Vikipedio:Artikolo por Kontakto

Imagu la mondon, en kiu ĉiu unuopa persono sur planedo havas liberan aliron al la sumo de homara scio. Jen al kio ni strebas.

—Jimmy Wales, la iniciinto de Vikipedio, Intervjuo por slashdot.com, 2004

La problemo de Vikipedio estas, ke ĝi teorie ne povas funkcii, nur reale.

—Stephen Colbert, televida moderatoro, 2005

Interreta teknologio vikio (de la havaja krivorto “wiki-wiki” – rapide!), unu el la ĉefaj teknologioj de nova generacio, konataj sub la nomo "Reto 2.0" (angle Web 2.0), ĉefe famiĝis pro ties apliko en plurlingva libera reta enciklopedio Vikipedio, kio kun kelkaj idaj projektoj estas entreprenaĵo kaj ĉefokupo de la usona nekomerca fondaĵo "Vikimedia". Kvankam la teknologio mem vere bone taŭgas por enciklopedio, ties primara celo estis ebligi facilan kaj fruktodonan kunlaboron de pluraj horoj super komunaj interligitaj dokumentoj, kiam ĉiu redaktanto povas ŝanĝi la tekston sen timo nerenversigeble forigi aŭ kripligi parton de tiu dokumentaro.

Laŭ la unua supraĵa pripenso de tiu sistemo oni povas ekpensi, ke projektoj, kiuj baziĝas sur tiu teknologio, devas esti tute kaosaj kaj anarkiaj, kaj ke la efikeco de tiu kunlaboro estas nealta. Tamen, kiel montras la ekzemplo de Vikipedio, tiu tipo de volontula nedirektigata kunlaboro povas evidentiĝi esti ege bona por retaj komunumoj, kies membroj kontribuas al la projekto volontule kaj sen (troaj) devoj.

Ideo de Vikipedio kaj ties ofta miskompreno redakti

Bedaŭrinde multaj saĝaj kaj kleraj homoj, supraĵe konante la projekton de Vikipedio, plene miskomprenas la ideon malantaŭ ĝi, kaj komencas esprimi tute misadresitan kritikon pri ĝi. Ekzemple la aŭtoro de PMEG Bertilo Wennengren en sia blogo skribas "La Esperanta Vikipedio finfine pereis komplete kiel serioza projekto de enciklopedio" [1]. Tiu aserto klare montras, ke li fuŝe komprenis la ideon de la tuta projekto, kaj verŝajne la plej granda revelacio por li estus ekscii, ke Vikipedio neniam estis "serioza projekto de enciklopedio", nek eĉ iam intence strebis al tio.

Malgraŭ tio, ke la plena nomo de Vikipedio estas "Vikipedio, la libera enciklopedio", Vikipedio ne estas enciklopedio en la plej konata senco de tiu vorto. Pli precize oni povas priskribi ĝin kiel "volontula kompendio de diversaj faktoj". Do, volontuloj provas kompili pli-malpli similajn faktojn pri diversaj fenomenoj en tiutemajn artikolojn, kun la celo doni superrigardon pri la objekto. Tial oni povas nerekte kompari Vikipedio al similspecaj periodaĵoj, kiel ekzemple populara "Readers Digest", kiu publikigas superrigardajn artikolojn kun plejeble vastaj temoj. En scienca mondo la loko de Vikipedio similas al la sciencaj revuoj, kiuj publikigas nur superrigardajn artikolojn. Ekzemple fama scienca revuo "Nature" (Naturo), kiu verdire estas ne unu revuo, sed kelkaj, havas specialan kajeron kun la nomo "Nature Reviews", kiu publikigas nur superrigard-artikolojn pri diversaj fakoj.

Tiu, kiu ekkonas la ideon de Vikipedio iom pli profunde, ol pere de ties nomo, nepre renkontas la kvin ĉefajn principojn de Vikipedio, nomatajn "kvin kolonoj" [2]. La plej unua "kolono" donas jenan difinon de Vikipedio.

Vikipedio estas enciklopedio, kiu estas verkata por doni profiton al ties legantoj. Ĝi enkorpigas la elementojn de ĝeneralaj enciklopedioj, specialaj enciklopedioj kaj almanakoj.

Tiu difino jam klare montras, ke kvankam Vikipedio estas enciklopedio, ĝi havas elementojn de aliaj verkoj, inter kiuj ankaŭ la almanako. Tio ne estas hazarda. Vikipedio baziĝas grandparte sur la retaj fontoj, kies vereco ne ĉiam estas bone pruvebla. Sed estante tiu "kompilaĵo" Vikipedio, tamen, plu donas bonan superrigardon pri la temo.

Alia principo de Vikipedio estas "Vikipedio mem ne povas esti fonto de informo". Do, oni povas uzi vikipedion kiel helpan deirpunkton -- sed neniel kiel fidindan fonton, por kiuj oni uzu paperajn faklibrojn kaj fakrevuojn.

Krome, kun la celo doni "profiton" al la leganto Vikipedio ofte ekspluatas la fakton, ke kelkaj artikoloj estas bone ellaboritaj en certaj lingvaj sekcioj, kaj aliaj vikipedio simple tradukas tiujn artikolojn sialingven. Kaj tio veras ne nur por tradukoj el la angla, germana aŭ aliaj "grandaj" lingvoj. Ekzemple en la rusa vikipedio la artikolo pri konata rusa kvizludo "Kio?Kie?Kiam?" estis plene nuligita kaj anstataŭigita pere de la traduko de origine verkita esperantlingva artikolo pri la temo. Tio ja ankoraŭfoje montras, kiom gravas tiu "interlingva drivo".

Ne nur enciklopedio redakti

Kontraste al ĉiuj aliaj enciklopedioj en la mondo, kiuj dekomence estis unulingve evoluigataj kaj nur poste pro merkata sukceso tradukataj al aliaj lingvoj, Vikipedio estas dekomence multlingva kaj multflanka enciklopedio, kie ĉiu lingva sekcio evoluas memstare kaj sendepende pere de la penoj de ties lingva komunumo. Tiu multlingveco donas al Vikipedio grandan fleksemon, ĉar preskaŭ por ĉiu temo troveblas "loka eksperto", kiu povas doni ekzaktan kaj korektan informon pri certa loko, lando, lingvo aŭ kultura fenomeno. Tiel artikoloj, kiuj ricevis statuson de elstaraj artikoloj en certaj lingvaj sekcioj de vikipedio, estas tradukataj por kompletigi artikolojn en aliaj lingvoj. Tiu interago kaj "dialogo" inter pluraj vikipedio kondukas al pli neŭtrala kaj adekvata enciklopedia enhavo.

Enciklopedia enhavo per si mem ne estas homogena. Por ilustri tekstan informon oni ofte enmetas bildojn, sonojn (prononchelpojn aŭ aŭdio-artikolojn por handikapitoj) aŭ matematikajn formulojn. Krome, ne ĉiu informo eblas meti en la enciklopedian artikolon: en la artikolo pri Indira Gandi aŭ Dalai Lama oni apenaŭ povas citi ĉiujn famajn diraĵojn de tiuj. Ĝuste pro tio, ke akademiaj kaj sufiĉe "sekaj" artikoloj de vikipedio ne povis enteni la tutan spekton de enciklopedia informo de la ĉefa enciklopedia trunko debranĉiĝis kelkaj idaj projektoj, kiuj kompletigas kaj universaligas la enciklopedian enhavon de sia patro Vikipedio.

Vikipedio kaj ties idaj projektoj
(stato de 2a augusto 2007)
Nomo Lanĉita[3] Lingvoj[4] Esperanto[5] Artikoloj[6] Priskribo
  Vikipedio 15 Jan 2001 252 16 86 698 Ĉefa enciklopedio kun pli ol 7 milionoj da artikoloj en 250 lingvoj.
  Vikivortaro 12 Dec 2002 172 70 426 Multlingva vortaro kun sinonimoj, etimologio, klarigoj.
  Vikilibroj 10 Jul 2003 120 26 311 Libere legeblaj kaj elŝuteblaj libroj pri diversaj temoj.
  Vikicitaro 20 Jul 2003 87 30 225 Kolektoj de diverslingvaj citaĵoj laŭ la temoj kaj fontoj/personoj.
  Vikifontaro 24 Nov 2003 53 -- ĉ. 200 Projekto por stori diversajn fontojn: historiajn dokumentojn kaj aliajn tekstojn de publika domano. Esperanto-dokumentoj dume troviĝas enkadre de la projekto Vikilibroj.
  Vikinovaĵoj 3 Dec 2004 22 -- -- Novaĵoj de civilaj ĵurnalistoj el diversaj landoj. Dume aperas kiel parto de Vikipedio.
  Komunejo 7 Sep 2004 -- -- -- Centra deponejo por bildoj, sonoj, videoj kaj aliaj netekstaj informoj, komune uzataj de ĉiuj vikipedioj.

