El la vikipedia kroniko Tagoj en historio


Cenzuritaĵoj reaperigotaj?


ĈU CENZURO DE LA VIKIPEDIO EN ESPERANTO HAVAS ESTONTECON?


Jen preskaŭ ĉiutaga listigado de miaj cenzuritaj sciigoj pri la eventoj, naskiĝoj kaj mortoj de konindaj personoj, kiuj postulas komenton, aŭ artikolon en Esperanto-gazeto, ekz.: Tanja Saviĉeva, rusa taglibristino

cenzuro:anstataŭigo de 'rusa' per 'sovetia'

Komento: oni sciu, ke ŝia familio kune kun plifortigado de stalinismo estis subigita al reprezalioj, ekzilita al 101 km for de la urbo, kie mortis la patro, kaj ŝi kun siaj gefratoj traktataj kiel infanoj de la "malamiko de la popolo" sen rajto edukiĝi je pli alta nivelo. La vorto 'sovetia' estas ege malĝusta pro la skizita kunteksto, oni nun traktas la knabinon kiel funkciulon de la soveta ŝtato.


Lukto kontraŭ cezurado - refojaj cenzuritaĵoj redakti

13.09.

1939: 13-a tago de la germana-pola milito: forigo de la indiko pri kompletiga evento-kalendaro: (pli da eventoj)

Bombado de Frampol: forigo de: - ofte citata kiel ekzemplo de senbaza teroro de la germana aviado

Militkrimoj: forigo de: - averaĝe dum la germana invado ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj

Ribelo de Varsovio: forigo de la indiko: (pli da eventoj)

1999: Moskvo: en bomba atenco kontraŭ loĝbloko pereis 119 personoj — la aŭtoritatoj akuzis pri tio ĉeĉenajn islamistojn

forigo de: (laŭ opoziciaj medioj kaj ekz. Aleksandr Litvinenko por provoki la duan rusan-ĉeĉenan militon, ĉar la unuan rusoj malgajnis, kaj prezidentigi Vladimir Putin, estron de specialaj servoj)

21.09. 1939: 5-a tago de la Soveta invado en Pollandon (kompletigaj tag-eventoj): sukcesa dutaga kontraŭstaro, malgraŭ perdoj, al sovetaj invadintoj dum la heroa defendo de Grodno — la Ruĝa Armeo perdis ĉirkaŭ 800 soldatojn, en tio vunditojn kaj perdiĝintojn, kaj ĉirkaŭ 20 tankojn — malfruvespere ĝi venĝe komencis pafmortigi dum du tagoj ĉirkaŭ 300 defendantojn de la urbo (poste mortigataj dum provo trairi proksiman landlimon kun Litovio por tie batali ekde la 16-a vivjaro)

forigo de: heroa - post ĝia reaperigo kune kun aldonita: (poste mortigataj dum provo trairi proksiman landlimon kun Litovio por tie batali ekde la 16-a vivjaro) oni forigis ĉion pri la defendo de Grodno kaj la indikon: (kompletigaj tag-eventoj):

Januaro redakti

1.01.

forigo de: uzurpa

1943/1944: jarŝanĝe nokte en Varsovio konspire fondiĝis uzurpa komunista Landa Nacia Konsilio kiel alternativo al la pola ekzila registaro, fondante Popolan Armeon (fakte transformiĝo de Popola Gvardio) - armita unuo de Pola Laborista Partio, subigita senpere al sovetaj regopovoj;

2.01. forigo:

1940: en Parizo "Głos Polski" (Pola Voĉo) publikigis raporton de pola oficiro, rifuĝinto de soveta militkaptitejo en Szepietówka, kie troviĝas ĉ. 20 mil polaj soldatoj, ke oficiroj estas pli malbone traktataj kaj ĉikanitaj kompare al soldatoj, ke oni eĉ ne provas kunlaboriigi ilin (tamen dekkelkaj soldatoj estis senditaj al dusemajna ideologia kurso al Moskvo kaj post ilia reveno, dum provo de propagando estis tuj batitaj kaj ilia apostoleco finiĝis)

3.01.

forigo de: Pollando estis malperonta

1795: Rusio, Aŭstrio kaj Prusio (aliĝis la 24-an de oktobro) subskribis traktaton pri la tria dispartigo de Pollando - nomo de Pollando neniam plu devus aperi en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj. Pollando estis malperonta. Ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando estis Habsburgoj.

1945:

Anstataŭ: apud Varsovio mortis Ferdynand Ossendowski (verŝajne prenis venenon) - tuj post okupacia eniro de rusoj estis eltombigita de NKVD, kiu volis certiĝi ĉu la persona malamiko de Lenin certe ne vivas;

oni legas: apud Varsovio mortis Ferdynand Ossendowski (verŝajne preninte venenon) kaj tuj post eniro de sovetaj trupoj li estis eltombigita de NKVD por identigo;


Julio redakti

1.07. 1945: Konsilio de Nacia Unueco anoncis Testamenton de Batalanta Pollando - lasta mesaĝo de la Pola Subtera Ŝtato, en kiu oni alvokis i.a. al forigo de la Ruĝa Armeo el Pollando kaj ĉeso de politikaj reprezalioj

forigo ---> - malfondita pro manko de apogo por la pola ekzila registaro flanke de Okcidenta Eŭropo;

2.07. 1940: Gestapo en sia raporto fieris pri rompo en Poznań de kvar konspiraj organizoj kaj aresto de pli ol 100 personoj el nedifinita subtera organizaĵo de, antaŭ ĉio, oficiroj kaj suboficiroj;

Reinhard Heydrich notis, ke direktivoj, kiujn ricevis operacaj grupoj de SS estis "eksterodinare radikalaj", i.a. oni tiutempe eldonis "ordonon de likvido de pluraj polaj gvidantaj grupoj, nombrantaj milojn de personoj";

1953: Imre Nagy anstataŭis stalinistan juddevenan politikiston Mátyás Rákosi sur la posteno de la hungara ĉefministro

forigo ---> (post la morto de Stalin), kaj de: stalinista juddevena

forigo de: profeta ---> 1965: Esoterismo: itala pastro Dolindo Ruotolo faris profetan notaĵon pri la pola papo Johano, kiu faligos komunismon

forigo de: ukraina-germana ---> 1941: Dekunua tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: fino de la unua ukraina-germana pogromo de judoj en Lvovo;

forigo de: murdita ---> 1952: Marek Karp, pola historiisto kaj sovetologo, fondinto kaj plurjara direktoro de la Centro de Orientaj Studoj, pioniro de pola-litova kaj pola-belorusa dialogo, murdita (m. 2004)

forigo de: germana ---> 1908: Magda Simon, rumania hungara ĵurnalistino kaj verkistino, malliberulino de germana koncentrejo Aŭŝvico (m. 1969)

3.07.

