La hieno kaj la ŝafino redakti

Antaŭ longe, estis ŝafino, kiu estis perdita de sia posedanto. Promenante sole, ŝi renkontis hienon promenantan sur la vojo. Tuj kiam la hieno vidis la ŝafinon, ĝi ĉirkaŭrigardis por vidi ĉu iu rigardas ĝin. Ŝi vokis la ŝafinon, "He, ŝafino. Kiu estas kun vi hodiaŭ?"

La ŝafino diris: "Neniu estas kun mi; mi perdis la vojon, kaj mi ne scias, kie mi estas."

La hieno ekscitiĝis, kaj ne povis kredi sian bonŝancon pro tio, ke ĝi mem trovis ŝafinon. Ĝi demandis ŝin denove: "Ĉu estas vere, ke vi estas tute sola?"

La ŝafino diris: "Jes, estas vero. Mi estas tute sola. Mi perdis la vojon de la aliaj bestoj kaj la homoj al kiuj mi apartenas."

La hieno fermis la okulojn, kaj ridis, kiel nur hienoj scipovas fari. La ŝafino bone sciis, ke la ridado de la hieno signifas danĝeron. La ŝafino forkuris. Kiam la hieno finfine malfermis la okulojn, ĝi ne plu trovis la ŝafinon. Ŝi ekkoleris, kaj ŝi ekkriis: "Ŝafino, revenu! Mi vin ne manĝos."

La ŝafino daŭre kuris. Ŝi diris al si: "La hieno ne povas trovi iun alian por kapti, sed ĝi ne kaptos min." La hieno maltrafis sian ŝancon.

Moralaĵo: Ne tro rapide informu aliajn, ke vi estas sola. Ne tro rapide fidu fremdulojn, kiuj proponas helpon kiam vi estas sola.


Vojaĝo al Daresalamo redakti

La celo de la vojaĝo estis Daresalamo. Mi vojaĝis kun mia onklino, ĉar ni ambaŭ estis invititaj de mia frato, kiu tiam laboris kaj vivis en Tanzanio. Venante de Parizo, ni flugis per rusa kompanio Aeroflot, ĉar Air France estis tro multekosta. Estis planite iri de Parizo al Moskvo per unua aviadilo kaj de Moskvo al Daresalamo per dua aviadilo. La dua aviadilo ekflugis preskaŭ 24 horojn post kiam alvenis la unua, ni do devis tranokti en hotelo Ŝeremetjevo, apud la flughaveno. La rusan lingvon mi pli divenas ol vere komprenas, sed ni tamen sukcesis elturniĝi. La unua vespermanĝo estis tre malabunda, mi bedaŭrinde ne disponis pri unu-dolara bankbileto kiu povus sproni la kelneron. La deserto estis "kompot", tio similis al tomata saŭco. Post tio, ni jam estis lacaj pro la vojaĝo kaj decidis senprokraste iri al la dormoĉambro por ripozi. Mi tuj rimarkis strangan laŭtparolilon sur la planko, kaj suspektis ke fakte temas pri kaŝita aŭskultilo por spioni la gastojn. Krome, volante malfermi la fenestron por aerumi la lokon, mi konstatis, ke ĝi estas ŝlosita, kredeble por malebligi al gastoj forfuĝi. Mi eble legis tro da spion-romanoj, sed tio aldonis iom da spico al nia restado en Moskvo. Dum la nokto cetere aŭdiĝis bruo el la akvo-tuboj de la banĉambro. La morgaŭan matenon, ni rapidis al la manĝoĉambro (ĉu tion nomi restoracio?), kie multaj gastoj jam estis altabliĝintaj. Kiel matenmanĝon, ni povis elekti ovojn kaj fromaĝon, laŭ supozita rusa kutimo. Pri la tagmanĝo mi ne bone memoras, verŝajne temis pri viando-buletoj, kion rusoj pompe nomas "kotleti".

Finfine alvenis la horo por la dua aviadilo. Ĝi estis longdaŭra flugo kun haltoj en Simferopolo, Kairo, Adeno kaj Mogadiŝo. Ĉar ni jam estis pli spertaj pri aviadilaj flugoj, ni tuj petis lankovrilojn de la stevardino, por povi trapasi bonan nokton. En Kairo ni spektis strangan scenon: unu el la gardantaj soldatoj de la aviadilo falis senkonscia sur la teron, kaj neniu provis helpi lin. La sekvantan matenon, ni alvenis en Adeno, kie ĉiuj pasaĝeroj devis forlasi la aviadilon. Estis granda kontrasto inter ĝia klimatizita aero kaj tiu de Adeno, jam arda kaj sufoka malgraŭ la frua horo. Ni rifuĝis en la ombro de la flughavena vestiblo. Tie, la necesejoj estis aparte malpuraj kaj forpuŝaj. Post iom da atendado, ni revenis al la aviadilo, kiu estis malpli plena ol antaŭe. Finfine alveninte al Daresalamo, ni iel sukcesis transdoni kaŝitajn dolarojn al mia frato, antaŭ ol subskribi doganan deklaron. Estas multe pli profite en Tanzanio ŝanĝi monon en la nigra merkato ol en ŝtataj bankoj. Dank'al tio, mi neniam estis tiom riĉa antaŭe.