Nuntempe havas pli ol 1,5 milionojn da dosieroj.

  Inkubatoro ? -- -- -- Speciala projekto por testi novajn lingvojn kaj idajn projektojn en tiuj lingvoj.
  Vikispecioj 13 Sep 2004 -- -- -- Registrejo por ĉiuj informoj pri biologiaj specioj de plantoj, fungoj, bakterioj, arkeoj kaj aliaj vivformoj.
  Vikiversitato 15 Aug 2006 -- -- -- Kursoj, epitomoj, testoj, diversaj studhelpaj materialoj, inkluzive lingvajn kursojn kaj helpilojn. Esperanta parto dume troviĝas enkadrede Vikilibroj.
  Vikimedia 15 Aug 20006 -- -- -- Oficejo, kunlaborejo kaj oficiala reprezentejo de ĉiuj projektoj, paĝaro de la ĉefa fondaĵo, kiu staras malantaŭ la enciklopedio.
Klarigoj por la tabelo:
  1. https://bertilow.com/blogo/
  2. http://en.wikipedia.org/wiki/WP:5P
  3. Dato, kiam la projekto estis lanĉita.
  4. En kiom da lingvoj ekzistas tiu projekto.
  5. Kiun lokon Esperanto-projekto okupas inter ĉiuj projektoj.
  6. Kiom da artikoloj havas Esperanto-projekto.

El la tabelo oni povas vidi, ke Esperanto-projektoj kutime ne estas bone evoluitaj, la sola pli-malpli aktiva projekto estas Esperanta Vikipedio, kiu estas momente 16a vikipedio laŭ grandeco. Kiam mi komencis verki tiun artikolon, Esperanto-vikipedio estis ankoraŭ 15a, sed dume turka vikipedio kreskatingis kaj superis nian Vikipedion. Feliĉe, neniu alia vikipedio sub la Esperanta krestas almenaŭ samrapide, do, tiu 16a loko ŝajne restos por sufiĉe longa tempo.

Nuntempe la tuta atento de Esperanto-komunumo estas fokusita ĉe la vikipedio, evidente pro nescio pri aliaj projektoj. Tamen, ne malpli grava estus ankaŭ evoluigi idajn projektojn: en la reto ekzistas multaj diversaj Esperanto-bibliotekoj kun plenaj tekstoj. Tiujn oni povus ŝovi al la Vikifontaro, kiu povus esti bona loko por ĉiuj liberaj tekstoj en Esperanto. Momente oni laboras pri kompilo de libera E-vortaro surbaze de jam atingeblaj liberaj vortaroj (ekzemple ReVo), pro tio ankaŭ la kvanto de vortaraj glosoj en Esperanto-parto dume ne estas imprese granda. Samo validas por Vikicitaro: ĝi nun ekzistas nur pro hazardaj aldonoj de citaĵoj el vikipediaj artikoloj, mankas iu gvida motoro por tiu aparta projekto.

Apartan atenton meritas relative nova projekto de fondaĵo Vikimedia: Vikiversitato. Estas projekto kun la celo helpi al la homoj kunlabori pri diversaj manlibroj, helpiloj kaj aliaj instrumaterialoj. Iom similas al jam ekzistanta projekto edukado.net. Tamen, ĉi tie la temoj povas esti tute vastaj, de scienco ĝis arto. Laŭ mia opinio, tiu ĉi proejkto povus esti ege grava por Esperanto, ĉar en Esperanto preskaŭ ne ekzistas neEsperantaj lernolibroj kaj gvidlibroj, kio iom malhelpas al scienca evoluo de la lingvo. La ĝermo de Esperanto-projekto estis lanĉita ĉe Vikilibroj, sed dume, kiel ofte en nia movado, mankas vera gvidanto por puŝi la aferon antaŭen.

Indas mencii ankaŭ aliajn projektojn, kiuj funkcias simile al la vikipedia principo (kaj uzas la saman viki-motoron interne), sed ne estas projektoj de fondaĵo Vikimedia. Ordinara retvizitanto, eble, tute ne vidos la diferencon inter tiuj projektoj, kaj vikipedio, ĉar aspekte kaj idee la paĝaroj estas ege similaj. Tamen, tiuj projektoj estas kutime enterprenaĵoj de apartaj homoj, kaj, konstraste al vikipedio, ne ĉiam disponigas sian enhavon sub libera licenco. Jen estas kelkaj gravaj kaj interesaj projektoj.


Num. Retejo Priskribo
1 www.wikitravel.org Paĝaro por turismo, kun multaj informoj pri vojaĝceloj, ties priskriboj, konsiloj, lingvaj helpiloj kaj impresoj de vizitintoj. Ĉiuj materialoj havebas sub ne plene libera CC-licenco. Ekzistas meze evoluigita Esperanto-versio.
2 www.wikimapia.org Kunfandiĝo de Google Mapoj kaj Vikpedio: sur interaktiva mapo de la tero oni povas desegni certajn regionojn kaj aldoni priskribojn por tiuj. Nuntempe estas ĉ. 5 milionoj priskribitaj lokoj.
3 www.uncyclopedia.org Malenciklopedia, "enciklopedia libera je enhavo". Estas paĝaro, kies celo estas parodii Vikipedion. La ĉefpaĝo de Malekciklopedio estis prilaborita ĉefpaĝo de hebrea vikipedio. Multaj artikoloj parodias sciencan kaj neŭtralan lingvon de Vikipedio. Tamen, la enhavo estas sufiĉe interesa kaj neniuokaze obscena aŭ malica.
4 www.lyricwiki.org Vikio kun kantotekstoj. Malgraŭ iom alia aspekto, la paĝaro uzas la saman motoron kaj la saman ideon, havas sufiĉe grandan komunumon, kiu aktive kontribuas al la enhavo.
5 www.cdwiki.de Germanlingva vikio pri diversaj KDoj. Krom kantolinsto kaj kovrilo oni ofte aldonas personajn impresojn pri la disko.
6 wikichristian.org Religia vikio, verkita de la starpunkto de Kristanismo. Kvankam ne plene neŭtrala dekomence, la vikio estas ege interesa kaj priskribas ne nur kristanajn morojn kaj tradiciojn, sed ankaŭ tiujn de aliaj religioj.

Bazaj principoj de viki-kunlaboro redakti

Se temas pri vikioj, kiuj estis kreitaj nur kun la celo informi pri certaj aferoj (ekzemple vikio de TEJO [1]), tiam tute ne aperas iu problemo pri koherigo de komuna laboro super la enhavo de vikio. Okaze de Vikipedio efektiva kunlaboro kaj kooperacio estas gravaj premisoj por sukcesa rezulto. Ĝuste pro tio vikio disvolviĝis pli, fariĝante el la teknologio de komuna kunlaboro al la teknologio de komunuma kunlaboro, kiam apartaj redaktantoj konsistigas unu komunumon. Por tiu celo la baza projekto de Vikipedio havas kelkajn specialajn mekanismojn.

Nomspacoj kaj principoj redakti

 
Ekzemplo de Babelo-Turo en Vikipedio

Ne ĉiu dokumento, kiu estas en Vikipedio, devas nepre esti artikolo. Por apartigi dokumentojn, kiuj estu artikoloj disde aliaj dokumentoj, Vikipedio havas diversajn nomspacojn, kiun oni povas imagi kiel lokoj por diverstipaj dokumentoj (kaj malsamaj dokumentoj kun la sama nomo povas ekzisti en malsamaj nomspacoj). La ĉefa nomspaco nomiĝas "Artikoloj" kaj enhavas ĉiujn artikolojn de Vikipedio. Ĉar ĝi estas ĉefa, t.n. "defaŭlta" nomspaco, oni neniel devas aparte indiki ĝin.

