Uzanto:Thomas Guibal/Egipta templo

La templo de Iziso en Philae : dekstre videblas ĝiaj pilonoj kun interna korto. Maldekstre staras la konstruaĵo mem.

Egiptaj temploj estis konstruitaj cele al la oficiala kultado de la dioj kaj faraonoj en Antikva Egiptio kaj en aliaj regionoj sub egipta regado. Tiuj temploj estis konsideritaj kiel la hejmoj de la dioj aŭ reĝoj, al kiuj ili estis dediĉitaj. Ene de tiuj konstruaĵoj plenumis la egiptoj diversajn ritualojn rilate al la centraj funkcioj de la religio de Antikva Egiptio : oferadoj al la dioj, enscenigo de mitologiaj rakontoj per festivaloj, kaj simbola batalo kontraŭ la fortoj de ĥaoso. Tiaj ritualoj iliaopinie necesegis, por ke la dioj daŭre subtenu maat, t.e. la dian harmonion de la universo. Pri la gastigo kaj prizorgado de la dioj responsis la faraonoj, kiuj do dediĉis eksterordinaran kvanton da homoj kaj riĉaĵoj al la konstruado kaj administrado de la temploj. Pro neceseco progrese delegis la faraonoj siajn ritualdevojn al grupo da religiuloj, sed al la plej granda parto de la loĝantaro oni tamen ne permesis rektan partoprenon al ceremonioj kaj eniron en la plej sanktajn areojn de la temploj. Tiuj konstruaĵoj tamen restis gravaj religiejoj por ĉiuj egiptaj sociaj klasoj, kiuj volonte kunveniĝis por preĝi, fari oferadojn kaj peti orakolan konsilon al la loka enloĝinta dio.

La plej grava parto de la templo estis la sanktejo, kiu plej kutime entenis la kultan statuon de sia dio. La ĉambroj ekster la sanktejo iĝis pli kaj pli larĝaj kaj elegantaj tra la jarcentoj, tiel ke la modestajn altarojn de la malfrua egipta antaŭdinastia periodo (fine de la 4-a jarmilo a.K.) postvenis la masivaj ŝtonkonstruaĵoj de la Nova Imperio (ĉ. 1550-1070 a.K) kaj poste. Tiuj ĉi lastaj temploj viciĝas inter la plej grandaj kaj bone konservitaj ekzemploj de la arkitekturo de Antikva Egiptio, kun elementoj aranĝitaj laŭ kompleksa sistemo de religia simbolismo. La kutima strukturo konsistis el serio da kovritaj koridoroj, internaj kortoj kaj el masivaspekta enirejaj pilonoj, kiuj laŭlongis la vojon uzitan por festivalaj procesioj. Preter la templo mem staris ekstera muro, kiu ĉirkaŭis tre diversajn duarangajn konstruaĵojn.

La plej grandaj temploj cetere posedis sufiĉe vastajn terenojn kaj dungis milojn da laboristoj por sia ĉiutaga funkciado. Ili do havis fundamentan ekonomian rolon krom siaj religiaj funkcioj. La religiuloj, kiuj administris tiujn potencajn instituciojn, ĝuis kolosan influon : malgraŭ sia montrita submetiĝo al la faraono, ili fakte kelkfoje defiis lian aŭtoritaton.

Daŭris la konstruado de temploj en Egiptio malgraŭ la malfortiĝo de la lando kaj la fina perdo de ĝia sendependeco pro la romia konkero. La apero de kristanismo tamen kaŭzis kreskantan persekutadon kontraŭ la egipta tradicia religio, kaj la lasta templo malaktiviĝis en la jaro 550. La temploj spertis detruadon kaj neglekton ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kiam nova intereso pri Egiptio naskiĝis en Eŭropo kaj ebligis la fondon de egiptologio, allogante pli kaj pli multajn vizitantojn ĉe la ruinoj de tiu antikva civilizacio. Daŭre staras pluraj dekoj da temploj, inter kiuj pluraj fariĝis mondfamaj turismaj vojaĝceloj kaj signife kontribuas al la moderna ekonomio de Egiptio. Nuntempaj egiptologoj plustudas la konservitajn templojn sed ankaŭ la ruinojn de tiuj, kiuj estis detruitaj, ĉar ili konsistigas altvaloran fonton da informoj pri la socio de Antikva Egiptio.

