:33, 30. Dec 2010 (UTC)

Kopirajtitaj bildoj en Vikipedio redakti

Saluton Yekrats, pardonu min se mi ne atentis pri la ŝablonoj, sed mi ne havis multe da tempo por elekti la justajn ŝablonojn. Kiam mi havos iom da tempo (tre verŝajne morgaŭ) mi rebonigos ĉiujn miajn alŝutitajn bildojn. Do bonvolu ne forigi ilin, ĉar mi baldaŭ ordigos ĉion. Dankon.--Fiorix F1  17:51, 3. Jan 2011 (UTC)

toledo redakti

Saluton, ĉu vi povus forigi paĝon pri Toledo kaj transportigi tien paĝon pri Toledo (Hispanio)? Alivorte alinomi ilin? Petr Tomasovsky 17:47, 6. Jan 2011 (UTC)

Saluton Yekrats. Kial vi forigis ilustraĵojn por la artikolo? P.Fiŝo§@ 05:43, 12. Jan 2011 (UTC)

Excuse me. Can you help me fixing the template in Sallagurbo? I don't know how it works.

I'm not sure what you want done... -- Yekrats 19:59, 7. Feb 2011 (UTC)

Saluton, Yekrats! Mi malfaris vian redakton en Somera Olimpiko 2016 ĉar ŝajnas al mi ke tiu kopirajtita dosiero povas esti uzata pri Justa uzo. Se vi malkonsentas, bonvolu enmeti {{disputita justa uzo}} en la dosierpaĝo. Dankon, CasteloBrancodiskuto 18:14, 7. Feb 2011 (UTC)

Bone, mi anstataŭigis ĝin per libera versio kiu montras la logotipon. Ĉu tiu estus bona por vi? Kore salutas Yekrats 18:38, 7. Feb 2011 (UTC).
Jes, bonege! CasteloBrancodiskuto 19:28, 7. Feb 2011 (UTC)

Traduko de Usona Konstitucio redakti

Kara Yekrats, mi respondis al via interesa demando sur mia propra diskutpaĝo, ĉar mi opinias, ke estas pli bone teni ĉion en unu loko. Bonvolu rigardi ĉi tie. --Surfo 11:42, 16 Feb. 2011 (UTC)

Giganta problemo kun SVG-blazonoj ktp. redakti

Ĉu eventuale havas ideon kiel solvi la problemon, kiun mi menciis en la diskuto-paĝo [1]? Ĉu vi foje povas kontroli, ĉu vi konstatas la saman problemon. Se jes, nature ne estas la solvo anstataŭi ĉiun unuopan grafikaĵon kaj blazonon, sed devas esti solvo en Commons! Amike DidiWeidmann 15:57, 18 Feb. 2011 (UTC)

Mi ankaŭ konstatis ĝin. Eble ĝi estas provizora fuŝo ĉe Wikimedia-Komunejo. Mi esploradas ĝin nun. -- Yekrats 15:58, 18 Feb. 2011 (UTC)
Intertempe kun help de multaj solvita. Dankon ankaŭ al vi. DidiWeidmann 18:01, 8 Mar. 2011 (UTC)

Misfunkcio de malfrobaro redakti

Ĉu vi povas vidi ĉi tie? DidiWeidmann 18:01, 8 Mar. 2011 (UTC)

Ligilo al paĝo por peti revizion redakti

La ĉefa helpopaĝo havas ligilon al "Reviziantoj kaj paĝo por peti tion" -- sed la celata paĝo estas Vikipedio:Markitaj_versioj/reviziantoj kaj tie ne troviĝas ebleco peti revizion (aŭ ĉu me ne vidis ĝin?). La Esperanto-vikipedio ja ankoraŭ ne havas tro da reviziantoj, do estus utile havi facile akireblan paĝon por petoj. Ĉu vi povas indiki tiun paĝon aŭ reenmeti ligilon en la paĝon "Reviziantoj kaj paĝo por peti tion"? Dankon! --Doesle 10:15, 10 Mar. 2011 (UTC)

Ĉimomente specife temas pri revizio de tiu ĉi artikolo: Hebrea alfabeto --Doesle 10:28, 10 Mar. 2011 (UTC)
Aldono: mi preparis Uzanto:Doesle/Revizioj, kun eta helpo de Uzanto:Tlustulimu. Do eble baldaŭ ekzistos paĝo por revizipetoj. Mi vidis ke vi reviziis la artikolon Hebrea alfabeto -- dankon! --Doesle 15:03, 19 Mar. 2011 (UTC)

Ŝablono por Bajkalo redakti

Saluton, se vi estos ĉi tie pli baldaŭ ol Narvalo, ĉu vi povus kopii en Diskuto:Bajkalo la ŝablonon kaj enmeti ĝin kun la du dosieroj tie troviĝantaj sub sekcio Ŝablono por la paĝo en la paĝon pri Bajkalo? La paĝo estas protektita kaj mi ne scias, kiam Narvalo revenos. Dankon. Petr Tomasovsky 19:25, 22 Mar. 2011 (UTC)

Bildo neuzata redakti

Saluton Yekrats, mi vidis ke vi forigis la bildon HHK2.jpg ĉar neuzata. Sed ĉi tie la ŝablono postulas tiun bildon. Tiu bildo ne estas montrata eble ĉar uzanto:Tlustulimu estas redaktanta la ŝablonon:Informkesto muzikalbumo. Do ĉu vi bonvole realŝuti la bildon? Antaŭdankon, --→ Airon 11:44, 22 Jul. 2011 (UTC)

Malforigita! --Yekrats 13:19, 22 Jul. 2011 (UTC)

Ŝablono:Redakta-kapaĵo-dok redakti

Saluton Yekrats, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Redakta-kapaĵo-dok".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--★ → Airon  08:54, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton, Yekrats. Ĉu vi povus krei dokumentadon por la ŝablono, por ke estu pli klara, kial ĝi ekzistu apud {{dok}}? Ekzemplon vi povus ja preni el {{Bdv-averto}}. Ĉu vi eble kreis la ŝablonon laŭ alilingva versio? Se jes, estus bone, se vi ankaŭ aldonus intervikiajn ligilojn. Amike --Tlustulimu 14:54, 19 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi jam kreis la dokumentadon, eĉ kun intervikiaj ligiloj. Hazarde mi trovis la anglan version, nome en:Template:Editintro documentation. Ĉu vi povus iomete aldoni klarigon laŭ ĝi al la esperanta dokumentado? --Tlustulimu 15:13, 19 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi ne memoris kial mi faris la ŝablonon! :-D Mi rigardos ĝin denove baldaŭ. -- Yekrats 22:11, 19 Aŭg. 2011 (UTC)

Vi estas notita redakti

Saluton Yekrats, ĉu vi povus korekti la frazon Notu: Vi estas notita kiel kontrolante ĉi tiujn ŝanĝojn ekde ...? Kvankam mi kreis konton kaj ensalutis tie, mi ne povis korekti tion. La paĝo estas verŝajne ŝlosita. Vidu ankaŭ tion. Dankon. Petr Tomasovsky 07:23, 4 Okt. 2011 (UTC)

Jes, tio estis stranga traduko. Kion mi pensis? Iufoje mi tradukas amase, kaj verŝajne mi fuŝis. Se vi trovas pliajn strangaĵojn, bonvolu mesaĝi al mi. -- Yekrats 20:30, 4 Okt. 2011 (UTC)

Dosiero:TautoratVera.jpg redakti

Saluton, Yekrats. Mi ĵus vidis, ke la bildo Dosiero:TautoratVera.jpg ne enhavas konvenan licencan ŝablonon. Sed mi ĵus trovis la bildon nigreblanke en la libro, kiu nun estas menciita en Vera Tautorat. Ĉu mi provu kontakti la redaktinton de la libro? Temas pri Fritz Wollenberg. Eble li ja povus helpi al ni. Amike --Tlustulimu 17:37, 11 Okt. 2011 (UTC)

Kind translation request of emprouvement (into english) and translation into esperanto for en:Ludmilla Radchenko thank of true heart --Lodewijk Vadacchino (talk) 19:16, 15 October 2011 (UTC) redakti