Komputila angulo redakti

Ĉu "Monstro de Loch Ness" aŭ "Mardrako"? Supersignitaj literoj en esperanto estas la teruro de homoj, kiuj volas tajpi tekston per komputilo. Feliĉe por francoj, kiuj uzas klavarfasonon AZERTY, ekzistas alternativaj manieroj elturniĝi:

  • por uzantoj de Linux-komputiloj (Ubuntu), nenia problemo.
  • por uzantoj de Chromebook-komputiloj, la sola problemeto estas tajpado de litero "ŭ".

Do ni esploru la solvojn kiuj ekzistas por la plej konataj/popularaj komputiloj:

Mi ĝin provis per operaciumo Windows 10, kaj nun uzas ĉiutage. Ĉiam eblas ŝalti inter nova kaj malnova klavarfasonoj.

Mi ĝin provis per operaciumo MacOS Monterey, kaj nun uzas ĉiutage. Ĉiam eblas ŝalti inter nova kaj malnova klavarfasonoj. Tamen, mi antaŭe uzis ĝin per operaciumo MacOS Big Sur kaj la modifita klavarfasono ne funkciis kun ĉiuj programoj. Do mi konsilas seeble ĝisdatigi vian operaciumon.

La klavarfasono estas ĝenerale sendependa de la lingvo de via komputilo. Ekzemple miaj Linux- kaj MAC-komputiloj estas en la angla kaj la loka klavaro (AZERTY) en la franca. ĉiuj instrukcioj por instalo de alternativaj klavarfasonoj troviĝas en la respektivaj retejoj.



HEROUVILLE ESPERANTO
3-a nivelo Programo de la trimestro
dato temo prezentos
10-an de oktobro 2020 « Maŭricio » Dominik
 




5a normanda rendevuo
dato temo prezentos
19-an de majo 2020 « Tanzanio » Dominik




 

Esmeralda, La eta ciganino

Feriante en la kampara domo, ni decidis iom viziti Alençon kiu situas 20 km fore. Posttagmeze, mi kaj mia onklino aliris grandan vendejon en la norda parto de la urbo. Parkumante la aŭton, ni rimarkis grupeton da ciganinoj, kiuj ŝajne almozpetis antaŭ la vendejo. Ni prenis ĉareton kaj eniris la vendejon. Je tiu horo, ankoraŭ ne estis multaj klientoj, ni do povis facile kaj rapide plenigi la ĉareton per ĉiuj necesaĵoj, ĉefe manĝaĵoj - akvo, lakto, fruktoj, legomoj, viando, sen forgesi la jahurtojn. Ni pagis en la kaso, eliris el la vendejo kun la plenplena ĉareto, kaj iris al la aŭto por plenigi la kofrujon per la aĉetaĵoj. Mia onklino restis apud la aŭto, kaj bela cigana knabineto alproksimiĝis kaj demandis al ŝi: "ĉu vi bonvolas doni moneron al mi?". Mia onklino, kiu ne kunprenis sian monujon, respondis: "mi bedaŭras, etulino, mi ne havas monon" kaj montrante al mi, kiu foriris por reporti la malplenan ĉareton: "petu tion al la sinjoro". Aŭdinte tion, mi komprenis, ke mi devas doni ion al la eta ciganino, kiu postkuris min. Mi alkroĉis la ĉareton al ĝia ĉeno kaj rericevis la 10-frankan moneron el la seruro. Mi prenis la moneron kaj enmanigis ĝin al la knabino: "jen, por vi". Dek-franka monero tiam reprezentis la koston de granda pano aŭ dekdu ovoj. Ĝi estis kvazaŭ trezoro por ŝi, ŝi ekĝojegis kaj fiere montris la moneron al la pliaĝaj ciganinoj. Tiuj ĉi adiaŭe mansvingis al ni dum ni ekstartigis la aŭton!




 

Senmistifikado de komputiloj

En la komenco estis personaj komputiloj. Ili estis memstaraj, entenis kelkajn programojn por tekstoprilaborado kaj kalkultabeloj kaj plejofte printilo estis konektita al ili. La plej evoluintaj ankaŭ havis muson.