Funkcioj redakti

Religio redakti

 
Reliefo de faraono Setio la 1-a plenumante ritualon por la dio Amon-Reo.

Temploj de Antikva Egiptio estis desegnitaj kaj konstruitaj kiel la surteraj loĝejoj de la egiptaj dioj. La vorto plej ofte uzita de egiptoj por aludi al templa konstruaĵo fakte estis ḥwt-nṯr, kiu signifas "domo (aŭ tereno) de dio"[1]. La ĉeesto de iu dio en la templo ebligis kunligon de la homa kaj dia sferoj, sed ankaŭ homan interagon ĉe la dioj pere de ritualoj. Oni hodiaŭ opinias, ke tiuj ritualoj celis vivteni la templan dion, tiel ke ĝi daŭre agadu konforme al sia rolo en la natura mondo. Ritualoj do estis fundamentaj praktikoj cele al la konservado de maat, difinebla kiel la ideala kunekzisto de naturo kaj homa socio laŭ la antikva egipta kredo[2]. La subtenado de maat estis la ĉefa celo de religio en Antikva Egiptio[3], kaj ĝi do ankaŭ konsistigis la ĉefan celon de temploj[4].

Ĉar al li mem estis atribuita dia potenco[Noto 1][5], la faraono estis rigardita kiel la nura reprezentanto de Egiptio antaŭ la dioj kaj kiel la plej grava defendanto de maat[6]. Unu el liaj devoj estis do teorie la plenumado de la templaj ritualoj. Kvankam ne certas la ofteco de lia partopreno en tiaj ceremonioj, li pro la konstruado de temploj tra la tuta Egiptio ne kapablis ĉeesti ĉiujn el ili, kaj li do plejofte devis delegi siajn devojn al religiuloj. Al la faraono tamen ĉiam restis la devigo subteni, prizorgi kaj multobligi la templojn tra lia lando[7].

Spite al tio, ke la farano delegis sian aŭtoritaton, la plenumado de la templaj ritualoj restis gravega oficiala devo, rezervita por la plej altrangaj religiuloj. Partopreno de la popolaj klasoj en plejmultaj ceremonioj estis malpermesata. Anstataŭe okazis pli popularaj ceremonioj en privataj kaj komunaj religiejoj, apartaj de la oficialaj temploj, kiuj tamen daŭre simbolis la unuagradan ligon inter homoj kaj dioj kaj do vekis grandan adoradon ĉe ordinaraj egiptoj[8].

Ĉiu templo havis ĉefan dion, sed plejmultaj estis cetere dediĉitaj al aliaj diaj estuloj[9]. Inverse, ne ĉiuj dioj disponis speciale dediĉitajn templojn : multaj demonoj kaj hejmaj dioj fakte apartenis al magia aŭ privata religia sfero kaj ili do disponis malmultan aŭ eĉ neniun spacon en temploj kaj ceremonioj. Cetere ekzistis aliaj dioj, kiuj ja havis signifan rolon en la egipta kosmo sed pro neklaraj kialoj ne disponis siajn proprajn templojn[10]. Inter tiuj dioj, kiuj ricevis siajn proprajn templojn, multaj estis adoritaj nur en certaj regionoj de Egiptio, dum aliaj havis ie fortan lokan adorantaron sed restis grava tra la tuta lando[11]. Eĉ la diojn, kies adorado koncernis la tutan landon, oni pli volonte asociis kun la urboj, kie situis iliaj ĉefaj temploj. Laŭ la kosmogonio de Antikva Egiptio, la unua templo aperis kiel hejmo kaj rifuĝo por la dio (ĝia identeco variis depende de urboj), kiu staris sur la teramaso, kie komenciĝis la procezo de mondkreado. Ĉiu templo de Egiptio do celis inspiriĝi el tiu pra-templo kaj el la loko de la kreado de la mondo[12]. Kiel precipa loĝejo de la loka dio kaj mita loko de la fondo de la urbo, la templo estis konsiderita kiel la kerno de tuta regiono, de kie reĝis la patrona dio de la urbo[13].