Krom tiu nomspaco ekzistas samgranda nomspaco "Diskuto", kiu enhavas ĉiujn diskutpaĝojn. Ĉiu vikipedia artikolo havas propran diskutpaĝon (kiu alireblas se oni klakas sur "diskuto" supre ĉe la artikola paĝo), sur kiu kunlaborantoj pri la artikolo pridiskutas aĵojn, rilatajn al la artikolo, interŝanĝas opiniojn kaj (sufiĉe ofte) solvas redaktokonfliktojn. Diskutpaĝoj estas esenca parto de vikipedia kunlaboro, en anglalingva vikipedio estas tre kutima afero, kiam diskutpaĝoj estas multe pli longaj, ol la artikolo mem. En tiel nomataj "mezgrandaj vikipedioj" tio estas pli rara (pri tio legu pli detale sube!).

 
Ekzemplo de inforkesto en la artikolo Jalto

Alia ne malpli grava nomspaco estas "Vikipediistaj paĝoj" kaj "Vikipediistaj diskutoj". Tiuj du nomspacoj similas al la nomspacoj "Artikoloj" kaj "Diskutoj", sed entenas informon pri unuopaj kontribuantoj. Ĉiu novregistrita kontribuanto aŭtomate ricevas propran vikipediistan paĝon, sur kiu tiu povas prezenti sin. Kvankam ekzistas neniu formala postulo pri enhavo de vikipediistaj paĝoj, oni prefere ne skribu longajn memoraĵojn pri sia vivo, sed skize kunmetu tie informon, kiu ebligas efektivan kunlaboron. Estas tradicio kunmeti tiun informon en la formo de tiel nomataj "babelaj turoj", kiu konsistas el malgrandaj kestoj. Ĉiu kesto havas certan "kodon", per kiu oni aldonas ĝin al la paĝo, kaj kutime indikas tiun kodon kune kun mallonga priskribo. La plej kutima (sed ne nura) apliko de tiuj "turoj" estas indiki parolatajn lingvojn (por ke aliaj kontribuantoj sciu en kiu lingvo oni alparolu tiun vikipediiston -- kio aparte gravas, se oni volas alskribi uzanton de iu vikipedio, kies lingvon oni ne komprenas). Komence uzataj nur por indiki informon pri lingvoj, nun la "babelturoj" estas uzataj por indiki multajn aliajn trajtojn de uzantoj, iliaj (mal)ŝatojn, (mis)preferojn kaj apartecon al certaj grupoj.

Plia grava elemento de Vikipedio estas nomspaco "Ŝablono" kun sia adhera spaco "Ŝablono diskuto". Ŝablonoj estas reuzeblaj konstru-ŝtonoj de vikipediaj paĝoj, kiujn oni povas enmeti sur plurajn paĝojn. Ekzistas statikaj ŝablonoj, kiuj simple aldonas iun bildon (ekzemple flagon de certa lando), tekston, iun specialan aspektigon (ekzemple ŝablono por aldoni babelturojn sur vikipediistajn paĝojn). Pli alta ŝtupo estas dinamikaj ŝablonoj, kiuj ebligas precizigon aŭ plifajnigon de sia enhavo surbaze de la infomo, kiun oni aldone indikas ĉe enmeto de ŝablono. Ekzemple multaj altkvalitaj artikoloj en Vikipedio havas informkestojn, kie informo estas donita en tabela formo. Plejparto de tiuj informkestoj estas reuzataj sur pluraj paĝoj de unu temo, kaj pro tio ili estas kreitaj kiel dinamikaj ŝablonoj, kies enhavo estas ŝanĝata depende de la aktuala artikolo (do, oni indikas alian urbonomon, blazonon k.t.p. ĉe priurbaj artikoloj, alian nacion kaj loĝregionon ĉe prilingvaj artikoloj kaj simile). Tiuj ŝablonoj plirapidigas kreon de plaĉe kaj samtempe enciklopedie aspektantaj paĝoj.

Tiuj, kiuj pensas, ke vikipedio evoluas tute spontanee, devas rigardi la nomspacon "Helpo". Tie kutime estas dokumentoj, kiuj normigas kaj reguligas la funkciadon de vikipedio. Krom banala helpo pri tio, kiel redakti artikolojn kaj kiel ilin pli efektive verki, tiu parto enhavas plurajn regulojn kaj principojn de vikipedio. Por rapida referenco al tiuj reguloj multaj el ili havas akronimojn, kiujn oni vaste uzas en vikipedio (ekzemple sur diskutpaĝoj por pridiskuti ŝanĝojn). La plej baza kaj ĉefa principo de vikipedio estas nomata NPOV, "neutraxla vidpunkto" (de la angla "neutral point of view"). Laŭ tiu principo, ĉiu artikolo de vikipedio devas esti verkita laŭ neŭtrala, senpartia vidpunkto, kaj enteni nur objektivan informon sen opinio aŭ komento. Tiu principo ofte fariĝas ŝtono de falpuŝiĝo por kontribuantoj kun diversaj opinioj pri la problemo, kio kondukas al tiel nomataj "redaktaj militoj". Ofte pli neŭtrala vortumo estingas tiujn militojn, en ekstremaj okazoj oni publikigas du versiojn de artikoloj kun respektivaj indikoj (kio iam okazis al la artikolo pri Nagorno-Karabaĥ-milito, nun la du versioj estas unuigitaj). Alia grava principo, kiun oni ankaŭ legos en Helpo, estas principo kun la akronimo BOLD (de la angla bold -- impertinenta), kiu preskribas amikeman kaj afablan interagon kun aliaj kontribuantoj de vikipedio, sendepende de tiuj statuso kaj kontribuo. Rilataj principoj estas tiu, kiun oni angle formulas kiel "ne mordu komencantojn", do, ne ataku ankoraŭ freŝajn vikipediistojn, eĉ se tiuj eble kontribuas mise aŭ eble eĉ ion detruas (teknologio de vikipedio ebligas renversigon de ĉiu, eĉ la plej fatala, ŝanĝo) kaj "supozu bonan intencon", do, eĉ se agoj de uzantoj estas misaj kaj kontraŭkomunumaj, oni plej unue supozu bonan intencon malantaŭ tiuj agoj. La reguloj de vikipedio estas jam tiom ampleksaj, ke oni povas ŝerce kompari ilin kun konstitucio. La reguloj estas de tempo al tempo plifajnigataj, precipe kiam evidentiĝas iuj problemoj pro granda socia influo de vikipedio kaj ties informo.

La lasta (kiun ni mencias) nomspaco estas "Portalo". Portaloj estas sufiĉe freŝa invento de vikipedio kaj celas unuigi kontribuantojn pri unu certa temo kaj koherigi iliajn kontribuojn. En Esperanto-vikipedio ekzistas portaloj pri matematiko, pri ludoj, pri literaturo kaj kelkaj aliaj temoj. Krome ekzistas ĉefa komunuma portalo, kiu entenas informon, gravan por ĉiuj kontribunatoj sendepende de la "gustoj" de aparta vikipediisto. Portaloj estas siaspecaj subkomunumoj enkadre de vikipedio, kiuj helpas al homoj koni unu la alian kaj konkordigi sian aktivecon en vikipedio.

Statusoj, komitatoj kaj maliculoj redakti

Kvankam bazaj principoj de vikipedio egaligas ĉiujn kontribuantojn, kelkaj el ili povas ricevi apartajn statusojn. Tiuj, al kiuj Vikipedio antaŭe ŝajnis esti anarkia sistemo, nun eble estos surprizitaj. Vikipedio similas al la mondo, kie homoj havas diversajn rolojn kaj postenojn, sed konstraste al la reala mondo, tiuj "postenoj" ne donas al tiuj homoj pliajn rajtojn, ol kiujn ili bezonas por plenumi siajn rolojn en Vikipedio. Do, la statusoj neniam "pligravigas" homojn, sed simple indikas respondecon pri certaj taskoj en la vikipedia komunumo kaj estas signo de fido flanke de komunumo. Ajna statuso povas esti forprenita laŭ decido de komunumo (kie ĉiu aparta kontribuanto havas rajton de unu voĉo), se la persono per siaj agoj perdas fidon de komunumo, kio okazas, kvankam tre malofte, en ĉiu vikipedio, ankaŭ en la Esperanta.

