Uzanto:Bab/Diskuto pri navigiloj

Bjørn, mi rekomendas al vi ke vi ne plendu kiam novulo ne aldonas navigilon por nova artikolo. Sed, vi rajtas plendi kiam mi forgesas...  ;-) Plibonas direkti ilin al la paĝo kiu enhavas la regulojn pri navigiloj. Mi ne volas timi la novulojn for! --Chuck SMITH

Bone. Mi estas tro plendema, mi scias... Sed ĉu ekzistas (vidu! Mi jam cedis...) tia paĝo? --Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn" Bab 11:20, 5. Okt 2006 (UTC))

Nu, Por Aldoni Nacion parolas pri ĝi, sed eble la sistemo de navigiloj ne ekzistas. Ĉar tre gravas al mi, mi pensas ke vi devas krei paĝon pri tio. Se ne ekzistas paĝo pri navigiloj, ni ne povas pensi ke aliaj kreos ilin!  :-) --Chuck SMITH

Verdire mi ne certas, ĉu navigiloj estas vere bezonataj. Eble estas pli nature simple enmeti la ligilojn en la teksto mem de la artikolo, krom ĉe tiaj artikoloj, kies enkondukosekciojn ni plimalpli sistemigas (ekz la nacioj kaj lingvoj). Estas pluraj manieroj dividi la scion, kaj navigiloj estas nur unudimensiaj. --Brion VIBBER
Legu ankaŭ : Vikipediisto:bab