Faraonoj ankaŭ konstruigis templojn, kie oni plenumis oferadojn por vivteni iliajn mensojn dum ilia postmorta ekzisto. Tiuj konstruaĵoj ofte situas proksime al la tomboj de la koncernataj faraonoj, kaj estas tradicie nomataj "mortotemploj" por diferencigi ilin de diaj temploj. Kelkaj egiptologoj kiel Gerhard Haeny tamen freŝdate asertis, ke eble ne ekzistis klara diferencigo de la du tipoj de temploj en la tempo de Antikva Egiptio, kiam oni ne referencis mortotemplon per distinga nomo[14][Noto 2]. Ritualoj por la mortintoj kaj ritualoj por la dioj same ne estis ekskluzivaj : fakte en ĉiuj egiptaj temploj ĉeestis la simbolismo de morto[15]. La kultado de dioj estis plenumita ĝis certa nivelo en ĉiuj mortotemploj : laŭ la egiptologo Stephen Quirke, "en ĉiuj periodoj la reĝa kulto implikas la diojn, sed tutsame (...) ĉiuj diaj kultoj implikas la reĝon"[16]. Spite al tio, certaj temploj videble estis pli speciale dediĉitaj al la omaĝo de mortintaj reĝoj kaj al oferadoj al ties mensoj. La klara celo de tiuj mortotemploj restas ne plene komprenata : antikvaj egiptoj eble supozis, ke tiaj temploj helpis al la unuiĝo de la reĝo kun la dioj, rangaltigante lin al dia statuso pli alta kaj prestiĝa ol tiu de ordinara reĝo[17]. Ĉiukaze la malfacileco diferencigi diajn templojn el mortintaj temploj pruvas la grandan proksimecon de dieco kaj reĝeco laŭ la egipta kredo[18].

Ekonomio kaj administrado redakti

Egiptaj temploj ankaŭ estis fundamentaj ekonomiaj centroj. La plej grandaj religiejoj bezonis grandegan kvanton da materialoj por sia funkciado, kaj ili kutime dungis dekmilojn da religiuloj, metiistoj kaj laboristoj[19]. La ekonomia administrado de templo iom similis al tiu de granda egipta hejmo : servantoj dediĉis sin al la servo de la templa dio, samkiel ili servus la mastron de tereno. Tiu simileco estis emfazita de la egipta vorto por aludi al la templaj terenoj kaj al ties administrado, pr, tio estas "domo" aŭ "tereno"[20]

Kelkaj el la provizaĵoj de la templo rekte originis pro donacoj fare de la reĝo. Dum la Nova Reĝlando, kiam Egiptio estis fariĝinta imperia ŝtatpotenco, tiuj donacoj ofte devenis de bienoj rabitaj dum la reĝa militiroj aŭ de la tributoj pagitaj de submetitaj ŝtatoj[21]. Ankaŭ okazis, ke la reĝo establis specialan imposton, kies enspezo estis rekte atribuita al la subteno de iu templo[22]. Aliaj enspezoj devenis de privataj individuoj, kiuj donacis terenojn, sklavojn aŭ bienojn al temploj interŝanĝe kun religiaj servoj aŭ religiaĵoj cele al la konservado de iliaj mensoj dum ilia postviva morto[23].

 
Kava reliefo de korpigitaj nomosoj de Egiptio alportantaj oferadojn al templa dio[24].