1941: dekdua tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: generalo Franz Halder notis en sia taglibro: Ĝenerale oni jam povas diri, ke la tasko frakasi ĉefajn fortojn de la Ruĝa Armeo antaŭ Daŭgavo kaj Dnepro estis plenumita. (...) Tial ne estos troigo la diro, ke la kampanjo kontraŭ Rusio estis gajnita dum 14 tagoj;

forigo de juddevena --->

forigo de: parolanta la vjetnaman lingvon, kaj de : politikaj broŝuroj ---> 2003: Dmitrij Aleksandroviĉ Perevalov, rusa ĵurnalisto parolanta la vjetnaman lingvon, estrarano de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, gvidanto de la sovetia sekcio de Mondpaca Esperantista Movado, tradukisto el la rusa de politikaj broŝuroj (n. 1950)

2003: Sat-Okh, pola verkisto kaj artisto indiandevena, soldato de Pola Enlanda Armeo (n. 1920) forigo de indiandevena, kaj multe da devenecoj cxe aliaj personoj

4.07.

1941: Masakro de Lvovaj Profesoroj: (...)

forigo de: (la pola Lvovo dum la milito estis sub la unua soveta okupado de Pollando, la germana, kaj denove soveta);

1946: Królewiec alinomiĝis al Kaliningrado

forigo de: - laŭ Miĥail Kalinin, bolŝevika politikisto respondeca pri granda teroro kaj t.n. masakro de Katin

1799: Oskaro la 1-a, francdevena reĝo de la unio Svedio-Norvegio strebanta al unuigo de Skandinavio (m. 1859)

forigo de: francdevena

1930: Frunzik Mkrtĉan, elstara sovetia komedia aktoro, (m. 1993)

forigo de: armendevena, rolinta en esperantigita filmo

5.07

1941:

Anstataŭ: usona kongresano apelaciis al prezidento Franklin Delano Roosevelt pri haltigo de ĉia helpo al soveta Rusio militanta kun Germanio, ĉar tiumaniere Usono aprobas malliberon de 500 000 poloj en la sovetaj koncentrejoj - gulagoj de Siberio;

oni legas: usona kongresano apelaciis al prezidento Franklin Delano Roosevelt pri haltigo de ĉia helpo al Sovetunio militanta kun Germanio, ĉar tiumaniere Usono aprobas malliberon de 500 000 poloj en la sovetaj koncentrejoj;

6.07

1923: Sovetunio oficiale starigita

forigo: - oni akceptis la komunistan simbolon rikoltilo kaj martelo

1940: unua konspira numero de "Biuletyn Informacyjny": (...)

forigo: - en enkonduka artikolo Pollando kaj Francio oni skribis ke Francio per sia kapitulaco grave batis bataladon kontraŭ germanoj

1941: germana armeo konkeris Nowogródek

forigo: (ĝis tiu ĉi tago la pola urbo estis sub la unua soveta okupado de Pollando, simile kiel Brzeżany, okupita de germanoj du tagojn pli frue);

forigo: dekkvina tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio:

Batalo de Smolensko komencita

forigo: - unua pli signifa rezisto de Ruĝa Armeo;

1945: Dua soveta okupado de Pollando: Britio (Usono unu tagon pli frue) laŭ postuloj de la konferenco de Jalto malrekonis la polan ekzilan registaron kaj agnoskis Provizoran Registaron de Nacia Unueco,

forigo: kio signifis komencon de stalinismo en Pollando

1796: Nikolao la 1-a, caro kaj imperiestro de Rusia Imperio el dinastio Romanov, (m. 1855)

forigo: subpreminta decembristan revolucion

1762: Petro la 3-a, imperiestro de la Rusa Imperio, (n. 1728)

forigo: efemera reganto

7.07. 1945:

Supera Komandanto de Pola Soldataro marŝalo de Pollando, Michał Rola-Żymierski ordonis krei gvidantaron de mararmeo en Gdynia;

forigo de: NKVD-kunlaboristo,

1984:

Anstataŭ: František Tomášek ankaŭ invitis (...) la papon Johano Paŭlo la 2-a, al la festo al Cirilo kaj Metodo, sed la ĉeĥoslovakaj komunistaj regopovoj malpermesis tian viziton

oni legas: sed la ĉeĥoslovakaj aŭtoritatoj malpermesis la viziton

Anstataŭ: 1887: Marc Chagall, rusa-franca pentristo kaj grafikisto juddevena, oni legas: Marc Chagall, rusia kaj franca pentristo kaj grafikisto,

Anstataŭ: 1949: Mikaelo Bronŝtejn, rusa inĝeniero ukraindevena, (...) oni legas: Mikaelo Bronŝtejn, sovetia, rusia inĝeniero,

Anstataŭ: 2014: Eduard Ŝevardnadze‎‎, soveta aktivulo de Komsomolo, kungvidanto de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, kontraŭbatalanto de korupto, lasta ministro pri eksterlandaj aferoj de Sovetunio kontribuanta al disfalo de Sovetunio, prezidento de Kartvelio (n. 1928)

oni legas: 2014: Eduard Ŝevardnadze‎‎, soveta politikisto, kungvidanto de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, lasta ministro pri eksteraj aferoj de Sovetunio, prezidento de Kartvelio (n. 1928)

8.07

anstataŭigo de germana per nazia: 1917: Mihail Devjatajev, mordva-soveta flug-aso, eskapinto el sekreta germana koncentrejo en Peenemünde (m. 2002)

9.07

10.07

1941:

Malapero: Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis, ke "Izvestija" anoncis, ke la domo de Adam Mickiewicz en Nowogródek, kie li pasigis infanecon restos kune kun la muzeo, sed la libro por vizitantoj estos nova, la soveta;

11.07

Anstataŭ: 1920: Pola-Soveta Milito: iranta al Okcidenta Eŭropo bolŝevika Ruĝa Armeo eniris al Minsko

oni legas: 1920: Pola-Soveta Milito: la Ruĝa Armeo eniris Minskon

1972: En Rejkjaviko komenciĝis ŝakludo inter ĝisnuna soveta ŝakmondĉampiono Boris Spasskij kaj usona pretendanto Bobby Fischer

forigo de: ĝisnuna, kaj: - la Mondĉampiono pri ŝako okazis dum kulmino de la malvarma milito, Sovetunio perdis prestiĝon

forigo de: pol-juddevena 1923: Richard Pipes, usona historiisto kaj sovetologo pol-juddevena,

forigo de: pol-rus-nederlanddevena 1972: Henrique Capriles Radonski, venezuela politikisto pol-rus-nederlanddevena,

forigo de: kruela: 1943: Sanga dimanĉo en Volinio - kulmino de la kruela Volinia masakro planita sub la devizo: "Morto al poloj" -

forigo de: kruela 2013: Inaŭguro de la Monumento de Volinia Masakro en Varsovio memore al la viktimoj de kruela genocido de poloj fare de ukrainaj naciistoj, banderanoj kaj vilaĝanoj, armitaj per hakiloj, akraj forkegoj kaj 362 metodoj de torturoj


Aŭgusto redakti

1.08.

