Saluton el Usono al ĉiuj Vikipediistoj ĉie! Kiel multaj el vi, mi trovis la Vikipedion serĉante per Google. Ĝis nun mi laboris ĉefe en la angla Wikipedio; al la esperanta mi aldonis nur interlingvajn ligilojn. Eble baldaŭ mi penos fari iom pli gravajn kontribuojn.

En universitato mi studis la klasikajn lingvojn kaj literaturojn, poste akiris magistrecon en biblioteka scienco, kaj fine devenis katalogisto. Dum la lastaj dek jaroj mi katalogis librojn kaj revuojn pri muziko, partiturojn, kaj diskojn. Mi studis diversajn fremdajn lingvojn, komencinte per la itala en mia infaneco. Kunmetu tiujn informojn, kaj vi povos vidi kial mi elektis la uzantnomon "Flauto Dolce" ("Bekfluto")! Sed miaj interesoj ne limiĝis je tiujn temojn.

Se mi povos kontribui ion ajn al la projekto -- eĉ se la plimulto de ĝi konsistas el redaktetoj tie kaj ĉi tie -- sen estigi tro da polemikoj, mi konsideros, ke mi faris bonege!