Marcos
|
Mi estas Markos Kramer (ekde 2011 mi preferas ĉi tiun duon-Esperantigitan formon de mia nomo en Esperantlingva kunteksto, sed mia uzanto-nomo ĉi tie daŭre estas "Marcos"). Mi naskiĝis la 27-an de Junio 1984 en Bonaero, kaj nun doktoriĝas en Bonno pri logika kaj lingvoscienca analizado de la matematika faklingvo. Ekde Aprilo 2010 mi estas ano de la Akademio de Esperanto. De Decembro 2006 ĝis Junio 2009 mi estis redaktisto de TEJO Tutmonde.