Uzanto:Castelobranco/Arkivo01

Bonvenon redakti

    Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Castelobranco/Arkivo01!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon  .

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 06:29, 23. Apr 2008 (UTC)

Permesilo por alŝutita dosiero redakti

Se vi havas demandojn aŭ problemojn, bonvolu kontakti min. Kore salutas Yekrats 10:40, 30. Apr 2008 (UTC).

Dankon pro via helpo, Yekrats! Bonvolu revidi la dosiero   kaj informi min se tio estu nekorekta! Castelobranco 06:57, 7. Maj 2008 (UTC)

Pri la provejo redakti

Saluton Michel,

Dankon pro via retmesaĝo. Ne hezitu uzi tiun parton de mia vikipediista paĝo, mi certe ĝojas pri tio ! Se vi havas pliajn demandojn, vi povas ankaŭ uzi la diskutpaĝon de mia vikipediista paĝo. Amike, Thomas Guibal 17:28, 30. Apr 2008 (UTC)

Portalo:Biologio redakti

Farita. Necesis nur redakti Ŝablono:Portaloj. Dankon pro la nova portalo ! Thomas Guibal 22:17, 3. Maj 2008 (UTC)

Dankon denove, Thomas!

Portalo pri biologio redakti

Dankon al vi pro la kreo de la portalo. Mi estas studento de biologio (pli precize neŭroscienco), do mi ĝoje kunlaboros kun vi en la portalo. Mia esperantnivelo ankoraŭ ne estas perfekta, do se vi vidas erarojn en miaj kontribuoj bonovolu korekti ilin. -- Eb.eric 18:54, 5. Maj 2008 (UTC)
  • Jes, Eric! Mi tre ŝatas vian ŝanĝon! Dankon!--Castelobranco 21:22, 5. Maj 2008 (UTC)
  • Mi kreis kadro de kunlaborantoj en la portalo pri biologio. Ĉu vi volas uzi nian uzantoskatolon? Amike,--Castelobranco 01:49, 6. Maj 2008 (UTC)
Dankon, la uzantoskatolo estas bela. Mi ĝin aldonis al mia uzantpaĝo. -- Eb.eric 04:12, 6. Maj 2008 (UTC)

Eksteraj ligiloj redakti

Saluton Michel,

Dankon pro via laboro. Atentu tamen, ke eksteraj ligiloj al hispanlingvaj artikoloj estas nepre evitindaj. Oni ĝenerale ne aldonu ligilojn al alilingvaj vikipediaj artikoloj, escepte de la klasikaj intervikiaj ligiloj fine de ĉiu artikolo.

Dankon pro via kompreno, Thomas Guibal 04:40, 7. Maj 2008 (UTC)

Jes, Thomas, mi komprenas!
Mi retiris la eksteraj ligiloj al hispanlingvaj artikoloj en la paĝoj: Klaso, Ordo, Familio, Genro kaj Specio.
Sed la eksteraj ligiloj al alilingvaj retpaĝoj (ne al vikipedia artikolo), tiel kiel (fr) Arbre de la vie ankaŭ estas evitindaj?
Dankon!
Castelobranco 06:48, 7. Maj 2008 (UTC)
Ne, ligiloj al alilingvaj retejoj tute bonas. Ili ĝuste estas la ligiloj, kiuj aperu sub sekcio "Eksteraj ligiloj". Dankon pro la korektoj ! Thomas Guibal 06:56, 7. Maj 2008 (UTC)

Dosiero:Nuklea acida strukturo2.PNG redakti

Jes, bone. Tamen-n-n-n-n... Eble estus pli bona se vi ANKAŬ permesas uzon kun la ŝablono de Kreiva Komunejo ({{Cc-by-sa-3.0}}), ĉar ĝi estas pli simpla permesilo. (Vidu propagandan komikson pri tiu temo ĉe Dosiero:BD-propagande colour pt.jpg.) Se vi havas pluajn demandojn, bonvolu demandi al mi! Kore salutas Yekrats 10:46, 7. Maj 2008 (UTC).

Bone, dankon! :-) -- Yekrats 10:17, 8. Maj 2008 (UTC)

Kial Kategorio:Biologio? redakti

Kial vi enigas animalojn en Kategorio:Biologio? Tia ŝanĝo ŝajnas stranga. --- Yekrats 02:20, 9. Maj 2008 (UTC)

"Ĉar la biologio estas la "scienco de la vivo", kaj animaloj estas vivantoj, ĉu ne?"

Jes, vi iomete pravas... tamen... Ĝenerale artikolo ne apartenas ambaŭ kategorio kaj subkategorio. Tiel, la kategorio-arbo por Azia koracio estus:

Do, aldonu artikolojn al la plej specifan kategorio tiujn vi eblas. (Fino de la kategorio-arbo.) Jes, "Biologio" estas parto de tiu arbo. Sed se ni aldonus ĉiun vivantan estaĵon (inkluzivante kelkajn milojn da specioj de bakterioj) tiu kategorio tropeziĝus rapide, kaj ĝi estus tre malfacile trovi ĝeneralan informon pri biologio mem.

Ankaŭ, kiam iu faros novan kategorion Kategorio:Koraciedoj, tiu estus pli bona ol Kategorio:Koracioformaj, ĉar ĝi estos pli specifa.

Ĉu bone? -- Yekrats 03:17, 9. Maj 2008 (UTC)

kie vi estas? redakti

Saluton kara kunlaboranto. Kie vi estas? Vi ne kontribuas ekde la 9a de majo... baldaŭ ni devas elekti novan artikolo de la semajno por nia portala paĝo. Mi tradukis artikolon pri Kromatoforoj kaj ĝi eble fariĝos artikolo de la semajno de la tuta vikipedio. Eble ĝi povas esti artikolo de la monato en biologio? Espereble ĉio estas bona en via "nevikipedia" vivo. Ĝis! Eb.eric 14:18, 26. Maj 2008 (UTC)

Gratulon! Vi havas filinon! Tio estas bonega novaĵo!
Ankaŭ mi atendas la 100.000an artikolon kaj kiam vi reĉeestos ni skribu pliajn artikolojn pri biologio. Ĝis tiam! Eb.eric 23:58, 31. Maj 2008 (UTC)