 
Vandala (reklama) artikolo en Vikipedio

La plej konata "statuso" en Vikipedio estas "administranto". Ĉar la vorto "administri" en pluraj lingvoj entenas fortan konotacion de "superulo - subulo", en la angla vikipedio oni kutimas nomi tiun statuson "sisopo" ("sysop", de la angla "system operator" -- helpanto pri komputiloj kaj operaciumaj aĵoj). Administrantoj estas homoj, kiuj prizorgas la teknikan flankon de vikipedio, sen iri tro profunden al la kerno de la tuta sistemo. Do, administrantoj povas protekti kaj malprotekti paĝojn, redakti protektitajn paĝojn (ekzemple kun la cele Esperantigi novajn sistemajn mesaĝojn aŭ opciojn), rapide renversigi ŝanĝojn de aliaj uzantoj en la artikolo (per unu musklako) kaj forbari uzantojn, kiuj endanĝerigas funkciadon de vikipedio. Administrantoj estas aprobataj de komunumo per simpla baloto post mallonga sinprezento de kandidato.

Alia figuro en Vikipedio estas Burokrato. Burokrato estas homo, kiu havas ĉiujn funkciojn kaj eblojn de administranto, sed krome tiu rajtas igi aliajn uzantojn administrantoj. Do, burokrato vere pravigas sian nomon, ĉar li efektivigas elekton de la komunumo (kaj tre gravas ĉi-aspekte, ke pleje gravas opinio de la tuta komunumo, kaj burokrato, kvankam li povas fari ajnan uzanton administranto, ne rajtas tion fari propravole sen ekplicita aprobo de sia komunumo. Ĉiu vikipedio havas sian propran burokraton, grandaj vikipedioj, kie nomumo de administrantoj okazas sufiĉe ofte, havas plurajn burokratojn por efektivigi tiujn taskojn.

Burokrato, tamen, rajtas nur aljuĝi la statuson de administrantoj, sed ne forpreni ĝin. Entute forpreno de ajna statuso estas en Vikipedio ege rara afero kaj okazas nur okaze de konfliktoj (kaj krome, certe, se la homo mem volas tion -- disreviĝoj pri Vikipedio okazas ne malpli ofte, ol kabeoj inter Esperantistoj). La statuso povas esti forprenita nur de Stevardo, plia altrangulo, kies ĉefa celo estas prizorgi interprojektajn aferojn. Stevardoj ne estas ligitaj al iu certa vikipedio kaj rajtas forpreni (same, kiel nomumi) statusojn en ajna vikipedio. Stevardoj estas, same kiel aliaj statusoj en Vikipedio, pribalotata statuso. Sed kompare al Administranto kaj Burokrato, Stevardoj estas reelektataj kun certa periodeco, kaj por resti stevardo oni devas esti reelektitaj. Neaktiveco dum certa tempo aŭ koncentriĝo pri unusola projekto estas decidaj kiam temas pri reelekto, kaj oftas okazoj, kiam stevardoj perdis sian statuson pro tiuj.

Krom la statusoj, rekte ligitaj al redaktado de vikipedio, en Vikipedio ekzistas ankaŭ statusoj kaj komitatoj, kiuj helpas solvi problemojn ene de Vikipedio. Preskaŭ ĉiu vikipedio (eĉ malgrandaj!) havas sian propran Ambasadejon. Ambasadejon konsistigas homojn, kiuj krom la lingvon de certa Vikipedia projekto ankaŭ bone scipovas almenaŭ unu "eksteran lingvon", plej ofte la anglan, kaj kiuj estas la kontaktpersonoj okaze de ajnaj demandoj pri la projekto. Plia tre grava komitato estas tiel nomata Arbitra komitato (aŭ Arbitra komisiono), kiu juĝ-simile pritraktas ĉiujn konfliktojn en Vikipedio, precipe kiam tiuj havas etikan aspekton. Rilate al Arbitra komisiono estas aparta statuso en Vikipedio, nomata "kontroluzanto" (de la angla "check user"). Estas homo, kiu povas kontroli, ĉu du diversaj kontoj ĉe Vikipedio apartenas al du diversaj homoj aŭ unu. Tio fariĝas ege grava, kiam dum balotoj oni komencas suspekti manipuladojn ĉe voĉdonoj.

Cetere, tiujn homojn, kiuj starigas plurajn kontojn ĉe Vikipedio, oni nomas "majstroj de ŝtrumpaj pupoj" kaj la respektivajn kontojn "ŝtrumpaj pupoj". Aliaj diboĉuloj en Vikipedio estas tiel nomataj Troloj, estas homoj, kiuj intence provokas aliajn uzantojn al konfliktoj kaj ŝatas vidi tiujn. Sed la plej ofta tipo de maliculoj en Vikipedio estas simplaj "vandaloj": homoj, kiuj celas detrui aŭ kripligi Vikipedion. Se banalaj vandaloj simple provas forigi la tutan enhavon de artikoloj aŭ meti tie sian, ofte ofendan (rilatan al seksumado) aŭ memreklaman enhavon, pli fajnaj maliculoj redaktas artikolojn aldonante intencajn falsaĵojn, kaj okaze de lerta korekto estas ege malfacile distingi tiun vandalan ŝanĝon disde normala redakto. Feliĉe, Esperanto-vikipedio dume ne estas tiom populara, kiel alilingvaj projektoj de Vikipedio kaj ne altiras tiom multe da intencaj fuŝantoj, krome bezonatas ja scipovo de la lingvo por enmeti la vandalaĵojn, kiun oni ne tuj rimarkas. Ekde 2007 en Vikipedio oni aldonis eblecon vidi ŝanĝon de ĉiu artikolo sur la paĝo de "Lastaj ŝanĝoj" kiel diferencon inter antaŭa kaj aktuala versio. Ĉiu ŝanĝo, kiam neregistrita uzanto subite forigas grandan parton de la teksto (indikita kiel minusa, ekzemple -3450), aŭ male aldonas tiun (same kun pluso, +3450) rapide kaptas atenton de deĵora administranto kaj estas (okaze de vandalaĵo) rapide renversigata.

Kriteroj kaj komparoj inter vikipedioj redakti

La plej ofta kaj plej kutima maniero rakonti pri avancoj de Esperanto kaj enkadre de tio pri sukcesoj de Esperanto-vikipedio estas fiera mencio de artikolkvanto en Esperanto-Vikipedio. Ĉi-momente, kiam mi verkas tiun artikolon (en Julio 2007), la kvanto de artikoloj, kiujn oni montras sur la titolpaĝo de vikipedio estas 86 199. Granda kvanto, ĉu ne? Menciindas ankaŭ la fakto, ke tiu estas la kvanto de tiel nomataj "veraj artikoloj", do, la artikoloj kun enciklopedia enhavo, do, nek paĝoj kun redirektiloj, nek aliaj nomspacoj de vikipedio estas kunkalkulitaj.

Post tiu pretera mencio en varba parolo oni jam povas fieri pri Esperanto-Vikipedio. Ja, la kialo por fieri estas grava: se oni komparas nian vikipedion laŭ la kvantoj de la artikoloj, tiam oni povas facile diri, ke Esperanto-vikipedio superas la turkan, slovakan, ĉeĥan, danan, ukrainan, araban kaj multajn pliajn vikipediojn (vidu la tabelon!). Ĉu ne raviga fakto?