1944: Berlino: SS-estro Heinrich Himmler raportis al Hitler pri eksplodo de la ribelo en Varsovio kun aserto, ke dum 5-6 semajnoj poloj estos venkitaj kaj ilia ĉefurbo neniigita, ĉar la pola nacio blokas al ni de 700 jaroj Orienton kaj de la batalo de Tannenberg daŭre obstaklas la vojon. Kaj ordonis: Ĉiun loĝanton oni devas mortigi, estas malpermesite preni militkaptitojn. Varsovio devas estis niveligita kun la tero kaj tiamaniere devas esti kreita timiga ekzemplo por la tuta Eŭropo. Krome Himmler ordonis tujan ekzekuton de malliberigita en koncentrejo Sachsenhausen komandanto de Pola Enlanda Armeo generalo Stefan Rowecki - perfidita de agentoj de Gestapo;

2.08.

1944: brita stabestro responde al postulo de pola ministro de nacia defendo generalo Marian Kukiel pri helpo koncerne armiligon rifuzis pro tio, ke tiutipa agado devas esti konforma kun la rusa ofensivo

1945: Anstataŭ: dua soveta okupado de Pollando: oni anoncis "amnestion", kies celo estis likvido de Anatemitaj Soldatoj — ĉirkaŭ 34 mil partizanoj malkaŝis sin

oni legas: dua soveta okupado de Pollando: oni anoncis amnestion por Anatemitaj Soldatoj — ĉirkaŭ 34 mil partizanoj malkaŝis sin

1946: Anstataŭ: Andrej Andrejeviĉ Vlasov, sovetia generalo, fondinto la de Rusa Liberiga Armeo (kontraŭ stalinisma reĝimo), konata de kunlaborismo kun Nazia Germanio, ekzekutita (n. 1901)

oni legas: 1946: Andrej Andrejeviĉ Vlasov, sovetia generalo, fondinto de la Rusa Liberiga Armeo, ekzekutita (n. 1901)

3.08.

1944: Anstataŭ: 1944: Ribelo de Varsovio (pli da gravaj eventoj): la trian tagon germanoj enkondukis 46 falbombadajn aviadilojn Junkers Ju 87 (planata detruo de Varsovio komencita - 25% de la urbo detruis nur atakaviadiloj);

oni legas: 1944: Ribelo de Varsovio: la trian tagon germanoj enkondukis 46 falbombadajn aviadilojn Junkers Ju 87;

Radio Berlin oficiale konfirmis informon pri la ribelo de Varsovio; BBC en kelkaj lingvoj (malgraŭ polaj avertoj) false informis pri ligo de kontakto inter batalanta Varsovio kaj "sovetaj komandantoj";

prezidento Władysław Raczkiewicz skribis al Winston Churchill pri bezono en tiu kriza momento liveri per aviadiloj armilojn kun municio - britaj militistoj el Italio vespere rifuzis tion pro malbona vetero;

pola ĉefministro en ekzilo Stanisław Mikołajczyk petis Stalin pri helpo - malgraŭ komencaj deklaracioj pri apogo la 10-an de aŭgusto Ruĝa Armeo haltis sian ofensivon kaj nur septembre unuaj ĵetoj de armiloj kaj nutraĵo okazis

4.08

1920: Ruĝa Armeo iranta al Berlino tra la "kadavro de blanka Polando", pretiĝanta eniri Varsovion, kunveturigis novan regopovon por poloj, Provizoran Revolucian Komitaton de Pollando,

1920: la Ruĝa Armeo iranta al Berlino kaj pretiĝanta eniri Varsovion, kunveturigis la Provizoran Revolucian Komitaton de Pollando, (forlaso de la fama citaĵo: tra la "kadavro de blanka Polando", kaj: novan regopovon por poloj,)

5.08

1915: Germana armeo eniris al forlasita de rusoj Varsovio

1915: Germana armeo konkeris (?!) Varsovion, forlasitan de la rusia armeo,

krome forigo ---> kiu ĝin okupis dum 102 jaroj


1960: Mariusz Kazana, pola diplomato, viktimo de akcidento ligita kun Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin (m. 2010)

(forstrekita Celebrado..., kaj anstataŭigita per ... viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo), cetere kun riptetita falsigo, ĉar la aviadilo estis registara - la pola prezidento ne havas aviadilon

9.08

1940: Varsovio: "Biuletyn Informacyjny" informis, ke ortodoksaj ukrainaj klerikoj donacis al germana armeo 38 preĝejajn sonorilojn;

Londono: dum dutaga konferenco de Nacia Konsilio pola ministro pri socia protekto listigis nombron de polaj rifuĝintoj: en neokupata Francio - 11 mil, Rumanio - 5 mil, Hungario - 4 mil, Britio - 3 mil, Jugoslavio - 1 mil, Portugalio - 1 mil, Hispanio 600, Alĝerio kaj Maroko - 500;

1942: La pola ekzila registaro organizis en Londono gazetaran konferencon pri genocido de judoj en okupata Pollando;

1944: Vaŝingtono, responde al helpopeto por la batalanta Varsovio, konstatis: "Varsovio estas agad-areo de sovetaj armeoj", la interveno "sen scio kaj konsento" de sovetaj regopovoj estas ekskludita;

2020: En Belorusio okazis prezidenta voĉdonado, en kiu laŭ oficialaj donitaĵoj venkis oficanta prezidento Aljaksandr Lukaŝenka - komenco de amasaj protestoj

forigo ---> komenco de amasaj plurmonataj protestoj pro ties falsigo en publika opinio kaj laŭ opozicio, 30 000 arestitoj, unuaj mortigoj


Krome ĉe naskiĝintoj/mortintoj estis kaj estas forigataj:

- germana, juda, hungara deveneco, ktp., kion la pollingva Vikipedio aparte substrekas


10.08.

1944: Ruĝa Armeo haltigis helpon al ribelanta Varsovio

forigo ---> malgraŭ pli fruaj instigoj por ties komenco kaj deklaro de helpo; Pola Rezistomovado: partizanoj de Pola Enlanda Armeo, Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj okupis en Ĝenerala Gubernio de la 26-a de julio ĝis la 10-a de aŭgusto grandan areon nomatan Respubliko de Pińczów


11.08.