Good evening Dear Scott,

I am writing to say hello first, beyond this to wish you a good weekend, that is prosperous and generous. I am writing to you because I saw that you're an excellent Esperanto, and I was wondering if you would be so kind as to improve the article about a Russian model and actress active in Italy, and in Anglo-Saxon world is a well known artist and pop art painter, as well as course in Italy.

what you ask is a simple arrangement of the article, Based on the Italian and the link that I'm going to show here, his new biography in English. what you ask is a good smattering of mixing and everything.

of course, your generosity and kindness will be rewarded well, you translate an article of your interest in Sicilian and various Italian dialects.

sure your answer and some help thank you in advance with my whole heart, I'm going to follow you on Twitter, also keep in contact. thanks and good to make it :)--Lodewijk Vadacchino 19:18, 15 Okt. 2011 (UTC)

Dankon redakti

...pro la kontrolado de miaj reredaktoj, aldonoj, plibonigoj kaj diverslokaj flikoj de la artikolo Vigo. Mi konsultis multajn fontojn, kaj interretajn kaj paperajn, faris fotojn speciale por la artikolo kaj aldonis novajn sekciojn, interalie pri la viga e-movado. Nun la artikolo staras la plej granda inter ĉiuj lingvoversioj. Susomoinhos 23:45, 18 Okt. 2011 (UTC)

Brazilaj Municipoj redakti

Kara Yekrats, saluton! Mi vere tre dankas Vin (kaj Tlustulimu) pro la problemo de la minasaj municipoj. Mi scias ke ne estas nur la urboj ke Vi metis en la forigendaj artikoloj, sed havas preskaŭ 600 municipoj sen vikioformato; tiam mi petas al ĉiuj Vi ke havu paciencon ke, grade, mi korektos ilin. Dankon! Conrado 22:55, 20 Okt. 2011 (UTC)

Dankon pro via laboremo! -- Yekrats 12:31, 21 Okt. 2011 (UTC)

Dankon redakti

:) Axpde 06:29, 27 Okt. 2011 (UTC)

Tre bone! Very good! You will be an Esperantist in no time! Vi estos esperantisto en neniom da tempo. :-) -- Yekrats 13:05, 27 Okt. 2011 (UTC)

Deletion request redakti

Hi Yekrats. I saw you're the latest active admin here. Could you please delete Uzanto:Mjbmr/vector.js? It's nominated for speedy deletion since 8 August, see also here. Thanks in advance. Kind regards, Trijnstel 20:33, 4 Nov. 2011 (UTC)

se ekzistas ... redakti

Mi miras pri via enkonduko de {{#ifexist:{{{larĝo}}}|{{{larĝo}}}|20}} en {{flagikono}}. Laŭ mia scio #ifexist: kontrolas ĉu la nomata paĝo ekzistas, tio ne aplikiĝas al parametro. La sintakso kutime estas

{{#if:{{{larĝo|}}}|{{{larĝo}}}|20}} = se larĝo (ekzistas), estu {{{larĝo}}}, se ne estu 20
{{#ifeq:{{{larĝo|}}}||20|{{{larĝo}}}}} = se larĝo = nenio, estu 20, alikaze estu {{{larĝo}}}

--Arno Lagrange @ 20:55, 7 Nov. 2011 (UTC)

vidu en:Help:Variable#Conditional_expressions AL @ 20:59, 7 Nov. 2011 (UTC)

Nedankinde! redakti

Dankon al vi, Yekrats! Ĉu laŭ vi mi povas daŭrigi tian kunlaboradon (nome nur meti la materialon tiel, kiel mi faris pri K. Warwick) aŭ mi devas lerni fari, ĉion, kion vi afable faris pri la biografio? Se la dua validas, bv gvidi min kiel lerni ilin, se ne, mi daŭrigos la kunlaboron kiel antaŭe. pliiganto 20:33, 1 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, kial vi forigis la dosieron el Világ és nyelv? Mi skanis, aldonis la bildon. Narvalo 19:29, 14 Dec. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:35, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Forigu redakti

Ĉu vi povas forigi Esperanta bonvolu ? Dankon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 23:12, 2 Jan. 2012 (UTC)

Verŝajne la versio de 2003 kiu alidirektas la artikolon al Esperanto estis ĝusta elekto. Ĉu bone por vi? -- Yekrats 23:15, 2 Jan. 2012 (UTC)
Jes, dankon. Unu alidirektilo estas bone. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 23:18, 2 Jan. 2012 (UTC)

Pri Tibor Sekelj angle redakti

Kara, ĉu vi konsentus helpi min provlegi en:User:ArnoLagrange/Tibor Sekelj? Kiam tio estos preta ni enmetos la entenon en en:Tibor Sekelj. Vidu Projekto:Vizaĝoj/Tibor Sekelj. kore antaŭdankas AL @ 23:02, 18 Feb. 2012 (UTC)

Mi jam enportis la entenon al en:Tibor Sekelj. Sekve bonvolu tiun provlegi. --Arno Lagrange @ 16:03, 19 Feb. 2012 (UTC)
Kara ! de kiam mi enportis mian tradukon, pluraj kontribuantoj redaktis la artikolon kaj supozeble plibonigis la lingvaĵon. Cetere la filo de Tibor, loĝanta en Novjorko, ĝustigis faktojn. Tamen la artikolo plu estas konsiderita ĝermo (de 2007) kvankam ĝi ampleksas pli ol 50 kb kaj aperas mencio require clean up de 2009. Pro la revizia laboro farita precipe ĉi-jare, ĉu tiuj mencioj ne povus esti forigitaj? (Vidu en:Talk:Tibor Seklej#Stub-class, require cleanup, really?). Mi ne estas sufiĉe lerta en la angla por barakti kaj atingi tion. Ĉu vi bonvolos prizorgi tion ? Antaŭdankas --Arno Lagrange @ 19:22, 19 Maj. 2012 (UTC)
Kara Arno! Mi pardonpetas ke mi ne laboras ĉi tiun artikolon pli rapide. Mi estas tre okupata multflanke ĉi-jare! Du adoleskajn filinojn havas mi. Ankaŭ mi komencas labori kiel duon-profesia iluziisto! Malgraŭ ĉi tiuj, mi provas kompletigi la redaktojn. Kore salutas Scott.

Rick Miller redakti

Ĉu tio ne ĝenas vin ke mi metis la tristan novelon en aktualaĵoj ? Tute miaj kondoleancoj pro la forpaso de via kolego. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 13:57, 6 Mar. 2012 (UTC)

Ne ĝenus min tio. Mi ne multe konis lin, nur renkontita unufoje ĉe landa kongreso. Kore salutas Yekrats (diskuto) 14:03, 6 Mar. 2012 (UTC).
Saluton, Yekrats. Mi proponas, ke ni protektu lian uzantopaĝon, por ke neniu fuŝu ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 16:04, 6 Mar. 2012 (UTC)

Helpopeto redakti

Jen la problemo: Kategorio:Monda heredaĵo laŭ landoj kaj ekz. Kategorio:Monda heredaĵo en Argentino devus estis en pluralo, kiel Kategorio:Mondaj heredaĵoj laŭ landoj kaj ekz. Kategorio:Mondaj heredaĵoj en Argentino. Tio estas korektinda laŭ Vikipedio:Nomoj de kategorioj.

Jen mia propono por robota laboro. Modifu ĉiujn artikolojn en "Kategorio:Monda heredaĵo en {{{lando}}}" al "Kategorio:Mondaj heredaĵoj en {{{lando}}}". Kreu la novajn "Kategorio:Mondaj heredaĵoj en {{{lando}}}" kaj kopiu la enhavon de "Kategorio:Monda heredaĵo en {{{lando}}}" al la nova.

