Vikipedio:Babelejo
ru
Для этого участника русский язык является родным.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
1
This user is able to contribute with a basic level of English.
Mi loĝas en Rusio en loko nomata Uljanovsk.
Uzantoj laŭ lingvo

Miaj preferoj pri Vikipedio redakti

Por plejmulto de esperantistoj E-o ne estas denaska lingvo. Se tiu denaska lingvo estas unu el la unua deko de Vikipediaj lingvoj, do, evidente, la homo preferos ricevi informon: 1) en pli kutima lingvo; 2) el pli informriĉa artikolo. Tiusence ni ne povas konkuri kun tiuj lingvoj. Ni tamen havas kelkajn niĉojn, kiujn estus bone plenigi.

  1. Lokaj realaĵoj. Esperanto havas avantaĝon de neŭtraleco kaj vasta geografia distribuo. Tial artikolo pri iu urbeto, fremdlanda por la uzanto, povas ne ekzisti en ties denaska lingvo, aŭ esti nur ĝermeto.
  2. Veki intereson. Aldone al la unua punkto, se iu loka vidindaĵo aŭ urba eminentulo havos nur unu intervikion, kaj tio estos Esperanto – tio vekos intereson de ordinaraj homoj kaj estos bona informa preteksto al ĵurnalistoj por mencii Esperanton.
  3. Minoritatuloj. Uzantoj, kiuj ne tro bone regas lingvojn el la unua deko, havas ŝancon konsideri Esperantan Vikipedion kiel la plej preferata. Ni devas zorgi pri tiuj homoj – por ili E-o reale povas iĝi ilo, sed ne celo.
  4. Esperantologio. Ĉi tie ni ne havas konkurencon entute. Listo de ZEOj, listo de eminentuloj, subtenintaj E-on – pri tio verkos neniu, krom ni.
  5. Kroma intereso. Legante iun E-lingvan artikolon (pro iu supre priskribita kialo), homo vidas ligilojn kaj foje volas ricevi bazajn sciojn pri iu temo. Por rapide ricevi tion, li tuj klakos la E-an ligilon. Do ni devas havi almenaŭ po unu-du alineojn pri ĉio menciita. Se tiu informo ne sufiĉos, la homo poste klakos intervikian ligilon al alia lingvo. Do, ajna ekzistanta artikolo, eĉ el unu linio, estas utila, ĉar helpos pli rapide atingi la informon intervikie.
  6. Prestiĝo. Ne estas la ĉefa celo de la ekzisto de E-a Vikipedio, sed... Se Esperanto estas vivanta lingvo, ni ne rajtas neglekti iujn sferojn de apliko. Ĉiam estas agrable vidi E-on en supraj partoj de iuj komparaj tabeloj.
  7. Facile legebla. Se homo volas matematikajn formulojn, pruvligilojn por ĉiu vorto, sciencajn esplorojn ktp – verŝajne, tiu estas sperta esploristo, kaj por li ne estas problemo serĉi informon en aliaj lingvoj. Al ordinara homo necesas doni almenaŭ bazajn informojn per facila lingvo.

Eble mi poste aldonos ion. Kaj tio estas nur miaj preferoj, t. e. kien mi direktos miajn fortojn. La aliaj homoj havu aliajn.

Kontaktoj redakti

  • E-mail: yuka@yandex.ru (sed legas ne ĉiutage)
  • En urĝaj kazoj sendu SMS aŭ voku: +7-927-631-27-84

Subpaĝoj redakti