En la profesia mondo sentiĝis la bezono interkonekti plurajn komputilojn por kunhavi la samajn informojn. Tion oni realigis dank'al loka reto, konsistanta el retkartoj kaj eterreta kablo por ligi ilin. Ankaŭ eblis konekti komunan servilon kaj komunan printilon.

Kaj venis la revolucio de Interreto. La ideo estis konekti ne nur la komputilojn de sia propra firmao sed ankaŭ tiujn de aliaj firmaoj. Tiel eblis ekzemple uzi retpoŝton konektante sin al retprovizanto. Komence oni uzis modemojn sur telefonaj linioj. Plia ŝtupo estas ADSL (kiu ankoraŭ uzas telefonajn liniojn, sed ebligas daŭran ligon al interreto). Plia ŝtupo estas uzo de optikaj fibroj anstataŭ kupraj konduktaĵoj, por pli da rapideco en la transsendo de informoj. Aliflanke, operatoroj de kabla televido provizas aliron al Interreto super sia ekzistanta hibrida infrastrukturo HFC (angle Hybrid fiber-coaxial, "Hibrida fibro-samaksa kablo").

Hejme, la komputilo nun estas konektita al interreto pere de hejma enkursigilo (france box) kiu ankaŭ provizas aliron al telefono kaj televido. Plejofte ĝi entenas Wi-Fi teĥnologion, tiel ke eblas ankaŭ konekti tekokomputilojn kaj smartfonojn, eĉ komunajn printilon kaj skanilon.

Nun venas la demando, kiel elturniĝas ĉiuj tiuj aparatoj por komuniki inter si? Kiamaniere komputilo senerare sendas ion al printilo kaj ne al alia aparato? Tio realiĝas dank' al lokaj IP-adresoj. Trafa ekzemplo eblos komprenigi la principon:

En nia ekzempla loka reto estas interalie

Ĉu la ekstera mondo povas vidi tiujn adresojn? Ne, supozeble ne. La videbla, unusola adreso estas tute alia. Nepre necesas distingi inter loka reto kaj interreto. La transiroj inter ambaŭ mondoj okazas en la hejma enkursigilo (france box). Interreto funkcias pere de domajna nomsistemo, kaj sufiĉas tajpi retadreson ( http://esperanto.fr.mu/leonido ), oni ne bezonas koni la IP-adreson.

Atentu: Ne konfuzu IP-adresojn, ĉu lokajn, ĉu interretajn, kun tiuj de la retkarto. Ĉiu aparato posedas unikan t.n. MAC-adreson, ekzemple 5E:FF:56:A2:AF:15 (neniu rilato kun Macintosh!). Ligo inter MAC-adreso kaj IP-adreso troviĝas en agordo de la retkarto.




 

Konstrui retservilon por flavbekuloj

  • Bezonatas:
    • Retkonekto kun senŝanĝa IP-adreso
    • Komputilo kun DVD-legilo
    • DVD de Ubuntu 22.04 LTS aŭ Linux Mint 20.3
    • Retejo (kun almenaŭ unu ĉefpaĝo)


  1. Ekstartigu la komputilon per la DVD de Ubuntu aŭ Linux Mint en la DVD-legilo
  2. Instalu operaciumon UBUNTU 22.04 LTS aŭ Linux Mint 20.3
  3. Instalu programon NGINXApache

Atentu: en agordo de NGINX aŭ Apache - prefere lasu la defaŭltan pordon (:80) senŝanĝa, ĉiam eblas aldoni alian pordon se necese - restartigu la komputilon post ŝanĝoj.

Bona metodo estas meti la retpaĝan servilon en senmilitarigitan zonon (kelkfoje ne eblas, tiam oni anstataŭe aldonu disponeblan pordon, ekz. :8080).

Por NGINX, la programo troviĝas en /etc/nginx/ kaj la retejo en /var/www/html/

Por Apache, la programo troviĝas en /etc/apache2/ kaj la retejo en /var/www/html/



 

La malaperinta pingveno

Pou la fêtaée de Noué 2018, les agents de la mairerie de Graunville ount genci eun payisage de Pôle Nord. No pouovait y vei ente âotes eun petit hoirot devaunt eun igloo, oû mitaun d’ouors bllauncs.

Mais, eune nyit avaunt la Noué, le hoirot s’est dépataraé ! Ebllairement dauns la cité des fllibustyis. Le jouorna Vouêt Fraunce quemenche eune enquête et souolène que les hoirots savent volaer, oû contraire des maunchots.