Ĉu vi povas helpi per robota laboro parte aŭ plene? Aŭ jes aŭ ne, bonvolu diri tion al mi. Antaŭdankon! Narvalo (diskuto) 21:20, 1 Maj. 2012 (UTC)

Saluton kara,

mi vidas, ke pasintjulie vi alinomis la artikolon Marso (planedo) al Marso. Mi nun rimarkas la ŝanĝon, ĉar mi ĝisdatigas la liston de "mil havendaj artikoloj" kaj la aŭtomata kalkulilo erare montris, ke la artikolo pri Marso estas malplena, ĉar ĝi fakte plu retenis la jaman ligilon al Marso (planedo). Mi tamen demandas vi: ĉu laŭ vi tiu nomŝanĝo estis utila? Bonvolu rimarki, ke por ĉiuj aliaj planedoj oni havas apartigan paĝon ĉe la ĉefa nomo (vidu ekz. Merkuro) kaj artikolojn pri la dio kaj pri la planedo havas interkrampan klarigon (ekz. Merkuro (dio) kaj Merkuro (planedo)). Ankaŭ en alilingvaj vikipedioj ofte estas tie (ekz. en la angla kaj en la itala, kiujn mi rekte konas). Ĉu vi akceptus, ke mi reen alinomu la artikolon al Marso (planedo), kaj kreu novan apartigan paĝon ĉe Marso? Amike, --WinstonSmith (diskuto) 15:13, 2 Maj. 2012 (UTC)

Mi respondos ĉe via diskuto-paĝo. - Yekrats (diskuto) 17:07, 2 Maj. 2012 (UTC)
Efektive viaj komentoj estas tre konvinkaj. Eble mi senintence egalrajtigis la planedon kaj la dion pro influo de la itala eduksistemo, kie Mitologio estas efektive multe pli profunde instruata ol Astronomio... post bona pripenso, ja evidentas, ke la ĉefsignifo de "Marso" estas planedo kaj ne dio. La samo validas por la aliaj sep planedoj, kiujn vi tamen ne alinomis. Kiam mi havos tempon, mi klopodos trarigardi la koncernajn artikolojn kaj forigi la eventualajn duliniajn apartigilajn paĝojn. Amike, --WinstonSmith (diskuto) 21:43, 2 Maj. 2012 (UTC)

Uzanto volas forigi esperantaj kategorioj en angla Vikipedio redakti

Saluton, kara Yekrats,

Black Falcon proponas la forigon de en:Category:Esperantist of the Year kaj en:Category:Akademio de Esperanto, kiu ankaŭ havas esperanton, italan kaj polan versiojn, kaj la forigon de en:Category:Esperanto Academy members (deceased), kiun li volas kunfandi kun la en:Category:Esperanto Academy members.

Ĉar ja multaj de la grandaj esperantistoj jam forpasis, mi volis subteni ambaŭ kategoriojn, kvankam mi ne estis tiel aktiva kiel mi dezirus esti en traduki artikolojn el la esperanto Vikipedio al la angla Vikipedio.

Li ankaŭ proponis la renomadon de en:Category:Esperanto Academy members al "en:Category:Akademio de Esperanto members," ŝanĝon kiun mi ne forte kontraŭas. Mi rimarkis kelkajn nekonsistenco en la nomado de artikoloj pri esperanto-rilataj temoj en la angla Vikipedio: iuj artikoloj ŝajnas preferi la esperantan nomon de organizo, dum iuj adopti la angle samsignifan nomon.

Se vi konkordas al mi, ĉu vi povas komenti aŭ helpi refuti iujn de ĉiujn proponojn?

Amike, Objectivesea (diskuto) 10:38, 19 Jun. 2012 (UTC) (ankaŭ en:User:Objectivesea - en:User Talk:Objectivesea)

Bedaŭrinde, mi pensas ke la proponinto pravas. En la anglalingva vikipedio ne ekzistas kategorioj pri mortintoj bazitaj laŭ ismo aŭ profesio. TAMEN, la anglalingva vikipedio havas kategoriojn pri NUNAJ homoj. Ekzemple: "Category:Current members of Akademio de Esperanto" enhavus nunaj membroj de la Akademio. Eble, ĉi tiu estus pli taŭga solvo por la anglalingva vikipedio, ĉu? Kore salutas Yekrats (diskuto) 15:36, 21 Jun. 2012 (UTC).
Ankaŭ, vidu paralelan kategorion, en:Category:Members_of_the_Académie_française -- Yekrats (diskuto) 15:54, 21 Jun. 2012 (UTC)

Forigo de personaj laboroj de Viktor Medreano redakti

  1.   Kontraŭ: Ĉi tiuj dosieroj estas en sia uzanto-paĝo. Li montras siajn laborojn, mi kredas ke tio estas insulto por li forigadi siajn dosierojn kiujn temas pri sia grandega laboro kaj siaj horoj uzitaj por tio. Mi forte kuraĝiĝas Viktoron por siaj laboroj. Eble ke siaj pdf-oj havos utilon en la kreontaj artikoloj pri siaj verkoj. Mi konsentas kun li, ke siaj dosieroj havas enciklopedian valoron.

Sciu ke vi vundas ĉi tiun ulon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 11:06, 30 Jun. 2012 (UTC)

Forbaro redakti

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo redakti

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion redakti

  Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiau Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per lia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)


refaktorigita

  refaktorigita.

  Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
  Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
  Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
 Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon refaktorigita Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon refaktorigita en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro

   PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)
  Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)

Informkesto universala redakti

Saluton Yekrats, mi ŝlosis la paĝon {{Informkesto universala}} tial, ĉar mi kreis ĝin antaŭ kelke da jaroj. Poste mi forigis ĝin kaj nun mi protektis ĝin. Vi povas kontroli, ke tie estis 53 forigitaj versioj. Pejno Simono akuzis min pro mia verŝajna misuzo, sed li senĉese ne surpisu min kaj mi ridetu. Mi protektis ĝin ne senkaŭze, sed mi havis motivon por tio. Estas multe da aliaj nomoj, kiujn li povis elekti por sia ŝablono, sed li elektis ĝuste tian. Kial? Ĉu li redaktis tiam sub alia nomo? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:11, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĵus mi restarigis la devenan ŝablonon. Vi povas rigardi. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:28, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Dosiero:Hornjoserbšćina.svg redakti

Saluton, Yekrats. Mi ĵus vidis, ke vi forigis Dosiero:Hornjoserbšćina.svg, ĉar ĝi troviĝas en la Komunejo kaj enhavis nur kategorion. Ĉu vi eble hazarde iam legis la jenan diskuton? Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20121219#.7B.7BLingv.2Flingvoflago.7D.7D. Mi ankoraŭ ne kontrolis, ĉu la forigo post (antaŭ)hieraŭa ĝisdatigo de la vikia softvaro ankoraŭ havas kromefikon. Se jes, ni devus malfari la forigon. Tio tiam devus koncerni pliajn bildojn, kiuj enhavis la kategorion Flagoj por lingvoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:33, 20 Dec. 2012 (UTC)

(+) La jena kodo nur resendas "ne", kvankam ni bezonas por la ĝusta funkcio de {{Lingv/lingvoflago}} "jes". Nur funkcias per la truka kreo de la paĝo kun kategorio.
{{#ifexist:Dosiero:Hornjoserbšćina.svg|jes|ne}}
Do jen rigardu: jes. La parsera funkcio redonas neon, ĉar la dosiero ne ekzistas en la esperanta vikipedio, sed nur en la Komunejo. Arno foje trovis la trukon, kiun vi ĵus difektigis. Ĉar alia truko ne estas konata, mi proponas malfari la forigon kaj krei por tiaj bildoj atentigan ŝablonon, por ke estonte petoj je forigoj ktp. ne plu estu realigataj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:43, 20 Dec. 2012 (UTC)
Kia strangaĵo! Mi ĵus restarigis ĝin. -- Yekrats (diskuto) 17:44, 20 Dec. 2012 (UTC)
Dankon pro via malfaro. Tamen mi metis aldonon al la jena diskuto. La uzanto, kiu kreis la liston, ne scipovas esperanton kaj tial ne povas koni tiajn diskutojn, nek kompreni ilin.
Nun la neo aperas ĉe Dosiero:Idiomaespañol.svg, do: ne, dum ke ĝi malaperis ĉe la antaŭe menciitaj bildo. Bedaŭrinde mi ne scias, kiuj bildoj antaŭ via forigo estis en Kategorio:Flagoj por lingvoj. Nun restis tie nur 7. --Tlustulimu (diskuto) 18:06, 20 Dec. 2012 (UTC)
(+) Mi pensas, ke mi trovis solvon por la ŝablona truko. Tiam vi ne devos ion malfari. Mi skribis tion al jena diskuto. --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 20 Dec. 2012 (UTC)

