Uzanto:Luis Elíver/Aladin; aŭ la mirinda lampo

Aladin; aŭ la mirinda lampo estas fabelo el la "Mil kaj unu noktoj". Tradukis ĝin esperantlingven tiutitole majorgeneralo George Cox en 1908. Publikis ĝin British Esperanto Association en Londono. Ĝi enhavas 60 paĝojn.

Argumento redakti

La Lampo de Aladin estas la temo de rakonto kiu troviĝas en Mil kaj unu noktoj. La junulo Aladin akiras magian lampon, kaj kiam kiu ajn frotas la lampon aperas ĝenio. La ĝenio estas magia spirito, preta cedi lian ĉiun deziron. Aladin uzas siajn dezirojn por gajni la manon de la bela filino de la sultano kaj por konstrui grandiozan palacon. La magiisto, kiu unue donis al Aladin la lampon, denove ĝin ŝtelas. Sed Aladin rehavigas la lampon, kaj li kaj la filino de la sultano vivas feliĉe por ĉiam.