La plej granda parto de la vivrimedoj kaj materialoj de templo tamen devenis de siaj propraj riĉfontoj, kiuj kutime inkludis vastajn pecojn da lando preter la templa ĉirkaŭmuro, kelkfoje eĉ en tute malsamaj regionoj de Egiptio. La plej komuna tipo de tereno estis farmolandoj, kiuj ebligis la produktadon de greno, fruktoj, vino aŭ la paŝtadon de brutoj. La templo aŭ rekte administris tiujn terenojn, aŭ luigis ilin al farmistoj kontraŭ parto de la produktaĵoj, aŭ kunadministris ilin kun la reĝa administracio. Pluraj temploj cetere organizis ekspediciojn en la ĉirkaŭan dezerton por kolekti aliajn materialojn, ekzemple salon, mielon aŭ ĉasbestojn, sed ankaŭ por serĉfosi altvalorajn mineralojn[25]. Kelkaj religiejoj krome posedis ŝiparon, per kiu ili kapablis komerci kun la tuta lando aŭ eĉ preter la limoj de Egiptio. Kiel do konkludis Richard H. Wilkinson, la templa tereno "ofte reprezentis nenion malpli ol peco de Egiptio mem"[26]. Pro sia grava ekonomia rolo, kaj kiel dungisto de la plej granda parto de la loka loĝantaro, la templo estis fundamenta parto de la urbo aŭ urbeto, kie ĝi staris. Reciproke emis aperi nova urbo, kiam nova templo estis fondita en senhoma regiono[27].

Ĉiu tiu tuta ekonomia potenco tamen restis sub la kontrolo de la faraono, tiel ke la reĝa administracio povis ekzemple reatribui la riĉaĵojn de iu templo al alia templo, kiun ĝi deziris pligrandigi. La reĝo do ankaŭ povis pliigi la enspezon de la temploj dediĉitaj al la de li preferata dio. Same, la mortotemploj de la pli freŝdataj reĝoj emis ricevi pli da riĉajoj ol la temploj de faraonoj jam de longe mortintaj. La reĝo povis cetere ordoni, ke temploj proviziu materialojn pro aliaj kialoj. La mortotemploj de la nekropolo de Tebo ekzemple zorgis pri la materialaj provizioj de reĝaj tombkonstruistoj en Deir el-Medina[28]. La plej radikala metodo por kontroli templajn terenojn tamen estis kompleta, tutlanda reviziado de la terena dispartigo, el kiu povis eĉ rezulti la malaktivigon de certaj temploj. Tiaj ŝanĝoj, kiam ili okazis, signife ŝanĝis la ekonomian strukturon de Egiptio[29]. La temploj do estis gravaj instrumentoj, per kiuj la reĝo administris la riĉaĵojn kaj loĝantojn de sia ŝtato[30]. La administracioj de grandaj temploj, kiuj plej proksime regis sian lokan ekonomian sferon, tamen ĝuis tiel grandan influon, ke ili povis konsistigi danĝeron por la plej malfortaj faraonoj[31].

Disvolviĝo redakti

Frutempa disvolviĝo redakti

La plej frutempaj konataj primitivaj religiejoj aperis en Egiptio fine de la antaŭdinastia periodo, en la lasta parto de la 4-a jarmilo a.K.. Tiuj temploj estis faritaj el putriĝemaj materialoj kiel ligno, kano kaj ŝlimbrikoj. Malgraŭ la nedaŭreco de tiuj frutempaj konstruaĵoj, postaj egiptaj artistoj daŭre reuzis kaj adaptis iliajn plej tipajn elementojn, tiel rememorigante la aspekton de malnovaj religiejoj por emfazi la eternecan naturon de la dioj kaj de ties loĝejoj[32].

En la arkaika periodo (ĉ. 3100-2686 a.K.), la unuaj faraonoj konstruis tombkompleksojn en la religia urbo Abidoso laŭ ununura ĝenerala modelo, kiu konsistis el ŝlimbrika ĉirkaŭmuro kaj plej verŝajne termonteto en ties centro[33]. Restas ne klara, ĉu en tia malfrua periodo la temploj en aliaj areoj de Egiptio ricevis reĝan patronecon kaj estis almenaŭ iom influitaj de la reĝa templa stilo[34]. En la Malnova Egipta Imperio (ĉ. 2686-2181 a.K.), reĝaj tombmonumentoj spertis kolosan plivastiĝon, dum plejmultaj diaj temploj kompare restis sufiĉe malgrandaj : tio laŭ pluraj egiptologoj atestas, ke la tiutempa oficiala religio plivole emfazis la kultadon de kvazaŭdia reĝo ol rekta adorado de dioj[35].

