Nuntempe, Esperanta Vikipedio havas 330 317 artikolojn.
Helpu nin disvolvigi ĝin
Saluton kaj bonvevnon al mia paĝo.
Mi nomiĝas Ŝaj Josef Mor kaj mi salutas de Israelo.
Mia denaska familinomo estis Muĥtar kiu originas de Iraka juda deveno, la flanko de mia patrino estis de Hungario, de Budapeŝto kaj oriente. Ĉar mi volis lerni la francan, mi ekesperantiĝis en 2007 en Otavo, Kanado, dank al la instigo de najbaro mia Manuel Campanga.
Interalie, en 2010 mi partoprenis la 95-UK en La-Havana, Kubo kaj mi estas dum viva membro ekde 2010 ELI, kaj ekde 2022 de UEA kaj SAT.
Mi volas kontribui al la esperata vikipedio kaj por la disvolviĝo de mia lingvaj esprimkapabloj kaj por la bonfarto de la lingva komonumo kaj de nia komuna celo, kaj raŭmisma kaj finvenkisma. Oni rajtas revi, ĉu ne? kaj eĉ pli ol revado oni endas kaj indas strebi cele al niaj revoj.
Mi tute ne estas certa ke mi sufiĉe bonkvalite laboras en vikipedio je sufiĉa taŭga nivelo, ja estas multe por lerni, eble multe ol frapas la okulojn. Mi agnoskas ke esperanto estas fremdlingvo al mi kaj do mi kompreneble ne sufiĉe bone regas kaj uzas la lingvon; sed malgraŭ tiel mi ja aŭdacas kontribui al la vikipedio kion ajn mi povas.
Do mi esperas iompostiome plibonigi la kvaliton de miaj klopodoj.