1942 Pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj de verkistino Zofia Kossak-Szczucka afiŝita sur stratoj de Varsovio en 5000 ekzempleroj kaj en la broŝuro titolita Protesto - oni povas legi: Kiu silentas en ĉeesto de murdo - iĝas kunlaboristo de la murdisto. Kiu ne kondamnas - tiu permesas;

1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): Antoni Chruściel raportis pri perdoj de la pasinta tagonokto: de la malamiko - 58 mortigitoj kaj 3 vunditoj, la propraj 6 mortigitoj kaj 31 vunditoj;


12.08.

1943: Speciala taĉmento de Pola Enlanda Armeo forkondukis en Varsovio bankan aŭton kun pli ol 105 milionoj da zlotoj

forigo ---> - dum 2,5 minutoj likvidis kelkpersonan germanan eskorton, du polaj soldatoj vundiĝis - la Operaco Montarano („Akcja Góral”) apartenas al la plej bone aranĝitaj flanke de Pola Subtera Ŝtato, la preparoj daŭris 14 monatojn kaj partoprenis ĝin ĉirkaŭ 50 personoj;


13.08. 1994: Filo de Ryszard Kukliński, Waldemar, ĉe kampuso en Tampa (Florido) estis morte vundita de aŭtomobilo,

forigo ---> en kiu oni postlasis neniun fingrospuron - venĝo kontraŭ la heroo de Pollando kaj Usono, preventinta la trian mondmiliton


14.08. 1920 Batalo de Varsovio: Soveta armeo de Miĥail Tuĥaĉevskij konkeris post du tagoj Radzymin, pro tio la 5-a Armeo de generalo Władysław Sikorski komencis, kun helpo de spionaj aviadiloj, kuratakadon ekde la rivero Wkra

forigo ---> — dum la batalo ĝi eldonis flugfolion: Pola Popolo! Bolŝevikaj bandoj de Moskvo sub komando de judaj komisaroj aplombis eniri en landlimojn de la Plej Brila Pola Respubliko (tiutempe kaj nun politike malĝusta);


15.08. 1940 Pola Armeo en Francio: 306-a divizio de ĉasaviadiloj venke batalis kontraŭ grupo de germanaj aviadiloj en Saint-Omer-regiono


16.08. 1944 el Londono generalo Stanisław Tatar depeŝe informis Ĉefkomandanton Tadeusz Komorowski, ke 50 usonaj aviadiloj atendas nur sovetan konsenton por uzi apudfrontajn aerodromojn, kaj ke britoj decide kontraŭstaris al ekspedicio de polaj paraŝutistaj taĉmentoj helpe al la ribelo de Varsovio


17.08. 1944 "Głos Starego Miasta" (Voĉo de Malnova Urbo) publikigis depeŝon de judoj, liberigitaj de KL Warschau, al la Monda Juda Kongreso pri tuja helpo;

(...)

23.08.

1940: konspira "Walka" (Batalo) de Nacia Partio en la artikolo Sovetoj kontraŭ Pollando konstatis, ke Sovetunio ne nur aneksis preskaŭ duonon de la ŝtato, sed detruas spurojn de la pola kulturo;

konspira "Biuletyn Informacyjny": Inter 80 privataj bazlernejoj en Varsovio nur 35 ricevis permeson komenci novan lernojaron;

el situacia raporto de Pola Enlanda Armeo: hungaraj taĉmentoj sude de Mokotów estas helpemaj al la pola loĝantaro, avertas kaj ne malhelpas al niaj operacoj;

24.08.

1989: Postkomunismo: Tadeusz Mazowiecki iĝis unua nekomunista ĉefministro en Mez-Orienta Eŭropo,

forigo---> haltigante esperatan esploron de komunistaj krimoj en Pola Popola Respubliko

1944: Soveta okupado de Pollando:

Anstataŭ: helpe de marioneta Pola Komitato de Nacia Liberigo (PKWN) oni enkondukis, sur okupitaj de Ruĝa Armeo terenoj, presitajn en Moskvo monbiletojn kun nomo de ankoraŭ neekzistanta Nacia Pola Banko;

oni legas: la Pola Komitato de Nacia Liberigo (PKWN) enkondukis monbiletojn kun nomo de la kreota Nacia Pola Banko;

25.08.

1920: Trupoj de Józef Piłsudski finfine devigis Ruĝan Armeon retiriĝi el la Batalo de Varsovio, bolŝevika kavaleria korpuso de Gaj Bĵiŝkin, minacita de frakaso, transiras germanan landlimon en Orienta Prusio, kie estis internigita

forigo ---> - la 18-a turnopunkta batalo en historio de la mondo, kiu ne permesis al Sovetunio konkeri kaj komunismigi Okcidentan Eŭropon

1948: forigo ---> Soveta okupado de Pollando:

en Vroclavo komenciĝis Monda Kongreso de Intelektuloj por Pac-Defendo -

forigo ---> propaganda aranĝo de sovetaj kaj polaj komunistoj kontraŭ "usona imperiismo",

kiun partoprenis 400 ĉefe maldekstraj reprezentantoj de la arto kaj kulturo el 46 landoj (letero de Albert Einstein estis cenzurita antaŭ legado, Aleksandr Fadejev igis skandalon, Julian Sorell Huxley kun aliaj forlasis la kongreson).

forigo ---> Stalinismo en Pollando komenciĝis


1968: Sur Ruĝa Placo en Moskvo okazis 7-persona simbola manifestacio de sovetaj disidentoj kontraŭ la invado en Ĉeĥoslovakion flanke de ŝtatoj de Varsovia Traktato,

Anstataŭ: disbatita de KGB kun posta aljuĝo de verdiktoj pri ekziligo kaj psikiatriaj reprezalioj

oni legas: ĉiuj partoprenintoj estis post kelkaj minutoj arestitaj

1971: Sovetuniaj regopovoj decidis likvidi polan Tombejon de la Defendintoj de Lvovo - (...) renovigita de poloj ekde perestrojko

forigo ---> - rabata ekde la soveta anekso de Lvovo ekde 1945, kaj detruata de tankoj,

1530: Ivano la Terura, unua caro de Rusio el Dinastio Rjurik, iniciatinto de opriĉnina, (m. 1584)

forigo---> ordoninta dronigi en Daŭgavo ĉiujn judojn de konkerita Polack, kaŭzinta la unuan polan-rusan militon

1912: Erich Honecker, ŝtatestro de Germana Demokratia Respubliko, (m. 1994)

forigo ---> heroo de Sovetunio respondeca pri krimoj de la malvarma milito

2018: John McCain, usona politikisto kaj senatano el Arizono, kandidato por Prezidanto de Usono, piloto de aviadilaj ŝipoj dum la vjetnama milito, (n. 1936)

forigo ---> kiel militkaptito torturata de komunistoj

(...)

28.08.

