Vikipedio:Babelejo
Filipinoj
Mi venas el Filipinoj
tl
Ang Tagalog ay katutubong wika nitong tagagamit.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
ia
3
Iste usator pote contribuer con un nivello avantiate de Interlingua.
ja
3
この利用者は高度なレベル日本語を理解します。
es
3
Este usuario puede contribuir con un nivel avanzado de español.
zh
2
該用戶能以一般中文進行交流。
该用户能以一般中文进行交流。
jbo
2
ti poi prenu cu ka'e cusku lo midju makcu bau la .lojban.
nah
2
Inīn tlatequitiltilīlli tepitzin quitlahtoa Nāhuatlahtōlli.
he
1
משתמש זה מסוגל לתרום ברמה בסיסית של עברית
el
1
Αυτός ο χρήστης έχει μικρή κατανόηση της Ελληνικής γλώσσας.
Mi loĝas en Kanado en urbo Lulu-insulo.
Uzantoj laŭ lingvo
Astronomio
Mi ŝatas studi astronomion.
Geografio
Mi ŝatas geografion.
Sciencfikcio
Mi ŝatas sciencfikcion.
Budhismo
Mi estas budhisto.
Fikcia universo Fikciaj universoj
Mi ŝatas eskapi en la fikciaj universoj.
Siesto
Mia preferata sporto estas Siesto.
Latinamerika akso
Mi subtenas la Latinamerikan akson
Taro
Viktoro en Egiptujo, 1991-12-27

Estas mi

redakti

Mi vivĝojas kiel sinkreta Animisto-Budaisto, kiu ja ŝatas animeon kaj sciencfikcion. Esperante, mi nomiĝas Viktoro Medrano. Mi naskiĝis kaj loĝis en Filipinoj, loĝis iam en Japanio, loĝis iam en Usono, loĝas plejparte en Kanado, kaj multe eskapas al fikciaj universoj. Mi fakte multe vojaĝis al multaj landoj en kvar kontinentoj. Miaj konataj prauloj estis etne filipinanoj, hispanoj, ĉinoj, grekoj, portugaloj, kaj judoj.

Mia hejmlando Filipinoj similas al bunta Karibio. Multaj kulturoj trapasis kaj trapasas ilin. Mi komparas Filipinojn ankaŭ al la magia insulara mondo Termaro de la rakontoj de la fama aŭtorino Ursula K. Le Guin. Alipense, Filipinoj ŝajnas kiel miksaĵo de Meksiko kaj Havajo. Tiu lando havas ĉirkaŭ ducent lingvojn.

Mi multe vigle cerbumas pri futurologio. Kio estos la estonteco de la homaro, sur Tero, aŭ eĉ ekster Tero? Eble, ja jam ekzistas vivo ekster Tero. Ekde mia knabeco, mi interesiĝas pri astrobiologio. Eble, ekstertera vivo estas stranga kaj ekzotika. Mi kredas, ke aliaj biologioj eble devenas de panspermioj aŭ de sendependaj abiogenezoj. Trovi neterajn eĉ bakterieskajn organismojn estus kiel "magio", eble nur "la pinto de la glacimonto".

Mi kredas pri spaca esploro kaj eventuala koloniigo de nia Sunsistemo, kaj poste de nia galaksio Lakta Vojo. Elon Musk la multmiliardulo opinias, ke la homaro riĉiĝu kaj fariĝu "spachava civilizo kaj multplaneda specio". Mi kaj li estas en akordo.

Mi interesiĝas pri multaj lingvoj kiel pri akademikaj liberigiloj. Lingvoj estas kiel kalejdoskopoj kaj kiel fenestroj al aliaj mondoj. Mi tre interesiĝas pri indiĝenaj lingvoj en ĉi tiu mondo kiel pri la klasika naŭatla, la jukatana majaa, la keĉua, la haida, la preria kria, la gvarania, kaj la inuktituta. Mi tre interesiĝas ankaŭ pri artefaritaj lingvoj kiel pri Loĵbano, Esperanto, kaj Interlingvao. Kiel hobiisto, mi ja eĉ kreas miajn proprajn lingvojn. La korpo estas kiel lingvo. Mi estas ja nudisto. Mia vivo estas kiel ĉielarko.

Mi kelkfoje kontribuas en Vikipedio

redakti

Bonvolu vidi mian publikan priskribon pri mi. Jen mia Vikipedio per aliaj lingvoj. Bonvenon!

com ca de el eo es fr
haw ia it iu ja jbo la
lfn nah pt sw tl vo zh

Espasolo | Filipina ĉampurado | Filipina prareligio | Haida-indianoj | Havaja lingvo | Hopio | Ibaan | Klasika naŭatla lingvo | Kokoslakto kun rizbuloj | Kuirarto de Filipinoj | Laniakeo | Lulu-insulo | Manila Metropolo | Siopao | Tagaloga lingvo | Ube-ignamo | Volapuko II

Mi faras skeĉojn

redakti
 

Rakonto sur Alia Planedo: Sur forega planedo, ekzistas du sunoj ĉe la blua ĉielo, Fortulo kaj Belulo. Ido demandas al sia patrino, "Kara Panjo, kial ekzistas du sunoj ĉe la ĉielo?" La patrino diras, "Ho, kia demando estas tio? Kiom da okuloj ci havas? Estas du. Kiom da manoj ci havas? Estas du." La ido respondas, "Sed, Panjo, mi havas nur unu nazon... "

 

Rakonto sur Alia Planedo: Sur forega planedo, ekzistas du lunoj ĉe la nokta ĉielo, Leĝerulo kaj Pezulo. Ido demandas al sia patro, "Kara Paĉjo, kial ekzistas du lunoj ĉe la ĉielo?" La patro diras, "Ho, kia demando estas tio? Kiom da okuloj ci havas? Estas du. Kiom da manoj ci havas? Estas du." La ido respondas, "Sed, Paĉjo, mi havas nur unu nazon... "

Mi esploras Esperantujon per Esperanto

redakti

Notoj

Mi esploras Loĵbanistanon per Loĵbano

redakti

Bonvolu viziti mian retejon per Loĵbano.

Mi estas krelingvisto

redakti

🗿🍋🌮🏰🐪🪘🪃

Krelingvo

Krelingvo