En jaunvyi, l’affaé va aveindre le pus hâot coupé de l’Etat. A l’inâoguratioun du graund débat natiouna, la mairesse de Graunville, Dominique Baudry se démente rapport à l’amendrissement des dotatiouns és comeunes. Ol espllique alors oû persident Macron que sa ville « a perdu 99 habitaunts, 100 d’aveu le hoirot ».

En févryi, eune héreuse définitioun est trouaée. A la graunde cavalcade du dimmaunche, des carnavalyis sus eun banné mirent à la mairesse eun hoirot de dumet. Ch’té-chin les a câodement armerciaés et a genci le hoirot dauns sen office.


Por la kristnaskaj festoj de 2018, la agentoj de la urbodomo de Granville instalis pejzaĝon de la Norda Poluso. Oni povis vidi tie interalie malgrandan pingvenon antaŭ iglo, ĉirkaŭita de blankaj ursoj.

Tamen, unu nokton antaŭ Kristnasko, la pingveno malaperis! Stuporo en la civito de korsaroj. La ĵurnalo Ouest-France komencis enketon kaj substrekis, ke pingvenoj povas flugi male al sfeniskoj.

En januaro, la afero atingis la plej altan supron de la ŝtato. Ĉe la lanĉo de la granda nacia debato, la urbestrino de Granville, Dominique Baudry maltrankviliĝis pri la malkresko de dotoj al municipoj. Ŝi tiam klarigis al prezidanto Macron, ke ŝia urbo "perdis 99 loĝantojn, 100 kun la pingveno".

En februaro, feliĉa rezulto estis finfine trovita. Dum la granda dimanĉa parado, karnavalistoj sur ĉaro ĵetis al la urbestrino pluŝan pingvenon. Ŝi varme dankis ilin kaj instalis la pingvenon en sian oficejon.






 

MIMI

"Chouchou", "Kiki", "Mimi" - mi apartenas al trilogio aŭ triptiko, unuvorte triopo, kies lasta membro mi estas. Homoj havas la strangan kutimon nomi siajn dorlotbestojn per duoble ripetita silabo, almenaŭ en mia familio. Tamen okazis eraro en la transskribo de la nomo sur mia pasporto: estas skribite "Minou". Tio, kion mi pompe nomas 'pasporto' fakte estas nur san-bulteno, kiun plenigis best-kuracisto okaze de mia unua vizito al tiu doktoro. Li zorge ekzamenis min, precipe la orelojn (tio estis la celo de mia vizito) kaj poste faris injekton de ??? Nu, li faris injekton, profitante el momento de neatento miaflanka. Li poste parolis kun mia juna mastrino pri mistera operacio farenda post tri-kvar monatoj. Mi ne ĉion komprenis, ĉar montriĝis, ke mi estas iom surda. Cetere, ĉiuj aliaj sensoj estas en ordo, precipe la vidkapablo: kvankam mi ne distingas ruĝan koloron, mi kapablas vidi etan papilion dumnokte por ĝin neniigi per lerta krur-bato.

Mi ĵus parolis pri mia familio. Verdire, mi naskiĝis en normala kata familio, kun panjo kaj multnombraj gefratoj. Post kelkaj semajnoj, oni disigis min de la kata familio kaj mi eniris homan familion. Komence temis nur pri mia juna mastrino M***. Ni tiam vivis en Aix-en-Provence, plejofte estis varme, eĉ tro varme, ŝi malfermis la fenestron kaj mi rajtis iom promeni sur la tegmentoj sube. Tiu juna mastrino estis iom nesperta pri katoj. Iun tagon, ŝi alportis "Whiskas" por mi, tio odoris kiel fiŝaĵo, kia naŭzo! Mi vomis sur la litkovrilon kaj ŝi kriis fi-vortojn al mi. Feliĉe mi ne ĉion komprenis. Poste ŝi denove iris al superbazaro kaj alportis plurajn specimenojn de katmanĝaĵoj, kiujn donis al ŝi bazarulino. Dank' al tio, mi povis mem elekti la preferatan manĝaĵon - mi ĝenerale preferas kokidon, meleagron kaj bovon. Nenio luksa, kiel vi povas konstati.

Mi eble iom parolu pri mia mastrino. Oni konsideras ŝin bela brunhaŭta knabino. Ŝi malaperas dum la tuta tago, irante al mistera loko -fakultato- kie ŝi lernas juron, mi ne ĵurus pri tio. Mi jam aludis pri ŝia nesperto pri katoj, tiurilate ŝi estas vera flavbekulino. Iun nokton, mi volis fari komplezon al ŝi, iom taŭzante ŝiajn harojn sur la kapkuseno. Tio malplaĉis al ŝia moŝtino kaj ŝi definitive forpuŝis min el sia kapo. Poste, je mia granda bedaŭro, mi rajtis dormi nur sur ŝiaj piedoj, pretekstante ke mi tro varmigis ŝian kapon. Alian fojon, ŝi malaperis dum tuta semajno pro etaj ferioj. Ŝi lasis al mi grandan bovlon da 'krokedoj' kaj mi povis trinki akvon el la likanta krano en la kuirejo. Kaj imagu kion ŝi faris dum la ferioj: ŝi vizitis amikinon, kiu mem havas katojn kaj senhonte karesis ilin. Kredu min, mi vidis la fotojn post ŝia reveno.

