Saluton..

Finfine iom pri mi kaj miaj Esperanto-agadoj:

  • 1988 malkovris Esperanton dum foliumado en la urba biblioteko de Stutgarto [kien mi transloĝiĝis por studi informadikon] komencis lerni per libroj kaj kasedaj kursoj
  • 1995? gustuma kurso en popolaltlernejo Stutgarto
  • Reiris al la familia hejmo en Radolfcelo, kie mi trovis babilrondon (Ingeborg Weigelt, Elke Kern-Kühnel - dankon!)
  • Somere 2000 kun(re)fondanto de la Esperantogrupo en la distrikta urbo Konstanco. Ekde tiam mi kaptis multajn eblecojn viziti aranĝojn (ekz. UK 2001 en Zagrebo) je monda, nacia, regiona kaj loka niveloj; vizitis najbarajn kaj forajn lokajn grupojn (ekz. en Vilo, Zuriko, Frajburgo)
  • Preskaŭ ĉiutage mi parolis aŭ skribis en Esperanto, aktivas je ĉiaj niveloj, ekz. kiel estrarano de BAVELO, akiris KER-diplomon de nivelo C1
  • 2005 mi partoprenis KEF 2005, kie mi renkontis finnan aktivulinon
  • Septembre 2007 mi transloĝiĝis al Finnlando, kun Esperanto kiel hejma lingvo
  • Daŭra aktivado ia. kiel estrarano de EAF (ĵus revenigita vicestrarano) kaj ĉefredaktoro de la membra gazeto Esperantolehti

Daŭre mi ŝatas kontrollegi/korekti, ekz. por la iama Informilo pri Ĝemelaj urboj, aŭ forigas eraretojn en la esperanta kaj germana Vikipedioj...

Hejme kolektiĝas Esperanto-libroj kaj gazetoj ankaŭ de apudaj kluboj (ekz. Tampereo, Lahtio, Helsinko)