Václav Vavřinec Reiner

Václav Vavřinec Reiner (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1689 – mortis la 9-an de oktobro 1743) apartenas al la plej gravaj ĉeĥaj pentristoj de la epoko de kulmina baroko. Kiel nepo de konstruisto kaj filo de skulptisto li havis idealajn kondiĉojn por sukcesa arta kariero.

Václav Vavřinec Reiner
propra portreto, Nacia galerio en Prago
propra portreto, Nacia galerio en Prago
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1689 (1689-08-08)
en Prago
Morto 9-an de oktobro 1743 (1743-10-09) (54-jaraĝa)
en Prago
Tombo Preĝejo de sankta Egidio
Lingvoj ĉeĥagermana
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Krom pejzaĝoj, batalbildoj kaj portretoj li kreis eksterordinajn freskojn (li kompletigis per ili precipe arkitekturon de preĝejoj de Kilian Ignaz Dientzenhofer). Inter liaj plej konataj freskoj apartenas monumenta Gigantomachie super ŝtuparo de la palaco de Černín en Prago (nuna sidejo de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj) kaj fresko La lasta juĝo en kupolo de la preĝejo de Sankta Francisko, situanta apud la Karola ponto en Prago.

Influite de la verkaro de Petr Brandl kaj aliaj aŭtoroj, lia frua verkaro estas karakterizita per mistera tenebreco, pli poste liaj verkoj pli lumiĝis kaj akiris monumentecon. La lasta periodo jam antaŭsignas la alvenantan rokokon. La freskoj de Reiner influis la tutan postsekvan generacion de ĉeĥaj freskistoj.

Liajn verkojn eblas vidi en Prago, Osek (distrikto Teplice), Duchcov, Dobrá Voda (distrikto České Budějovice) aŭ en la pola Vroclavo.

Elektitaj verkoj redakti

(el la fonduso de Nacia galerio en Prago)

  • Orfeo en pejzaĝo kun bestoj (Orfeus v krajině se zvířaty) bildo
  • Batalo kontraŭ Turkoj (Boj s Turky) bildo
  • Mortpejzaĝo kun kranio - Vanitas (Zátiší s lebkou - Vanitas) bildo

Literaturo redakti

  • PREISS, Pavel: Václav Vavřinec Reiner. Praha : Odeon, 1971. 138 s.
  • PREISS, Pavel: Václav Vavřinec Reiner, 1689-1743. Catalogue of the Exhibition. Praha: Národní galerie, 1991. 132 p. ISBN 8070350121