Zoltán Váli

(Alidirektita el VÁLI Zoltán)

VÁLI Zoltán (naskiĝis 1910 - mortis la 7-an de februaro 1994) estis hungara grafikisto kaj pentristo.

Zoltán Váli
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1910 (1910-09-21)
en Miskolc
Morto 7-an de februaro 1994 (1994-02-07) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Kiel hungara laborista junulo en la 1930-aj jaroj Zoltán Váli eksterlande serĉis laboron. En Francio li ricevis ne nur laboron, sed ankaŭ eblon por desegnado. Li diligente studis en la vespera laborista artrondo. Ŝajnis, ke li havis eblon por trankvila vivo, sed kiel multaj gejunuloj tiutempe, ankaŭ li opiniis, ke la naziismo minacas la mondon. Anstataŭ mildkoloraj oleaj aŭ akvarelaj pentraĵoj li komencis preferi politikajn afiŝojn. Dum la okupado de Parizo, pere de afiŝoj li helpis la francan kontraŭstaran movadon. Por la afiŝoj estis bezonata multe da papero. Kiel kaj kie aĉeti, akiri tion? Iu hungara elmigrinta skulptisto, amiko de Váli konis iun papervendiston, rusan elmigrinton. Ĉiu, eĉ la germanoj, sciis, ke tiu homo estas kontraŭ komunismo, li estis ekster ĉiu suspekto. La skulptisto ofte parolis kun li ke eksciis, ke la ruso malamas la germanojn pro la okupado de sia patrujo. Li volonte donis paperon por la afiŝoj. Post la milito sendanĝere eblis prezenti la afiŝojn kaj subskribi la nomon de la artisto. La afiŝoj estis ekspoziciataj en 1946 en la muzeo pri modernaj artoj.

Francio premiis lian laboron per ordenoj. Li rajtis resti en Parizo sed jam deziris vidi sian familion, kaj la naskiĝlandon. Tamen hejme li ne estis konata, la bildoj de juneco plejparte restis eksterlande. Li ne sukcesis sin vivteni pere de pentrado kaj tial laboris en oficejo. Ekde la 1960-aj jaroj oni ofte povis lin vidi en la diversaj Esperanto-aranĝoj kun edzino, kiu ankaŭ estas esperantisto kaj grafikisto. Li estis modesta, serena homo, kiu ŝatis pasigi tempon en amika rondo. En Esperantujo li havis du okazojn prezenti sian arton. En 1972, somere okazis Esperanta Kultura Festivalo, kadre de kiu okazis ekspozicio pri hungaraj esperantistaj artistoj. Tie estis prezentitaj de Váli 5 portretoj, desegnitaj aŭ gravuritaj. Dua ekspozicio, kiu estis aranĝita en la Esperanto-klubo de poŝtistoj en 1976, jam montris pli grandan parton el lia pentroarto, kaj ankaŭ prezentis grafikajn laborojn de la edzino, Éva Löffler Váli. En 1980 okazis la plej granda ekspozicio en Budapeŝto, prezentante lian tutan verkaron kiu troviĝis en Hungario kaj kopiojn de la eksterlande restintaj verkoj. Kritikisto tiele taksis lian laboron: ,Mirinde multe kaj bele laboris Zoltán Váli en la lastaj 30 jaroj, kaj per kia virtuoza multflankeco... Grava estas la juneco de lia arto..." - „Lian modernan realismon dece motivas kubismaj intencoj kaj konstruktivismaj kompoziciaj solvoj. Sed pli grava estas la harmonio, kiu el liaj portretoj kaj pejzaĝoj elradias pacon."[1]

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/12, paĝo 27: Zoltán Váli: grafikisto, pentristo verkita de Ösz Gabriella.

Fontoj redakti