Uzokazo

analiza procedo en komputiko. uzokazo prezentas iun tipan metian taskon

uzokazo estas analiza procedo en komputiko. uzokazo prezentas iun tipan metian taskon, kun la celoj kaj interagoj de la uzantoj kaj de la koncerna programo. per uzokazo programisto povas analizi la bezonojn de la uzontoj laŭ ilia vidpunkto. li povas pli bone rezoni, kiel la programaro estos uzata fare de homoj, nenion antaŭsupozante pri la enhavo de la progamaro mem (ĝian konsiston oni difinu poste).

la nocio de uzokazo populariĝis en la 1990aj jaroj kune kun formalaj modeloj, kia uml.

prezento redakti

uzokazon oni povas prezenti bilde aŭ tekste. uml disponigas diversajn figurojn por grafika prezento. sed ankaŭ teksto kun sinsekvaj rubrikoj taŭgas por priskribo de uzokazo. uzokazon oni povas priskribi per tiaj rubrikoj, kiaj:

  • nomo de la uzokazo
  • resuma priksribo
  • ofteco
  • kaŭzoj de okazado
  • antaŭkondiĉoj
  • agantoj
  • postkondiĉoj
  • ...

amplekso redakti

proceduro aŭ scenaro estas unu vojo tra la diversaj ebloj de la uzokazo. estas rekomendite uzokazon verki iom post iom. komence oni prezentu per ĝi la normalan proceduron, do tiun, en kiu ĉio bone funkcias. poste oni aldonu pli maloftajn situaciojn, kaj misfunkciadojn.

interrilatoj redakti

eventuale oni povas interrilatigi uzokazojn, kvankam tio elmetas la programiston al la tento jam modeligi per tio la aranĝon de la programoj mem:

  • per almeto: uzokazo branĉiĝas al alia
  • per enpreno: parton de uzokazo plenumas alia uzokazo
  • per specialigo: iuj uzokazoj prezentas pli specialajn versiojn de iu pli ĝenerala uzokazo .

helpo redakti

ekzistas instruaj verkoj kaj retejoj pri la temo. ekzistas ankaŭ programaroj, kiuj helpas en la redakto aŭ desegno de uzokazoj.