Kumulita kompartabelo de vikipedioj en diversaj lingvoj.
(stato de 14 julio 2007)
Nr Lingvo Propra nomo Wiki Artikoloj Prof Entute Redaktoj Adm Uzantoj Bildoj
1 Angla English en 1 883 440 323 9 530 350 149 739 392 1 274 4 851 414] 756 177
2 Germana Deutsch de 610 123 101 1 663 501 35 810 679 283 425 797 109 499
3 Franca Français fr 525 363 62 1 442 626 18 753 971 155 269 112 37 227
4 Pola Polski pl 401 996 15 672 314 9 080 329 130 130 744 17 905
5 Japana 日本語 ja 390 585 50 929 958 14 004 556 55 142 412 47 259
6 Italiana Italiano it 321 286 66 980 896 10 318 243 90 186 354 40 686
7 Nederlanda Nederlands nl 316 755 36 724 773 8 896 828 83 120 647 16 308
......................
13 Finna Suomi fi 122 807 40 307 730 3 242 271 43 61 191 9 333
14 Norvega Bokmål no 118 796 31 288 279 2 605 263 54 51 105 851
15 Esperanto Esperanto eo 86 180 17 196 730 1 147 473 10 3 248 24 579
16 Turka Türkçe tr 85 480 47 256 869 1 999 091 15 97 449 11 228
17 Slovaka Slovenčina sk 72 511 14 140 639 1 075 843 23 8 828 1 804
18 Ĉeĥa Česky cs 71 890 36 182 110 1 683 228 19 21 991 7 675
19 Rumana Română ro 68 937 34 193 294 1 299 569 23 37 774 15 742
20 Katalana Català ca 68 003 21 147 804 1 228 054 18 7 338 4 293
......................
26 Lombarta Lumbaart lmo 51 299 0 53 945 142 547 3 276 197

Se ni pli atente studos la tabelon de vikipedioj, ni vidos, ke dume la Esperanto-vikipedio estas 15a laŭ la nombro de artikoloj, sed se la diferenco inter la norvega (14a) kaj nia vikipedio estas pli ol 30 000 artikoloj, la sekvanta turka vikipedio havas bonajn ŝancojn kreskatingi kaj avanci nian vikipedion. Fakte, se ni iros rigardos iomete retrospektiven, ni vidos, ke la 5-an de Decembro 2003, kiam Esperanto-vikipedio festis sian 10 000an artikolon, ĝi estis la 10a vikipedio laŭ la kvanto de artikoloj, postsekvanta de la itala kaj katalana, kiuj havis po ĉ. 5 000 artikolojn [2]. Kiel oni povas rimarki, la katalana ne sukcesis kreskatingi Esperanto-vikipedion, sed la itala jam estas ne plu atingebla. Do, Esperanto-vikipedio evoluas malpli rapide, ol aliaj vikipedioj. Fakte, dum la unua duonjaro en Esperanto-vikipedio tage averaĝe aperadis 163 novaj paĝoj, dum la komunumo de la menciita itala vikipedio aperigas tage mezume 513 artikoloj, kaj la rivalaj vikipedioj turka, slovaka kaj ĉeĥa kreskas tage je 273, 79 kaj 91 [3]. Do, se la turka vere baldaŭ kresksuperos la Esperanto-vikipedion, aliaj du vikipedioj dume kreskas malpli rapide. Sed kelkaj vikipedio kun eĉ malpli granda artikolkvanto jam per sia rapida kresko minacas Esperanto-vikipedion, ekzemple la hebrea vikipedio [3].

Sed ĉu la kvanto de artikoloj estas bona kriterio por juĝi pri "sukceso" de tiu aŭ alia vikipedio? Malfacilas kredi, ke bona artikolo estas verkita de nulo ĝis kompleta formo en unu redakto, aŭ, alivorte, ke oni "per unu plumverŝo" verkis bonan artikolon kaj ne plu redaktas ĝin. Tiam ne malpli gravas alia kriterio, la kvanto de redaktoj, aŭ, por esti pli precizaj, la averaĝa redaktokvanto en vikipedio. Se ni nun komparas en la tabelo Esperanto-vikipedion kun la turka, ni vidos, ke la lasta havas pli da korektoj malgraŭ tio, ke artikolkvanto estas ne tiom granda, kiel en nia vikipedio. Tio montras, ke artikoloj en turka vikipedio estas pli ofte redaktataj kaj (verŝajne, sed ne nepre) havas pli bonan kvaliton. Eĉ pli indikiva estas alia parametro, kiu nomiĝas "profundo" (en la angla "depth"). Ĝi indikas ne nur kiom da redaktoj averaĝo havas unu artikolo, sed ankaŭ kiom da neartikolaj paĝoj havas vikipedio kompare al artikoloj. Neartikolaj paĝoj estas ĉiuj aliaj paĝoj en Vikipedio: ŝablonoj, personaj paĝoj, helpo, kiu estas grava suplemento por enciklopediaj artikoloj.

Por difinitive konsciiĝi pri senutileco de kvanto-kriterio ni rigardu la plej lastan linion en la tabelo, kie staras vikipedio en lombarta lingvo. Mi, verdire, neniam aŭdis pri tiu lingvo kaj nur pro intereso pri vikipedio sciiĝis, ke estas lingvo, parolata en norda Italio. Amuze, ke tiu ŝajne ne tiom konata lingvo jam havas pli ol 50 000 artikolojn. Tamen, se oni rigardas pli atente, oni vidos, ke la profundo de ties artikoloj estas nulo. Tio signifas, ke oni neniam redaktis tiun artikolon, do, por ĉiu artikolo ekzistas nur unu versio, la plej unua. Kiel do eblas tio? La miraklo klariĝas, se legos kelkajn artikolojn el tiu vikipedio. Mi provis klaki sur "hazarda paĝo"-ligilo kaj vidi, kiuj paĝoj aperas. 5 hazardaj paĝoj, kiujn mi trarigardis, enhavis jenan informon:

  • paĝo "numero 664889", kiu klarigis, ke tiu estas entjera numero post 664888 kaj antaŭ 664890, kaj indikis la saman numeron en duuma, okuma kaj deksesuma prezento.
  • paĝo pri usona urbo Wakefield, pri kiu estis indikita fondojaro, areo kaj loĝantaro.
  • simila paĝo pri la urbo Virgil, kun loĝantaro de 113 homoj.
  • paĝo pri franca kantono Saint-Jean-Soleymieŭ kun tabelo indiko pri loĝantaro (ĉ. 6 000 homoj)
  • paĝo pri usona urbo Southborough, kiu aspektis tute same, kiel pri Wakefield, nur kun aliaj ciferoj.

Multaj paĝoj havis evidentajn misojn: mankis ŝablonoj (pro tio aperis tute misa teksto), falsaj simboloj (kelkaj maskitaj HTML-simboloj estis nekorekte montrataj), k.t.p. Kial do tiuj artikoloj aperis en Vikipedio? Evidente, tiuj estis kreitaj per roboto, kiu aŭtomate produktas paĝojn kun (ŝajne) enciklopedia informo. Sufiĉas trovi tabelon kun nomoj de urboj, ties fondojarojn kaj loĝantaron (kaj tiuj tabeloj troveblas facile enrete), kaj oni tuj povas produkti (dek)milojn da novaj artikoloj pri tiuj urboj. Tiu artikoloj pufigas vikipedion kaj altigas la artikolkalkulilon, sed (miaopinie) havas neniun enciklopedian valoron. Krom urboj, kantonoj kaj komunumoj de diversaj landoj (kio estas sufiĉe fekunda temo), oni povas produkti multajn pliajn artikolseriojn pri steloj, datoj (jaroj de 2000 a.K. ĝis 2500 n.e., por ĉiu tago en jaro), kemiaĵoj kaj aliaj objektoj. Ĉio ĉi, tamen, estas nur por pligravigi vikipedion por aliuloj, ĉar malfacile kredeblas, ke iu vere legas tiujn artikolojn por sciiĝi pri io.

Tiuj "malvivaj animoj" troveblas preskaŭ en ĉiu vikipedio, do ankaŭ Esperanto-vikipedio havas plurajn "robotajn" paĝojn, inter kiuj la plej multaj estas komunumoj de Italio, urboj de Germanio kaj vilaĝoj de Rumanio. Tiuj artikoloj estas kutime sufiĉe plaĉe aspektaj, sed prezentas nur tabelan informon pri ĉiu objekto.

