Albrecht Kronenberger
februaro 2010
Vikipedio:Babel
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
gem Dieser Benutzer spricht pfälzischen Dialekt als Muttersprache.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
el
1
Αυτός ο χρήστης έχει μικρή κατανόηση της Ελληνικής γλώσσας.
en
1
This user is able to contribute with a basic level of English.
it
1
Questo utente può contribuire con un italiano di livello elementare.
he
1
משתמש זה מסוגל לתרום ברמה בסיסית של עברית
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Germanio en loko nomata Neustadt an der Weinstrasse.

  • Telefono: +49 (0)6321 6162
  • Faksilo: +49 (0)6321 670631
  • Retpoŝto: Albrecht.Kronenberger (ĉe) t-online.de

  • pastro
  • emerita gimnazia instruisto pri katolika religio
  • esperantisto ekde 1987


  • gepatra lingvo: germana
  • hejma dialekto: palatinata
  • fremdaj lingvoj:
    • esperanta (legi kaj paroli)
    • latina (legi)
    • klasika greka (apenaŭ legi)
    • hebrea (kono de la literoj kaj de kelkaj bibliaj terminoj)
    • franca (legi, iom paroli)
    • angla (iom legi)
    • itala (iomete legi)

Mia laboro en Vikipedio: redakti

En septembro 2006 mi prilaboris la Vikipedio-kalendaron (Historio > Tagoj) ĉefe laŭ formala vidpunkto. Nun ĉiuj paĝoj havas unuecan aspekton.

Poste, en oktobro 2006, mi kompletigis la liston de la naciaj tagoj kaj samtempe kontrolis, ĉu ili estas ĝustaj en la kalendaro. Tre fidinda bazo por mi estis oficiala datumbanko de germana "Auswärtiges Amt" (registara ofico pri eksteraj aferoj), kiu prezentas liston de ĉiuj ŝtatoj, kaj po unu paĝon kun ĉiuj informoj. Do: nia paĝo "Nacia tago" nun estas kompleta kaj la kalendaro pli riĉa.

Kune kun Bernhard Eichkorn kaj kun helpo de Antonio de Salvo kaj Eduardo Kozyra, mi en novembro 2006 faris novan paĝon: Romkatolika Kalendaro, kaj el ĝi ankaŭ profitis la jam ekzistanta paĝo Doktoro de la Eklezio. Carlo Sarandrea kaj Bruno Masala atentigis pri la grandaj problemoj koncerne personajn kaj lokajn nomojn. Roberto da Silva Ribeiro prilaboris zorge la ligilojn. Estos nun pliaj laboroj:

  • prilabori la liston Sanktuloj, (kiu estu pli ampleksa ol nia oficiala Roma liturgia listo!)
  • krei la ĝis nun mankantajn artikolojn pri unuopaj sanktuloj. Tion mi kun Bernhard Eichkorn intencas ekfari.
  • saĝe redirekti al jam ekzistantaj tiaj artikoloj. Tion iu alia bonvole transprenu!
  • iam fari esperantistan konferencon por harmoniigi la diversajn skribmanierojn
  • iam verki fakvortaron pri teologio kaj eklezio

Ekde ĉ. 2007 mi enmetis ĉiujn latinajn Brevier-Himnojn en Vikifontaron. Kelkajn mi jam trovis ankaŭ en Esperanto, aliajn mi mem tradukis. La laboro estas ankoraŭ ne finita.

Ĉar mi por la estonta germana-esperanta reta vortaro Projekto de-eo volas kompletigi ties tabelon kun ĉiuj 10 000 birdo-nomoj, mi kadre de ĉi laboro ekde 2010 de tempo al tempo pliampleksigas kaj plibeligas ornitologiajn artikolojn en Vikipedio.