Gerrit~eowiki
Aliĝis 19 dec. 2006
| |||||||||||||||||||
|
Mi estas Gerrit Berveling kaj loĝas nuntempe en Zwolle.
Mi studis universitate pri filologio klasika Latina kaj Greka + pri teologio. Krom ĉi kompletaj studoj mi siatempe iomete studis ankaŭ pri Etruskologio kaj Historio.
Profesie mi laboras kiel Remonstranta pastoro kaj mezlerneja instruisto pri Latina kaj Greka. Ofte mi prelegas pri Islamo aŭ Korano. Depost multaj jaroj tio estas unu el miaj ĉefaj studokampoj.
Mi estas membro de Akademio de Esperanto, redaktoro de Monato kaj de Fonto.
En Esperanto, apud propra verkado de poezio kaj prozo, mi ĉefe okupiĝas pri tradukado de Bibliaj tekstoj (ĉefe Duakanonaj Libroj kaj nova traduko pri la Nova Testamento) kaj de plurvoluma Antologio Latina - nuntempe mi laboras super ties kvina volumo.