Sudastelaro
Mi estas James Rezende Piton (1970), komputilisto en Paulínia, ŝtato São Paulo, Brazilo. Ĝis nun nur tre modeste mi kontribuis al Vikipedio, sed mi estas fervore entuziasma pri ĝiaj eblecoj.
Mi interesiĝas, kiel amatoro, pri la historio de Esperanto kaj esperantistoj, aparte pri Suda Stelaro (la unua E-klubo en Brazilo, 1906) kaj ĝiaj samtempuloj en mia naskurbo Campinas.
Tute speciale interesas min E-filatelo kaj la pioniraj bildkartoj ligitaj al Esperanto (do eldonitaj inter la fino de la 1890-aj kaj 1939) kaj al Skoltismo, ekzemple ĉi tiaj.
La fenomenon de denaska dulingveco Esperanto-portugala mi observas hejme, pro miaj gefiloj Jean (2003) kaj Milena (2005). Pro ili, ni kiel gepatroj en 2012 eniris la skoltan movadon kaj fariĝis skoltestroj. La tuta familio membras en Skolta Esperanto-Ligo.