1940: Varsovio: Ludwik Landau notis pri nombro de partiaj organizaĵoj en Provinco Vartlando: 500 lokaj grupoj, 40 mil membroj de SA, 27 mil knaboj en taĉmentoj de Hitlerjugend, 60 mil virinoj en Deutsches Frauenwerk;

konspira "Pobudka" en artikolo Datreveno de la granda ago: Tempodaŭro de nia rezisto, nia batalo ne nur kun germanoj, sed ankaŭ kun Rusio - ne estas la plej grava. (...) El Pollando eliris sankta batal-slogano pri libereco, civilizo, kulturo, la plej sanktaj idealoj de kristana mondo (...) Nur poloj, krom britoj, nederlandanoj kaj norvegoj portas alten la honor-flagon, des pli alten kaj fiere, ke la unuaj trapasis batalbapton en ĝia defendo;

1944: Ribelo de Varsovio:

Londono: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" skribis en artikolo Sen komentoj..., ke apelacioj de komandantoj de Pola Enlanda Armeo pri helpo pri bombado kaj malsuprenĵetoj "restis ĝis nun vanaj. Aliancanaj bomboj falis al germanoj ĉie en Eŭropo, eĉ al fabrikoj laborantaj por germanoj sur teritorio de Pollando, bombaviadiloj de RAF atingis eĉ Królewiec. Nur en unu punkto germanoj estis kvazaŭ sekuraj antaŭ aliancanaj bomboj: en regiono de Varsovio". Apenaŭ du tagojn post ekribelo de rumanoj kontraŭ ĝisnunaj aliancanoj (...) ili ricevis helpon, al kiu de 26 tagoj vane atendas Varsovio. Ĉu oni devus dum 5 jaroj esti malamiko, kaj ne la plej fidela aliancano, por akiri helpon?..."; pola ĉefministro en ekzilo Mikołajczyk diris, ke la registaro klopodas pri minimuma helpo: 5 tunoj da municio tage, kiu ne estas liverata; Saint Paul (Minesoto): malfermo de la 10-taga ekspozicio pri la pola subtera movado

forigoj de la vortoj: juddevena kaj francdevena --->

1943: Surayud Chulanont, ĉefministro de Tajlando,

forigo ---> kontraŭkomunista generalo

forigo ---> justice murdita de komunistoj kiel 17-jara knabino

malcenzurigita de mi: 2016: Pollando digne adiaŭis post 50 jaroj de soveta okupado, kaj laŭvicaj 27 de postkomunismo, naciajn heroojn Danuta Siedzikówna kaj Feliks Selmanowicz, kondamnitaj al senmemorigo post ilia justica murdo kaj sennoma enĵeto en nekonatan kavon - granda patriota manifestacio okazis en Gdańsk, komenciĝante de meso en Mariapreĝejo kaj posta solena entombigo de trovitaj postrestaĵoj kun partopreno de ŝtataj regopovoj

(estis forigitaj: digne; post 50 jaroj de soveta okupado, kaj laŭvicaj 27 de postkomunismo; kondamnitaj al senmemorigo post ilia justica murdo kaj sennoma enĵeto en nekonatan kavon; patriota; kaj posta solena entombigo de trovitaj postrestaĵoj kun partopreno de ŝtataj regopovoj)

29.08.

1940: prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt en skriba deklaro kondamnis germanajn krimojn en okupata Pollando;

1944:

Erich von dem Bach-Zelewski en raporto al komandanto de la 9-a armeo transdonis ĝisnunajn germanajn perdojn — 3861 soldatoj, en tio 91 oficiroj kaj malkaŝis ke ĉiutage en Malnova Urbo pereas 150 soldatoj;

"Robotnik" skribis pri hieraŭa inaūguro de monumento al la Ruĝa Armeo en Lublin;

Londono: Vernon Barlett en "News Chronicle" malkaŝis respondon de Stalin al peto de Usono kaj Britio pri utiligo de sovetaj aviadilejoj por helpado de Varsovio — rezulte la brita gazetaro plej malbone pritraktis Sovetunion depost la germana invado en Sovetunion;

registaroj de Britio kaj Usono atribuis al soldatoj de la Pola Enlanda Armeo soldatajn rajtojn, traktante ĝin kiel integra parto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento

forigo, kune kun "integra parto" ---> (dum la unua monato de la ribelo de Varsovio kaptitaj de germanoj soldatoj de la Landa Armeo estis traktataj kiel polaj banditoj);

Slovaka nacia ribelo komenciĝis en Banská Bystrica

forigo ---> - laŭ peto de marioneta ŝtato senkompate subpremita de Wehrmacht kaj SS

1777: Nikita Biĉurin, rusa monaĥo, fondinto de ĉinologio (m. 1853) forigo ---> ĉuvaŝdevena

30.08.

1943: Volinia masakro: (...)

forigo de: - sume aŭguste ukrainoj atakis 301 vilaĝojn murdante pli ol 8 mil polojn;

forigo de: komunisto

forigo de: respondeca pri amasaj reprezalioj kun torturoj de manifestantoj post falsigitaj balotoj

31.08. 1939:

Ribbentrop legis al ambasadoro de Britio

forigo: (rifuzante enmanigon de la teksto)

16-punktan liston de ultimataj postuloj kontraŭ Pollando,

forigo: la saman tekston vespere ne ricevis pola ambasadoro dum sia vizito en ministerio de eksteraj aferoj;

Operaco Himmler: posttagmeze Adolf Hitler subskribis plej sekretan ordonon ataki Pollandon venontan frumatenon, kaj pli frue ordonis al sia armeo:

forigo: estu sen kompato, estu brutalaj, nia supereco donas al ni ĉiujn rajtojn;

1941:

Holokaŭsto: de la 31-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro en Ponary apud Vilno germanoj murdis ĉirkaŭ 8 mil judojn

forigo: - en la jaroj 1941-1944 ili kun litovaj kunlaboristoj murdis ĉi-loke ĉirkaŭ 100 mil judojn, polojn kaj reprezentantojn de aliaj naciecoj;

aŭguste Aliancanoj kaj neŭtralaj ŝtatoj perdis sur maroj ĉ. 30 ŝipojn, en tio 22 sinkigis en Atlantiko germanaj submarŝipoj

1944: Ribelo de Varsovio:

forigo: Usona ministro pri eksteraj aferoj Cordell Hull dum gazetara konferenco denove avertis germanojn antaŭ "neeviteblaj konsekvencoj de la nehoma konduto" en Varsovio. "Kulpintoj de la nun farataj kruelaĵoj kontraŭ la polaj civiluloj de Varsovio ne evitos justecmanon";