Kara Yekrats ! Bonvolu konsideri ke ĝenerale se iu dosiera paĝo ekzistas dum la dosiero estas en Komunejo estas iu pravigo. Ne tial ke iu nekomprenanta Esperanton listigas tiajn paĝojn, vi nepre forigu ilin ne kontrolinte nek historion nek apartan entenon. Ekzemple en Dosiero:Inuktitut dialect map.svg estas priskribo de la mapo (kun klarigo pri signifo de koloroj) kiu ne troviĝas en komuneja paĝo. Do kial forigi ĝin ? Dosiera paĝo ĉi-vikipedie povas havi diversajn utilojn: ordigitaj en kategoriojn ili igas la kategorian paĝon bilda galerio, ili ankaŭ povas havi priskribajn informojn, ktp. Sekve bonvolu nur zorgeme forigi dosierajn paĝojn. --Arno Lagrange @ 22:28, 20 Dec. 2012 (UTC)

Vidu ekzemple Kategorio:Bildoj de germanaj urboj el kiu vi malaperigis Dosiero:2005-10 Frankfurt (Oder) - Słubice.jpg kaj aliajn bildojn. Mi opinias ke la plej el tiuj paĝoj estas restarigendaj . AL @
Mi pardonpetas pri la amasforigio de tia dosiero-noto. Mi ne komprenis ĝian utilecon! Ŝajnis al mi superfluaj. Kore salutas Yekrats (diskuto) 14:09, 28 Dec. 2012 (UTC).

Bildoj por ĝermoj redakti

Kara ! niaj redaktoj koliziis: Mi provis ordigi la liston kaj poluri ĝin, kaj vi aldonante novajn elementojn forigis miajn redaktojn. Nun ni klopodu kunigi niajn redaktojn.

  1. mi strikte alfabete ordigis
  2. mi forigis senutilajn komentojn
  3. mi kunigis duoblaĵojn

--Arno Lagrange @ 21:08, 9 Jan. 2013 (UTC)

krome la forigo de landnomoj principe devus esti bona. Tamen estas problemo pri uskleco (vidu {{ĝermo/bildo/dokumentado}}). en la komenco de la kodo de {{ĝermo/bildo}} estas {{lc:{{{1}}}}}, kaj tia afero ne ekzistas en la fino. Mi supozas ke inverse devus esti {{uc:{{{1}}}}} ĉar landnomoj ĉiam estas skribitaj kun komenca majuskol en flagonomoj. --Arno Lagrange @ 21:19, 9 Jan. 2013 (UTC)
Vi ankaŭ trovis la solvon. Tamen restas 4 misteraj bildoj kiuj kaŝiĝas, nome
gvineo bisaŭa
Saŭda Arabio
Sent-Heleno
usona futbalisto
Mi ne komprenas kial AL @ 21:35, 9 Jan. 2013 (UTC)
Mi forigis majusklojn el landonomoj kaj viŝis nevideblan skribdirektan signon ĉe usona futbalisto kaj nun estas en ordo.
antaŭe
 |usona futbalisto‎| usonaj futbalisto‎j = USA Flag Map.svg
nun
|usona futbalisto| usonaj futbalistoj =USA Flag Map.svg

La diferenco estas videbla nur per redaktilo kiu evidentigas skribdirektan signon. AL @21:45, 9 Jan. 2013 (UTC)

Mi nun lasas la aferon trankvila : ĉio ŝajnas momente en ordo. en la dokumentopaĝo mi kreis tri sekciojn: temoj diversaj ; landoj kaj landanoj:; usonaj subŝtatoj. jen . mi nun ekdormos ! AL @ 22:31, 9 Jan. 2013 (UTC)

Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo redakti

Saluton, Yekrats. Ĉu vi eble jam legis mian proponon pri nova aspekto de la ĉefpaĝo sur Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo? La nuna aspekto jam estas ekde preskaŭ 5 jaroj. --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 23 Jan. 2013 (UTC)

Forigo de filmafiŝoj redakti

Saluton Scott,

vi ĵus forigis kvin filmafiŝojn, pri Eragon (filmo) kaj pri 3 filmoj el la franca serio "Arthur...", alŝutitaj de Dominik, kiuj antaŭe estis signitaj je justa uzo kaj per ŝablono "afiŝo". Sen ili la artikoloj estas tute sen ilustraĵo, kaj laŭ mi la forigo de la dosieroj kaŭzas signifan perdon de informo. Klaras ke ilustraĵo pri aktuala filmo ne estas libere licencigebla, ĝuste tial sencas apliki justan uzon tiukaze. Mi nun ne kontrolis, en kiom da similaj kazoj vi senilustrigis artikolojn, sed ŝatus scii, ke kia argumentado vi agis. Foje mi senesperiĝas, kiom da laboro ankoraŭ farendas por pliplenigi la e-lingvan vikipedion cele al fidinda kaj lingve bonstila enhavo ... mi havas la impreson, ke tia senilustrigo de artikoloj estas paŝo en kontraŭan direkton, al detruo da informeroj.

PS: Dum mi skribis tiujn malmultajn frazojn, vi jam forigis grandan nombron da pliaj dosieroj... inter alie vi forigas dosierojn kiel tiun pri la aktorino Emma Schweiger per klarigo "dosiero neuzata", sed ĝi nur estas neuzata ĉar ci mem forviŝis ĝin el la artikolo antaŭ 4 tagoj. En kia milito vi batalas ĉi-tie?

ThomasPusch (diskuto) 17:07, 11 Feb. 2013 (UTC)

Nu, kara. Mi restarigis la dosierojn de Eregon kaj Arthur. Mi volas nenian militon kun iu ajn.
Mi laboras kiel kontraktisto kiu legas, verkas kaj subskribas kontraktojn, do mia fako estas kontraktoj kaj kontraktleĝo (sed mi ne estas advokato). Mi opinias (profesie) ke ĉi tiaj ilustraĵoj bazitaj de "justa uzo" estas ja danĝera por Vikipedio. Pli kaj pli en usono (kaj ekster usono) firmaoj procesas kontraŭ aliaj pli malriĉaj organizaĵoj kiel malmorala fonto da mono. Vikipedio estus facila preceso-celo.
Nur okazus unu tia proceso por forviŝi Vikipedion, kaj ju pli tiaj bildoj, des pli eblas tiaj proceso. Do, ni devas tre zorgeme konsideri ĉi tiujn dosierojn en nia vikipedio kiel aĵoj kiuj povas kaŭzi iutage la disfalon de nia laboro.
Tamen, mi restarigi iujn forigitajn dosierojn, se iu mencias iliajn valoron al Vikipedio. Se iuj aliaj estas konsiderataj kiel valoraj, bonvolu mesaĝi min. -- Kore salutas Yekrats (diskuto) 18:52, 11 Feb. 2013 (UTC)

forigo de mia foto redakti

Kial vi forigis mian foton???

[2]

14:03, 2 Mar. 2013 Yekrats (Diskuto | kontribuoj) forigis paĝon Dosiero:Monumento Pokriĉkin en Novosibirsk ĉe la placo Marks.JPG (Anstataŭigita per libera dosiero el la Komunejo)

Mi mem faris ĝin.