 
Arta rekonstruo de piramida templo de la Malnova Egipta Imperio. Ŝoseo kondukas al alia templo en la proksiman valon.

La pligrandiĝo de tombmonumentoj komenciĝis dum la reĝado de faraono Ĝosero, kiu konstruigis sian propran monumenton entute el ŝtonoj kaj anstataŭigis la internan teramason per ŝtupa piramido, sub kiu li estis enterigita (vidu Piramido de Ĝosero). Ĝis la fino de la Malnova Imperio, egiptaj arkitektoj daŭre asociis reĝajn tombon kaj templon ene de zorgeme ellaboritaj piramidaj strukturoj[36]. Proksime al ĉiu piramida strukturo estis urbo, kiu subtenis ĝin per materialoj kaj provizaĵoj konforme al la egipta tradicio. Aliaj ŝanĝoj aperis sub la rego de Sneferu, kiu konstruis simetriajn piramidajn strukturojn laŭlonge de orienta-okcidenta akso : templo en la nila valo estis kunligita al la templa piramido, kiu mem situis piede de la ĉefa tombpiramido. La tujaj posteuloj de Sneferu same respektis tiun novan modelon, sed fine de la Malnova Imperio la piramidaj tombstrukturoj ekkombinis malsamajn elementojn inspiritajn kaj de la aksa plano kaj de la pli rektangula modelo de Ĝosero[37].

Por starigi kaj poste subteni tiajn masivajn piramidajn konstruaĵojn, la sinsekvaj reĝoj fondis novajn urbojn kaj farmodomojn sur ĝis tiam senhomaj terenoj tra la tuta Egiptio. La generita loka produktado de bienoj kaj riĉaĵoj, kiuj abunde alfluis al la centra registaro kaj al ties temploj, multe helpis al la unuiĝo de la reĝlando[38]. Ĉar temploj kaj ties religiuloj gajnis pli kaj pli fortan influon, ili tamen progrese preskaŭ sendependiĝis el reĝa rego, tiel kontribuante al la malfortiĝo de la centra registaro kaj al la fina disfalo de la Malnova Imperio[39].

La reĝoj de la Meza Imperio (ĉ. 2055-1650 a.K), kiuj sukcese reunuigis la landon post la kolapso de la antaŭa reĝimo, denove starigis piramidojn kun iliaj ĉirkaŭaj instalaĵoj[40]. El la malmultaj konservitaj ruinoj de mezimperiaj temploj evidentiĝas, ke la ĝenerala stilo iĝis pli simetria en tiu periodo, kaj ke diaj temploj estis pli kaj pli faritaj el ŝtono. Cetere aperis en mezimperiaj temploj la modelo de sanktejo lokita malantaŭ pilonĉambro, ambaŭ kelkoje antaŭitaj de malfermitaj kortoj. Tio antaŭanoncis la standardan templan aranĝon de postaj periodoj[41].

Nova Imperio redakti

 
Pilona enirvojo al la templo de Luksoro, unu el la plej gravaj temploj de la novimperia periodo[42].

Danke al sia pli signifaj potenco kaj riĉeco dum la Nova Imperio, Egiptio dediĉis eĉ pli da bienoj kaj homoj al siaj temploj, kiuj cetere pligrandiĝis kaj plikompleksiĝis.[43]. La plej altaj religiaj rangoj fariĝis konstantaj postenoj, male de la antaŭaj periodoj, kiam ili estis okupitaj en rotacio. La temploj denove akiris grandan parton de la riĉeco de Egiptio. Pro la graviĝanta influo de temploj eblas, ke kelkaj iam plene publikaj religiaj ceremonioj estis absorbitaj de la festivala ritualaro de la temploj[44]. La plej adorita dio de tiu periodo estis Amon-Reo, kies ĉefa kultejo, la areo de Amon-Reo de Karnako en Tebo, fine imponis sin kiel la plej grava el ĉiuj egiptaj temploj. Ĝia religiularo ĝuis konsiderindan politikan influon[45].