Ĝis nun ni atentis nur pri artikoloj en vikipedio. Sed eĉ pli grava povas esti la kvanto de vikipediistoj -- do, la homoj, kiuj regule verkas kaj redaktas por vikipedio. En la sama tabelo ni vidas, ke nia vikipedio havas sufiĉe moderan kvanton de uzantoj, iom pli ol 3 000. El tiuj 3 000 nur 735 redaktis pli ol 10 artikolojn, kaj 230 pli ol 100[4] (inkluzive robotojn). Do, la ĉefa "laborantaro" de Esperanto-vikipedio estas ĉ. 200 homoj, kiuj pli-malpli regule verkas por ĝi. Se ni tamen pritraktos nur tiujn, kiuj en 2007 ĉiumonate kontribuis per pli ol 5 artikoloj, la kvanto de kontribuantoj reduktiĝos ĝis 130[4]. Do, la "aktiva" komunumo de Vikipedio estas ĉ. 130 homoj -- sufiĉe malmulte por tiom granda vikipedio, ĉu ne?

Artikolaj kriterioj, kiuj validis por la tuta vikipedio (ekzemple la kvanto de redaktoj) ne plu validas por iu konkreta aparta artikolo. Estas evidente, ke artikoloj pri iuj kurantaj eventoj povas esti pli ofte redaktataj, ol aliaj artikoloj nur pro rapida malaktualiĝo de artikolo, sed ne pro plikvalitiĝo. Tial por pritaksi apartajn artikolojn oni aplikajn specialajn kriterojn, laŭ kiuj oni povas prijuĝi ties kvaliton. Bedaŭrinde, nuntempe ne ekzistas iu universala kriterio, kiun oni povus uzi en ĉiuj vikipedioj. Ĉefe ĉiu vikipedio memstare taksas "kvaliton" de la artikoloj, kvankam grandaj paŝoj al la normigo de tiuj kriterioj videblas en la lasta tempo en la angla vikipedio.

Nuntempe Esperanto-vikipedio sekvas la principon de pluraj vikipedioj, kie oni kategoriajn artikolojn laŭ ties grandeco kaj kvalito. Escepte malgrandaj artikoloj, kiuj konsistas nur el unu-du frazoj sen ligiloj al aliaj artikoloj, estas ĝermetoj. Se ĝermeto ne pligrandiĝas, ĝi riskas esti forigita. Plia ŝtupo de maturiĝo estas ĝermo: kontraste al ĝermeto tiu havas almenaŭ tri sencohavajn frazojn pri la artikolobjekto kaj almenaŭ unu ligilon. Tamen, eĉ tiu artikoleto ne estas vere enciklopedia kaj estas tolerata nur tiom longe, ĝis oni pligrandigas ĝin, aŭ iu pli granda similtema artikolo simple voros tiun ĝermon.

Rilate al la kvalito nuntempe estas praktikata duŝtupa sistemo. Sufiĉe ampleksaj artikoloj, proksimume 7-8 mil bitokoj, oni komence proponas kiel "legindaj artikoloj". Pere de balotado la komunumo decidas, ĉu la artikolo estas vere leginda aŭ ne. Pli grandaj artikoloj fariĝas kandidatoj por elstaraj artikoloj. Ĉiusemajne oni elektas unu artikolon kiel "artikolon de la semajno", kaj ties mallonga prezento aperas sur la titolpaĝo de Esperanto-Vikipedio. Tiu artikolo aŭtomate ricevas la statuson de "elstara artikolo". Krome, artikolo povas estis rekte proponita kiel elstara, sen fariĝi artikolo de la semajno. Tamen, tiu dua mekanismo ne vere estas aktive uzata, kaj la domina plejparto de ĉiuj elstaraj artikoloj en Esperanto-vikipedio estas, fakte, iamaj artikoloj de la semajno.

Simila sistemo (nur kun pli ofta elekto de "elstara artikolo") estas uzata en la germana, franca, hispana, rusa kaj aliaj vikipedioj.

Planlingvaj enciklopediaj projektoj redakti

Kvankam Esperanto estas la plej granda kaj plej sukcesa planlingvo, kio krom ĉio malrekte sekvas el la grandeco kaj aktuala stato de Esperanto-vikipedio, ekzistas pluraj planlinvoj, kiuj sukcesis gajni ioman komunumon. Krom pure planlingvaj vikipedioj, ekzistas kelkaj vikipedio en "ekzotikaj lingvoj", ekzemple en la klasika latina lingvo, kiujn oni ofte mencias kune kun Esperanto-vikipedio, kiam oni parolas pri progreso de vikipedio. Tamen nur Esperanto-vikipedia la ununura estas pli-malpli scienca kaj enciklopedia projekto, pluraj planlinvaj vikipedio (Vikipedio en Ido, ekzemple) estas ofte nur aro de aŭtomate kompilitaj paĝoj.

Lingvo Mallonga priskribo Vikipedio
Esperanto Planlingvo, iniciinta de Zamenhof en 1887
Vikipedio: 16a loko kun 86 769 artikoloj (profundo 17)
Vikivortaro: 70a loko kun 426 arikoloj
Vikilibroj: 26a loko kun 311 artikoloj
Vikicitaro: 30a loko kun 225 artikoloj
Volapük Planlingvo, iniciinta de Johann Martin Schleyer en 1880
Vikipedio: 33a loko kun 35 500 artikoloj (profundo 0)
Vikivortaro: 22a loko kun 22 059 artikoloj
Ido Planlingvo, kreita fare de grupo de reformuloj en 1907
Vikipedio: 55a loko kun 15 106 artikoloj (profundo 3)
Vikivortaro: 7a loko kun 116 403 artikoloj
Sibiria lingvo Aposteriora lingvo, inventita de Zolotarev en 2004. Kvankam li mem provas ŝajnigi, ke la lingvo estas vere parola lingvo de sibiriaj popoloj, estas neniu pruvo de tiu fakto. Male, en lia propra reta taglibro troveblas informo pri kreo ("kompilado") de la lingvo surbaze de sibiriaj dialektoj. Tamen, la lingvo mem ŝajne estas nur lingva amuzaĵo, kaj pluraj vikipediaj artikoloj, verkitaj ŝajne en ĝi, estas aŭ en belorusa lingvo, aŭ intence kripligita rusa, kaj havas neniun enciklopedian valoron. Vikipedio: 79a loko kun 7 214 artikoloj (profundo 4)
Latina lingvo Klasika lingvo, ne plu uzata kiel parola lingvo (morta lingvo) Vikipedio: 57a loko kun 14 500 artikoloj (profundo 22)
Toki Pona Apostriora planlingvo, kreita de Sonja Elen Kisa en 2001

La lingvo estis inspirita de pluraj naciaj lingvoj, precipe de la angla, germana, japana kaj Esperanto.

Toki Pona ne plu estas parto de Vikipedio, kaj restas kiel aparta projekto ĉe Wikia.Com. Laŭ nuna stato ĝi havas 358 artikolojn, kaj malrapide kreskas.
Lingua Franca Nova Aposteriora latinida planlingvo, kreita de Dr. C. George Boeree Vikipedio kun 1 084 artikoloj ekzistas kiel sendependa vikio.
Klingona Fikcia planlingvo, kreita de Gene Coon en 1967 por la usona scienc-fikcia serio "Star Trek" (Stela vojo) Klingona vikipedio iam estis parto de vikipedioj, sed en 2005 la tuta projekto estis ŝovita al Wikia.Com, ĉar la vikipedio ne havis komunumon, kaj la lingvo estis ne nur planlingvo, sed vere fikcia lingvo. Nuna stato: 143 artikoloj, ĉefe pri la lingvo mem kaj pri la serio.

Kiel oni vidas el la supra tabelo, el ĉiuj planlingvoj nur Esperanto havas vikipedion kun enciklopedia valoro kaj sufiĉe granda kvanto da artikoloj. Tio, certe, ne estas hazarda, kaj estas logika sekvo de tio, ke Esperanto-vikipedio havas propran komunumon, kiu aktive kontribuas al la vikipedio verkante, tradukante kaj polurante la enhavon. Kompare al aliaj vikipedioj el la tabelo, Esperanto havas la plej grandan komunumon, pli ol 1400 uzantoj faris almenaŭ 5 korektojn aŭ aldonojn. Kompare al tio, aliaj vikipedio en planlingvoj kutime havas nur unu administranton, kiu aktive aldonas novajn artikolojn pere de programitaj robotoj.