1996: Anstataŭ: Rusio kaj Ĉeĉenio subskribis pacan interkonsenton en Ĥasavjurt finantan la unuan rusan-ĉeĉenan militon

oni legas: Rusio kaj la neagnoskita separisma ŝtato Iĉkerio subskribis pacan interkonsenton en Ĥasavjurt, fininte la Unuan Ĉeĉenian militon

2013: Jerzy Fornal, pola aktoro kaj esperantisto (...), edzo de juddevena Zofia Banet-Fornalowa (n. 1926)

forigo: juddevena


Septembro redakti

1.09

1920: Apud Hrubieszów martire pereis pola flegistino Teresa Grodzińska,

forigo de: martire

Anstataŭ: 1899: Andrej Platonov, verkisto de Rusio, cenzurata komunisto, aŭtoro de malutopio (m. 1951)

oni legas: 1899: Andrej Platonov, rusia, soveta verkisto, aŭtoro de malutopio Fosego (m. 1951)

1939: pri Bombado de Wieluń - plurfoja germana atako de 29 Junkers Ju 87 kun 50 tunoj da bomboj al civilaj celoj (unua germana militkrimo de la milito)

forigitaj: 'plurfoja', 'kun 50 tunoj da bomboj', '(unua germana militkrimo de la milito)'

kaj cenzurita: - dum la germana okupado estis masakritaj loĝantoj de 800 vilaĝoj en la landlimoj de la nuntempa Pollando


2.09.

1940:

forigo: Varsovio: laŭ raporto de Ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado: Momente nombro de aktivuloj superas 40 000 (...) Soveta okupado nun estas mia ĉefa zorgo;

1942:

1942: Sovetaj aviadiloj bombis nokte de la 1-a ĝis la 2-a de septembro Varsovion,

forigo: kio kaŭzis viktimojn inter poloj;

1944: Ribelo de Varsovio

forigoj: ĉi-tage germana aviado faris rekordan nombron de 123 aeratakoj kaj germana milita raportisto de Deutsches Nachrichtenbüro skribis: Neniu urbo spertis similan inferon;

(dum defendado de la Malnova Urbo pereis ĉiutage po ĉirkaŭ 220 ribelantoj, germanaj perdoj - po ĉ. 150)

laŭ vaŝingtona depeŝo de pola armea ataŝeo al la pola stabo en Londono Kiam usona ambasadoro Harriman turnis sin al la soveta registaro kun peto uzi sovetajn bazojn por aliancanaj aviadiloj kun helpo al Varsovio, li ricevis ne nur rifuzon, sed ankaŭ averton, ke eĉ damaĝitaj aviadiloj ne povas uzi sovetajn aviadilejojn;

"New York Herald Tribune" skribis La rezisto de Pollando estis komenco de la rezistomovado en monda skalo. Hodiaŭ poloj batalas en Italio, Francio kaj en sia propra lando;

Supera Komandanto direktis depeŝon al la usona generalo Dwight D. Eisenhower pri konsento de tuja uzo de bombaviadiloj pro tio, ke brita marŝalo Arthur Harris tian operacon konsideris ebla kaj dependigis ties funkciigon de la generalo;

1994: Józef Światło, pola komunisto juddevena,

forigo de: juddevena

3.09

de: 1863: Januara ribelo: venko de 1200 poloj kontraŭ 4000 rusoj en batalo de Panasówka (proksime al Biłgoraj),

estis forigita: kie mortfalis hungara oficiro de pola infanteria taĉmento

de: 1928: Danuta Siedzikówna, pola sanitariistino, soldato de Pola Enlanda Armeo en la taĉmento de Zygmunt Szendzielarz, "anatemita soldatino",

estis forigita: ekzekutita de komunistoj post justica murdo en la aĝo de 17 jaroj (m. 1946)

forigo: 1939: .... (averaĝe dum la germana invado de Pollando ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj);

forigo: 1940: Londono: ĉefministro Winston Churchill en speciala skribaĵo salutis polajn soldatojn alvenantaj al Britio, solena inaŭguro de Pola Gimnazio kaj Liceo;

forigo: Nov-Jorko: redakcio de "Tygodnik Polski" konstatis: de kelkaj tagoj komunikaĵoj de generalo Bór preskaŭ malaperis de la usona gazetaro, postulante rompon de la silento pri la plej granda heroeco en tiu ĉi milito;

de: 1982: Mafia atenco dum la itala dua mafia milito kontraŭ generalo kaj prefekto Carlo Alberto dalla Chiesa

estis forigita: - post aresto de la gvidantoj de terorismaj komunistaj Ruĝaj Brigadoj

Anstataŭ: 2004: Terorisma atako en Beslano: en Nord-Osetio ostaĝigita de teroristoj lernejo en Beslano estis liberigita de rusiaj specialcelaj fortoj - 334 personoj mortis (en tio 186 infanoj), kaj pli ol 800 vundiĝis - laŭ spertuloj malbone preparita kaj neprofesia ago post tragikaj eventoj de la Terorisma atako kontraŭ la teatro ĉe Dubrovka

oni legas: 2004: Terorisma atako en Beslano: post eksplodoj en lernejo, kie troviĝis ostaĝoj, ĝi ekbrulis kaj komenciĝis spontanea sturmo; 334 homoj pereis, inkluzive de 186 infanoj, pli ol 800 estis vunditaj

forigo de: esperantigita, kaj de: la pola Nobelpremiito

2016: La 5-a Nacia Legado de la historia romano Quo vadis?, esperantigita ĉefverko de la pola Nobelpremiito Henryk Sienkiewicz - en 2200 lokoj de Pollando kaj eksterlando

forigo de: (la tria pola venkinto):

2016: En la 18-a Eŭrovido-Konkurso por Junaj Muzikistoj de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, okazigita antaŭ la katedralo de Kolonjo, venkis saksofonisto de Pollando - Łukasz Dyczko


5.09 1919

Anstataŭ: Vasilij Ĉapajev, sovetia militestro ĉuvaŝdevena, mortfalinta (n. 1887)

oni legas: Vasilij Ĉapajev, sovetia militestro, pereinta (n. 1887)

