Michael CAYLEY, angla esperantisto kaj verkisto.

Eks-ŝtatoficisto, li loĝas en Hayling Island, Hampŝiro. Li esperantiĝis en 1997. Dum sia juneco li eldonis du anglalingvajn poemarojn kaj selekton de la poemoj de Richard Crashaw. En literaturaj gazetoj aperis pluraj artikoloj pri modernaj eŭropanoj poetoj. Ene de Novembro 2006 li verkis esperantan romanon responde al internacia interreta defio. En 2007 li gajnis la duan premion en la poezia branĉo de la belartaj konkursoj de la UEA. Li kontribuis poemojn al BA1 kaj BA3.

Li kunlaboris kun Renato Corsetti kaj Gerrit Berveling pri la redakto de "La Trezoro", antologio (kreata de Husejn Al-Amily) de arabaj proverboj kaj tradiciaj arabaj anekdotoj. La libron eldonis la Araba Komisiono de la UEA en 2008.

Li ludas la orgenon kaj la pianon, kaj estas ĥorestro en sia preĝejo. Li malfidas ĉiuspecajn fanatakismojn, kaj kredas ke toleremo kaj religia/kultura interkompreno multe gravas en la nuntempa mondo.

Li prilaboras artikolojn ĉefe pri la literaturo kaj la historio.