Václav Klaus
Václav KLAUS [vaclaf klaŭs] (naskiĝis la 19-an de junio 1941 en Prago) estas ĉeĥa politikisto. Li estis ĉefministro 1993–1997 kaj la dua prezidanto de Ĉeĥio de 2003–2013.
Opinioj pri la plivarmiĝo
redaktiEn 2007, Václav Klaus publikigis Blua, ne verda planedo, responde al la filmo de Al Gore (en:An Inconvenient Truth), en kiu li akuzas la « naturmediistojn » disvastigi ideologion « same danĝeran kiel la komunismon », kiu « minacas liberecon, demokration kaj prosperon ». Aparte li emfazas la riskojn kiujn reprezentas laŭ li la naturmediismo por la libereco de la homo. Tiel, invitita ĉe UN por la internacia konferenco pri la klimata ŝanĝo, li prononcis la 4-an de marto 2008 diskurson titolatan La ekologia alarmismo estas minaco por la libereco[1].
Esperanto kaj Eŭropo
redaktiLa 16-an de junio 2008, post la malakcepto de la trakto de Lisbono fare de la irlandanoj, li deklaris en la ĉiutaga ĵurnalo Lidové noviny: « Ni lasu la popolojn, kiuj vivas sur la eŭropa kontinento, esti ĉeĥoj, italoj, danoj, ... kaj ni ne igu ilin eŭropanoj. Tio estas erara projekto. La diferenco inter la ĉeĥo, la polo, la italo, la dano kaj la Eŭropano estas la sama kiel inter la la ĉeĥa, la pola, la itala, la dana kaj Esperanto. La eŭropanismo egalas al Esperanto: artefarita lingvo, morta »[2].
Referencoj
redakti- ↑ L'alarmisme écologiste est une menace pour la liberté, Diskurso prononcita la 4-a de marto 2008 ĉe la internacia konferenco pri la klimata ŝanĝo en Novjorko
- ↑ La ĉeĥa prezidento Klaus oponas kontraŭ la eŭropanismon, 20 Minutes. Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo”[rompita ligilo], Libera Folio