--Sxak (diskuto) 12:49, 4 Mar. 2013 (UTC)

Ok, bone, dankon. Mi vidis la peton "plenumi ŝablonon" kaj tiam mi eĉ provis fari tion, sed ne komprenis, kiel mi devas ĝuste tion fari. Antuaz kelkaj tagoj, omaĝe al la 100jariĝo de la piloto ĉi tie aperis plia monumento kaj verŝajne baldaŭ mi denove alŝutos ion, similan al tio, tiam mi petos vian helpon pri tia plenumo, ĉr mi nenion komprenis, kion mi devas skribi en ĉi tiu ŝablono. --Sxak (diskuto) 22:19, 4 Mar. 2013 (UTC)

Andrius Kubilius redakti

Saluton, Yekrats. Mi ĵus vidis, ke vi senkomente forigis la intervikiajn ligilojn el Andrius Kubilius. Mi proponas, ke vi estonte metu la frazon "intervikioj nun troviĝas sur la paĝo [[:d:Q57663]]. vidu ankaŭ [[VP:VD]]" en la redaktan resumon. Alie nespertuloj povus konfuziĝi pro granda ŝanĝo de artikolo. Anstataŭ Q57663 estu uzata la koncerna Q-kodo el Vikidatumoj. Mi jam kelkfoje komentis tiel, ekzemple ĉe Dorians. --Tlustulimu (diskuto) 15:17, 19 Mar. 2013 (UTC)

Bona ideo. Dankon. -- Yekrats (diskuto) 15:20, 19 Mar. 2013 (UTC)

Forigo de " Steloj de aktoroj galaksioj". redakti

Saluton, Yekrats. Mi kreis la "Kategorio:Steloj de aktoroj galaksioj" erare. Forigi ĝin bonvolu? Zukaz (diskuto) 12:01, 15 Apr. 2013 (UTC)

Farita! -- Yekrats (diskuto) 15:41, 15 Apr. 2013 (UTC)

Saluton! De kie vi prenis la ĉi-supre menciitan dosieron? Mankas kialo por publik-havaĵeco. darkweasel94 (diskuto) 16:26, 25 Jul. 2013 (UTC)

Sama demando por:
Saluton! La foto de Zamenhof estas pli ol 100 jaroj, do estas evidente en la publika domajno. La foto de Ellersiek estas malpli evidenta, sed ŝajne (taksanta de la aĝo de la viro en la foto) estas pli ol 70 jaroj. Tamen, se vi povas trovi pli klarajn fontojn de la bildoj, mi estus tre dankema! -- Yekrats (diskuto) 20:50, 25 Jul. 2013 (UTC)
Nu, de kie vi prenis ilin? Tio estus bona komencpunkto por ekscii pli ... cetere, la sama validas por Dosiero:Hendrik Adamson.jpg. Dankon pro via kunlaboro. darkweasel94 21:23, 25 Jul. 2013 (UTC)
Bona demando! Mi memoras ke mi uzis retejon pri Esperanto-aŭtoroj, sed mi ŝajne ne povas trovi ĝin ĉi-momente. Mi daŭras serĉi. -- Yekrats (diskuto) 21:26, 25 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Ne estis mia intenco forigi ĝin sed konverti ĝin en alidirektilo por Dromaiedoj ĉar temas pri sama koncepto. Fakte estis ioma fuŝo kun sama materialo por Emuo, la genro, kaj la familio kun du sinonimaj manieroj (do almenaŭ 5 eblaj titoloj), el kiuj plej uzata estas Dromaiedoj. Eble dum la malfuŝigo mi enfuŝiĝis. Nune mi jam faris la alidirektigon. Kaj Dromaideoj restas kiel preskaŭ malplena artikolo kompare kun Emuo aŭ Dromaius, ĉar fakte la koncepto preskaŭ egalas. Ne meritas la penon forigi ĝin ĉar tiele oni konservas la alilingvajn ligilojn, kiuj ne samas. Ĉu en ordo? Amike.--kani (diskuto) 14:55, 11 Sep. 2013 (UTC)

En ordo. Dankon! -- Yekrats (diskuto) 14:57, 11 Sep. 2013 (UTC)

Saluton, Yekrats. Kio okazis al la artikolo Brizo? Ĝia historio nun enhavas du alinomigojn al la sama nomo. Krome ĝi alidirektas al si mem. Do, ĝi perdis sian historion kaj enhavon. Kiel tio eblis? Ĉu vi povus korekti tion, se eblas? Se ne, mi ja povus provi tion. --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 11 Sep. 2013 (UTC) Kia fuŝiga redakto! Mi tute eraris. Espere, ĝi nun estas riparita. Dankon pro la informo, kaj se mi devas ripari plu, bonvolu kontakti min. -- Yekrats (diskuto) 20:00, 11 Sep. 2013 (UTC)

Red Reto redakti

Saluton al vin, mi estas esperanto komencanton... bonvolu, cu vi povus ripari artikolo? Dankon! Mi estas gerkijel hispana WP --186.134.135.105 15:17, 24 Sep. 2013 (UTC)

Forigo de dosieroj, kiuj laŭaserte nun estas en la vikimedia komunejo redakti

Kara Yekrats, dum la lastaj tagoj vi en laŭdinda energiemo forigis multajn dosierojn, kiuj laŭ via aserto nun estu en la vikimedia komunejo. Mi ne kontrolis per restarigo de iu el la dosieroj, sed supozas, ke je granda parto temas pri fotoj kiujn iam la roboto de Maksim transportis de la germanlingva vikipedio al la esperantlingva, kaj poste ili estis transportitaj de la loka germanlingva projekto al la vikimedia komunejo. Bone, se tiel estas kaj la dosiera nomo en la proceso restis la sama. Tamen, en pluraj el la dosieroforigoj ne troveblas samnoma dosiero en la komunejo, kaj vi ankaŭ ne indikis kiu estu nova nomo de la sama dosiero en la komunejo (kiel ekzemple faras Darkweasel94). Plue, la koncernaj e-lingvaj artikoloj ankoraŭ atendas ekziston de la dosiero forigita de vi, kaj la paĝaj enpaĝigoj pro tio estas damaĝitaj.

Temas inter alie - sed jen nur kvin hazarde elektitaj ekzemploj el la protokolo de forigoj, neniel kompleta listo - pri:

Se vi certas, ke la dosieroj nun estas en la komunejo, en la momento de forigo bonus indiki la novan dosieronomon. Ĉiukaze nun ankoraŭ necesas ŝanĝi la intertempe fuŝajn eks-dosieronomojn en la koncernaj artikoloj al novaj nomoj de la dosieroj nun komuneje stokitaj. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 16:59, 13 Okt. 2013 (UTC)

Kara, vi nedubeble pravas. Mi fortranĉis iom da la dosierojn ligintajn al {{Nun en Komunejo}}, kaj eble en mia entuziasmo, mi forgesis ŝanĝigi la ligilojn en la artikoloj. Koncernante la ekzemplojn supren, la .JPG-finaĵo estu minuskligita, do la ĝustaj nomoj estas Dosiero:Erinnerung an den Goldbergbau.jpg, Dosiero:Wimbachklamm008.jpg, Dosiero:Nepomukkapelle.jpg, Dosiero:Oberes Tor.jpg, kaj la lasta uzas la stranga nomo Dosiero:Schloss Bothmer (2).jpg. Mi pardonpetas, kaj ĵus riparis la damaĝon, espere. Kore salutas Yekrats (diskuto) 14:01, 14 Okt. 2013 (UTC).

Esperanto help needed redakti

Hello Yekrats,

I'm contacting you because we need some Esperanto translators to help with the deployment of the new mw:Wikipedia:VisualEditor on jv.wikipedia. It is important that we get the User Guide and the User Interface translated before VisualEditor is deployed to users. To translate the User Interface, you need to start an account at translatewiki.net if you don't have one already. Translating the User Guide and other documentation happens at Mediawiki.org (your regular username and password work there), and then translated materials need to be copied over to eo.wikipedia.org at the appropriate page names.