Multaj temploj tiam estis konstruitaj entute el ŝtono. La ĝenerala arkitektura plano cetere fiksiĝis kaj konsistis el rektliniaj sanktejo, ĉambroj, kortoj kaj pilonenirejoj laŭlonge de la vojo uzita por festivalaj procesioj. La faraonoj de la Nova Imperio ne plu konstruigis piramidojn super siaj tomboj, kiujn ili plivole situigis je granda distanco el siaj mortotemploj. Pro la malapero de piramidoj ebliĝis, ke mortotemploj ekrespektu la arkitekturan planon jam plej uzatan por diaj temploj[46].

Meze de la Nova Imperio, faraono Aĥnatono decidis rangaltigi Atonon super ĉiuj aliaj dioj, kaj li fine abolicis la oficialan kultadon de plejmultaj aliaj dioj. La tradiciaj temploj do estis neglektitaj, dum oni starigis dediĉe al Atono novajn templojn, kiuj signife distingiĝis pro malkutimaj stilo kaj arkitekturo. La aĥnata revolucio tamen estis nuligita iom post lia morto, tiel ke rapide reaktiviĝis la tradiciaj kultoj kaj dispartiĝis la novaj temploj. Atribuis eĉ pli da riĉaĵoj al la temploj la sekvintaj faraonoj, precipe Ramseso la 2-a, kiu viciĝis inter la plej produktemaj monument-konstruigistoj en la tuta historio de Egiptio[43]. Kreskis samtempe la riĉeco kaj la religia influo de la egiptaj religiuloj : la templaj orakoloj, superkontrolitaj de la religiuloj, montriĝis pli kaj pli populara metodo por fari iun ajn ĉiutagan decidon. Pro la malfortiĝo de la faraona potenco en la 11-a jarcento a.K., la Altaj Pastroj de Amon-Reo sukcese proprigis al si la tutan Supran Egiption, tiel kontribuante al la politika malstabileco de la Tria Intermita Periodo (ĉ. 1070 - 664 a.K.)[47].

Pro la kolapso de la Nova Imperio ĉesis kaj neniam reviviĝis la konstruado de mortotemploj[48]. Kelkaj regantoj de la Intermita Periodo tamen estis enterigitaj en la ĉirkauaĵo de diaj temploj, tiel daŭre konservante simbolan kunligon inter temploj kaj tomboj[49].

Posta disvolviĝo redakti

En la malfrua periodo (664-323 a.K.), la malfortinĝinta egipta ŝtato estis submetita de sinsekvo da eksteraj fortoj, kaj spertis nur intermitajn periodojn de sendependeco. Multaj el tiuj eksterlandaj estroj fondis kaj pligrandigis templojn por plifortigi sian pretendon je la egipta reĝeco. Pro tiuj historiaj tumultoj multe variis la sorto de la diversaj temploj kaj pastraroj de Egiptio : la religiuloj de Amon-Reo ekzemple perdis sian sendependecon, sed la potenco de pastroj pli ĝenerale estis konservita[50]. La nubianoj, unu el la eksterlandaj konkerintoj de Egiptio, kiuj okupis la landon en la 8-a kaj 7-a jarcentoj a.K., adoptis la arkitekturon de egiptaj temploj en sia propra hejmlando, kie komenciĝis longa konstrutradicio de elegantaj nubiaj temploj[51].

 
Romiepoka mammisi en la templo de Dendero.

