Leĝo de Surfo redakti

Jam kelkfoje, en diversaj diskutpaĝoj, aperis konstato, kiun Vikipediisto Pejno Simono kompleze nomis la Leĝo de Surfo. Mi metas la tekston ankaŭ ĉi tien, por ke ĝi estu facile trovebla.

Ju pli bona estas Vikipedia artikolo, des pli probabla estas tio, ke la sekva redakto estos malplibonigo.

Pri miaj kontribuoj kaj pri Vikipedio redakti

Mi ne faris regulajn notojn pri miaj kontribuaĵoj en Vikipedio. Verŝajne la plejmulto estas korektetoj, kiujn mi faris rimarkinte malglataĵojn ie-tie.

La ĉi-suban liston mi faris foliumante la historion de miaj kontribuaĵoj kaj kaptante tie titolojn, kiuj ŝajnis al mi konataj. En tiuj artikoloj mi do, supozeble, iam faris signifajn ŝanĝojn aŭ verkis ilin dekomence. Pluraj bedaŭrinde restas nur komencitaj aŭ klare duonpretaj (ekz. Lumrapido kaj Estonia), aliajn grave ŝanĝis postaj redaktantoj, kelkfoje bone, iam tre fuŝe.

Mi ĝenerale ne havis tempon longe okupiĝi pri unuopa artikolo, tial miaj kontribuoj plej ofte estas ne longaj. Mi opinias, ke por verki bonan artikolon oni prefere faru tion sufiĉe rapide. Tiel oni konservas en la kapo ĝeneralan planon pri la tuto kaj ankoraŭ memoras, kion oni jam skribis. Mi ankaŭ ŝatas koncizajn artikolojn kun kernaj informoj pri la afero.

Miaj unuaj redaktoj okazis eble en 2004, kelkaj jam antaŭ ol mi havis la nomon Surfo. Nun mi malofte kontribuas, sed sekvas kun intereso la fenomenon Vikipedio. Kiel ĉion publikan en interreto, ankaŭ Vikipedion minacas la persistemaj vilaĝaj idiotoj, kiuj ofte finfine tute proprigas al si diversajn forumojn kaj diskutejojn.

Vikipedio estas stranga ĥaosaĵo, kaj estas mirinde, ke per tia metodo tamen naskiĝas io utila. Jes, vere, Vikipedio estas utila, se oni legas ĝin sufiĉe suspekteme. Bedaŭrinde ĝi nur mizere kapablas defendi sin kontraŭ diversaj ret-kanajloj kaj (eĉ bonintencaj) insistaj fuŝuloj.

Vikipedio havas du Aĥilajn kalkanojn: 1. kiu ajn rajtas absolute libere kontribui, 2. ĉio en ĝia enhavo estas tute senbride libere kopiebla, modifebla, utiligebla kaj malutiligebla, eĉ komerce. Precipe la unua el tiuj estas ankaŭ ĝia fortofonto. Ni vidos, ĉu tiuj fundamentaj ŝtonoj finfine vivtenos la enciklopedion aŭ liveros al ĝi la mortobaton. Ĝuste nun tiu lasta eblo ŝajnas al mi pli probabla. Pri io tia aludas ŝerce (tamen nur duone ŝerce) ankaŭ la Leĝo de Surfo (ĉi-supre).


Almenaŭ pri ĉi tiuj artikoloj mi iam okupiĝis

1421_Esperanto
Alando
Alexander_Stubb
Anja_Karkiainen
Aristarĥo_de_Samoso
Aro_(mezurunuo)
Balta_Maro
Bosono de Higgs
Botnia_golfo
Cereso
E-libro
Elektra_kurento
Estonia
Fondumo_Esperanto-säätiö
Hanko
Jyrki_Katainen
Karikkoselkä
Kimi_Räikkönen
Klezmero
Kurtapiŝo
Lingvonesto
Lumrapido
M._A._Numminen
Mallongigo
Mariehamn
Martti_Ahtisaari
Mejlo
Metro
Mika_Häkkinen
Nanplanedo
Neŭro-lingvistika_programado
Nokia_(kompanio)
Nokia_(urbo)
Prezidanto_de_Finnlando
Samea_nacia_tago
Sekundo
Sistemo_Internacia_de_Unuoj
Sunsistemo
Tarja_Halonen
Tero_Pitkämäki
Toro_(geometrio)
Unua_Libro
Uusikaupunki
Vato_(unuo)
Werner Anttila
Yrjö_Väisälä
Zamiokulko