More information on the translating work is available at MediaWiki's Translation Central for VisualEditor. If you are able to help in any way, please either reply here or send e-mail to me. Thanks for your time, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 04:30, 24 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Yekrats. Mi kontrolis, ke vi forigis la afiŝ-bildon de tiu artikolo. Kial? Ĉu justa uzo ne plu estas permesata en Vikipedio? Kiel mi kontrolis en via diskut-paĝo, estas plendetoj pri forigoj/forviŝoj sen avertoj. Mi opinias, ke estus konvene averti almenaŭ en la koncerna artikola diskutpaĝo pri la kialo de la forigo (fakte ĝi estis la unua lokon, kie mi serĉis respondon). Amike, Fernando Maia Jr. (diskuto) 13:18, 8 Dec. 2013 (UTC)

Mi ne vidis kialon por malaperigi la bildon for de la artikolo do mi ĝin reaperigis. Krome, sen uzo en artikolo tia bildo ne plenumus kriteriojn por justa uzo kaj devus esti forigita.
PS: Yerkats, dankon pro via longtempa forigado de netaŭgaj dosieroj! --KuboF (diskuto) 20:39, 8 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis redakti

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:55, 28 Dec. 2013 (UTC)

Kara amiko! Mi lastsemajne verkadis ĉe paĝoj rilatantaj al la Akademio de Esperanto ĉe Wikidata. Rilate commons:Category:Akademio de Esperanto mi ne certas ĉu oni / Vi povos transigi Dosiero:Baghy.jpg al la Komunejo. Certe utilus transigi ĉiujn bildojn el la esperantlingva Vikipedio kiu havas taŭgan copirajton al la Komunejo. Ĉu Vi povos kunhelpi? Ĉu oni povas atingi vin retpoŝte? Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 18:30, 31 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vi povas rapide legi tiun kontribuon? redakti

Mi postulas, ke Pangea ĉesu siajn insultojn kaj kalumniadon. Dankon por via eventuala interveno DidiWeidmann (diskuto) 16:47, 1 Jan. 2014 (UTC)

Pri forigo redakti

Dankon Yekrats pro la forigo de kelkaj artikoloj pri kiuj mi proponis tujforidadon. Tamen, momenton pri Igor Janev! Ĉu vi kontrolis la ligilojn? Ni ankoraŭ diskutas ĉe VP:FA#Igor Janev.--Salatonbv (diskuto) 14:15, 21 Maj. 2014 (UTC)

Mi pardonpetas, pro mi ne vidis la diskuton. Mi malforigis ĝin nun, kaj rekontrolos ĝin post unu semajno. Kore salutas Yekrats (diskuto) 14:36, 21 Maj. 2014 (UTC).

Fakverkoj en Esperanto redakti

Sal. Ĉar vi helpis preparadon de Ĝermolisto de fakverkoj, bv. vidi mian proponon ĉe Diskuto:Fakaj verkoj en Esperanto. Amike. --KuboF (diskuto)

Problema kopirajta ŝablono, kiun vi aldonis redakti

Sal. Vi aldonis la ŝablonon {{Atribuo}} al Dosiero:Denask.jpg. Tamen, la alŝutinto ne permesis modifojn (la ŝablono diras male). Mi atentigis la alŝutinton, eble vi interesiĝas pri tio. Amike. --KuboF (diskuto) 18:04, 7 Dec. 2014 (UTC)

Saluton. Mi nun vidas mian eraron. Dankon! -- Yekrats (diskuto) 16:27, 8 Dec. 2014 (UTC)

Diskuto pri la definita artikolo redakti

Saluton, kara! Ĉu vi povus espimi vian opinion en la diskuto pri uzado de la definita artikolo? La afero estas sufiĉe grava, ĉar temas pri fundamenta lingvoprincipo.--RG72 (diskuto) 06:12, 17 Dec. 2014 (UTC)

Stevardelektoj 2015 redakti

Ĉu iun el ni kandidatiĝu?DidiWeidmann (diskuto) 12:42, 16 Jan. 2015 (UTC)

Saluton redakti

Saluton, povas akcepti ĉi tiun temon, dankon: Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna.--83.49.168.60 15:13, 22 Feb. 2015 (UTC)

Informoj pri dosiero Hendrik Adamson.jpg redakti

Saluton. Ĉu vi povus aldoni pliajn detalojn al Dosiero:Hendrik Adamson.jpg? Precipe aŭtoron kaj fonton. Vi deklaris, ke ĝi estas publikhavaĵo pro malnoveco, sed se ni ne konas aŭtoron, ni povas malfacile certi. Se ni povas pruvi ĝian liberecon, ni ŝovos ĝin al Komunejo kaj eble ankaŭ forigos necerte liberan Dosiero:Hendrik Adamson 2.jpg. Amike. --KuboF (diskuto) 10:47, 11 Apr. 2015 (UTC)

Bedaŭrinde, mi ne ĝuste dokumentis ĝin! Vikipedio havis malsaman etoson en 2006! Mi memoris fruan retejon pri autoroj, kaj eble mi kopiis ĝin el tie. Tamen, mi ne povas trovi ĝin nun. Eble estus plej bona por marki ĝin kiel "ne libera". -- Yekrats (diskuto) 13:19, 16 Apr. 2015 (UTC)
Mi uzis {{DSKŜ}} ĉar entute ni ne scias detalojn. Estus bone se ni konus almenaŭ aŭtoron ĉar eventuale la bildo estas vere libera, nur ni tion ne scias... --KuboF (diskuto) 19:40, 16 Apr. 2015 (UTC)

Mi fine eĉ proponis forigon ĉar teni du dosierojn kun neklara kopirajta statuso pri la sama persono estas maltaŭga. --KuboF (diskuto) 12:22, 18 Apr. 2015 (UTC)

Your bot on English Wikipedia redakti

A proposal to de-authorize a group of idle interwiki bots on the English Wikipedia is currently in process. A bot account of yours has been included in the list. If you are no longer using this bot, no action is neccessary by you. Should you wish to revive your bot in the near future, please remove your bot from the list here: en:Wikipedia:Bot_owners'_noticeboard#Interwiki_Bot_that_are_inactive. Thank you for your contributions. For the en: Bot Approvals Group, Magioladitis (diskuto) 13:30, 21 Jul. 2015 (UTC)

Nova administranto redakti

Saluton, estas utila se multajn uzantoj partoprenas kaj opinias al la baloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. --pino (diskuto) 18:11, 16 maj. 2016 (UTC)Reply

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj redakti

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:06, 4 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Invito al grava diskuto redakti

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin per MediaWiki message delivery (diskuto) 00:13, 26 sep. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט redakti

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:51, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Kandidato por administrantiĝo redakti

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)Reply

Request redakti

Hello.

Could you create the article of the prominent Turkish-Jewish economist Dani Rodrik in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

31.200.15.50 01:40, 20 jan. 2017 (UTC)Reply

Forigo redakti

Saluton, Scott. Mi konscias ke jam ekde jardeko vi luktas kontraŭ senlicencaj dosieroj en la esperantlingva vikipedio, kaj tre aprezas vian dediĉon, vidante la tre grandan nombron da kontrolindaj dosieroj. Tamen mi pensas ke vi perdis ekvilibran juĝon pri kio plej gravas batali. Ripete mi vidas ke vi mem forprenas bildon el iu paĝo, tuj sekve deklaras la bildon "ne plu uzata", kaj tuj sekve mem forigas ĝin - tre ofte tute ne menciante kial la bildo malplaĉis al vi.[1] Se tiu truko permesatus, vandalo senprobleme povus forigi ĉiujn bildojn stokatajn en la esperantlingva vikipedio, egale ĉu libere licencigataj, uzataj laŭ justa uzo, aŭ prave forigindaj ĉar sen licenco. Tial la vikipedia regularo pri tuja forigado ne permesas tujforigon de dosiero nur ĉar "ne plu uzata" (vidu la kialojn D1 ĝis D4). Mi tute komprenas ke pro la granda nombro de dosieroj vi frustriĝas pri diskutoj, persone malŝatas bildojn de justa uzo, ankaŭ bildojn de bonaj licencoj en la esperantlingva vikipedio (kvankam ili iom post iom,. je diferencita juĝo kaj sen hasto, plejgrandparte jam transiris al la komunejo kaj tie espereble havu bonan stokejon). Mi konjektas ke vi plej ĝojus se la esperantlingva vikipedio nur konsistus el tekstaj literoj kaj ĉiu bildo estus en la komunejo, aŭ se tie pro iuj ajn kialoj ne stokebla, tiam ĝi forestu kaj fino. Sed la granda problemo inter la dosieroj en la esperantlingva vikipedio ne estas tiuj, kiuj je bonaj licencoj estas persone metitaj de vikipedianoj, aŭ tiuj por kiuj iam ajn vikipediano persone engaĝiĝis: Plej problemas la multaj fotoj kiujn la roboto Maksim-bot en bona intenco en 2006-2007 ŝovis el la precipe pola vikipedio al la esperanta, kaj ankaŭ robote ŝovis ilin en la koncernajn arikolojn. La plej granda parto de la polaj fotoj poste forpreniĝis el la pola vikipedio, ofte malgraŭ bona licenco kun nura noto "ne plu uzata ĉi tie" ("ĉi tie" estas en la pola vikipedio, ne en nia), sed ofte ankaŭ tute sen licenco, do plene justa forigo. En la esperantlingva vikipedio rezultas la problemo ke sen la pola bildopriskribo ne plu eblas pruvi ke antaŭe estis licenco, kaj preskaŭ ĉie necesas permane serĉi anstataŭajn fotojn el la nuna komuneja provizo (kompreneble nun pli granda ol en 2007), kaj tio sen kono de la pola lingvo. Sed eĉ tiun monton de robote alportitaj kaj erare ĉi tie konservitaj dosieroj eblas iom post iom forporti.

