Helmut Welger 2005

Loĝloko: Marburg, Germanio

Profesio: Psikologo, psikoterapeŭto kaj advokato, kvalitcertigisto de kliniko. Komence de la jaro 2005 amiotrofa lateralsklerozo (ALS) estis diagnozita ĉe mi. La malsano intertempe tiugrade malfortigis min, ke mi devis ĉesi mian profesion laboron.

Jaro de esperantiĝo: 1976.

Interesoj, hobioj: Psikologio, biopsikologio, psikoterapiscienco, kognicia scienco, filozofio (precipe etiko), normsistemoj, sociaj teknologioj, teknologioj de pacigo kaj homfratigo, kosmopolita humanismo, homaranismo, religioj, Esperanto, lingvistiko (precipe preskriba esperantologio), kvalitcertigo, ktp. Mi estas redaktoro kaj kuneldonanto de germanlingva interreta gazeto pri filozofio.


El miaj hejmpaĝoj por esperantistoj: