Mi pseŭdonomiĝas Ryoho (りょほう[rjo-hō]). Mi partoprenas ĉefe en Esperanta kaj Japana Vikipedioj.
Mi estas Osakano.
Mia denaska lingvo estas Japana, kaj mi iufoje parolas en la Osaka dialekto.
Mi lernas la anglan lingvon de post 1-a grado de mezlernejo (13-jaraĝe), kaj nun mi skribas por ĉefe mekanika inĝenierarto.
En altlernejaj jaroj, mi trovis Esperanton kiam mi rolis en skeĉo de Sub la Verda Stelo(緑の星の下に) ĉe festo de mia altlernejo.
Sed mi ne tuj eklernis ĝin ĉar mi okupiĝis lerni por eniĝi en universitaton.
En marto 2003, mi gajnis bileton de eniĝi en universitaton, kaj trankvile ekmemlernis Esperanton.
Mia unua lernlibro estas "Globo-lingvo Esperanto"(地球語エスペラント) verkita de KOBAJAŜI Cukasa kaj HAGIŬARA Joko.
Kaj dua "Elementa lernolibro de Esperanto"(はじめてのエスペラント) verkita de HUĴIMAKI Ken'iĉi.
Mi skribas iomete en ĝi sed ne povas paroli flue.
|
Internacia lingvo Mi subtenas la internacian disvastiĝon de esperanto sed NE volas ke ĝi fariĝu la ununura tuttera lingvo.
|
|
En universitato mi eklernis la germanan lingvon, sed nun nur povas legi kun vortaro.
Mia revo estas iam skribi lernotekston de Esperanto en vikilibro.
Dankon por legi mian mallertan skribon, mi deziras al vi feliĉan vikipediumon.