Anstataŭ: 1929: Andrijan Nikolajev, rusia kosmonaŭto ĉuvaŝdevena (m. 2004)

oni legas: 1929: Andrijan Nikolajev, sovetia, rusia kosmonaŭto (m. 2004)

de 1918: Militkomunismo: Konsilio de Popolkomisaroj dekretis pri komenco de Ruĝa teroro - apud Moskvo funkciuloj de Ĉeka murdis kelkdekon de personoj akuzitaj pri kontraŭrevolucia agado,

estis forigita: (laŭ rezolucio ĉiuj personoj implikitaj en organizoj de Blanka Gvardio, konspiroj kaj tumultoj estos ekzekutitaj) —

kaj estis forigita: i.a. fratojn de pola filozofo Wincenty Lutosławski (politikaj kaj sociaj agantoj, kiuj en Moskvo engaĝiĝis favore al evakuo de polaj rifuĝintoj tra Murmansko al Francio kaj Anglio, kaj malkaŝigis malutilan por Pollando germanan-rusan interkonsenton el la 22-a de decembro 1917)

de 1920: Nacia konferenco de la [forigita: tiel nomata] marksisma maldekstro okazas en Prago

estis forigita: - unu el la pruvoj de la kreskanta maldekstra radikalismo en la Ĉeĥoslovaka Respubliko, kiu subtenis la sovetian sistemon establitan en Rusio kaj minacis demokration en la respubliko

de 1941: forigo: sur muroj en Varsovio unuafoje aperis desegnitaj testudoj - simbolo de la slogano "laboru malrapide", faritaj de konspira Organizaĵo de Eta Sabotado

de 1944: forigo: ribela grupiĝo defendanta kvartalon Powiśle estas jam serioze sangoferinta, municio preskaŭ mankas

restis: - en la kvartalo SS-anoj murdis 152 virojn

de: Sovetunio deklaris militon al Bulgario

estis forigita la daŭrigo: - neniu rezisto kontraŭ la sovetiaj trupoj okazis kaj neniuj sovetiaj soldatoj mortis dum la dua mondmilito sur la teritorio de Bulgario

1960: Abdullah Abdullah, afgana politikisto, ĉefministro, [forigo --->] devenanta de paŝtun-taĝika familio

2017: Siria enlanda milito: [forigo:apogataj de rusoj] la registaraj trupoj rompis post tri jaroj sieĝon (...)


6.09 Varsovio: konspira revuo de Nacia Partio "Walka" (Batalo) en artikolo Varsovio post jaro de milito skribis pri la ĉefurbo kiel centro de la Pola Rezistomovado kontraŭ germanoj kaj rusoj;


21.09. 1939

forigo: sukcesa dutaga kontraŭstaro, malgraŭ perdoj, al sovetaj invadintoj dum la heroa defendo de Grodno — la Ruĝa Armeo perdis ĉirkaŭ 800 soldatojn, en tio vunditojn kaj perdiĝintojn, kaj ĉirkaŭ 20 tankojn — malfruvespere ĝi venĝe komencis pafmortigi dum du tagoj ĉirkaŭ 300 defendantojn de la urbo (poste mortigataj dum provo trairi proksiman landlimon kun Litovio por tie batali ekde la 16-a vivjaro)

de: Centra Popola Komitato (marĝena politika strukturo de maldekstraj medioj) agnoskis Polan Komitaton de Nacia Liberigo kiel provizoran registaron; Operaco Market Garden: pola Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de generalo Stanisław Sosabowski alteriĝis en Driel (apud Arnhem) - ...

estis forigita: (marĝena politika strukturo de maldekstraj medioj), kaj almetita: - ĉiujare lokaj nederlandanoj festas la liberigon de Driel, la generalo estis rehonorigita nur en 2006 (de britoj elektita kiel la propeka kapro)

Decembro redakti

14.12.

de: 1658: Pola militisto Stefan Czarniecki fronte de pola kavalerio atingis tra glaciigita markolo Eta Belto danan insulon Als rekonkerante ĝin de svedoj

forigo de grava kompletigo: - la eventon memorigas la nacia himno "Mazurek Dąbrowskiego"

de 1939: post komenco de la Vintra milito fare de Sovetunio ĝi estis ekskludita de la Ligo de Nacioj

forigo de grava kompletigo: (pro agreso kontraŭ Finnlando) — dum ties sesio alparolo de pola delegito pri la soveta imperiismo kaj falo de Pollando, kiu kondukis al falo de la Baltaj Landoj estis cenzurita de Francio kaj Britio

de 1941: forigo: Pola Armeo en Sovetunio: en Buzuluk "Orzeł Biały" (Blanka Aglo) publikigas instrukcion por soldatoj Kiel verki taglibrojn?

de 1942: forigo: Kontraŭpolismo: estro de Ĝenerala Gubernio, Hans Frank diris, ke germanoj vivtenos nur ĉiujn laborantajn polojn kaj la ceterajn oni devas likvidi, krom tio deklaris ke el ĜG oni deportis al trudlaboro en Tria Regno 940 mil polojn

de 1970: Pola laborista ribelo de Marbordo komencita pro granda prezaltigo de manĝeblaj produktoj - sange subpremita

forigo: de komunistoj en Gdynia, kie soldataro kaj milico uzis mitralojn

de 2020: Plena suna eklipso vidata de Suda Atlantiko, Ĉilio, Argentino kaj Suda Pacifiko, forigo: la sekva okazos en 2026 kaj estos vidata de Hispanio (kutime la temperaturo malaltiĝas je kelkaj gradoj kaj ekblovas)

de 1911: Jerzy Iwanow-Szajnowicz, pola agronomo , spiono de britaj kaj polaj specialaj servoj , heroo de la Greka Rezistado, konsiderata la plej granda sabotisto de la dua mondmilito, ekzekutita (m. 1943)

forigoj: 'rusdevena, skolto, naĝisto' kaj 'kontribuinta al haltigo de la germana ofensivo en Afriko'

de 2019: Bernard Lavalette, franca komediisto, kanzonisto kaj aktoro,

forigo: rolinta en la filmoj Dumviva rento, La GaspardojAglaja kaj Sidonia


de 867: Hadriano la 2-a iĝis papo

forigo: daŭriganta mision de Nikolao la 1-a

de 872: Johano la 8-a iĝis papo, forigo: permesanta uzon en liturgio de malnovslava lingvo

de 1939: Germana okupado de Pollando: en Bydgoszcz fondiĝis unua germana teatro en okupata Pollando

forigo: - laŭvice oni malfemis pluajn en Varsovio, Krakovo, Lodzo, Poznań, Katowice, Toruń, Bielsko, Cieszyn kaj Lublin, ĉiuj en forprenitaj teatrejoj

de: germana polico pafmortigis en Kalisz kaj Ostrów Wielkopolski ne malpli ol 70 personojn

forigo: (i.a. Wojciech Sikora, partoprenanton de la ribelo de Grandpolujo kaj Plebiscito en Supra Silezio)

de 1940: Albert Forster anoncis germanigon en sia regiono de plimulto de poloj, kiu komence ampleksus 102 mil personojn, unuavice kun altaj profesiaj kvalifikoj, bezonatajn por ekonomio,

forigo: rezignis koncerne maljunulojn, malsanulojn kaj sentaŭgaj por laboro laŭ aliaj kaŭzoj

de: Pola ekzila registaro: Cyryl Ratajski iĝis Ĉefdelegito por Ĝenerala Gubernio

forigo: - grafo Adolf Bniński la 3-an de decembro estis nomumita por teritorioj enkorpigitaj al Tria Regno

