Vállaj
Vállaj (vAlaj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Mátészalka.


Bazaj informoj
redakti- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 4351
- Telefonprefikso: 44
Vállaj situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, Crasna (rivero) preterfluas, laŭ la rumana landlimo, kie estas voje kaj fervoje limpasejo al Nagykároly. Nyírbátor troviĝas 25, Nagyecsed 11, Nyíregyháza 67 km-ojn for.
La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. Fine de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis pro la militoj, tial bienulo Károlyi (kAroji) invitis ŝvabojn.
Vidindaĵoj
redaktiFamulo
redaktiEn Vállaj naskiĝis arkeologo Sándor Bökönyi.