Saluton! Mi estas pensiulo naskiĝinta kaj loĝanta en Moskvo, Rusio. Mi memstare ellernis Esperanton antaŭ multaj jaroj kaj uzas ĝin por korespondado, tradukado kaj verkado de artikoloj pri vidindaĵoj de Rusio, inkluzive Moskvon. En Vikipedion mi enmetis kelkajn artikolojn en Esperanto pri biografioj de Lincoln Steffens, Albert Williams, Sergio Koroljov, Nikolao Ŝeremetev, Praskovia Kovaljova, Ilja Ilf, Eŭgeno Petrov, Etelo Liliano Vojniĉ (ŝian romanon Ojstro mi tradukis) kaj pri la libro Unuetaĝa Usono fare de Ilf & Petrov, kiun mi ankaŭ tradukis. Estas ankaŭ verkoj pri urboj Sergiev Posad, Ugliĉ. Mi aperigis la ruslingvan artikolon pri la libro "Одноэтажная Америка" (Unuetaĝa Usono). Mi intencas plu enmeti miajn artikolojn por Vikipedio kaj esperas, ke ili estos utilaj kaj interesaj por legantoj.

En 2016 mi esperantigis la trian parton de la libro "Filino' far Aleksandra Tolstaja - plej juna filino de granda rusa verkisto Leo Tolstoj - titolita "Magia lando Japanio". Tie la aŭtorino loĝis en 1929 -1931. La traduko, bildoj kaj video estas libere atingeblaj en mia dosierujo - altolstajafilino3 laŭ jena kodo:

[1]

Vladimir aŭ Boba OKC


eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
ru
Русскийродной язык этого участника.

Rete legeblas en Esperanto redakti