Kara kamarado!
Dankon pro viziti mian uzantopaĝon. Eduardo nomiĝas mi, kaj mi estas
nederlanda historiisto pri socia kaj politika
historio. En
2012 dum miaj
mezlernejaj jaroj mi unue eksciis pri
Esperanto, sed la lingvon mi ne tuj eklernis. Probable ĉirkaŭ
2015 mi efektive fariĝis ĝisosta
esperantisto. Dum miaj studentjaroj mi studis ĉefe la
laboristan Esperanto-movadon kaj la
socialisman movadon, kun persona intereso pri
demokrata socialismo. Dum miaj
bakalaŭraj jaroj mi ankaŭ esploris la
feminisman movadon kaj
GLAT-
historion, pri kiuj mi ankoraŭ interesiĝas. Inter
2016 kaj
2017, mi verkis bakalaŭran tezon pri la nederlanda
Esperanto-pioniro
Wijtze Nutters. Parteto de tiu tezo estis publikigita rete
februaron de 2018 en
BWSA Online, biografa projekto de
Internacia Instituto de Socia Historio en
Amsterdamo. Ekde 2019 mi estas estrarano de
Internacia Esperanto-Instituto, kie mi prizorgas interalie la bibliotekon kaj arĥivon. En februaro 2020 mi ricevis mian
esplormagistran titolon per tezo pri la desuba socia movado por
balotrajtoj inter 1869 kaj 1919. Nuntempe mi laboras kiel oficisto por la nederlanda ŝtato.
Kun verdruĝaj salutoj,
K-do Eduardo
Patrolanto de Vikipedio Esperanta.
Ĉefaj kontribuojRedakti
Mi ĉefe kontribuas al artikoloj pri kiuj mi persone interesiĝas. Al mi plaĉas
biografioj kaj la periodo de
1865 ĝis
1940. Ofte la temoj estas historiaj kaj idealismaj. Mi plej ĝuas, kiam temoj miksas, ekzemple:
Martina Kramers kaj
Elaine Limouzin estas historiaj personoj esperantistaj, feministaj kaj socialistaj.
La Unua de MajoRedakti
Flagranta ruĝ’ de vivo kaj de vero,
Lazur’ de revoj, verdo de espero —
Kolorebrie la homaro sonĝas
La sonĝon de eterna primavero.
– Kálmán Kalocsay (1956).[1]
- Eldonaĵoj favoraj
La jubilea libro de la F.L.E. (1936)
Interesaj paĝojRedakti
Politikaj partioj maldekstraj en Nederlando |
---|
Kun nunaj seĝoj en la Nederlanda parlamento. | Nunaj |
|
---|
Historiaj |
|
---|
|
- ↑ Kalocsay, Kálmán (1956). “Kalendaro”, Nica Literatura Revuo (eo) 1 (6), p. 203–209.