Samtempe oni povas vidi, ke Esperanto-komunumo ĉefe estas fokusita ĉe la enciklopedia projekto. Aliaj rilataj projektoj dume, ve, ne estas tiom popularaj kaj restas en ĝerma stato. Tio parte ankaŭ venas de la fakto, ke Esperanto jam havas sufiĉe grandajn privatajn bibliotekojn en la reto, kaj kelkajn rete-alireblajn vortarojn, kaj transpreno de tiuj jam bone ekzistantaj projektoj al la nova loko estas temporaba kaj ne ĉiam profitdona, kompreneble, se oni ne volas uzi kvantojn de la artikoloj kiel argumentoj por la lingvo kaj movado...

Specifaĵoj de Esperanto-vikipedio redakti

Politikaj aspektoj redakti

Vikipedio kun rapida akiro de socia intereso kaj graveco vole-nevole akiras ankaŭ politikan gravecon. Tio kondukas al ofta misuzo de Vikipedio por politikaj celoj: dum elektoj oni povas intence "kombi" paĝojn pri sia partio, forigante negativan informon, kaj endoni flasan kompromitan informon pri rivala partio. Oni povas eĉ uzi Vikipedion por persona venĝo al eksa koramiko aŭ profesoro.

Ĉio ĉi, certe, negative kontribuas al la prestiĝo de Vikipedio, kaj kelkaj sufiĉe grandaj skandaloj pri Vikipedio, kune kun pli granda reklamo, ankaŭ estas bonaj argumentoj por kontraŭuloj kaj kritikantoj de Vikipedio.

Feliĉe, Esperanto-vikipedio restas kaj verŝajne restos eksterpolitika. Pro sufiĉe limigita kaj nepolitikema komunumo, mizera politika influo kaj specifeco de la lingvo mem Esperanto-vikipedio daŭre restas en la statuso de Vikipedio kaj ne devas kontraŭbati politikajn altrudojn.

Kopirajtaj aspektoj redakti

Vikipedio, same kiel ties idaj projektoj, disponigas ĉiujn materialojn en tiel nomata "publika licenco". Tio signifas, ke ĉiuj materialoj de la projektoj povas esti modifataj, kaj uzataj modifitaj aŭ en originala formo en ĉiuj aliaj projektoj, ankaŭ komercaj. Alivorte: la enhavo de Vikipedio estas senpersona, ekzistas nek aŭtor-, nek kopirajto por la tuta enhavo. Ĉiuj volontulaj kunlaborantoj akceptas tiun principon kaj konsentas, ke ilia laboro eble poste povas esti uzata por ricevi komercan gajnon.

Tiu pricipo surmetas kelkajn limigojn al la enhavo de Vikipedio. Plej grava kaj okulfrapa estas tio, ke se la tuta enhavo de Vikipedio estas en "publika domano", tiam ankaŭ la partoj de ĝi ankaŭ devas esti "publikaj". Tio plej unue validas por bildoj, kiuj estas la plej ofta "fremda" enhavo en Vikipedio. Se en grandaj vikipedioj oni zorge rigardas pri la rajtoj de ĉiu bildo kaj tre rapide forigas bildojn, kies statuso estas neklara aŭ por kiuj oni konstatis, ke estas bildoj, kiujn oni ne povas uzi libere. Strikta realigo de tiu principo iusence bridas la evoluon de vikipedioj, sed samtempe instigas la kunlaborajn serĉi aliajn fontojn por bildoj, kie tiuj povas esti liberaj. Ĉar uzo de liberaj bildoj (kaj aliaj mediaĵoj) estas ebla en ĉiu vikipedio, oni starigis specialan apartan projekton por tio -- Komunejon. Bildoj kaj aliaj dosieroj, kiuj oni deponis tie, estas alireblaj de ajna vikipedio kaj povas esti enmetitaj en artikoloj sen plia peno.

Tamen, ne ĉiam eblas trovi nur liberajn bildojn. Se oni, ekzemple, verkas artikolon pri iu sufiĉe nova filmo, aŭ pri iu ankoraŭ vivanta eminentulo, tiam tute ne eblas trovi liberajn bildojn pri la temo. Tiun tiklan momenton oni malsame traktas en diversaj vikipedio, ĉefe konsiderante la lokajn kopirajtajn leĝojn de la respektivaj landoj. En pluraj landoj kaj ties vikioj, oni povas uzi eĉ ŝajne neliberajn bildojn, se la uzo ne celas komercan gajnon. Ekzemple, oni povas uzi kelkajn kadrojn el la filmo por ilustri la artikolon pri tiu filmo, aŭ fotojn de iu magazino en la artikolo pri tiu magazino: tio apenaŭ estas malica aŭ celas akiron de gajno. Tiun "senprofitan" uzon oni novas "justa uzo" (angle "fair use") kaj por ĉiu bildo, kiun oni uzas tiucele, oni devas klare argumenti, skribante sur la paĝo de tiu bildo por kiu celo oni uzas la bildon kaj kial tiu uzo estas justa (tiel nomata angle "fair use rationale"). Tio ebligas uzon de multe pli granda aro da bildoj por ilustraĵoj, sed limigas la uzon de la bildo nur al unu vikipedio. Se oni volas reuzi la bildon en alia vikipedio, oni devas elŝuti ĝin kaj realŝuti al la koncerna lingva projekto.

Dume Esperanto-Vikipedio ĝuas escepte mildajn kondiĉojn pri kopirajtoj. Oni apenaŭ forigas bildojn el Esperanto-vikio, kaj neniu kontrolas, ĉu ĉiuj bildoj estas vere liberaj en artikolo, kiam oni donas al ĝi la statuson de leginda aŭ elstara. Kompare al aliaj samgrandaj vikipedio (rusa en tiu grandeco, nuntempe turka), tiuj kondiĉoj estas ege mildaj, eĉ neglektaj. La avantaĝo de Esperanto-vikipedio estas tio, ke apenaŭ iuj eksteruloj venas en nian vikipedion por legi ion. Pro tio ankoraŭ ne grandas la verŝajneco de iuj akuzoj. Tamen, tiu situacio ne estas tute bona, kaj en Esperanto-vikipedio jam estas antaŭsignoj de maturiĝo de propra kopirajta sistemo. Tiu ankoraŭ estas ĝermeta, sed en la preta formo tiu, plej verŝajne, estos la plej liberala el ĉiuj kopirajtaj sistemoj en la mondo.

Kion Esperanto-Vikipedio bezonas kaj kiel oni povas helpi al ĝi redakti

Kvankam oni ofte emas fanfaroni pri atingoj de Esperanto-vikipedio, Esperanto-vikipedio aparte nuntempe bezonas helpon de Esperantista komunumo. Ĉiu vikipedio, en ĉiu lingvo, estas volontula projekto. Kaj en ĉiu volontula projekto la plej granda garantiaĵo de sukceso kaj prospero estas la komunumo. Dume la komunumo de Esperanto-vikipedio estas negranda kaj, kiel oni legis en la supraj pritaksoj, estas iom pli ol 100 homoj. Tiu komunumo, certe, estas jam sufiĉe granda kaj kapabla, kion pruvas la 16a loko kaj 86 000 artikoloj. Tamen, ĝi ne estas ĉiopova, kaj kompare al aliaj lingvaj komunumoj, ĝi estas ege malgranda!

Kial do nur 100 homoj okupiĝas regule pri vikipedio? Estas multaj kialoj, iuj dekomence malŝatas la sistemon de libera kunlaboro. Aliaj simple ne scias kion fari kaj hezitas redakti artikolojn, ĉar timas ion pereigi. Fakuloj legas kelkajn siatemajn artikolojn kaj senreviĝas pri vikipedio, vidante laikecon en tiuj artikoloj. Eĉ simple pli ol ordinare spertaj Esperantistoj trovas erarojn en Esperanto-Vikipedio kaj tuj atribuas tiujn al la ĝenerala kvalito de la enciklopedio.