1942: de: Kenigsbergo: enprizonigita de germanoj pola oficiro pri kontraŭspionado Antoni Kasztelan estis gilotinita,

forigo: spite al konvencioj de Ĝenevo

1943: forigo: Hans Frank deklaris: En tiu ĉi lando ni havas unu punkton, de kiu devenas ĉiu malbono: Varsovio

de 1944: Pola Rezistomovado: sur ŝoseo inter Pińczów kaj Działoszyce, en atenco farita de partizana taĉmento

forigo: gvidata de Wasil Tiĥonin

de 1981: Post enkonduko de la milita stato en Pollando

forigo: fare de la komunista reĝimo de Wojciech Jaruzelski

de 1990: Ĉefministro de Pollando Tadeusz Mazowiecki, konsiderante prezidentan voĉdonadon kiel personan malvenkon, demisiis kune kun sia registaro

forigo de: Postkomunismo:

de 1503: Michel de Nostredame

estis forigita la plej grava informo: kaj aŭtoro de La Profetaĵoj (m. 1566)

de 1640: (bapto) Aphra Behn, angla verkistino

estis forigita: el la tempo de Angla Resurtronigo, aŭtorino de la romano Oroonoko,

de 1789: Maria Agata Szymanowska, pola pianistino kaj komponistino,

forigo: al kiu dediĉis siajn poemojn Goethe kaj Mickiewicz

1853: Errico Malatesta, itala anarkiisto, verkisto kaj teoriulo,

forigo de: favora al esperanto

de 1895: Paul Éluard, franca poeto, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo,

forigo: konata de ama liriko

de 1901: Kazimierz Michałowski,

forigo: kies kolektaĵoj troviĝas en Galerio Faras en Nacia Muzeo en Varsovio

de 1914: Karl Carstens, prezidento de Germanio,

forigo: kune kun edzino kreinta fondaĵon por natura medicino kaj homeopatio

de 1915: Raŝid Behbudov, azerbajĝana aktoro kaj kantisto,

forigo: sinprezentanta en Hungario, Italio, Rusio, Bulgario, Ĉinio kaj Barato

de 1918: B.K.S. Iyengar,

forigo: kies disĉiploj estas en la tuta mondo

de 1985]]: Jakub Błaszczykowski, pola futbalisto

forigo: ludanta en germana klubo Borussia Dortmund

de 1591: Johano de la Kruco,

forigo: kies Ascendo sur la monton Karmel estis esperantigita

de 1788: Karlo la 3-a, reĝo de Hispanio

forigo: el dinastio Burbonoj

de 1957: Josef Lada, ĉeĥa pentristo kaj ilustristo

forigo: kreinta 15 mil ilustraĵojn

de 1963: Marie Marvingt,

forigo: kun konateco de Esperanto

de 1984: Vicente Aleixandre, hispana Nobelpremiita verkisto,

forigo: esperantigata

de 1989]]: Andrej Saĥarov,

forigo: omaĝita per Saĥarov-Premio

de 1990: Friedrich Dürrenmatt,

forigo: esperantigata de pluraj tradukistoj

de 2013: Peter O’Toole,

forigo: rolinta en la filmo Laŭrenco de Arabio


Konkludoj redakti

La Vikipedia kalendaro kaj aparte kroniko de la milito estas mia eduk-esplora projekto, al kiuj mi kontribuis ĉ. 90% da sciigoj.

Pli supraj ekzemploj pruvas, ke oni diversmaniere detruas memoron pri la dua mondmilito.

En ĉiu enciklopedio oni mencias ĉe biografioj ankaŭ devenon de koncernaj personoj, kio plurfoje estas esenca afero. Ilia forigado malrangigas la Vikipedion en Esperanto. Pola Vikipedio ĉiam substrekas la devenon.

Amasiĝis ekzemploj pri forigado kaj/aŭ marĝenigo de la mencioj pri Esperanto


Ekzemploj:

1. Forigado de la plej grandaj germanaj militkrimoj, ekz.

- 3.09. 1939: .... (averaĝe dum la germana invado de Pollando ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj)

- 2.07. 1940: Reinhard Heydrich notis, ke direktivoj, kiujn ricevis operacaj grupoj de SS estis "eksterodinare radikalaj", i.a. oni tiutempe eldonis "ordonon de likvido de pluraj polaj gvidantaj grupoj, nombrantaj milojn de personoj";


2. Forigado de la pola helpo al judoj, ekz. 1942:

- 9.08. La pola ekzila registaro organizis en Londono gazetaran konferencon pri genocido de judoj en okupata Pollando;

- 11.08. Pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj de verkistino Zofia Kossak-Szczucka afiŝita sur stratoj de Varsovio en 5000 ekzempleroj kaj en la broŝuro titolita Protesto - oni povas legi: Kiu silentas en ĉeesto de murdo - iĝas kunlaboristo de la murdisto. Kiu ne kondamnas - tiu permesas;


3. Forigado de la polaj sukcesoj kaj gravaj kontribuoj, ekz.

- 25.08. 1920: Batalo pri Varsovio: la 18-a turnopunkta batalo en historio de la mondo, kiu ne permesis al Sovetunio konkeri kaj komunismigi Okcidentan Eŭropon

- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): Antoni Chruściel raportis pri perdoj de la pasinta tagonokto: de la malamiko - 58 mortigitoj kaj 3 vunditoj, la propraj 6 mortigitoj kaj 31 vunditoj;

Klarigo: en la ribelo kelkoble pli da germanaj soldatoj pereis kompare al la polaj, pro tio oni venĝe komencis murdi civilan loĝantaron

- 21.09. 1939: sukcesa dutaga kontraŭstaro, malgraŭ perdoj, al sovetaj invadintoj dum la heroa defendo de Grodno — la Ruĝa Armeo perdis ĉirkaŭ 800 soldatojn, en tio vunditojn kaj perdiĝintojn, kaj ĉirkaŭ 20 tankojn — malfruvespere ĝi venĝe komencis pafmortigi dum du tagoj ĉirkaŭ 300 defendantojn de la urbo (poste mortigataj dum provo trairi proksiman landlimon kun Litovio por tie batali ekde la 16-a vivjaro)


4. Forigado de sciigoj pri malvenkoj de Ruĝa Armeo kaj komunistaj krimoj, ekz.

- 3.07. 1941: dekdua tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: generalo Franz Halder notis en sia taglibro: Ĝenerale oni jam povas diri, ke la tasko frakasi ĉefajn fortojn de la Ruĝa Armeo antaŭ Daŭgavo kaj Dnepro estis plenumita. (...) Tial ne estos troigo la diro, ke la kampanjo kontraŭ Rusio estis gajnita dum 14 tagoj;


5.

6.

7.