Eble vi ricevis la impreson ke mi estas inter tiuj kiuj "pasintece malpurigis la esperantan vikipedion per loka alŝuto de bildoj je libera licenco aŭ je justa uzo", kaj ke min malinteresas la kvanto de loke stokataj dosieroj. Sed tio ne ĝustas. Rigardu la aktualan protokolon Specialaĵo:Protokolo/delete de la lastaj semajnoj kaj vi vidas ke mi tute bone komprenas la sencon "transigi dosierojn al Komunejo kaj raciigi nian dosiersistemon", kaj investis multajn dekojn da horoj en tio. Kvankam la forigoj estas la malpli granda laboro en respondeca ŝovo de lokaj dosieroj al la komunejo: pli gravas kaj atentendas post ŝovo al la komunejo kontroli ke la dosieroj venintaj el la esperantlingva vikipedio havas bonan dosieronomon, ĝustan kaj kompletan priskribon, kaj ricevas bonajn kategoriojn: vi konscias ke en la komunejo facilas tendenco forĵeti tion kio ne estas plene klara, kaj estus krimo rubujigi la antaŭan laboron de esperantistaj vikipedianoj per nekompleta transporto de ilia laboro al la komunejo kaj neatento kiam de tie la dosiero estas forĵetata. Tial pli gravas mia komuneja uzantokonto (montru 500), por vidigi ke en la lastaj du semajnoj mi kompletigis la priskribojn kaj kategoriojn de preskaŭ milo da dosieroj kiuj aŭtomate de la esperantlingva vikipedio sendiĝis al la komunejo. Inter alie, la probleman kategorion dosieroj sen kopirajta ŝablono mi en intenco laŭeble nenion forĵeti zorge reduktis de pli ol 150 al nun nur 4 dosieroj (la lastaj 4 fakte estus ankaŭ sen pravigo, sed forĵeto lasis ĝenajn truojn en iuj tekstoj, kaj tial ili ricevis malgrandan aldonan vivtempon antaŭ anstataŭigo kaj ekzekuto).

Nepre necesas diferencigi inter purigo de origine bonintenca sed intertempe ruba robota amasalporto, neniam home kontrolita, kaj inter la dosieroj konscie kaj kun bona pravigo alŝutitaj fare de homaj vikipedianoj, aktivaj tekstoredaktantoj engaĝitaj pri laŭeble vikistile bona bildigo de siaj artikoloj. Mi certas, ke ĉiu bildo de libera licenco aŭ de justa uzo, kiun vi aŭ iu ajn alia pridubas, devas necesas diskutata per ŝablono {{forigo}} inkluzive de mesaĝo al la alŝutinto kaj per diskutigo en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj (pli bone per diskutotempo de 14 ol 7 tagoj, por vere ebligi ŝancon de esprimo al malpli ofte enretaj vikipedianoj). Persone mi opinias, ke ankaŭ ĉiu alia, duba dosiero, por kies konservo en la priskribopaĝo aŭ diskutpaĝo iam persone engaĝiĝis homa vikipediano, meritas tiun pli komplikan vojon - ne nur la rapidegan tujforigon. Se estas malsamaj opinioj ĉu entute eblas apliki tujforigon, dubokaze indas diskutigi tion.

Mi certas ke la monto de loke stokataj dosiero fariĝas superrigardebla, kiam ĉiuj robotaj amasalŝutoj estas kontrolitaj. Kaj mi certas ke fine restos iuj libere licencigataj fotoj, kiuj pro manko de "libereco de panoramo" ne akceptatas en la komunejo, sed jes en la esperantlingva, angla, germana ktp. branĉoj, kaj de artikolaj redaktantoj estas dezirataj ĉi tie, kaj ke restos signifa kvanto de emblemoj kaj fotoj uzeblaj kaj uzendaj je "justa uzo", en la esperantlingva samkiel en la angla, germana ktp. branĉoj. Tiu kontrolata kvanto de bildoj ne plu estos problemo. Mi urĝe alvokas vin ne tro-haste kaj "kvazaŭvandale" tujforigi dosierojn, kiuj diskutindas, sed helpi precipe en la trarigardo de la robote alŝutitaj kaj neniam kontrolitaj dosieroj - jen devas esti la fokuso!

ThomasPusch (diskuto) 10:29, 24 jan. 2017 (UTC)Reply

Kara estimata @ThomasPusch: - Vi multflanke pravis en la suprajn rimarkojn. Vi ankaŭ pravas pri mia frustriĝadon pri la grandegan nombron de bildojn en la eo-Vikio. Tamen, mi kredas ke vi miskomprenas kial mi laboras por liberaj bildoj el la Komunejo. Mi ne uzas tiajn bildojn pro amo de la libera softvaro-movado.
Mia kariero estas en juro kiel licencisto/permisilisto. (Mi ne estas diplomigita advokato, sed laboras en la juro-fako.) Mi legas, verkas, kaj subskribas permisilojn por universitato. Do, mi komprenas iom da juro pri permesiloj. Miaj agoj devenas de la timeto, ke unu bildo en nia vikipedio ŝarĝas nin kun iom da risko - nur risketo. Mi tute koncedas, ke la risko de unu bildo estas bagatela. Tamen miloj da tiaj bildoj pligrandigas la riskon al notebla iomo. Pro Vikipedio estas mondvasta retejo, la juro de ĉiu lando aplikas al ĝi. Mi havas "malbonan sonĝon" pri freneza proceso el iu ajn lando kontraŭ Vikipedo. Mi timas, eble malracie, ke tia proceso eble fermos nian Vikipedion. Ju pli da bildoj ĉi tie, des pli da riskoj.
Do, estus mia prefero, ke ni ŝovi la risk(et)on en aparta projekto - Vikimedio. En mia imago, Vikimedio povas batali la kopirajtan militon, dum nia Vikipedio daŭras senpeke!
Mi plenkore pardonpetas pri la rompado de reguloj. Verŝajne al mi, estas facile aldoni aĵon (bildon, malveran informon, falsan aŭ propagandan artikolon) kaj pli malfacile forigi. Tial, mi frustriĝis pri miaj oftaj glavo-bataloj kontraŭ ventmuelejoj!
 
