Uzanto:Alaudo/new/Monfalsado

Monfalsado estas falsado, postfarado de valida, leĝa mono (monero, monbileto) kaj ties surmarketigo por akiri profiton. Falsa mono ne havas valoron, ĝi trompas la uzantojn. La monfalsado estas internacie leĝe malpermesita, puninda krimago.

En 1929 akceptis 32 ŝtatoj en Ĝenevo traktaton pri monfalsado.

Historio de la monfalsado redakti

 
Antikva monfalsejo (Dominikana muzeo Rottweil)

Ekde la enkonduko de la mono, trompistoj ĉiam provis falsi ĝin. Oni jam falsis monerojn (ekz. denarojn per argilfandujoj) en la antikvo, mezepoko plej ofte ŝparante el ili la noblajn metalojn.

Anglio kontarbandis inter 1790 kaj 1796 grandan kvanton de monbileto (Assignaten) en Francion por malfortigi la revolucion. Napoleon Bonaparte falsadis sub aŭspicio de la policministro anglan, aŭstran kaj rusan monon por detrui, malfortigi financan situon de la malamiko. Anglio respondis je tio per falsado de la franca kaj hispana metal- kaj papermono.

Hjalmar Schacht surmarketigis en la okupita Belgio falsitan monon dum la unua mondmilito kaj tiel Germanio preskaŭ senpage akiris krudmaterialojn kaj aliajn varojn de Belgio.

Inter la du mondmilitoj okazis, ke la sekretsevo de la germana Reichswehr - je iniciato de generalo Max Hoffmann - pregis francan frankon kaj rusan ĉervonec-rublon (orbazan rublon) por malfortigi la sovetan ekonomion kaj apogi la kontraŭrevoluciajn fortojn. La agadon senvualigis la german polico, kiam konfiskis 1200 kg da falsaj ĉevonecaj biletoj en valoro de 12 milionoj rubloj. Tio kaŭzis internacian skandalon.

Frankofalsado okazis ankaŭ en Hungario en 1922-25, sed same sensukcese. (legu detale en aparta artikolo frankofalsado).

En somero de 1927 okazis denove rublofalsado en Germanio, la krimuloj parte enprizoniĝis, dum du sovetaj elmigritaj falsistoj sukcese fuĝis en Svislandon.

Dum la dua mondmilito, la nazia SS de la germana Imperio daŭrigis monfalsadon, dokumentfalsadon sub kaŝnomo operacio Bernhard. Oni tiam falsis en granda kvanto monbiletojn de malamikaj landoj (ĉefe de Anglio) por destabiligi ties ekonomion.

Oni akuzis en 1994 Nordan Koreion pro ŝtata falsado de la usona dolaro, produktante preskaŭ perfektan t.n. superdolaron.

Hodiaŭ oni jam ne plu falsas monerojn pro malgranda valoro de la monero.

vidu ankaŭ: Alves dos Reis, protugala trompisto, monfalsisto

Rekono de la falsa mono redakti

Oni povas rekoni la falsan monon pri manko de iu karakteriza simbolo, protekta marko sur la monbileto (metala, sekura fadeno, hologramo, filigrano, mikroskribo, fluoreska propreco). La reliefa (profunda) presado faras akra la fajnajn liniojn, desegnojn, ĉar ĝi kaŭzas diferencon en la farbaĵa diko. Oni intence uzas specifajn bazmaterialojn por la mono, komplikajn desegnojn.