Malgraŭ la ĉirkaŭa politika ĥaoso, egiptaj temploj daŭre funkciadis sen signifa eksterlanda influo[52]. Tamen, dum pli frutempaj temploj estis plejparte dediĉitaj al virseksaj dioj, progrese multiĝis kultejoj por diinoj sed ankaŭ dioj bildigitaj kiel knaboj. La pastroj iom pli emfazis popularajn religiajn praktikojn, ekzemple orakolojn, bestkultojn kaj preĝojn[53]. Daŭre aperis novaj arkitekturaj formoj, interalie kovritaj kioskoj antaŭ la portaloj, pli elegantaj surkolumnaj desegnaĵoj kaj la mammisi, kiu estis apudtempla konstruaĵo specife dediĉita al la celebrado de la mita naskiĝo de dio[54]. Kvankam la plej karakterizaj elementoj de malfruperiodaj temploj jam estis disvolviĝintaj en la lastaj tempoj de egipta sendependeco, la plej multe kaj bone konservitaj ekzemploj datiĝas de la grekdevena ptolemeida dinastio, kiu regis Egiption dum preskaŭ 300 jaroj[55].

Post la konkero de la ptolemea reĝlando fare de la Romia Imperio en la jaro 30 a.K., la romiaj imperiestroj efektive heredis la rolon de reganto kaj templa patrono de Egiptio[56]. La unue malavaraj monsumoj donacitaj de Aŭgusto kaj de la aliaj imperiestroj de la 1-a jarcento ŝajne malpliiĝis ekde la 3-a jarcento pro la financaj problemoj de la vasta romia imperio, tiel ke eĉ la plej ĉefaj temploj ekspertis ruiniĝon[57]. Novaj temploj estis daŭre konstruitaj ĝis la 4-a jarcento[58]. Pro la kristanigo de romiaj imperiestroj, la temploj tamen tute perdis sian precipan financan fonton, kiu estis reatribuita al la konstruado de preĝejoj. La trezoroj de la tradiciaj temploj konsekvence malpleniĝis[59]. En 391 ĉiuj paganaj kultoj estis malpermesitaj de Teodosio la 1-a, kaj en la sama jaro la serapeum de Aleksandrio estis detruita de kristanoj[60]. Atakoj kontraŭ paganoj kaj temploj subite multiĝis tra la tuta Egiptio[61]. En 550 malaktiviĝis Philae, kiu estis la lasta grava aktiva templo de Egiptio[62][Noto 3].

Notoj redakti

  1. Laŭ multaj egiptologoj, ekzemple Wolfgang Helck kaj Dietrich Wildung, antikvaj egiptoj fakte ne kredis pri la dieco de siaj reĝoj. La dia naturo de la reĝo tamen estis senĉese emfazita en oficialaj dokumentoj, verkitaj de la reĝa korto kaj de la religia eminentularo. Sendepende de la kredemo aŭ malkredemo de la loĝantaro, la dieco de la faraono do restis fundamento de la ideologio de egiptaj temploj.
  2. La esprimo "loĝejo de jarmilionoj" estas ofte konfuzite rigardata kiel la egipta vorto por mortotemplo. Egiptoj tamen plurfoje uzis tiun esprimon por referenci sanktajn konstruaĵojn ne aparte dediĉitajn al iu mortinto, ekzemple la templon de Luksoro kaj la festivalejon de Tutmozo la 3-a en Karnako.
  3. Kristanaj imperiestroj permesis al Philae resti aktiva pli longe ol aliaj temploj pro tio, ke ĝi estis sankta loko por la Nubioj, kiuj vivis en la proksima sudo, preter la limoj de la imperio. Justiniano la 1-a ŝanĝis tiun politikon kaj perforte malaktivigis la templon.