Por la someraj ferioj, ni iris al kampardomo en Normandio. La vojaĝo estis tre longa, unue per trajno, poste per aŭto ĝis la celata loko. Tie mi konatiĝis kun C*** kaj D***, respektive praonklino kaj onklo de mia mastrino. En Normandio, la klimato estas multe pli milda ol en la sudo, kaj mi povis promeni en la ĝardeno. Tie mi ĉasis musojn, lacertojn kaj eĉ malgrandan serpenton. Plejofte, mi lerte detranĉis la vostojn de la lacertoj kaj alportis ilin kiel trofeojn al C***, estis amuze vidi kiel ŝi malŝatas la ankoraŭ vivantajn vostojn kiuj tordiĝas ĉiuflanken. Iam mi volis ĉasi birdon, sed oni kriis al mi, ke tio estas malpermesita. Estas malfacile kompreni kial homoj permesas ĉasi musojn kaj ne birdojn, tio samvaloras por katoj. Alian fojon, mi volis grimpi sur arbon, sed ne sciis kiel malsupreniri. D*** alportis ŝtupetaron por preni kaj malsuprenigi min kun si. Mi ankaŭ tre ŝatas grimpi sur staplon da brullignaĵoj - mi forgesis diri, ke tie noktoj estas freŝaj kaj oni hejtas ĉiuvespere per fajro en la fajrujo - kio estis neimagebla en mia naskiĝloko.

Dume, mi konatiĝis kun aliaj bestoj kaj homoj: bovinoj, azenoj, kaproj, ŝafoj kaj... kamparanoj. Al tiuj ĉi apartenas iu "Gargamel" - maljuna, malpura, ĉifone vestita ulo, kiun miaj mastroj malfacile komprenas. "C'est-y qui va v'ni d'liau ?" estas lia enkonduka frazo, kiam li alvenas neatendite. Miaj mastroj anstataŭe dirus: "ĉu baldaŭ pluvos?", sed ili ne parolas la normandan. Ili estas "horsains", tio estas fremduloj. Feliĉe por katoj ne ekzistas lingvaj baroj, kvankam mi ne tre ŝatas ke aliaj katoj entrudiĝu en mian ĝardenon - ĉar ĉio kio apartenas al miaj mastroj unuavice apartenas al mi. Iun tagon, kuniklo aŭdacis eniri mian bienon, mi postkuris ĝin kaj ĝi savis sian vivon enirinte truon en la tero. Alian fojon, kamparanino alportis kokon, buĉitan kokon, kompreneble. Ŝi ankaŭ alportis ovojn, mi poste eksciis, ke ŝi posedas plurajn kokinojn, kaj dank' al tio povas iom enspezi. Tio ne multon signifas por katino kiel mi, mi senpage ricevas mian manĝon kaj neniu postulas ion de mi. Stranga mondo en kiu ni vivas!

Mi iom post iom alkutimiĝis al tiu kampara vivo, cetere pli agrabla ol la urba vivo. La domo estas granda kompare kun mia eta loĝejo en Aix-en-Provence, estas du ĉambroj plus kuirejo, ne parolante pri staplejoj kaj subtegmentejo. Oni aranĝis por mi ŝu-skatolon kun lana ŝtofo apud la fenestro de dormo-ĉambro, tiamaniere ke mi povas samtempe ripozi kaj rigardi eksteren. Mi disponas pri granda ĝardeno kun arboj kaj floroj, mi postkuras papiliojn kaj abelojn, ĉio iras glate ĝis terura tago: universitataj kursoj baldaŭ rekomenciĝos kaj mia eta mastrino devas rehejmeniri, kaj mi kun ŝi. Sed tio ne estas la plej terura novaĵo: streĉante la orelojn, mi subaŭskultis konversacion inter ŝi kaj C***, en kiu ili aludis pri mistera farenda operacio, kaj tio koncernis min. Ili definitive decidis, ke mi ne nasku idojn kaj ke tiu operacio fariĝas nepre necesa. La postan tagon mi revenis al mia unu-ĉambra loĝejo, unue per aŭto kaj poste per trajno. Amare gustis la 'krokedoj' en mia bovlo: homa volo estas pli forta ol kata deziro.

