Mia patrino, itala, naskis min en Usono. Mi studis en anglolingvaj lernejoj, sed mi parolis nur itale kun mia avino kaj miaj tri geonkloj.

Mi unue renkontis Esperanton ĉ. 1981 en libro de Harry HARRISON. Mi tuj prunte prenis lernolibron de biblioteko publika, sed ne tralernis ĝin. Poste, dum la printempo de 1985, mi trovis afiŝon ĉe mia lernejo; la afiŝo havis (angle) la vortojn: "vizitu Germanujon senpage per Esperanto dum ĉi tiu somero, ankaŭ se vi ne ankoraŭ povas paroli esperante! Vin gastigos la germana registraro, por plibonigi internaciajn rilatojn inter Germanujo kaj Usono."

Mi esperantiĝis en julio 1985, ĉe la Kultura Centro Esperantista, ĉe Ĉaŭdefono. Min instruis la tre estimatinda kaj dankinda Claude GACOND. Mi ege dankas Sinjoron Gacond'on. Mi ankaŭ dankas la anojn de la Germana Esperanto-Junularo, kiuj dum Aŭgusto gastigis min kaj aliajn usonajn gejunulojn.

Mi forestis de Esperanto dum dek-ok jaroj, de 1987. Mi memoras ke, je 1987, mi parolis kaj skribis flue. Mi nur ĵus revenas al Esperanto, de decembro, 2005. Bonvolu korektadi miajn erarojn, ie ajn mi skribas ilin; tiel vi helpos min.

Vikipedio:Babel
en
This user is a native speaker of English.
it
3
Questo utente può contribuire con un italiano di livello avanzato.
eo
2
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per meza nivelo de Esperanto.
el
1
Αυτός ο χρήστης έχει μικρή κατανόηση της Ελληνικής γλώσσας.
es
3
Este usuario puede contribuir con un nivel avanzado de español.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
pt
1
Este usuário pode contribuir com um nível básico de português.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Usono en loko nomata Lexington, Massachusetts.