Referencoj redakti

  1. Spencer 1984, p. 22, 44; Snape 1996, p. 9
  2. Dunand and Zivie-Coche 2005, pp. 89–91
  3. Assmann 2001, p. 4
  4. Shafer, Byron E., "Temples, Priests, and Rituals: An Overview", in Shafer 1997, pp. 1–2
  5. Haeny, Gerhard, "New Kingdom 'Mortuary Temples' and 'Mansions of Millions of Years', in Shafer 1997, pp. 126, 281
  6. Shafer, Byron E., "Temples, Priests, and Rituals: An Overview", in Shafer 1997, p. 3
  7. Wilkinson 2000, pp. 8, 86
  8. Dunand and Zivie Coche 2005, pp. 103, 111–112
  9. Meeks and Favard-Meeks 1996, pp. 126–128
  10. Wilkinson 2000, p. 82
  11. Teeter, Emily, "Cults: Divine Cults", in Redford 2001, vol. I, p. 340
  12. Reymond 1969, pp. 323–327
  13. Assmann 2001, pp. 19–25
  14. Haeny, Gerhard, "New Kingdom 'Mortuary Temples' and 'Mansions of Millions of Years', in Shafer 1997, pp. 89–102.
  15. Shafer, Byron E., "Temples, Priests, and Rituals: An Overview", in Shafer 1997, pp. 3–4
  16. Quirke, Stephen, "Gods in the temple of the King: Anubis at Lahun", in Quirke 1997, p. 46
  17. Haeny, Gerhard, "New Kingdom 'Mortuary Temples' and 'Mansions of Millions of Years', in Shafer 1997, pp. 123–126
  18. Shafer, Byron E., "Temples, Priests, and Rituals: An Overview", in Shafer 1997, pp. 2–3
  19. Wilkinson 2000, pp. 90–93
  20. Spencer 1984, p. 17
  21. Sauneron 2000, pp. 52–53
  22. Evans 1961, pp. 216–217
  23. Haring 1997, pp. 142–143
  24. Wilkinson 2000, p. 88
  25. Haring 1997, pp. 372–379
  26. Wilkinson 2000, pp. 50, 75
  27. Kemp, Barry, "Temple and town in ancient Egypt", in Ucko et al., pp. 661, 666–667.
  28. Haring 1997, pp. 392–395
  29. Quirke 2001, p. 168
  30. Haring 1997, pp. 389, 394–396
  31. Sauneron 2000, pp. 169–170, 182
  32. Snape 1996, pp. 15–17
  33. Arnold, Dieter, "Royal Cult Complexes of the Old and Middle Kingdoms", in Shafer 1997, pp. 32, 258
  34. Wilkinson 2000, p. 18
  35. Dunand and Zivie-Coche 2005, p. 78
  36. Quirke 2001, pp. 118–119
  37. Lehner 1997, pp. 18–19, 230–231
  38. Lehner 1997, pp. 228–229
  39. Goedicke, Hans, "Cult-Temple and 'State' During the Old Kingdom in Egypt", in Lipiński 1978, vol. I, pp. 129–131
  40. Lehner 1997, p. 15
  41. Wilkinson 2000, pp. 22–23
  42. Bell, Lanny, "The New Kingdom 'Divine' Temple: The Example of Luxor", in Shafer 1997, p. 144
  43. 43,0 43,1 Wilkinson 2000, pp. 24–25
  44. Spalinger 1998, pp. 245, 247–249
  45. Sauneron 2000, pp. 52, 174–176
  46. Snape 1996, pp. 29–33, 41
  47. Sauneron 2000, pp. 182–183
  48. Arnold 1999, p. 28
  49. Gundlach, Rolf, "Temples", in Redford 2001, vol. III, p. 379.
  50. Sauneron 2000, pp. 183–184
  51. Arnold 1999, pp. 46, 308
  52. Finnestad, Ragnhild Bjerre, "Temples of the Ptolemaic and Roman Periods: Ancient Traditions in New Contexts", in Shafer 1997, p. 188
  53. Arnold 1999, pp. 65, 308
  54. Arnold 1999, pp. 282–286, 298
  55. Arnold 1999, pp. 143–144
  56. Wilkinson 2000, p. 27
  57. Frankfurter 1998, p. 27-28
  58. Reflections of Osiris, John D. Ray, p. xiv, profile, 2001, isbn 186197 490 6
  59. Pagans and Christians, Robin Lane Fox, p. 667-668, Viking, 1986, ISBN 0-670-80848-2
  60. Constantine and the Bishops: The Politics of Intolerance, H. A. Drake, Johns Hopkins University Press, p. 404
  61. Religion and Magic in Ancient Egypt, Rosalie David, Penguin, p. 342
  62. Wilkinson 2000, p. 214