Nu, la vivo revenis kiel antaŭe: M*** reiris al siaj kursoj, mi restis sola la tutan tagon, mi iom enuis kaj plejparte dormis. Iun tagon ŝi ŝovis min en mian kaĝon, kaj momente mi esperis, ke ni denove iros al la kamparo. Vana espero! Ŝi alportis min al la konata doktoro best-kuracisto. Tiu ĉi, helpe de sia helpantino endormigis min kaj mi vekiĝis kelkajn horojn poste kvazaŭ nenio okazis - sed io okazis. Mia mastrino aparte dorlotis min, kio estas nenormala. Ŝi restis la tutan postan tagon kun mi, kontrolante mian san-staton kiel indikis la best-kuracisto. Nenio ŝajnis tro bongusta por mi, mi eĉ rajtis porcion da "Catisfactions". Ĉu tio do estis la terura operacio pri kiu mi tiom timis? Ni denove vizitis la doktoron semajnon poste, kiu konstatis ke ĉio normale cikatriĝis. La helpantino karesis mian kapon, dirante ke mi estas bela kaj brava eta "écaille de tortue". Eta jes, sed mi tamen ne estas testudo, ĉu? Mi eble miskomprenis pro mia duona surdeco. Nur poste mi komprenos tiun stangan esprimon. Mia mastrino, kiu ricevis libron pri katoj kiel novjaran donacon, foliumis ĝin kaj komparis min kun fotoj en la libro. Unu el tiuj fotoj reprezentis katon kun testuda haŭtkoloro. Verdire mi devus paroli pri katino, ĉar testudkoloraj katoj estas preskaŭ ekskluzive katinoj (pro genetikaj kialoj, diris la kuracisto).

Mi estus la plej feliĉa kato en la mondo, se ne venus al nia loĝejo tiu aroganta koramiko de mia mastrino. Kia fiulo! Li aŭdacis diri, ke li preferas kiam katoj restas sur la strato, kvazaŭ mi estus unu el tiuj rubaĵ-katoj, almozanta sian magran manĝon apud li. Ĉe mi en mia propra hejmo! Mia mastrino perdis la kapon enamiĝante al tiu senkora ulo. Mi flarsentis, ke katastrofo estas okazonta. Kaj jen ĝi okazis: mia mastrino volas vivi kun tiu knabo kaj pretas al transloĝiĝo al lia domo. Kompreneble la kondiĉo estas, ke mi ne venu kun ŝi, ĉar li tro malamas katojn. Iun tagon, ĉu por bono aŭ malbono, M*** pakis min en mian kaĝon kaj ni kune vojaĝis ĝis pariza stacidomo Saint-Lazare. Tie, ŝi kvazaŭ neatendite renkontis sian onklon D*** kaj transdonis al li mian kaĝon! Sen plia rigardo al mi, ŝi adiaŭis kaj turnis sin aliflanken. La onklo, mi emas diri Oĉjo, kiun mi jam konis el la pasintaj someraj ferioj, entrajniĝis kaj metis mian kaĝon sur tableton apud si. Dum la vojaĝo venis konduktoro por kontroli la biletojn: du biletoj estis stampitaj, unu por Oĉjo kaj unu por mi - ĉio en ordo! Mia koro iom malpeziĝis, nenio pli malbona povas okazi, ol tio kion mi ĵus travivis dum la pasintaj tagoj.

Ni alvenis al granda urbo - Caen, tio estis skribita sur nomplato en la stacidomo. Vi eble miras, ke mi scipovas legi. Ne mirige: mia mastrino estis studentino kiu posedis multajn librojn, kaj ŝi konservis abocon el sia infanaĝo. En la daŭro de malpli ol du monatoj mi jam enkapigis ĉiujn literojn, po unu ĉiutage. Mi klare memoras pri lasta litero 'Z' akompanata de bildo kun stranga besto simila al nigre-blanke striita azeno. Tiu kaŝa lernado montriĝis utila hodiaŭ. Mi jam divenis kien ni estas irontaj. Oĉjo aĉetis tram-bileton el aŭtomata maŝino - normale, bestoj ne rajtas eniri tramon, sed mi estis bone kaŝita en mia kaĝo - do jen alvenis tramo kaj ek! Dum Oĉjo sidis sur sidloko, mia kaĝo kuŝis inkognite sur breto malantaŭ li. Post ioma tempo ni alvenis al la celo de nia vojaĝo: "Château d'Eau" - nenio rilata kun kastelo, temas pri simpla akvoturo. Mi scias ke tie loĝas C*** la praonklino de mia juna mastrino. Alveninte al ŝia loĝejo - granda apartamento kun tri ĉambroj plus kuirejo - ŝi malfermis mian kaĝon kaj brakumis min plej ameme. Mi komprenis, ke mi nun havas novan mastrinon.