Kompreneble, Esperanto-vikipedio aparte, kaj ajna vikipedio ĝenerale, havas mankojn kaj problemojn. Multaj artikoloj ne estas maturaj kaj enciklopediaj. Multaj "maturaj" artikoloj estas simple laikaj priskriboj. Tio veras. Sed same veras, ke Vikipedio estas konstante maturiĝanta kaj evoluanta projekto. Kaj ties evoluo, tiom grava por Esperanto-komunumo ĝenerale, forte dependas de ĉiu unuopa kontribuanto. Kontribui al Esperanto-vikipedio estas ege facila -- sufiĉas nur klaki "redaktu"-butonon super la artikolo, kaj oni tuj vidas la tekston de la artikolo en redaktebla fenestro, kaj tuj povas redakti, korekti kaj aldoni informon. Ĉiu versio de ĉiu artikolo estas storata, do, oni ne povas forigi ion difinitive, kaj ajna eraro estas facile pravigebla. Kun tiu scio, kun multe da kuraĝo kaj eĉ iom da impertinento, oni devas aliri paĝojn de vikipedio.

Kion do plej unue bezonas Esperanto-vikipedio? Krom la plej evidenta respondo, ke ni bezonas la komunumon, Esperanto-vikipedio dume, verŝajne, ne bezonas pliajn artikolojn. La nuna stato de la enciklopedio estas tia, ke jam ekzistas artikoloj pri ĉiuj esence gravaj temoj. Nun oni devas ampleksigi tiujn artikolojn, por ke ilia enhavo ne estu nur deklara, sed vere enciklopedia kaj scienca. En la Diskutejo de Esperanto-Vikipedio estis proponita nova celo por Esperanto-vikipedio, kiun oni starigu post kiam la vikipedio atingos la grandecon de 100 000 artikoloj: la celo estas prepari 1 000 legindajn artikolojn, do, la artikolojn kun vere bona stilo kaj enciklopedia enhavo. Dume en Esperanto-vikipedio troveblas ĉ. 200 "bonaj" artikoloj (kun la statuso "elstara" kaj "leginda"), sed ne ĉiu artikolo, portanta tiun statuson vere estas bona -- multaj artikoloj, kiuj ricevis tiun statuson en la komenca fazo de Esperanto-vikipedio, jam ne plu eltenas la nuntempajn kriteriojn de elstareco.

Krom la artikoloj la vikipedio ege bezonas sistemajn paĝojn. La internaj paĝoj de Esperanto-vikipedio, nome la paĝoj pri reguloj de komunumo, helpo-paĝoj pri diversaj ŝablonoj kaj viki-markigo aŭ tute mankas, aŭ estas en ĝerma stato. Samo validas por paĝoj pri kopirajtoj kaj aliaj leĝaj aspektoj. Ĝuste pro tio nia vikipedio havas malaltan "profundon" -- kun sufiĉe granda kvanto de artikoloj en ĝi estas neproporcie malmulte de sistemaj neartikolaj paĝoj.

Sed kion povas fari hazarda kontribuanto? Ĉu tiu kontribuo restos en vikipedio kaj estos valora? Jes, certe, ĉiu ŝanĝo estos valora, kaj la verŝajneco, ke ĝi restos en la artikolo estas multege pli granda, ol ke oni poste forigas tiun ŝanĝon el la artikolo. Ajna kontribua, precipe faka, estas granda helpo al evoluo de Vikipedio.

Por hazardaj radaktantoj mi kompilis jenajn konsilojn, kiel oni povas rapide kontribui al Vikipedio:

  1. Klaku sur la frazo "Lastaj ŝanĝoj" maldekstre de la artikolo. Vi vidos, kiujn artikolojn oni redaktis plej laste. Preskaŭ ĉiufoje, kiam mi rigardas tien, mi trovas iujn artikolojn, kiujn mi legus - kaj dum lego mi ne ĉiam povas deteni min de redakti la artikolon. Estu mia redakto simple korekto de mistajpo, lingva eraro, aŭ aldono de unu frazo -- eĉ tio estas valora!
  2. Provu trovi artikolon pri via loĝloko, gepatra lingvo, lando, mono, ŝatokupo, ŝatata filmo, ŝatata televidserio, admirata aktoro ktp. Se la artikolo jam ekzistas, vi certe vidos, ke tie mankas iu informo, kiun vi, kiel lokano aŭ ŝatanto de la temo pli bone scias, ol aliaj. Kuraĉe aldonu tion. Kaj forigu ĉion, kio povas esti dubinda aŭ entute malvera.
  3. Iru al la vikipedio en via lingvo kaj trovu tie artikolojn pri la temoj, kiuj vin interesas. Se la artikolo plaĉas al vi, provu traduki ĝin al Esperanto. Ne gravas, ĉu vi sukcesos plene traduki, aŭ ĉu estos eraroj en via traduko -- pleje gravas, ke la artikolo en Esperanto-vikio nun estas pli enhavoriĉa. Kaj vica hazarda vizitanto de la paĝo korektos lingvon kaj stilon. Por tiuj, kiuj ŝatus fari tion regule, ekzistas speciala projekto "Traduko de la semajno".
  4. Klaku sur la surskribo "Hazarda paĝo" (tuj sub "Lastaj ŝanĝoj"). Eble vi vidos la artikolojn, kiuj estas neadekvate malgrandaj. Eksentu vin detektivo kaj provu eltrovi maksimuman informon pri la temo: kion oni skribas pri tio en aliaj vikipedio? eble en la reto troveblas pli da informo? aŭ en loka biblioteko? Ne hezitu eksperimenti, kuraĝe aldonu informon el ĉiuj fontoj, kiujn vi trovas. Sed singarde: tio povas rapide fariĝi dependiga!!
  5. Vi tute pigras ion verki. Neniu ajn problemo! Ĉu vi havas ciferecan fotilon? Ĉirkaurigardu kaj provu trovi ion, kio helpus ilustri artikolojn. Se vi havas belan tapiŝon -- fotu ĝin kaj aldonu la foton al la artikolo pri tapiŝoj. Se vi fieras pri via nova sunprotekta okulvitro -- fotu ĝin, kaj eble lanĉu la artikolon pri sunprotektaj okulvitroj. Se vi loĝas ĉe la maro, fotu la maron. Se en la urbo -- fotu la vidindaĵojn kaj aldonu ilin al la artikolo pri la urbo aŭ kreu apartajn artikolojn pri ili. Ne bridu vian imagon!

Se vi bezonas iun helpon pri vikipedio, havas iun demandon aŭ simple volas ion diri al la komunumo (eĉ anonime), simple iru al la jena paĝo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Helpumin
Tie vi povas simple klaki sur "aldonu peton/opinion" kaj skribi vian demandon aŭ komenton. Via peto estos plejeble rapide respondita pere de spertaj uzantoj de vikipedio aŭ administrantoj. Krome, vi ankaŭ povas sendi viajn demandojn aŭ opiniojn rekte al mi pere de retpoŝto, mia adreso estas: alaudo@gmail.com.

Aleksandro Galkin.

Interesaj faktoj pri Esperanto-vikipedio redakti

  1. Esperanto-vikipedio estas la tria vikipedio laŭ la kvanto de artikoloj per unu parolanto de la lingvo, cedante al la islanda kaj nunorska vikipedioj, kaj havas averaĝe 1 artikolon per 20,8 parolantoj, kies tuta kvanto estis prenita laŭ la paĝaro www.ethnologie.com kiel 2 milionoj. Staranta sur la unua loko vikipedio en Ido havas tiom malmulte da parolantoj, ke malfacilas serioze konsideri la rezulton de tiu divido. La islanda kaj nunorska staras pli supre nur pro tio, ke la parolantaro de tiuj lingvoj estas ege malgranda. Se oni konsiderus nur vikipediojn en la lingvoj kun almenaŭ 1 miliono da parolantoj, Esperanto-vikipedio estus sur la unua loko.
  2. Fondaĵo Vikimedia, kiu administras Vikipedion kaj aliajn projektojn, estas nekomerca fondaĵo, kaj la plejparto de la laboro estas farata de volontuloj. La ununura pagata programisto de la fondaĵo, kiu evoluigas la programaron de Vikipedio, estas Brion Vibber, Esperantisto, administranto en Esperanto-vikipedio.

Referencoj redakti

  1. https://www.tejo.org/vikio/
  2. http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_News/2003#December_5.2C_2003
  3. 3,0 3,1 http://stats.wikimedia.org/EO/TablesRecentTrends.htm
  4. 4,0 4,1 http://stats.wikimedia.org/EO/TablesWikipediaEO.htm