Dell-emblemo ne atingas la "sojlo de originaleco", pro ĝi estas farita el simplaj figuroj kaj literoj.
Jen ankaŭ problemo kun miskategorigado de bildoj kun "kopirajto" kiuj ne estas kopirajtebla. Koncerne de emblemoj de firmaoj kaj orginizaĵoj - oni povas ĝenerale alŝuti la emblemon, por eviti problemojn kun kopirajto. Miloj da emblemoj estis farita tial: Kategorio:Logooj. Ekzemplo, la Dell-emblemo estas uzebla pro ĝi ne atingas la "sojlo de originaleco" (Angle, "threshold of originality"). Ni havas multmultajn bildojn in la Vikipedio kiu estas tiaj bildoj, kiujn ni mis-kategorigas kiel "justa uzo"! Kelkaj ekzemploj: Dosiero:Ekverto.gif, Dosiero:1976 Facetoj.jpg, Dosiero:AzJ.jpg, Dosiero:Paris Match.png. Iom da ili estas viaj alŝutoj. Ili ne estas rigardita kiel "kopirajtebla", sed estas sub la juro por "varmarkoj". La varmarkoj povas esti uzata, pro Vikipedio ĝenerale ne konkurencas kun la firmaoj. Vidu dossieron File:Subway restaurant.svg alŝutita de Magnus, kaj uzita en la Commons:Threshold of originality paĝo kiel ekzemplo de ne-kopirajta verko. Pro la "kopirajta" kategorio, la bildoj restas kun ni, anstataŭ ili povas esti ŝovata en la Komunejo. Do, la multaj miskategorigaĵoj kaŝas aliajn problemojn en Vikipedio. (Laŭ mia opinio)
Mi ne volas, ke Vikipedio esti rub-lando de ĉio-estas-teksto. Mi esperas ke ni povas trovi prudentan kaj sekuran padon. Kore salutas Yekrats (diskuto) 16:30, 24 jan. 2017 (UTC).Reply
Resaluton. Mi bone komprenas la argumentadon, kaj bonas havi larĝan komunan vidpunkton pri la temo, ĉar solvi la konflikton inter la deziro obei niajn proprajn regulojn pri bildoj (kion aparte, senintence, rompas robotaj alŝutoj el aliaj vikipedioj, nekontrolitaj, aŭ alŝutoj de vikipedianoj en pli frua fazo kiam ili ne tiom konsciis pri bilda licencado kiom poste, sed ne plu atentas ĉiujn alŝutoj de antaŭ multaj jaroj) unuflanke kaj laŭebla evito de ajna perdo de informoj kaj redakta peno en la artikoloj aliflanke eblas nur en kunlabora etoso. Ĝustas ke mi aparte engaĝiĝis en bildigo de multaj artikoloj, kaj tial estas relative multaj alŝutoj de mi, kiujn mi faras tre pripense, kvankam en la plej unuaj alŝutoj de antaŭ jardeko ankoraŭ videblas nur ĝermanta sperto pri licencado, kiu poste kreskis: do pri tiuj fruaj alŝutoj, laŭ nuna vidpunkto priskribe kompletigeblaj, bonas atentigi min. Aparte saĝa argumento estas rejuĝi ĉu ne iuj el la emblemoj ĉe ni alŝutitaj je justa uzo klasigeblas kiel "varmarko sed nekopirajtigebla nurtekstaĵo". Post plispertiĝo, mi en malforta dubo pri sendiskute libera statuso fojfoje tendencis cele al pleja sekuro elekti la pli limigitan licencon "justa uzo", foje eĉ tro time, por eviti trorapidan rubujigon de la pena laboro trovi taŭgan emblemon por artikolo. Sed ne nur por rejuĝado el tiu vidpunkto indas post iom da tempo rekontroli la emblemojn alŝutitajn laŭ justa uzo: Kompreneble en iuj kazoj la alŝutita emblemo en la momento de alŝuto estis senalternativa, sed en iuj kazoj pro licencigo de la rajtoposedanto aŭ pro sukcesa argumentado de aliulo nun haveblas libera emblemo en la komunejo, kiu simple ne atentatas: el viaj ekzemploj mi ĵus rekontrolis la dosieron Dosiero:AzJ.jpg, alŝutita de mi en 2013, kiun relative senprobleme eblus deklari sub "sojlo de originaleco", sed mi nur per la nuna intensa serĉo trovis ke intertempe aldoniĝis perfekte anstataŭa SVG-emblemo de 2016 en la komunejo, kaj post anstataŭigo mi bonkore ĝisas de la emblemo AzJ.jpg, kiu tri jarojn servis ĝis kiam eblis tiu anstataŭigo. Kompreneble tiu zorgado pri bildoj kostas signifan tempon, kaj kompreneble la esperantlingvaj administrantoj draste malplimultas ol tiuj de la angla aŭ germana vikipedioj, sed tamen eblas procedi paŝon post paŝo kaj trovi bonan kompromison sen brutale rubujigi sen neceso aŭ sen komunikado. Malgraŭ ĉio, gravas ne forpreni el artikoloj kaj rapide forigi el vikipedio per la memkreita argumento "ne plu uzata"... sed diskutigi tiujn dubajn kazojn. Kaj gravas teni kritikan ekvilibron ke la timo de jura atako al vikipedio ne iĝu paranojo: Laŭ mi, relative senproblemas permesi al ni proprajn dosierojn kiam la angla, germana aŭ alia granda unuopa vikipedia projekto ankaŭ kuraĝas tion: La apartaj bildoj pri naciaj flagoj estas ne nur ĉe ni, sed ankaŭ en la angla vikipedio, kaj se foto kiel tiu pri Burĝ Ĥalifa, multe pli bonkvalita ol la alternativoj en la komunejo, malgraŭ ĉiu manko de panorama libereco en UAE permesatas en la germana vikipedio plena je juristoj, ĝi permeseblu ankaŭ ĉe ni. Ktp. ktp. Ĉiukaze: Estas bona impreso ke finfine la monto de (precipe robote alportitaj) dubaj bildoj iom post iom malgrandiĝas kaj iĝas superrigardebla. Vi perceptu min kolego kaj kunaganto en tiu lukto. Sincere ThomasPusch (diskuto) 11:51, 26 jan. 2017 (UTC)Reply

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 14:16, 28 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Bonvolu helpi redakti

kara Yekrats, Bv. legi en la germana Viki la artikolon Internationale Liga der Esperanto-Radio-Amateure

Iu lanĉis tie Löschantrag, forigo propono. Ĉar vi estas pli sperta pri tiaj aferoj, bv. helpi. En Relevanzkriterien por Vereine mi trovis

  • "überregionale Bedeutung", superregiona graveco.

Kion signifas RKA? Kion ni faru? Hans

Helpo pri nova Ĝermo redakti

Kara ĉu vi povus helpi min finpretigi la ĝermon {{ĝermo|radioamatoro}}?
bedaŭrinde mi ne sukcesas funkciigi ĝin kaj mi ne volas tro fuŝe agadi. Mi ankaŭ petis helpon al Vikipediisto:ArnoLagrange kaj Vikipediisto:KuboF Hromoslav (kiun mi iom konas pro tejo laboroj).
https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:%C4%9Cermoj_pri_radioamatoroj
jam havas {{ĝermo|radioamatoro}} la jenaj artikoloj: Luis Bolivar Fosca kaj Otakar Batlička kvankam ĝenerale ne nur temas pri biografioj sed pri ĉio rilate al Kategorio:Amatora radio.
  JabieroKubo (diskuto) 13:39, 5 apr. 2019 (UTC)Reply

Alŝutado de bildoj en Vikipedio redakti

Jes, dankon. Mi faros tion. Claudio Pistilli (diskuto) 18:56, 21 okt. 2019 (UTC)Reply

How we will see unregistered users redakti

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Yekrats, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply


Mia propono por nova ĉefpaĝo redakti

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Se vi volas, bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:35, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Yekrats,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:28, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

-- Dankon pro la atnentigo. Kani estos bona administranto! -- Yekrats (diskuto) 16:33, 28 jul. 2023 (UTC)Reply

Fermo de toksa diskuto redakti

Saluton! Estiĝis toksa diskuto Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72 kiu aktivis dum pli ol du semajnoj, kaj kiun nun iu ĝisnune neengagxigxinta administranto fermu. Bv faru tion. Taylor 49 (diskuto) 19:40, 18 dec. 2023 (UTC)Reply

Kara Taylor - Kia Gordia nodo! Mi rigardos ĝin kaj provos helpi. -- Yekrats (diskuto) 15:00, 1 jan. 2024 (UTC)Reply