Mi rapide alkutimiĝis al miaj nova vivo kaj ĉirkaŭaĵo. Mi povis trakuri la tutan loĝejon por kaŝiĝi jen sub liton, jen sub meblon. Kelkfoje mi ankaŭ saltis sur la pianon kaj de tie sur libro-ŝrankon, ekster la atingon de mia nova mastrino. Kompare kun mia eta loĝejo en Aix-en-Provence, tio estis grandega ludejo kun senfinaj eblecoj de amuzo. Mi ŝatis grati la luksan kanapeton aŭ gvati birdojn malantaŭ la fenestroj. Mi eĉ duon-mortigis vesperton kiu malprudente eniris la apartamenton - ne senkiale oni kromnomis min "Cruella". Mi kompreneble ne parolas pri muŝoj, kiujn mi senkompate ĉasis de mateno ĝis nokto - mi ja diris 'muŝoj', ne 'musoj'. Mi gardis la domon matene, kiam C*** butikumis por la ĉiutagaj manĝoj: viando, fruktoj, legomoj, pano, lakto eĉ kelkfoje fiŝo. Male al mia juna mastrino, ŝi estas sperta kuiristino, ĉiam preta elprovi novan recepton aŭ baki kukon. Iun posttagmezon ŝi invitis rondeton da amikinoj kaj regalis ilin per Teurgoule kaj pomtorto. Ili trinkis ĉampanon por tiu speciala okazo kaj la etoso estis tre gaja. Tiuj sinjorinoj multe admiris min kaj rakontis laŭvice pri siaj respektivaj dorlotbestoj. Mi neniam plu enuis dumtage!

Kelkfoje mia nova mastrino erare nomas min "Chouchou" aŭ "Kiki" - mi ne estas la unua kato en ŝia vivo. Ambaŭ tiuj katoj partoprenis la duan mondmiliton, do tio okazis antaŭ treege longa tempo, en la pasintaj jarcentoj. La unua, virkato "Chouchou", vivis en Parizo, kaj estis brulvundita ĝis tria grado dum la milito. Ĉu pro embuskita snajpero, kun flamĵetilo? Ne, nenio heroa tiuspeca, kaserolo da bolanta akvo akcidente trafis lian dorson. Li estis plene resanigita nur post unu jaro, dank' al la konstanta flegado de C***. Koncerne la duan katon, katino "Kiki", mi scias ke ŝi partoprenis la batalon de Normandio. Supozeble ŝi troviĝis en la malbona loko en malbona momento. Ŝi batalis kontraŭ tuta taĉmento da ferocaj malamikoj kaj post sturmado sukcesis eskapi el iliaj bajonetoj. Ne, mi denove plibeligas la realon, ŝi nur falis el biciklo kune kun sia mastrino - nur tiu ĉi estis vundita. Kia petolema kato mi estas! Mi tiam ne povis imagi, ke terura sortobato min trafos post kvardek aŭ kvindek jaroj (kata kalkulmaniero estas malsama de la homa). Sed tion mi ne povas rakonti, tio estas ankoraŭ tro freŝa kaj dolora en mia memoro.

(...)

Oĉjo foriris al vendejaro por aĉeti 'krokedojn' kaj aliajn manĝaĵojn. Mi profitas el lia momenta foresto por rigardi liajn librojn. Inter ili troviĝas nova libro, kiun li ekhavis antaŭ nelonge: "Dek katoj de kapitano Postnikov". Mi nur bedaŭras, ke ĝi ne enhavas bildojn de la dek katoj. Cetere, mi ne konas tiun kapitanon, eble li rolas en aventuro "Tinĉjo en Sovetio". Iom priesplorante mi trovas alian libron: "Mi stelojn jungis al revido". Ĉit! Oĉjo revenas kun miaj 'krokedoj', estas flava strio sur la sako, do temas pri kokidaj, miaj preferataj. Li ŝajnas tre bonhumora, malpakante siajn aĉetaĵojn. Mi tuj rimarkas grandan pakaĵon, kiu ne similas manĝaĵojn. Temas pri nova tekokomputilo - plia komputilo kun malviva muso. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, li de temp' al tempo algluiĝas al sia poŝtelefono flustrante vortojn kiaj 'WiFi' kaj 'Bluetooth'. Stranga mondo en kiu ni vivas! Vespere, post la temanĝo, li rigardas alian, pli grandan ekranon, tiun de televido. Mi provas altiri lian atenton per miaŭoj kaj fiksa rigardo al li. Mi scias, ke li spektas senfinan felietonon 'Tiom granda suno' kaj mi ne esperu, ke li enlitiĝos antaŭ la fino de la epizodo. Mi estas bonedukita kato, kiu neniam enlitiĝas antaŭ sia mastro. Cetere, mi prefere diru 'surlitiĝas' ĉar mi delikate kuŝiĝas sur liaj kruroj super la litkovrilo. Miaŭ!

(...)

La lasta vojaĝo de Mimi (mi estas tiom malforta, ke mi transdonas la parolon al Oĉjo). Ĉi tiun lastan semajnon, komence de majo 2021, Mimi fartis malbone kaj post vomado ne plu manĝis, apenaŭ trinkis, ne plu fekis, kelkfoje mizere miaŭis. Hieraŭ ŝi ne sukcesis salti sur sian fotelon kaj refalis malsupren sur la dorson. Post tio ŝi malfacile trenis sin, la malantaŭaj kruroj estis malfirmaj, mi devis porti ŝin al la lokoj kien mi supozis ke ŝi volas iri. Tute malespere, mi decidis porti ŝin al bestkuracisto. Estas unu ne tro malproksime, li donis rendevuon la 6-an de majo je la 15:30. Li kuŝigis la katinon sur tablon, kontrolis la temperaturon kaj sugestis al mi ke estus pli bone endormigi kaj eŭtanazii ŝin. Mi konsentis al lia propono. Li faris injekton por endormigi ŝin sed mi ne ĉeestis la fatalan momenton, ĉar mi estis irinta eltiri monon el banka aŭtomato por pagi la bestkuraciston. Mi do nur vidis la rezulton, Mimi ne plu estis spiranta. La bestkuracisto mem zorgos pri la kremacio.

(...)

Reenkarniĝo. Iom mistere kaj neatendite, Mimi reenkarniĝis en belan trikoloran katinon, prizorgatan de nova mastrino L***, la fratino de supre-menciita M***. Ŝi ĝuas komfortan vivon en Kataro.





HEROUVILLE ESPERANTO
POR LA TRIA KURSO
dato temo prezentos
3-an de marto 2020 « Esperanto en kinoarto » Dominik

Artikoloj:






  • Incubus
    •   Incubus ĉe YouTube (kun portugallingvaj subtekstoj, kiujn eblas kaŝi por havi nur franclingvajn subtekstojn)


Filmoj en Esperanto:


Rakontoj por infanoj:


Muzikvideoj:





Dato Temo Prizorganto
19-an de novembro 2019 « Vikipedio » Dominik

Kiel funkcias Vikipedio? redakti

Kiu povas redakti Vikipediajn artikolojn? Elektu la ĝustan respondon:

  1. Nur spertaj uzantoj
  2. La ĉefredaktoro de Vikipedio
  3. Ĉiuj kun interreta konekto


Uzanto-interfaco de Vikipedio redakti

Vi havas amikon, kiu ĵus lanĉiĝis kaj bezonas pli da informoj pri Vikipedio-politikoj, komunumaj normoj kaj gvidilo por uzantoj. Kie li povas trovi ĉi tion?

  1. Lastaj ŝanĝoj
  2. Helpo
  3. Serĉi tra Vikipedio


Kiel mi povas kunlabori? redakti

Mi ŝatas preni fotojn de la lokoj, kiujn mi vizitas. Se mi alŝutas ilin al Vikipedio, oni povas diri, ke mi estas:

  1. Ilustristo
  2. Aŭtoro
  3. Moderanto
  4. Formatanto


La vivo de artikolo redakti

Kio estas la pritaksa procezo de Vikipedio? Elektu la ĝustan respondon:

  1. Revizio de la kvalito de artikolo fare de aliaj vikipediistoj
  2. Revizio de la kvalito de artikolo fare de spertuloj
  3. Revizio de la kvalito de artikolo fare de Fondaĵo Vikimedio


Kio estas kvalita artikolo? redakti

La korpo de artikolo ne havas sekciojn. Ĉu prave aŭ malprave?

  1. Prave
  2. Malprave


Kiaj ecoj bezonatas por kvalita artikolo? Elektu la ĝustajn respondojn:

  1. Kontroleblaj fontoj
  2. Neŭtrala vidpunkto
  3. Manlibroj por uzantoj
  4. Resumo, korpo, notoj


Krei novan artikolon redakti

Kio estas la tri esencaj elementoj de nova artikolo? Elektu la ĝustan respondon:

  1. Klarigo, ĝia menciindeco kaj fonto
  2. Klarigo, bildo kaj ligilo al alia artikolo
  3. Nomo, ĝia menciindeco kaj fonto